Ĉu la angla jam venkis?

( Respondo de Seán Ó Riain, irlanda diplomato en Berlino, al homoj, kiuj sincere kredas ke la angla jam gajnis,
 "ke la vagonaro jam forvojaĝis", kiel diras multaj, kiuj ne malsimpatias kun Esperanto, sed kredas ke estas  tro malfrue.)



 Kiel irlandano, mi povus respondi ke eĉ ĉe ni, kie ni eble antaŭas la ceteran Eŭropon car ciuj jam parolas
 flue angle kaj la plimulto perdis la propran irlandan lingvon jam de 4 generacioj, granda movado daŭre luktas
 por la irlanda kaj ĝuste NE akceptas la aserton, ke la angla jam venkis.

1. 
Naciaj lingvoj similas al bestoj, kaj la angla, nuntempe la plej forta, al leono. 
Akcepti la nuntempan dominadon de la angla, nur ĉar ĝi estas fakto, similus al akcepto de
situacio, ke ĉiuj bestoj en la  bestoĝardeno vagu senkatene , nur ĉar ili rompis siajn kaĝojn. 
En tiu kazo la mortigo de ĉiuj aliaj bestoj  fare de la leonoj samtiom certas 
kiom la mortigo de ĉiuj aliaj lingvoj se la nuna internacia uzo de la angla rajtus daŭri senbride.

Estas hipokrite ŝajnigi ke oni ne komprenas tion: "Domaĝe ke la aliaj bestoj/lingvoj ne estis sufiĉe fortaj
 por konkurenci kun la leonoj/angla en libera merkato. Ilia morto nur pravigas la superecon de la  leonoj/angla.
" Kiam ni havas grandegajn diferencojn de forto inter lingvoj, kiel nun, estas la lego kiu  liberigas, kaj la senbrida libereco kiu subpremas."

 2. 
"La angla kiel internacia lingvo similas al la unua amasproduktita aŭto, la "model T Ford": ĝi signifis
 multege pli bonan situacion kompare al la antaŭa, sed kiu nuntempe ŝatus ŝanĝi sian novan BMW kontraŭ
 "model T Ford"? 

Esperanto, kiel internacia lingvo (kaj mi substrekas internacia, ne endas ke veras en aliaj  uzadkampoj), 
estas la plej moderna BMW, aviadilo aŭ biciklo, laŭ via gusto."

 3. 
"La angla similas al ruĝa rozo, bela kaj tre ŝatata floro. Sed kiu ŝatus ĝardenon plenan de ruĝaj rozoj,  kun neniu alia floro? 
Al tia lingva ĝardeno kondukas la nuntempa senregula internacia uzo de la angla."

 4. 
"Ankaŭ la franca "venkis" antaŭ unu jarcento. Latino venkis antaŭ 2,000 jaroj, sed kie ĝi estas nun?
 Malgraŭ la anglalingva "venko", por komerci en Ĉinio, oni lernu la ĉinan.

 5. 
Ĉu ciuj eŭroparlamentanoj regas la anglan? Se jes, por kio utilas tie la interpretistoj? Se ne, kie ĝi  fakte "venkis"?

 6. 
Anglalingvano en Mongolio povas, eble, atingi sian hotelon per la angla; Esperantisto povas diskuti kun
 mongoloj pri la mongola kulturo Esperante.

 7. 
Se iu fanfaronas pri sia altnivela scipovo de la angla, proponu ke li klarigu angle: 
A. Kiel funkciigi  veturilon? B. Kiel fari terpoman omleton? 
Meznivela esperantisto, post kelkaj montatoj de diligenta lernado,  kapablas.

 Seán Ó Riain,   Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio

(Vidu http://www.esperanto.net, http://www.lingvo.org kaj http://www.lernu.net)