Studentski esperantski
klub Zagreb - Arhiva pri Hrvatskom savezu za esperanto |
La arkivo estas kreita en la
somero 2016, ĉar en tiu momento iliaj propraj paĝoj ĉesis
ekzisti.
Poste en 2017 la paĝoj reaperis (www.sek.hr),
sed la arkivo tamen restas.
![]() |
Studentski esperantski klub
(SEK) |
![]() |
( 1 9 8 3 - IJK)
D
O K U M E N T I D O K
U M E N T O J
Popis
svih presjednika SEK-a ikada (2017.)
Listo
de ĉiuj prezidantoj de SEK inter 1957 kaj 2017
Arhiva
(2003.-2006.) obavijesti SEK-a (hrvatski)
Arkivo
(2003-2006) de informiloj de SEK (kroate)
Brakovi među nekadašnjim članovima SEK-a Geedziĝoj inter iamaj membroj de SEK!
SEK-ov bilten ("Informilo"), listopad 1986. SEK-bulteno ("Informilo"), oktobro 1986
SEK-ov bilten ("Informilo"), lipanj 1985. SEK-bulteno ("Informilo"), junio 1985
O
Dramskoj grupi SEK-a piše Vanja Radovanović
Sve
o Dramskoj grupi SEK-a !!!
Pri la Drama (teatra) grupo de SEK skribas Vanja Radovanović
Ĉio pri la
Drama grupo de SEK !!!
SEK - 10-godišnjica u studenom 1967 (La Suda Stelo, 6/1967) SEK - 10-jara jubileo en novembro 1967 (La Suda Stelo, 6/1967)
Č L A N C I A R T I K O L O J
SEK-historio en Vikio
2017, Vanja Radovanović (verŝajne) (pri ĉiuj estraroj de SEK)
Vanja
Radovanović o svojim godinama u SEK-u (Zagreba Esperantisto, 1 / 2008)
Vanja
Radovanović pri siaj jaroj en SEK (Zagreba Esperantisto, 1 / 2008)
STUDENTA ESPERANTA
KLUBO jam 45-JARA
(Spomenka Štimec, Tempo, 2002.)
Povijest
SEK-a od 1957. do 1997. (izvor: Faruk Islamović, Tempo, 2-3/1997)
Historio
de SEK-a 1957 - 1997 (Faruk Islamović, Tempo, 2-3/1997, kroatlingva traduko)
(Tempo 2-3 / 1997 estas ĉi tie)
Tekst
D.Klobučara o SEK-u iz 1985. ili 1986. godine (dio neobjavljene brošure o
esperantu), ponovo otkriven 2016.
Kroatlingva
teksto de D.Klobučar pri SEK el 1985 aŭ 1986 (parto de lia
nepublikigita broŝuro) retrovita en 2016
Tekst
iz časopisa "Tempo" (2/1982) o 25 godina SEK-a pisala Vanja Esih
Teksto el "Tempo" (2/1982) pri 25 jaroj de SEK, skribis f-ino Vanja Esih
Senzacionalni dokumenti ! Sensaciaj dokumentoj !
3. "Koboldo",
SEK-ov povremeni bilten - broj 0 iz 1994.
"Koboldo",
bulteno de SEK kiu "aperas fojfoje" - jen la numero 0 el 1994
DRAMSKA GRUPA DRAMA GRUPO
Sve o Dramskoj grupi SEK-a !!! Ĉio pri la Drama grupo de SEK !!!
Časopis "Esperanto" (10/1994) o Dramskoj grupi SEK-a La revuo "Esperanto" (10/1994) pri la Drama grupo de SEK
Fotografije
SEK-ovaca vjerojatno 1990-ih godina:
foto1
foto2
Fotoj de SEK-anoj eble el 1990-aj jaroj: foto1
foto2
SEK - Dramska grupa u Krakovu 1987 - foto SEK - Drama grupo en Krakovo 1987 - foto
IJK
1983 u Debrecenu - UEA-plakat - grupa mladih pjeva
IJK 1983 en Debrecen - UEA-afisho - grupo
da junuloj kantanta
(5 junulinoj de maldekstre estis anoj de
SEK el Zagreb: Ranka Mraković, Vesna Kamenečki,
Vanja Esih, Višnja Branković (parte videbla), Ankica Jagnjić,
gitarludas Davor Klobučar)
Grupa SEK-ovaca stigla biciklima na IJK-kongres u Debrecenu 1983
Grupo da SEK-anoj alveninta bicikle al IJK en Debrecen 1983
(trajne Zagreb-Subotica, bicikle de tie al Debreceno kaj reen laŭplaĉe)
(dekstre duope sur biciklo Ranka Mraković kaj Davor Štimec, centre antaŭe Ankica Jagnjić)Grupa SEK-ovaca putuje biciklima na IJK-kongres u Debrecenu 1983
Grupo da SEK-anoj veturas bicikle al IJK en Debrecen 1983
(de antaŭe malantaŭen: Vanda Bralić (Špoljarec), Davor Štimec kaj Ranka Mraković)
SEK
- biciklijada iz Zagreba u Samobor 1983.
SEK
- grupa biciklado al Samobor 1983
(en
la mezo sidas, ne tiom juna, Nedeljko Korasić, post li staras Ranka Mraković
kaj Davor Štimec,
maldekstre staras Ankica Jagnjić...)
SEK-ovci na kazališnom susretu u Puli 1981. SEK-anoj en iu teatra renkontiĝo en Pula, 1981
Zbor SEK-a godine 1959 - foto Koruso de SEK en 1959 - foto
Grupa
članova
SEK-a oko godine 1957 - foto
Grupo da
membroj de SEK proksimume en la jaro 1957 - foto
(Foto el ĉ. 1957 en Zagreb, adreso Amruševa
5, staras de maldekstre: Vjekoslav Morankić, Mirjana Simić,
Vesna Posavac, Gordana Radoš kaj Ivo Osibov;
kaŭras de maldekstre: Dragutin Balagović, nekonata viro aktiva en SEK kaj
Stanko Preksavec, aktiva en SEK kaj en la laborista societo LES)
R
A D I O R
A D I O
Radijski intervju 1987 povodom 30 godina SEK-a (Vjekoslav Morankić i
Ankica Jagnjić)
Radia intervjuo en 1987 okaze de la 30-a jubileo de SEK (Vjekoslav
Morankić kaj Ankica Jagnjić)
V I D E O V I D E O
TV Student o esperantu
TV
Student pri Esperanto
ULOMCI iz ČASOPISA "TEMPO" o SEK-u FRAGMENTOJ el la GAZETO "TEMPO" pri SEK
"Tempo" 3 / 1981
"Tempo" 4 / 1981
"Tempo" 1 / 1983
"Tempo" 1 - 2 / 1984
"Tempo" 5 / 1984
"Tempo" 6 / 1984
"JES, SED" eldonata fare de SEK
STUDENTA ESPERANTA KLUBO jam 45-JARA
(Spomenka Štimec,
Tempo, 2002.)
Kiam en 1957 studentoj-esperantistoj en la ejoj de Esperanto-Societo "Bude
Borjan" decidis apartiĝi per fondo de la propra studenta organizo kiu
ricevis la nomon SEK, Studenta Esperanto-Klubo, neniu pensis pri longviveco
de la organizo. Sed jen pasis preskaŭ plena jarcento kaj la fenomeno de SEK
daŭre obstine vivas. SEK ci-jare jam estas en la 46a vivojaro.
SEK havis dum tiu longa vivepoko siajn pintojn kaj siajn malsuprojn, sed ankaŭ
siajn konstantojn.
La ĉefa sekreto de SEK nepre estas la fakto, ke zagrebaj esperantistoj disponas
pri la ejo en kiu ankaŭ SEK havas sian lokon. La kulta Amrueva 5, kun
sia geografia proksimo al la urbocentro kaj dum la jaroj, relativa libero.
Unu el la konstantoj de la aktivecoj estas kursoj, se ĉiun jaron nur komencanta
kaj progresiga estus organizata, ni atingus 90 kursojn, sed tio estas la minimumo
kion SEK faras. Unu el la konstantoj de SEK estas Drama grupo kiu mem festas
duonjarcenton en 2009.
Unu el la konstantoj de SEK nepre estas la nefidado al la malnova generacio.
SEK estas pli-malpli tolerema medio, sed unu aferon en SEK oni ne pardonas
kaj tio estas - la maljuniĝo.
De tiu regulo ekzistas laŭ mia kono nur du esceptoj. Tibor Sekelj kaj Mladen
erment estis ŝatataj kaj estimataj eĉ se maljunaj.
En SEK oni eniras abrupte kaj ofte same abrupte malaperas.
La kohera flanko de SEK estas vojaĝoj: SEK sekvas la vojaĝritmon de TEJO-kongresoj:
por Internaciaj Junularaj Kongresoj SEKanoj regule anonciĝas per sia teatra
programo. Tiel Zlatko Tiljar en la kroniko de Drama Grupo gis 1985,
la kroniko nomata laŭ la unua teatraĵo de Drama Grupo "La internacia
kiso" de Mirko Mamuic, prezentas imponajn ciferojn. En la kroniko
li elnombris 126 prezentadojn de la Drama Grupo en 26 urboj en 14 eŭropaj
landoj kaj en 28 urboj de la iama Jugoslavio. Li taksas la publikon de la
unua kvaronjarcento je 30.000 personoj.
SEK estis multfoje la internacia vizaĝo de Zagreb. En Universalaj Kongresoj
ĝi prezentiĝis ekde Roterdamo 1967, Madrido, 1968, Helsinki, 1969, Beograd
1973, Stokholmo 1980, Antwerpeno 1982, Berlino 1999, Tel-Avivo 2000. SEK nepre
influis la teatran kulturon de Esperantujo. Ja en SEK startis kiel membro
de Drama Grupo Vida Jerman per "Aŭtobiografio" de Branislav Nuić
en 1973. Vida baldaŭ forlasis SEK-on kaj ekiris sian propran teatran vojon, sed
en SEK radikas ŝiaj Esperanto-komencoj de antaŭ 30 jaroj.
SEK ĉiam bezonas gvidanton kaj ĝia personeco respegulas la vivon de SEK kaj ĝian kvaliton.
La ĉefa kreemo de SEK ne elviviĝas per Drama Grupo, SEK ofte ankaŭ reliefigas valorajn organizajn talentojn. SEKanoj fondis du valorajn festivalojn de Zagrebo: Pupteatran Internacian Festivalon en 1968 kaj Urban festivalon en 2001. En la jaro 1972 SEK en la tempo kiam prezidis Zzlatko Tiljar fondis kulturan entreprenon Internacia Kultura Servo. IKS estis en siaj du jardekoj grava kultura faktoro ne nur de la internacia Esperantujo sed ankaŭ de la zagreba kultura vivo. ĝi daŭre vivas, kvankam en la lasta jardeko ĝia ligo al Esperanto estas pli ol modesta. Dum 7 jaroj SEK kun KEJA, sia pli abstrakta fratino, gvidis sian propran aranĝon MIRO.
SEK estas ankau kerno de riĉa emocia vivo de pluraj studentaj generacioj.
- multaj junaj homoj guste en SEK trovis siajn vivpartnerojn. Pluraj el la
paroj tiun fakton ne forgesis, eĉ ne post eksedziĝo.
En SEK membroj spertiĝas. Tie multaj el ili la unuan fojon konatiĝas ne nur
kun lingvaj kaj artaj aspektoj de Esperanto, sed multaj la unuan fojon lernas
tiajn tedajojn el la reala vivo kiaj estas kasistaj dokumentoj, jarbilanco,
bankaj reguloj.
Ĉi tie oni lernas kiel funkcias la administrado, kion signifas garantiletero
aŭ kian utilon havas Gradski ured za kulturu aŭ Ministerio pri Kulturo, kion
signifas la zagrebaj tradicioj de SKAZ, Susret kazalinih amatera Zagreba
en kiu SEK partoprenas ekde la jaro 1982!
Membroj, ejoj, lerta gvidanto - jen la ŝlosilaj punktoj de SEK. Tie oni lernas pli malpli bone informi, doni intervjuon, verki artikolon. En ĉiu generacio iu denove devas lerni tiun lecionon.
Multaj SEKanoj ci tie ellernas pri aktiva internacia vivo. Ke ne sufiĉas nur aliĝi, sed ke necesas ankaŭ proponi teknikan flankon de la programo kaj trovi ejon por provekzercoj. Respondeco estas unu el la nevideblaj lecionoj kiu akompanas la vivon en SEK. Kie trovi financojn por la agado? Kio estas sponzoro? Al tiuj demandoj SEK respondas jen 45 jarojn.
Mi deziras al SEK bonan estontecon, fantaziriĉajn gejunulojn.
En la tempo kiam SEK agas 45 jarojn KEL aĉetas propran ejon urbocentre kaj
eble tiel garantias la vivon de SEK ankaŭ etsontece.
Por ke SEK floru, bonvenas komprenema mecenato kaj ne laste propra historiisto.
Ĉar SEK ja estas ero de la zagreba historio, kultura kaj gejunula.
S. timec, 2002.
SEK en 1967
(ia teksto de Spomenka Štimec)
En Amruševa 5 mi eniris iun
aǔtunan vesperon de la jaro 1967. Ke Amruševa 5 estas iu speco de la
kulta adreso kiel la Budapeŝta Paǔlo-Strato, mi ne sciis. Mi
lernos.
Aro da gejunuloj estis en la
unua ĉambro.La ejo estis fumplena. Ili diskutis. Ĉe granda tablo
iu, kiun oni nomis Pajo, fosis
en siaj paperoj. Mi aliris lin.
-
Kurso? – li levis la brovojn. - En la tria ĉambro.
-
Kie estas la tria
ĉambro?
-
Tien.
La instruisto de la B-kurso
nomiĝis Roger. Oni nomis lin laǔlitere tiel „Roger“.
Kiel ĉiu instruisto ankaǔ li ĝojis pri la nova kursano. Vesna
legis Tagiĝon de Antoni
Grabowski. El la pale violokoloraj paĝoj videblis ke la lernilo estis
propramane produktita sur iu „stencilo“:
Agordu la brustojn, ho mia fratar'
Por nova pli vigla jam kanto
Ĝi sonu potenca de montoj kaj mar'
Admonu al ĉiu dormanto.
...
La lingvo benata montriĝis al ni
Mirinda donaco ĉiela,
Per amo al hejmo, patrujo, naci'
Mi flamos en koro fidela.
Kaj same fidelaj al hejma altar'
Ni sentas nin filoj de l' tuta homar.
Ofte iu
malfermis la pordon por trairi la ĉambron plena je patosaj versoj kaj
eniri necesejon. La trairantoj ne havis intereson pri Grabowski.
Mi lernis la nomojn de la homoj ĉirkaǔ mi: Mladenka, Žaneta,
Darinka.
La instruisto Roger havis eksedzinon Nena.Ŝi eniris foje kun la
fileto ĉe la mano.
-
Venu, anĝeleto, mi aĉetos por vi glaciaĵon.
La anĝelo sekvis obeeme.
Plaĉis al mi tiu vivanta Esperanto el la buŝo de la panjo.
Ĝi estis pli suka estis ol la
versoj de Tagiĝo.
Pajo kaj Roger ofte ion
tajpadis sur la tajpilo. Al akomencantoj oni ne multon rakontis. Poste mi
komprenis ke tion kio ili faris estas – organizado de Pupteatra Internacia
Festivalo. Ŝajne ke ili uzis multe da poŝt markoj, ĉar Pajo
stimulis nin aĉeti Esperantajn librojn. Unu nomiĝis Bestofarmo.
La alia multe pli komplike: Kalevipoeg.
Žaneta kaj Boris uzis duoblan biciklon. Ĝi nomiĝis
Ferdinand. Boris estis peranto por „El Popola Ĉinio“.
Nikola revis pri la Norda Kabo. Pero apogis la revadon.
Mišo preferis Turkion. Nedeljko, Kruno kaj
Damir komplimentadis al studentinoj de la unua jaro kaj forpeladis
ilin per dusencaaj rimarkoj. Ĉiuj tre ŝatis eskursi al la
montkabano Cesargrad. SEK ial
konsideris Cesargrad sia posedaĵo. Tie,
Veljac kuiris sur la fajro apud la domo ion
el brando kaj fumo en metala telero, kio nomiĝis karampampula.
Tie mi lernis ke oni ĉiam devas lasi la
hakitan lignaĵon en la kuireja ujo, kiam oni forlasas la
montkabanon, por la venonta grupo, kiam tiu, laca algrimpos.
Mi ne plu memoras ĉu Roger finlekciis tiun B-kurson kun siaj
kursanoj. Ĉu li instruis pri Majstro
M'Saud de Ribillard?
Oni informis nin ke iuj kiuj nomiĝas „Bude Borjan“ renkontiĝas
merkrede. Ne estis klare kial, sed tiuj iel estis malinteresaj kaj
maljunaj.Oni forgesis diri ke al tiuj malinteresaj apartenas la ejoj de
„Bude Borjan“. Tiu Bude Borjan ŝajne pagadis
la fakturojn pri kurento. Ni
hejtis per ligno. Kiu aĉetis lignaĵon kiun ni tiris el la kelo?
Kiu zorgis pri purigado de la ŝtuparo? Tiajn demandojn oni ne starigis
kiam oni membris en SEK.
Mi ricevis mian unuan gravan taskon:
-Vi veturos al Bled esplori
ĉu eblas tie organizi PIF.- Pajo parolis per la tono kiun ne eblis
rifuzi.
Mi komencis grumbli: mi havas vespere lecionon pri la franca. Sed
Pajo trovis iun tagon kiam mi povis iri al Bled. Li donis al mi la monon por
la veturo. Mi devis bone kontroli la kvantojn da ejoj en Bled.
Mi raportis poste: - Estis tri grandaj saloj kaj la direktoro montris
al mi la hazardludejon kie la aktoroj povos hazardludi.
-
Oni ne diras salo sed salono. Kaj frenezaĵo, pupistoj ne
ludas en hazardludejoj, ili ne havas monon.
Ke
ne estas mono por tio pri kiu umis Pajo kaj Roger estis tre klare jam
en 1967. Sed same esti klare ke ili faras ion
mirindan, ion noblan kaj ion plezurigan. Kaj sen
vortumi tion, mi apogis ilian laboron, tiam... kaj dum la postaj 40 jaroj.
Spomenka Štimec
SEK-historio
en Vikio 2017
Vanja
Radovanović skribis pri ĉiuj estraroj de SEK
La komenco
La unua junulara esperanta klubo en Zagrebo estis Akademia Esperanta Klubo, fondita en la jaro 1929. Multaj konataj esperantistoj estis membroj de tiu klubo: Ivo Rotkvić, Ivo Lapenna (poste prezidanto de UEA) kaj aliaj.
SEK estis fondigita en la jaro 1957 de du grupoj de studentoj, la unua de membroj de klubo "Bude Borjan" kaj la alia de studentoj de Ekonomia fakultato.
Dum jaroj la plej aktiva estis drama grupo de SEK fondigita 1959 kiun gvidis konata aktoro Mladen Šerment kaj multfoje estis gastigita eksterlande kaj en Kroatio estis konata ankaŭekster esperantujo.
1968 SEK organizis la unuan Pupteatran Internacian Festivalon (PIF) kiu ekde tiam estas tradicia festivalo organizita de Internacia Kultura Servo (nun: Međunarodni Centar za Usluge u Kulturi), firmao fondita de tiamaj SEKaj membroj kiu ĝis la sendependiĝo de Kroatio laboris ankaŭ por esperanto (sed, bedaŭrinde, ne plu).
Listo de ĝisnunaj
SEK-aj prezidantoj!
1987.
A-kurson gvidis printempe kaj aŭtune Marta Kovač (printempe helpis Dag Treer), kaj mallongajn interkursojn gvidis Vladimir Kamenski kaj Dag Treer. Jarkotizo estis 30 kunaoj ...
Arhivu pravio Arkivon kreis
(c) Davor Klobučar,
2016,
SEK-ano en 1980-aj jaroj.
Davor kun gitaro, IJK 1983
Povratak
na stranice Hrvatskog saveza za esperanto
REen al la paĝoj de
Kroata Esperanto-Ligo