Mesaĝo al ĉiuj interesiĝantaj
esperantistoj
(de kroata esperantisto Davor Klobučar)
Karaj gesinjoroj,
Mi petas vin konsideri ĉi tiun ideon. Kaj ĝin disvastigi, se eblas.
Imagu ke sinjoro Steven Spielberg faris filmon kiu nomiĝas "Doktoro Esperanto", kaj ke en ĝi temas pri la vivo de
Zamenhof. Imagu ke la filmo estas tutmonda spektaklo, kiel jam pluraj liaj filmoj
estis.
Tio estus bonega propagando por Esperanto.
Esperanton ni ĝis nun pleje disvastigas per libroj. Sed librojn hodiaŭ
homoj ne tiom ŝatas kiom filmojn kaj televidon. Necesas, por bono de Esperanto,
fari ion en tiu fako.
(Certe estas multaj aliaj fakoj kaj kampoj kie oni devus labori por
Esperanto. Sed ĉi tiu gravas, kiel reklamo. Ĉar homoj simple ne scias ke Esperanto
ekzistas, kaj neniom komprenas el niaj argumentoj ke la lingvo estas neŭtrala kaj facila kaj
funkcianta. Nur filmo povas "skui" iliajn animojn.)
Mi imagas la filmtitolon "Doktoro Esperanto", ĉar ĝi sonas sufiĉe bone
kaj
facile memoreblas. Mi pensas pri sinjoro Spielberg ĉar li evidente estis
okupita pri historio kaj kulturo de la juda popolo ("La listo de
Schindler" ktp.),
el kiu verŝajne ankaŭ li devenas. Ja ankaŭ Zamenhof estis judo. Tio
povus helpi al esperantistoj tuŝi la koron de tiu sinjoro. Kaj eble ne malplaĉus al
li la fakto ke ĝuste unu judo Zamenhof donis ion grandan kaj utilan al la tuta
homaro!
La filmo povos prezenti malamon inter popoloj en Bjalistok, malfacilan vivon
de judoj en Rusio, pogromojn kontraŭ judoj (kiujn spertis ankaŭ
Zamenhof).
Zamenhof ankaŭ iom okupiĝis pri la ideo de juda liberigo, kaj eĉ kreado
de juda literatura lingvo. En cionistaj renkontiĝoj li ja ekkonis sian edzinon
Klara-n.
La ĉefa motivo de la filmo povus esti du malsamaj sentoj kiujn Zamenhof
portis en sia animo: aparteno al sia juda gento, kaj aparteno al la tuta
homaro. Tiu motivo povus interesi eĉ grandan reĝisoron. Ankaŭ Zamenhof mortis en Varsovio 1917 meze de la
Unua mondmilito, ege suferante pro la milita katastrofo, kiu tiel draste kontraŭis al liaj
homaranismaj idealoj.
Iom oni povas diri pri lia familio, kiu pereis en koncentrejoj, kaj postvivis nur la
nepo. Eble oni menciu la agadon de UEA dum la Unua mondmilito por ligi perpoŝte
homojn el malamikaj landoj. Eble oni menciu persekutojn kontraŭ esperantistoj en Germanio kaj
Sovetio...
Sed ne nur pri judeco-homaranismo oni parolu. La filmo devus montri ankaŭ
lian pasion pri neŭtrala facila tuthomara lingvo. Oni povas prezenti lian
batalon por Esperanto tiel ke ĝi fariĝu afero streĉiga kaj interesa. Oni devus diri
multon favore al Esperanto. La filmo tamen ne diru al ni ke Esperanto estas
morta, sed la filmo montru al ni ke ĝi estas afero ankoraŭ esperplena.
Oni povas montri kontraston inter grandaj tutmondaj idealoj kaj
malgranda, eta, malforta kaj hontema kaj timema homo kiu ilin portis. La filmo montros ke per obstina
laboro kaj konscio pri siaj celoj eĉ tia homo povas atingi multon. Oni povas ekspluati la
motivon de homo justa kaj senpeka, kiu senpage kuracis malriĉulojn, kiu preskaŭ krevas pro
honesta laboro por sia pano ĉiutaga. Kaj tiun kristanan servistinon kiu servis an la domo de
Zamenhof, kaj kiu en sia domo apud la figuro de Kristo metis la bildon de judo
Zamenhof "ĉar tiu homo neniam
pekis"...
Por realigi ĉi projekton necasas kunlaboro de esperanta movado, kiu devas
disponigi plurajn (ne nur unu) fakulojn pri la vivo de Zamenhof. Necesas atenti ke la
filmo parolu pri nia lingvo kun estimo kaj espero, kaj ke spektantoj akiru pozitivan
impreson.
Necesas atenti ke la personeco de Zamenhof ne lasu impreson ridindan por modernaj
spektantoj. Oni devas zorge akcenti ke la homaranismaj ideoj de Zamenhof estas afero
sendependa de la centra esperanta movado.
Unu ŝerco: esperble ne necesos tro ardaj scenoj de amoro inter Ludoviko kaj
Klara, kiel faras multaj modernaj filmoj?!
Por realigi la filmon, ĉu ne povus usonaj samideanoj, izraelaj samideanoj
kaj ĉiuj aliaj, skribi al konataj reĝisoroj, al Hollywood aŭ eĉ al Spielberg
mem?
Per sinkronizita "atako" eble ni atingos la celon????
Davor Klobučar,
Osijek, Kroatio
_________________________________________________________________
Aldono:
Mi trovis en Interreto la poŝtan adreson de Steven Spielberg,
sed oni devas ĝin iel kontroli:
Steven Spielberg
P O Box 8520
Universal City, CA 91608
USA
|