38a
Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) (Fužine,
Kroatio, 18-29a
de
julio 2016)
38. Susret esperantskih obitelji
(REF) (Fužine, 18.-29-srpnja 2016.)
fotografije vidi ovdje !
la fotojn vidu ĉi tie !
Izvješće organizatora Vanje Radovanovića (esp.) Raporto de la organizanto Vanja Radovanović
Članak u Novom listu (hrv.) Artikolo en la taga gazeto "Novi list" (kroate)
REF (Renkontiĝo de
esperantaj familioj) denove en Kroatio!
Ĉi-somere,
post 6 jaroj, Renkontiĝo de esperantaj familioj (REF) denove estis
gastigita en Kroatio. En la jaro 2010 familio Radovanović/Filipčić
organizis ĝin en kastelo Stara Sušica en Gorski Kotar kaj tiu REF longe
restis en la memoroj de partoprenantoj pro interesa ejo, bela naturo kaj
bona etoso. Ĉi-jare la sama organizanta familio elektis novan ejon, Fužinarska
kuća en vilaĝo Fužine, kiu ankaŭ same bone zorgis pri siaj gastoj.
Kvankam la organizantoj (privata entrepreno) jam dum pluraj jaroj gastigas
tute diversajn grupojn, ekde religiaj kunvenoj ĝis handikapitaj infanoj kaj
junaj sciencistoj, ili diris ke tiel gajan kaj bonkoran grupon kiel
REF-anaro ĝis nun ili neniam havis kaj ili eĉ lernis iom da Esperanto por
ĉiutagaj bezonoj dum la aranĝo.
La aranĝon
partoprenis entute 71 partoprenanto (35 gepatroj kaj 36 infanoj) el 20
familioj el 12 landoj. Estis bele vidi plurajn novajn familiojn inter la jam
konataj amikoj, abundis malgrandaj infanoj kaj, kiel surprizo, ĉi-jare plej
multnombraj estis francoj kaj danoj!
Dum dekunu
tago de julio la partoprenantoj plej multe da tempo uzis por babili kaj ludi
tutdiversajn ludojn, sed ankaŭ tre ŝatataj estis manlaboraj laborgrupoj
(ĉiutage estis almenaŭ du diversaj) kaj du tute novaj (kaj tute malsamaj!)
aldonoj al la kutima REF-a programo: diskutrondoj pri diversaj familiaj kaj
sociaj vivflankoj (plej vizititaj estis tiuj pri urba ĝardenumado kaj
ekranumado inter infanoj kaj gepatroj) kaj zumba danckurso. Unu tuttaga
ekskurso gvidis la partoprenantojn al plaĝo Soline sur insulo Krk (kie
eblis ne nur naĝi en la maro, sed ankaŭ ŝlimumi marborde) kaj du pli
mallongaj al groto Vrelo kaj ludparko Vrata kies plej interesa aktivado
estis dratŝnurlifto ("zipline") super arbara valeto. Kompreneble,
la tradiciaj programoj ne rajtas malaperi kaj oni kun honoro povas raporti
ke ĉiumatena kantado estis tre bone vizitata kaj Internacia vespero denove
havis longan programerliston.
La partoprenantaro estis feliĉa ke ĉi-jara REF, jam la 38-a, daŭre montras intereson por ĉiutaga uzo de Esperanto en familia vivo inter okcidenteŭropaj familioj kaj ĉi-jar eaperis ankaŭ pli da orienteŭropaj familioj ol dum lastaj REF-oj. Enketo inter la gepatroj montris ke laŭ ilia opinio Esperanto donas al infanoj tre bonan ekirpunkton al vivo en la nuna "globala" mondo kie tutmondeco kaj kultura interŝanĝo okazas ĉiutage - ne ĉiam rilate al Eesperanto, sed kono de Esperanto pli faciligas la komprenon kaj akcepton de tia mondo.
Venontjara
39-a REF okazos plej verŝajne en Serbio, en infanripozejo sur monto Rudnik
apud Gornji Milanovac (ĝustaj tagoj ankoraŭ ne estas fiksitaj).
REF 2016 - FOTO





Vlastita stranica organizatora / Propra
paĝo de la organizantoj: http://familioj.wikispaces.com/REF+2016
SIMPLA TEKSTO DE LA
PROPRA PAĜO DE LA ORGANIZANTOJ
(POR ARKIVO, se iam tiu paĝo translokiĝos, aŭ malaperos...)
La 38-a
Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)
Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas
Esperanton, al la 38-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la
18-a ĝis la 29-a de julio en vilaĝo Fužine en Kroatio.
Ĝeneralaj informoj
•Datoj: De lundo, la 18-a de julio, ĝis
vendredo, la 29-a de julio.
•Loko: Vilaĝo Fužine (685 enloĝantoj)
troviĝas en montara parto de Kroatio, 131 km for de Zagrebo kaj 31 km
for de Rijeka. ĝi situas je 730 m super marnivelo, je ĉefa fervojo
inter Zagreb kaj Rijeka kaj ankaŭ nur 2 km for de ĉefa aŭtoŝoseo
inter tiuj du urboj. Plej proksimaj flughavenoj estas ankaŭ tiuj de
Zagrebo kaj Rijeka. En la vilaĝo troviĝas du vendejoj, unu hotelo,
kelkaj ripozejoj kaj kelkaj kafejoj.
•Ejo: La ejo nomiĝas „Fužinarska kuća“
(„Domo de ministoj“, tradukite de loka dialekto), kaj ĝi dum lastaj
15 jaroj gastigas grupojn de junulojn kaj plenkreskulojn. ĝi havas 75
litojn en 2- ĝis 6-litaj ĉambroj, du manĝsalonojn, grandan
salonon kun necesa tehnikaĵo por vesperaj programoj kaj malgrandan
salonon por aldonaj laborgrupoj. Hundoj estas bonvenaj. En la korto troviĝas
aldonaj sidlokoj kaj somere estas starigita indiana tendo por infanludoj.
Apud la ejo troviĝas malgranda parko kun infanludejo kaj eta paviliono.
Albumo kun fotoj de la ejo vi povas vidi ĉi tie Grava indiko: Ne eblas
memzorga partopreno (loĝi, sen mendi manĝon), tendumi kaj mendi
nur manĝon dum REF.
•Ekskursoj: Al marplaĝo sur insulo Krk (30 km), al
kaverno Vrelo (2 km) kaj ludparko Vrata (2 km) (ni ne ludos paintball, sed
aliajn ludojn :) )
•Grave: La aranĝo estas por familioj kiuj uzas
Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Do, la infanoj
havu almenaŭ bonan pasivan konon de la lingvo kaj krome havu la emon
provi uzi la lingvon aktive kun aliaj partoprenantoj de la aranĝo. Sen
tiu ĉi limigo estus risko ke iĝus multe da krokodilado kaj
tiuokaze la aranĝo iom perdus sian animon.
•Aliĝilo: Vi povas aliĝi al REF 2016.
•Forumo: Aliĝu ankaŭ al la retpoŝta
forumo REFanoj por ricevi informleterojn, ekscii pri kunvetureblecoj ktp. Se
vi ne jam membras sendu malplenan mesaĝon al
refanoj-subscribe@yahoogroups.com.FORIGU (sen .FORIGU - estas
SPAM-protektilo :)
•Uzeblaj ligoj:◦Fužinarska kuća
◦Gorski Kotar (montara regiono de Kroatio)
Kotizoj
•La kotizo inkluzivas ĉiujn kostojn de la aranĝo
(loĝadon, ĉiujn manĝojn, ekskursojn kaj aliajn aktivadojn).
•Plena kotizo por tuttempa partopreno por
plenkreskuloj kaj infanoj pli aĝaj ol 10 jaroj estas 270 EUR.
•Plena kotizo por tuttempa partopreno por infanoj
inter 3 kaj 10 jaroj estas 215 EUR.
•Loĝado, manĝado kaj ĉiuj programoj
estas senpagaj por infanoj pli junaj ol 3 jaroj.
•Parttempa partopreno eblas se ne ĉiuj lokoj
estas plenigitaj per plentempaj partoprenantoj, 25 EUR/tage por
plenkreskuloj kaj 20 EUR/tage por infanoj inter 3 kaj 10 jaroj.
•Tiuj kiuj aliĝos post 1-a de junio 2016.
krompagos 10 EUR/persono por plenkreskuloj kaj infanoj pli aĝaj ol 3
jaroj.
•Post aliĝo bonvolu antaŭpagi 50
EUR/persono ĝis 1-a de junio 2016. (aliĝdato estas la dato de aliĝo
kaj ne la dato de antaŭpago!)
Pagmanieroj
•Sendu retmesaĝon al organizantoj,
vanja(punkto)radovanovic(ĉe)ericsson(punkto)com, kaj vi ricevos la
kontonumeron por la pago.
Kiel veni
•Fužine atingeblas aŭte, buse kaj trajne. Plej
proksimaj flughavenoj estas en Rijeka kaj Zagreb.◦Aŭte. Fužine
troviĝas 131 km for de Zagrebo kaj 31 km for de Rijeka, tuj apud aŭtoŝoseo
inter Zagreb kaj Rijeka.
◦Buse: Fužine estas atingebla kelkfoje tage de
Zagreb kaj Rijeka (la horaroj aperos en junio, kun someraj veturplanoj)
◦Trajne: Fužine atingeblas trajne el Zagreb kaj
Rijeka◾El
Zagreb: 06:30 (en Fužine
je 09:24), 08:12 (en Fužine
je 11:42), 13:15 (en Fužine
je 17:26, ŝanĝante
trajnon en Ogulin, 45 minuta paŭzo),
17:05 (en Fužine
je 19:56)
◾El
Rijeka: 05:40 (en Fužine je 06:28), 07:25 (en Fužine je 08:18, 13:30 (en
Fužine je 14:25), 15:25 (en Fužine je 16:17, ne veturas semajnfine), 17:35
(en Fužine je 18:20)
◾Pli
da informoj pri trajnhoroj (revojaĝo) en tiu retejo :
http://www.thetrainline-europe.com
•Mapo de Fužine kun indikita ejo (kun nomo
"Hostel Fužinarska House") kaj fervoja stacidomo (distanco: 15
minutoj piede, se vi emas ke organizantoj veturigu vin al la ejo anoncu kiam
vi venos per publika transporto)
Familioj kiuj intencas veni
Komence de
julio la REFaro konsistas el 34 gepatroj kaj 36 infano (14 pli aĝaj ol
10 jaroj), entute 70 personoj el 20 familioj el 12 landoj!
•Radovanović/Filipčić: Vanja (52), Daša (42),
Vedran (16), Zrinka (12)
•Markarian: Martin (48), Nikola (41), Linda (13),
Oliver (11)
•Weemayer: Robert (41), Carolin (34), Anton (4),
Helena (2)
•Hurstel: Cyrille (45), Benedicte (45), Maureen (14),
Joanne (10)
•Concialdi/Scalia:Michela (42), Beatrice (8)
•Pochanke/Sigrist: Vera (41), Beat (41), Elina (8),
Darian (6)
•Bannier/Jacobsen: Jesper (45), Lisa (42), Marius
(11), Flora (9)
•Akimenko: Ikar (41), Alona (38), David (11), Artur
(7)
•Kramer: Markos (32), Uljana (31), Milena (7), Paŭlo
(4), Kamelia (1)
•Dévai/Gede: Gergely (35), Krisztina (30), Hanna
(6), Lóránt (5), Dóra (3)
•Petrović/Lundberg: Hokan (44), Sonja (33), Iva
(11), Dag Mio (00 ;-))
•Thomson/Cameron: Duncan (47), Anne (46), Sofia (8)
•Haumer: Zoja (45), Ralf (44), Katharina (15),
Marietta (12)
•Debanne/Errant: Fanny (42), Emmanuel (39), Octave
(5), Botan (3)
•Nordfalk: Jacob (45), Aske (10), Thor (8)
•Belisle: Marion (41), Samuel (14)
•Hegedüs: Zsolt (47), Zsofia (8)
•Branebjerg: Victoria (33), Mikaelo (32), Elvira (4),
Miriam (1)
•Rawlinson: Antony (61), Dominic (14)
•Walter: Mirjam (45), Flora (7)
Dio na hrvatskom jeziku Kroatlingva parto
REF (“Renkontiĝo
de Esperantaj Familioj”, u prijevodu s esperanta: Susret esperantskih
obitelji) je tradicionalni susret obitelji u kojima je međunarodni jezik
esperanto u redovnoj upotrebi, kako među roditeljima, tako i među djecom.
Susret se održava svake godine, već 32 godine zaredom, svaki put u nekoj
drugoj državi s drugom obitelji kao organizatorom. Susret traje 7-14 dana, a
glavninu troškova (često i sve) snose same obitelji koje
sudjeluju
na susretu.
Cilj susreta
Ciljevi susreta
su
poboljšanje jezičnog nivoa među djecom, ali i odraslima, razmjena iskustava
među roditeljima (posebno vezano uz višejezični odgoj djece, ali i druge
teme vezane uz roditeljstvo i šire), upoznavanje novih zemalja, kultura i
ljudi ... no, prije svega je njegov cilj provođenje ugodnog i kreativnog
zajedničkog vremena roditelja i djece sa starim i novim prijateljima
iz esperantskog svijeta.
Povijest susreta
Susret je pokrenut
1979. na inicijativu mađarske obitelji Csiszár i hrvatske obitelji Tišljar
s
idejom međusobnog obiteljskog druženja, a tokom godina je dobivao na
popularnosti među esperantskim obiteljima
tako da ga posljednjih godina u prosjeku posjećuje dvadesetak obitelji iz
desetak evropskih zemalja,
te ponekad i pokoje vaneuropske.
Aktivnosti
Tijekom susreta se organizira niz zabavno-kreativno-edukativnih programa sa ciljem međusobnog druženja, zabave i učenja djece i roditelja. Najveći dio aktivnosti organiziraju sami sudionici (uz obitelj koja organizira susret kao koordinatore predloženih aktivnosti), a aktivnosti su prilagođene različitim dobnim skupinama djece koja pohađaju susret (od djece jasličke dobi, preko vrtićkog uzrasta pa do školske djece i omladine). Među ostalima su tu likovne radionice, radionice izrade nakita i suvenira, radionice učenja različitih vještina, natjecanja u orijentaciji, različitim sportovima ...
Obavezan dio susreta
su i izleti pomoću kojih sudionici upoznaju zemlju domaćina i njene
zanimljivosti, ljude i običaje.
Povratak
na stranice Hrvatskog saveza za esperanto
REen al la paĝoj de
Kroata Esperanto-Ligo