![]() |
ESPERANTSKE ŠALE, VICEVI, KARIKATURE i ostala zabava
...Ho, leganto, se vi estas pruda, pensu ke
eble ŝercemis ankaŭ Zamenhof ! |
![]() |
VICEVI U SLIKAMA :
ŜERCOJ EN BILDOJ :
Humor
u slikama - dio prvi
Humor
u slikama - dio drugi
Humuro
en bildoj - parto 1
Humuro
en bildoj - parto 2
TEKSTUALNI VICEVI :
TEKSTAJ ŜERCOJ :
Vicevi tekstualni - na stranicama KEL-a - klikni ovdje! Ŝercoj en teksto - en la retejo de KEL - klaku tie cxi!
RIDU PER ESPERANTO :
Aŭtoroj de la karikaturoj
estas plej diversaj homoj el diversaj landoj. Kolektis Tibor Sekelj.
Li ankaŭ la tekston sub la karikaturoj tradukis kaj adaptis al la
esperantmovada kunteksto.
La rakontoj subskribitaj per "Histriko" estas tiuj de Roger Imbert.
"BERVALSKI" HUMOR BERVALA
HUMURO
"Kruko
kaj Baniko el Bervalo" - škakljivi vicevi, često i u vezi s esperantom
"Kruko kaj
Baniko el Bervalo" - malprudaj ŝercoj, ofte rilataj al Esperanto
VIKIPEDIJA ESPERANTSKA članak "ŠALE"
VIKIPEDIO ESPERANTA la artikolo "ŜERCO"
Primjeri viceva na esperantskoj Vikipediji Ekzemploj de ŝercoj en la esperanta Vikio
(Se tio ne funkcias, iru al la Vikio kaj tajpu ŝerco kaj elektu inter la ofertitaj vortoj!)
MINI-STRIP o ZAMENHOFU ETA
BILDSTRIO pri ZAMENHOF
Strip
o Zamenhofu "Vivo de Zamenhof" (vrlo
kratak, pojednostavljen, romansiran i pun jezičnih grešaka, ali zabavan)
Bildstrio (komikso)
pri Zamenhof "Vivo de Zamenhof" (tre
mallonga, simpleca, romantika, plena de lingvaj eraroj, sed amuza)
SA STRANICA "VERDA KROKODILO" (Njemačka) : EL LA PAĜARO DE "VERDA KROKODILO" (Germanio) :
Originalna
stranica "Verda Krokodilo" u 2017.
Originala
paĝo "Verda Krokodilo" en 2017
Dragi
tata i mama! (šaljivo
pismo početnika s namjerno puno grešaka pod utjecajem njemačkog jezika - za
germaniste!)
Kara Papo kaj Mamo!
(amuza letero de germana E-komencanto kun intence multe da eraroj sub influo de
la lingvo germana - por germanistoj!)
(c) Thomas Bormann (ToBo), GEJ-gazeto 5
/ 1982
Dragi
sine! (šaljivo pismo početnika
s namjerno puno grešaka pod utjecajem engleskog jezika - za angliste!)
Dira Sano!
(amuza letero de E-komencantoj kun intence multe da eraroj sub influo de la
lingvo angla - por anglistoj!)
(c) Martin Weichert, GEJ-gazeto 3 /
1984
TABU-RIJEČI u ESPERANTU TABUAJ VORTOJ en ESPERANTO
Knjiga s raznim nepristojnim
riječima u esperantu, te primjerima njihove primjene i igrama riječi.
Autori knjige su Hector Alos i Kiril Velkov. Izdano u Vraci, Bugarska, 1991.,
urednik Ljubomir Trifončovski.
Libro kun diversaj maldecaj vortoj en
Esperanto kaj kun ekzemploj kaj vortoludoj.
La aŭtoroj estas Hector Alos kaj Kiril Velkov. Eldonita en Vraca, Bulgario,
1991, redaktoro Ljubomir Trifončovski
OTVORITE ili PREUZMITE KNJIGU OVDJE! MALFERMU aŭ PRENU LA LIBRON TIE ĈI!
"OVO" zabavan časopis na laganom
esperantu iz Hrvatske (1984.-1985.) - s mnogo šala
"OVO" amuza facila gazeto el Kroatio
(1984-1985) - en facila Esperanto kaj ankaŭ kun multaj ŝercoj
Pogledajte svih 6 brojeva ovdje! Vidu ĉiujn 6 numerojn ĉi tie!
ESPERANTO BEZ NASTAVAKA ?
ESPERANTO SEN FINAĴ
šaljivi tekst Nikole Rašića
u časopisu "Ovo" 6/1985 (IKS, Zagreb) o esperantu bez gramatičkih
nastavaka
humura teksto de Nikola Rašić en "Ovo" 6/1985 (IKS, Zagreb) pri ia
Nov' Esperant' sen gramatikaj finaĵoj
... Tra dens mallum brilet la cel...
Nik' Raš'
ZANIMLJIVE REČENICE i IGRE RIJEČIMA na ESPERANTU INTERESAJ FRAZOJ kaj VORTOLUDOJ en ESPERANTO
Najkraći izraz koji sadrži sva esperantska slova s kvačicama: La plej konciza esprimo kun ĉiuj ĉapelitaj literoj :
Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde |
Rečenica u kojoj sve počinje sa "Ĉ": La frazo en kiu ĉiu vorto komenciĝas per "Ĉ":
Ĉu ĉiuj ĉefaj ĉinoj ĉi-tie ĉesis ĉasi ĉastulinojn ĉe ĉerizarboj? |
Rečenica potpuno jednaka na hrvatskom i na esperantu: La frazo tute sama en la kroata kaj en Esperanto:
Vi tri, ne vino!!! |
Ako troje male djece želi
piti neko vino, a roditleji im to zabranjuju...
Se tri etaj infanoj volas trinki iun vinon, kaj la
gepatroj tion malpermesas...
Kratki dijalog, isti na oba jezika : Mallonga dialogo, tute sama en ambaŭ lingvoj :
Ne vi tri! (kaj post turniĝo al alia triopo:) Vi tri!!!
Kad bi ovaj "IN" bio
prefiks, riječi bi bile zanimljivije...
Se tiu ĉi "IN" estus prefikso, la vortoj estus pli interesaj...
![]() |
KAD BI
"IN-" BIO PREFIKS.... |
I N D I K O I N V E S T O I N F L U O I N T I M A A M I K O E F I K A I N F O R M A D O |
MNOGO SE PUTA DOGODILO DA JE MULTAN FOJON OKAZIS TIO KE
E S P E R A N T O
ZA NEKE LJUDE POSTAO : POR IUJ HOMOJ FARIĜIS :
E D Z P E R A N T O
JESTE LI PROTIV ESPERANTSKIH SLOVA S KVAČICAMA? ĈU VI ESTAS KONTRAŬ LA ĈAPELITAJ LITEROJ?
DRAGA DJECO, NAUČITE ! KARAJ INFANOJ, LERNU !
...KAJ VIRKOKOJ KOKERIKAS !
...kaj politikistoj blekas !
...kaj bovino muĝas "Mu"... kaj bovinoj muĝas "Mu Mu"
...kaj fiŝoj?????
ESPERANTO - KONGRES'
TRO ALTA LA KOTIZ' ????
Estu kunulo / junulo / handikapulo ! Alternativo = nigra kongresano + memzorganto!!!
BONAN MATENON, MAJSTRO !
Z A P O Č E T N I K E K O M E N C A N T O J
SUPER-AUTO NEKAD DAVNO REKLAMIRAN I NA ESPERANTU ! - Snaga u
brzini i ubrzanju. Lijepo premoderno vozilo za sve...
SUPER-AŬTO
ANTAŬ
MULTAJ JAROJ REKLAMITA EN ESPERANTO ! - Potenco en rapido kaj akcelo... Bela
modernega veturilo...
KIKO - hrvatski strip - preveden na esperanto ("Ovo",
1/1984.)
KIKO - kroata komikso - tradukita al
Esperanto ("Ovo", 1/1984)
1. Kiko i sladoled 1. Kiko kaj glaciaĵo ("Ovo", 1/1984)
2. Kiko i pijesak 2. Kiko kaj sablo ("Ovo", 3/1985)
BALADA O ZELEN-KAPCU BALADO PRI VERDA ĈAPO
Mali strip - parodija na
Crvenkapicu u esperantskom stilu ("Ovo" 4 - 3/1985)
Eta komikso - imitanta la rakonton pri Ruĝĉapulino esperantstile
("Ovo" 4 - 3/1985)
VIDITE I PREUZMITE STRIP ! VIDU KAJ PRENU LA KOMIKSON !
Vorto | Klarigo | Signifo |
---|---|---|
Pri esperantistoj | ||
bakfiŝo | bakita fiŝo | Tre juna knabino. |
blinkenberg | dana familia nomo Blinkenberg | substantivo por homoj, kiuj saĝe parolas pri Esperanto, malkaŝante siajn antaŭjuĝojn kiel fakton. Uzata ekde 1954 kaj post la Rezolucio de Montevideo. |
bonantagulo | bonan tagon! -ulo | Mallaborema homo kiu lernis kelkajn simplajn frazojn en Esperanto, kiel ekzemple "Saluton!". |
eterna komencanto | - | Homo, kiu ofte ĉeestas esperanto-kunvenojn, sed ankoraŭ parolas Esperanton je komencanta nivelo. |
kabei | Ĝi venas de la pseŭdonimo Kabe de Kazimierz BEIN | Subite haltigi praktikadon de Esperanto. |
kielvifartasulo | kiel vi fartas? - ulo | Sinonimo de "bonantagulo". |
samideano | sam-idea membro | kolega Esperanto-parolanto. |
talpo | - | Esperantisto, kiu antaŭenigas la ideon de Esperanto fanatike, ne en faktaj terminoj. |
verda koro | - | vera esperantisto. |
verda papo | - | Iu kiu predikas la idealojn de Esperanto. |
verdulo | verd-ulo | Jam matura esperantisto. |
"Reptiliumi" en esperanto | ||
aligatori | verbo el la vorto "Aligatoro" | En Esperanta medio paroli alian lingvon ol
Esperanton. Ekzemple: ruso kun franco en la franca lingvo. |
gaviali (malkrokodili) | verbo el la vorto "Gavialo" malo de "krokodili" |
Paroli esperanton kun esperantisto inter neesperantistoj. |
kajmani | verbo el la vorto "Kajmano" | En Esperanta medio paroli lingvon alian ol
Esperanton, kiu estas gepatra lingvo de neniu ĉeestanto. Ekzemple: ruso kun franco en la angla lingvo. |
krokodili | verbo el la vorto "Krokodilo" | Homoj kiuj parolas sian propran lingvon inter
si, en esperanta medio. Ekzemple: ruso kun ruso en la rusa lingvo. |
lacerti | verbo el la vorto "Lacerto" | En Esperanta medio paroli alian planlingvon ol
Esperanton. |
Aliaj slangaĵoj | ||
gufujo | guf/ + ujo | Nokta te-trinkejo dum esperanto-aranĝoj, precipe junularaj. Ĝi estis inventita kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumado kaj sen alkoholo). |
melono | - | Amuza nomo por la Jubilea simbolo. |
mojosa | moderna - juna - stila | Ekvivalento de la angla "cool" |
volapukaĵo | volapuk/ + aĵo | Proksimuma signifo "galimatio", "nekompreneblaĵo", "abrakadabra". |
VICEVI KOJE JE SKUPIO MIHAEL IZ RUSIJE LA ŜERCOJ KIUJN KOLEKTIS MIKAELO EL RUSIO
Mihael (Mojsej Calevič) Bronštejn,
esperantist iz Rusije (esperantski pisac, prevoditelj, kompozitor)
poklonio nam je ove viceve koje je skupio i preveo
na esperanto (klikni ovdje za pogledati!)
Mikaelo (Moisej Caleviĉ) Bronŝtejn,
esperantisto el Rusio (esperanta verkisto, tradukisto, komponisto)
donacis al ni la ŝercojn kiujn li kolektis kaj tradukis esperanten (klaku tie
ĉi por vidi!)
ZAŠTO GUBITE VRIJEME NA OVU STRANICU? KIAL VI PERDAS TEMPON POR TIU ĈI PAĜO?
Evo krivca! Jen la kulpanto!
ŠALJIVE SLIKE I KARIKATURE
ZAMENHOFA (autora esperanta)
AMUZAJ BILDOJ KAJ KARIKATUROJ PRI ZAMENHOF
(aŭtoro de Esperanto)
El "La aventuroj de SuperZam,
moderna heroo"
Koloro jes, sed ĉu la
originalo?
La koverto el 1997 kaj esperanteca fono por komputila muso...
Ĉu iu povus per PhotoShop aŭ
per alia bild-prilabora programo fari realecan foton de Zamenhof SEN barbo?
Mi volonte metus tiun foton ĉi tie, kun mencio de la aŭtoro!
NEOZBILJNO O ESPERANTSKIM KONGRESIMA
MALSERIOZE PRI ESPERANTAJ KONGRESOJ
UK en Zagreb 2001, kongresa kuriero
"Zagreba Albumo",
parto de teksto de Davor Klobučar pri la kongresaj unikaĵoj
Tiu kongreso ekz. okazis en DU kongresejoj kun unukilometra distanco!
POEMA O
OMLADINSKOM ESPERANTSKOM KONGRESU U RIJECI 1998. (Samir Ribić, Sarajevo)
POEMO PRI LA INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN RIJEKA 1998
(Samir Ribić, Sarajevo, Bosnio)
RIJEKA APUDMARA, KONGRESO KVINDEK KVARA
Venis tempo por plenumi
promeson
ke mi vizitos ĉi jaran kongreson.
Mi ricevis malaltan partoprenkodon,
ĉar aliĝis dum unua aliĝperiodo.
Tamen, tio ne sufiĉis por superrabato,
ĉar mi havas tro altan naskiĝdaton.
La kongreso okazas en Rijeka,
kie la maro estas sufiĉe feka
kaj por tiuj kiuj ŝatas mareniron,
organizantoj krome faris MIROn.
MIRO estas unu renkontiĝo
brila,
kvankam konata kiel tro krokodila,
kie, se vi eltenas aĉan manĝaĵfaron,
povas ĝui saltante en la maron.
Sed finiĝis ankaŭ ĉi jara MIRO,
kaj venis la tempo por foriro.
Ni preskaŭ tri horojn atendis la aŭtobuson
sed ŝoforo certe serĉis araneon kaj rubuson. (*)
Finfine la buso subite alvenis
kaj nin ĉiujn forprenis.
Laŭ rivero Rijeka ricevis la nomon,
kaj mi vidis riveron: homojn kaj homojn...
kiujn antaŭ la kongresa akceptejo
atendis organizantoj kaj prezidanto de TEJO
Bonŝance, mi atendis nur malpli ol horo,
enspirante de ĉiuj ŝvitan odoron.
Ŝlosilon mi havas, kaj en
ĉambron venis,
ĝi estas komforta, sed io min ĝenis.
Certe oni povas en la ĉambro kuŝi,
sed nek eblas necesejumi, nek duŝi.
Ha, ne gravas, komuna necesejo restas
sed sur ĝi skribas ke por virinoj estas. (**)
Nu bone, mi iras al necesejo sur alia etaĝo,
sed tiu estis por malpli ol dekoka aĝo.
Mi demandis iun "Ho, samideanoj
kiuj estas por tridek jaraj vir-B-landanoj?"
Poste tiuj skribaĵoj sur la pordoj,
malaperis kaj ĉio estis en ordo.
Mi jam delonge vizitas aranĝojn,
sed nenie mi havis tiom bonajn manĝojn.
Nun mi estas malfeliĉa homo.
Kial mi ne studis en ĉi tiu domo!
Sed estos io kion mi ne
forgesos ĝis morto.
Verŝajne, temas pri la fama megatorto,
kiun oni priparis por sesdeka jariĝo
de TEJO sed sen ĝia emeritiĝo.
Mi ofte televide aŭdas ke Kroatio
estas ŝato kiu defendas demokration.
Tion vi vidas rigardinte aliĝliston:
al ĉiuj tri partoprenantoj po unu policisto (***)
Ilia tasko estis defendi la kongresan ejon
kontraŭ teroristo nomata "Prezidanto de TEJO".
Do, ke sciu nun ĉiu cerba
nervo:
Ne egalas pasporto kaj pasporta servo. (****)
Ĉi jare mi estis unu entusiasmulego
kiu partoprenis eĉ ses prelegojn.
La plej grava kaŭzo estis parte
ke prelegejo troviĝis sufiĉe aparte,
kaj se mi ajn devis al prelegejo veni,
mi estis maldiligenta por reveni.
Vespere okazis eĉ du teatraĵoj,
ambaŭ kun cent preskaŭ samaj paĝoj (*****)
La spektantoj de l' unua plenigis buson ses
sed plejmulte aŭskultis nur vorton jeeees.
Dum dua teatraĵo mi vidis nekredeblan veron
kiom multe Germanoj povas drinki bieron (******)
Koncerto de JINX estis bruo sen baroj,
ĝis la momento kiam venis najbaroj.
Tial koncerto de Jomo finiĝis akurate,
kvankam ni volis plu, li ĉesis aŭtomate.
ANONCO: Se vi forgesis uzi iun
sufikson,
ĉe Kataluno Arnau AĈETU
KOMIKSON! (*******)
Kromaj agadoj inkludis la povon
kiel senrompige ĵeti la ovon,
lerni lingvojn Kroatan kaj internacian
rigardi ankaŭ vesperon nacian.
fari paperajn kaj aliajn etaĵojn,
partopreni du pupteatraĵojn,
lerni danci, kaj fuŝi sendube,
fari nodojn, muziki kanalizaĵtube,
perlumadi, kandelojn vesti en koloro,
aŭ eĉ fariĝi radioamatoro!
Nokte estis diskejo, gufujo kaj filmoj,
kvankam ofte fermitaj - amuzo sen limoj.
Kaj por altigi la musklan forton,
ni inventis novan, specialan sporton:
grimpado tra ŝtuparo ĝis ĉambra eniro,
ĉar lifto funkciis laŭ propra deziro.
Certe la plej granda fonto por rido,
estis la kongresa bona televido.
Mi gratulas al tiuj bonaj ideoj,
malfacile troveblaj kiel araneoj.
Dankon organizantoj, mi ŝatas
la kongreson,
kvankam morgaŭ mi portos nur impreson.
Tago finiĝas, malleviĝas la verda flago.
ĜIS REVIDO APUD BALATON LAGO.
--------------------------------------------------------------------
Klarigoj:
* Temas pri du taskoj de urboludo
** Iu (ne organizantoj) skribis sur kelkaj necesejoj
kaj duŝejoj ke estas por viroj, aŭ virinoj.
Poste la organizintoj devis trovi alkoholon por purigi la pordon.
*** Hazarde, studentoj de policakademio loĝis kun
ni, kaj ankaŭ
ĉar la vesperaj koncertoj estis publikaj, neniam mi vidis E-aranĝon
kun tiom granda polica kontrolo.
**** Policistoj nokte kaptis la prezidanton ĉar li estis sen pasporto kaj liberigis lin post tridek minutoj
***** Temas pri teatraĵoj de SEK kaj Kia koincido.
En ambaŭ teatraĵoj la ripetado de samaj frazoj estis nekredebla.
Ekzemple frazon "Ĉu estas ĉambro 99? - Jeees!" ni aŭdis
pli ol dekfoje.
****** Aktoro eltrinkis kvar botelojn.
******* Nekredeble laŭte li anoncis siajn komiksojn.
MALO GLAZBE
IOM DA MUZIKO
"Vivu Esperantujo", Georgo Handzlik
(gaja, sed satira kanto pri
Esperanto kaj esperantistoj)
Kliknite ovdje za poslušati pjesmu
Klaku
tie ĉi por aŭskulti la kanton
"FRESXO" - zabavni PDF-èasopis iz
Poljske
"FRESXO" - amuza PDF-magazino el Pollando
Fresxo 47 Fresxo 50 Fresxo 51 Fresxo 52 Fresxo 53
Izvorna adresa èasopisa Originala adreso de la magazino
K R A J DOVIĐENJA.......! |
![]() |
NE ESTAS PLU !!!! F I N O ĜIS REVIDO.......! |
K R A J F I N O