32a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)
en la infanripozejo Stara Sušica, Kroatio,
25-a de julio – 8-a de aŭgusto 2010
Raporto / Izvještaj
Fotoj / fotografije
![]() |
- ĝenerale - loĝado - programo - kotizoj - aliĝilo - fotoj - ligoj
Sadržaj: - program
|
Ni
kore invitas vin al la 32-a REF, renkontiĝo
por ĉiuj familioj kiuj hejme uzas Esperanton.
En 2010, REF okazos de dimanĉo, la 25-a de julio, ĝis
dimanĉo, la 8-a de
aŭgusto,
en la infanripozejo Stara Sušica (la komunumo Ravna Gora) en
la montara regiono
Gorski Kotar en centra Kroatio.
Ni atendas ĉ. 20 familiojn en kiuj Esperanto estas aktive uzata kaj kie infanoj almenaŭ komprenas Esperanton.
Ĉi
jare REFanoj estos gastigitaj en infanripozejo en malnova kastelo el
la
19-a jarcento,
kiu troviĝas
meze de arbaroj kaj montaj herbejoj.
La ejo disponas
pri 120 litoj grupigitaj
en 14 plurlitaj (4-10) ĉambroj, etaĝaj
necesejoj kaj duŝoj,
memserva manĝsalono
por ĉ. 50 personoj, granda salono kaj pluraj komunaj ejoj.
Klaku sur la fotojn por pligrandigi ilin!
Klaku sur la fotojn por pligrandigi ilin!

Klaku sur la fotojn por pligrandigi ilin!

La unua manĝo estos la dimanĉa vespermanĝo, la lasta manĝo estos la lasttaga matenmanĝo.
Apud
la ejo troviĝas
sablujo por malgrandaj infanoj, du sportaj ludejoj,
herbejo kun ligna dometo taŭga por laborgrupoj kaj klaĉumado, pli for
troviĝas
vastaj arbaroj.
En
la
vilaĝo
Stara Sušica troviĝas
malgranda vendejo,
la plej proksima banko, apoteko
kaj poŝtoficejo.
Kelkaj pli grandaj vendejoj
troviĝas
en
la
najbaraj
pli grandaj
vilaĝoj
Ravna Gora kaj Vrbovsko.
Rimarko: La ejo troviĝas je 780 metroj super marnivelo en regiono kun montara klimato - ne forgesu kunporti ankaŭ pli varman vestaĵon, ne nur T-ĉemizojn!!
La
programo ĉefe dependas de kontribuoj de la partoprenantoj mem, kvankam
okazos ankaŭ pluraj organizitaj laborgrupoj:
Komuna kantado, manlaboro, desegnado, sportludoj, muzikado, lingvaj ludoj,
fabelo-legado kaj -verkado, migrado ktp.
Ni planas fari tuttaga(j)n ekskurso(j)n al Adriatika maro (1 horon for),
kie eblos naĝi
kaj ĝui
varmegan someran apudmaran etoson
kaj plurajn migradojn en proksima ĉirkaŭaĵo.
Krom
feriado, la ĉefa celo de la aranĝo estas aktivigi la esperantan
lingvokapablon de la infanoj.
Se vi deziras, ke viaj infanoj eklernu Esperanton, tiam REF ne taŭgas por vi;
ekzistas diversaj aliaj aranĝoj por tiu celo.
Cetere estas bonvenaj ankaŭ partoprenantoj sen infanoj, ekzemple paroj kiuj
planas eduki ontajn infanojn en Esperanto.
La ejo estas facile atingebla per aŭto kaj trajno, flugontoj flugu ĝis Zagreb aŭ Rijeka kaj de tie uzu trajnon.
Peraŭte:
Atingu Zagreb aŭ
Rijeka. De Zagreb veturu per
la
aŭtoŝoseo A1/A6
ĝis
la eliro Vrbovsko (ĉ. 1 horo), de tie sekvu signojn por Vrbovsko,
veturante
tra Vrbovsko sekvu signojn por Ravna Gora (turniĝu maldekstren en la centro).
De tie vi bezonos ankoraŭ ĉ. 10 km
ĝis
la ejo kiu troviĝas
tuj apud la strato kiel sola kasteleto tiuspeca
en la tuta regiono.
Veturante de Rijeka
per A6 atingu
la
eliron Ravna Gora (ĉ. 1 horo), de tie sekvu signojn por Ravna
Gora (ĉe la komenco
de la vilaĝo
iru maldekstren
sekvante signojn por Vrbovsko),
transveturu la tutan vilaĝon
(ĝi
estas longa!) kaj post ĉ. 10 minutoj vi atingos la kasteleton.
Rigardu la mapon de
la regiono:
Pertrajne:
Atingu Zagreb aŭ
Rijeka kaj veturu
ĝis
Vrbovsko kiu troviĝas
pli-malpli meze inter tiuj du urboj. En Vrbovsko haltas ĉiuj lokaj trajnoj
kaj kelkaj rapidaj, sed ne IC-trajnoj. Entute ekzistas
tage ĉ. 6 trajnoj
en ambaŭ direktoj – eblas ankaŭ kombini rapidajn trajnojn por parto da
veturado kun lokaj trajnoj.
Kalkulu pri ĉ. 2,5-hora veturado
el ambaŭ
urboj.
Rigardu la detalan trajnhoraron:
Trajnhoraro:
Zagreb 01:08* 08:17 12:31 13:23 16:50+ 17:21
Vrbovsko 03:07 10:48 14:25 16:02 18:36 19:44
* - direkta trajno el Budapeŝto (ekiro je 17:00, la stacidomo Keleti PU)
+ - direkta trajno el Osijek (ekiro je 12:02)
Rijeka 07:35# 13:40 17:10
Vrbovsko 09:59 16:00 19:15
# - Ŝanĝu trajnon en Moravice, alveno al Moravice je 09:25, foriro je 09:50
Loka transporto:
Loka transporto: en
tiu regiono ekzistas nur tre maloftaj lokaj aŭtobusoj,
kaj ili somere ĉefe ne
veturas (ĉefa ilia celo estas veturigi lernantojn),
do veturadon inter
la fervoja stacidomo kaj la ejo faros aŭ organizantoj aŭ volontuloj inter
partoprenantoj.
La valuto de REF
2010 estas Eŭro (EUR), kvankam kroata nacia valuto estas “kunao” (HRK,
“HRvatska Kuna”, signifas “Kroata kunao”).
Dum lasta jardeko
la
kurzo variis
inter 7,2 kaj 7,5 HRK = 1 EUR kaj plej verŝajne tiel estos ankaŭ ĉi jare.
Infanoj de
0 ĝis 4 jaroj inkluzive aliĝas senpage.
Validas la aĝo je la
25-a de julio 2010.
Plurinfanaj familioj
ricevas 10%-an kotizon por
ĉiu
infano krom la plej aĝa.
B-landoj:
ĉiuj landoj de Latina Ameriko, Afriko, Azio, iamaj socialismaj landoj de
Eŭropo
A-landoj: ĉiuj aliaj landoj
Por la landokategorio validas via konstanta loĝloko.
La kotizo inkluzivas tranoktojn, tri manĝojn kaj posttagmezan intermanĝeton tage, uzadon de la duŝejoj/necesejoj, kostojn de la organizado kaj de la programo. Ni strebas inkluzivigi ankaŭ kostojn de la ekskursoj, sed depende de la financa stato povas okazi, ke certaj aferoj ĉe ekskursoj estos aparte pagendaj.
Bonvolu antaŭpagi ĝis la 1-a de majo 2010. Necesas antaŭpago por ĉiu aliĝanto ekde 18 jaroj: A-landanoj po 200 EUR, B-landanoj 150 EUR.
Tiuj kiuj antaŭpagos inter 01.05.2010. kaj 15.07.2010. krompagas 20 EUR kaj tiuj kiuj pagas post 15.07.2010 kaj surloke krompagas 30 EUR.
Infanoj kaj junuloj ĝis inkluzive 17 jaroj
aliĝas sen antaŭpago.
Bonvolu kunporti pruvilon
pri via antaŭpago.
La antaŭpago ne estas repagebla.
Vi helpas la organizantojn, se vi ĝiras jam vian plenan kotizon.
Bonvolu ĝiri al:
Bonvolu kopii la sekvan aliĝilon en via retmesaĝo kaj sendu ĝin plenigitan al vanja.radovanovic(et)ericsson.com
Aliĝilo
Ni aliĝas al la 32a Renkontiĝo de Esperanto Familioj en Stara Sušica, Kroatio:
|
|
familia nomo |
persona nomo |
Naskiĝdato |
vegetarano: |
|
1. |
_______________ |
_______________ |
_______________ |
jes / ne |
|
2. |
_______________ |
_______________ |
_______________ |
jes / ne |
|
3. |
_______________ |
_______________ |
_______________ |
jes / ne |
|
4. |
_______________ |
_______________ |
_______________ |
jes / ne |
|
5. |
_______________ |
_______________ |
_______________ |
jes / ne |
|
6. |
_______________ |
_______________ |
_______________ |
jes / ne |
Adreso: ______________________________________________________
Lando: _____________________
Retpoŝtadreso: ____________________________________________
Telefono: _____________________________________________
Poŝtelefono: ____________________________________________
Ni partoprenos ( ) plentempe/ ( ) de la ___-a ĝis la ___-a de julio/aŭgusto 2010.
Ni
alvenos per biciklo/aŭto/aviadilo/trajno/_________
( ) Ni petas transportan servon ĝis la feriejo ekde
la
stacio _____________.
Ni
antaŭpagis je
la
dato _____________/antaŭpagos baldaŭ
(plej malfrue 30-an de aprilo 2010) la sumon de ______ EUR al
kroata bankkonto de Vanja Radovanović.
Ni intencas
kontribui al la programo per:
______________________________________________________________
Ni ŝatus havi en la programo: _________________________________________
Se vi
partoprenas en REF unuafoje:
Bonvolu priskribi la lingvan situacion en via familio:
______________________________________________________________
______________________________________________________________
______________________________________________________________
Aliaj
proponoj kaj rimarkoj:
______________________________________________________________
______________________________________________________________
______________________________________________________________
______________________________________________________________
Bonvolu sendi informojn kaj aliĝilon ankaŭ al:
______________________________________________________________
Dato: _____________ Subskribo: _____________________________
(pri la ejo, Ravna Gora, ĉirkaŭaĵo - ankoraŭ mankas)
Vanja Radovanović, vanja.radovanovic(et)ericsson.com, +385 (0)91 365 46 26
Daša Filipčić, sarena.bubamara(et)gmail.com, +385 (0)98 16 17 265
|
N-ro |
Urbo |
Lando |
Jaro |
Fami- lioj |
Lan- doj |
Ho- moj |
Organizantoj |
Ta- goj |
|
1 |
Hódmezővásárhely |
Hungario |
1979 |
7 |
4 |
25 |
Csiszár |
|
|
2 |
Szombathely |
Hungario |
1980 |
10 |
4 |
27 |
Wacha |
|
|
|
Krom-REF Pápa |
Hungario |
1981 |
14 |
9 |
94 |
Csiszár |
|
|
3 |
Žilina |
Slovakio |
1981 |
11 |
5 |
29 |
Csiszár+slovakoj |
|
|
4 |
Augusztin-tanya |
Hungario |
1982 |
5 |
3 |
18 |
Csiszár |
|
|
5 |
Sümeg |
Hungario |
1983 |
15 |
16 |
74 |
Csiszár |
|
|
6 |
Veszprém |
Hungario |
1984 |
13 |
6 |
42 |
Csiszár |
|
|
7 |
Pag |
Kroatio |
1985 |
6 |
4 |
24 |
Tišljar Pajo |
|
|
8 |
Zagornik |
Polio |
1986 |
12 |
6 |
39 |
Pochanke |
|
|
9 |
Őriszentpéter |
Hungario |
1987 |
13 |
7 |
46 |
Csiszár |
|
|
10 |
Szentgotthárd |
Hungario |
1988 |
- |
9 |
- |
Csiszár |
|
|
11 |
Győr |
Hungario |
1989 |
18 |
9 |
45 |
Horvath |
|
|
12 |
Slovaka Paradizo |
Slovakio |
1990 |
18 |
7 |
56 |
Reinvart |
|
|
13 |
Őriszentpéter |
Hungario |
1991 |
15 |
8 |
48 |
Csiszár |
|
|
14 |
Őriszentpéter |
Hungario |
1992 |
14 |
8 |
45 |
Csiszár |
|
|
15 |
Sümeg |
Hungario |
1993 |
16 |
9 |
51 |
Csiszár |
|
|
16 |
Maribor |
Slovenio |
1994 |
20 |
8 |
60 |
Tišljar Pajo |
|
|
17 |
Tata |
Hungario |
1995 |
23 |
7 |
76 |
Bésenyei Anna |
|
|
18 |
Bratislava |
Slovakio |
1996 |
25 |
13 |
78 |
Reinvart |
|
|
19 |
Savudria |
Kroatio |
1997 |
19 |
10 |
65 |
Tišljar–Jagnjic |
14? |
|
20 |
Mosonmagyaróvár |
Hungario |
1998 |
22 |
12 |
73 |
Slezák |
7? |
|
21 |
Przytok |
Polio |
1999 |
11 |
8 |
32 |
Knabe+Lu Wunsch |
14? |
|
22 |
Vác |
Hungario |
2000 |
13 |
8 |
52 |
Bagó |
14? |
|
23 |
Savudria + FF |
Kroatio |
2001 |
- |
- |
72 |
Tišljar–Jagnjic |
14? |
|
24 |
Sikonda |
Hungario |
2002 |
20 |
11 |
72 |
Slezák |
? |
|
25 |
Grésillon, Baugé |
Francio |
2003 |
21 |
11 |
79 |
Schumann |
7 |
|
26 |
Mali Iđoš-Kishegyes |
Serbio |
2004 |
24 |
10 |
92 |
Csőke |
8 |
|
27 |
Cierzpięty, Piecki |
Polio |
2005 |
19 |
11 |
79 |
Sözüer |
10 |
|
28 |
Pilsky Mlyn, Písek |
Ĉeĥio |
2006 |
26 |
11 |
92 |
Dvořak[ová] |
14 |
|
29 |
Debrecen |
Hungario |
2007 |
|
|
|
Hegedüs |
14 |
|
30 |
Grésillon, Baugé |
Francio |
2008 |
26 |
12 |
81 |
Schumann |
7 |
|
31 |
Mali Iđoš-Kishegyes |
Serbio |
2009 |
24 |
14 |
79 |
Csőke |
12 |
|
32 |
Stara Sušica |
Kroatio |
2010 |
|
|
|
Stara Sušica |
13 |
Kroatlingva parto
Dio na hrvatskom jeziku:
REF (“Renkontiĝo
de Esperantaj Familioj”, u prijevodu s esperanta: Susret esperantskih
obitelji) je tradicionalni susret obitelji u kojima je međunarodni jezik
esperanto u redovnoj upotrebi, kako među roditeljima, tako i među djecom.
Susret se održava svake godine, već 32 godine zaredom, svaki put u nekoj
drugoj državi s drugom obitelji kao organizatorom. Susret traje 7-14 dana, a
glavninu troškova (često i sve) snose same obitelji koje
sudjeluju
na susretu.
Cilj susreta
Ciljevi susreta
su
poboljšanje jezičnog nivoa među djecom, ali i odraslima, razmjena iskustava
među roditeljima (posebno vezano uz višejezični odgoj djece, ali i druge
teme vezane uz roditeljstvo i šire), upoznavanje novih zemalja, kultura i
ljudi ... no, prije svega je njegov cilj provođenje ugodnog i kreativnog
zajedničkog vremena roditelja i djece sa starim i novim prijateljima
iz esperantskog svijeta.
Povijest susreta
Susret je pokrenut
1979. na inicijativu mađarske obitelji Csiszár i hrvatske obitelji Tišljar
s
idejom međusobnog obiteljskog druženja, a tokom godina je dobivao na
popularnosti među esperantskim obiteljima
tako da ga posljednjih godina u prosjeku posjećuje dvadesetak obitelji iz
desetak evropskih zemalja,
te ponekad i pokoje vaneuropske.
Aktivnosti
Tijekom susreta se organizira niz zabavno-kreativno-edukativnih programa sa ciljem međusobnog druženja, zabave i učenja djece i roditelja. Najveći dio aktivnosti organiziraju sami sudionici (uz obitelj koja organizira susret kao koordinatore predloženih aktivnosti), a aktivnosti su prilagođene različitim dobnim skupinama djece koja pohađaju susret (od djece jasličke dobi, preko vrtićkog uzrasta pa do školske djece i omladine). Među ostalima su tu likovne radionice, radionice izrade nakita i suvenira, radionice učenja različitih vještina, natjecanja u orijentaciji, različitim sportovima ...
Obavezan dio susreta su i izleti pomoću kojih sudionici upoznaju zemlju domaćina i njene zanimljivosti, ljude i običaje.
RAPORTO PRI REF 2010
(de Vanja Radovanović)
Kastelo en Gorski
Kotar gastigis esperantajn familiojn
Post 9 jaroj Kroatio denove gastigis esperantajn familiojn: ĉi somere,
inter 25-a de julio kaj 8-a de aŭgusto, en Gorski Kotar, en kastelo Stara
Sušica, okazis 32-a REF, Renkontiĝo de Esperantaj Familioj. Partoprenis
ĝin 59 personoj el 14 familioj el 11 lando, ne tiel multe kiel dum pasintaj
jaroj (kiam foje eĉ pli ol 80 personoj partoprenis ĝin!), ĉar krizaj
tempoj lasis sian spuron ankaŭ inter esperantistoj kaj ankaŭ pro la fakto
ke ĉi jara REF estis la plej kosta en la tuta historio de REF. Bedaŭrinde,
jaroj kiam en Kroatio eblis feriumi agrable kaj malmultkoste estas ĉe ni
jam for ... Tamen, spite al tio, ĉi jara REF estis bonega aranĝo por la
tuta familio, riĉa je diversaj aktivadoj orijentitaj kaj al infanoj kaj al
gepatroj.
REF estas nekutima aranĝo en la E-mondo: malantaŭ ĝi staras neniu
organizo, nek esperanta nek ajna alia, ĝin ankaŭ neniu finance subtenas
kaj tio signifas ke ĝi estas tute sendependa kaj ĝian vivon direktas nur
la familioj kiuj ĝin regule partoprenas. Kaj tiumaniere REF vivas jam 32
jaroj: ekde la komenco tio estis la aranĝo por familioj en kiuj esperanto
estas regule parolata kaj kie ĉiuj membroj regas la lingvon - la celo de
REF neniam estis varbi por Esperanto inter neesperantistaj familioj aŭ
instrui Esperanton al familioj en kiuj ne ĉiuj konas la lingvon, sed montri
al infanoj kiuj jam komprenas kaj parolas esperanton ke ekster ilia familio
vere ekzistas "Esperantujo", ebligi komunan ludon kaj amuziĝon de infanoj
en Esperanto kaj tiumaniere montri ke Esperanto estas utila lingvo kiun oni
povas uzi por ĉio - eĉ ludoj.
Dum jaroj tiu jam menciita ĉefa celo de REF ne ŝanĝiĝis - kaj tio estas
vere mirinda afero, teni la saman komunan celon spite al ŝanĝoj de pluraj
generacioj - nur la manieroj por atingi ĝin ŝanĝiĝis dum la tempo.
Antaŭe, en fruaj REF-aj jaroj, partoprenantaj gepatroj preparis plurajn
prelegojn, instrukciojn kaj lingvajn ludojn por plibonigi kaj vigligi la
lingvon en infanoj, kaj nun oni ĉefe subtenas komunajn aktivadojn inter
infanoj kaj infanoj kaj gepatroj por tiel vivigi la uzon de la lingvo (kompreneble,
ne forgesante la gravecon de la lingvokvalito).
Estas grave mencii ke ne ĉiam ĉiuj decidoj estis faritaj unuavoĉe:
ekzemple, estas foje malfacile diri ĉu iu certa familio plenumas kondiĉojn
starigitajn en "neskribita REF-a leĝo", ke infanoj estas regule
alparoligita en esperanto de gepatroj kaj/aŭ aliaj personoj kaj ke ili
almenaŭ komprenas esperanton. Foje gepatroj preferas eĉ dum E-aranĝoj
alparoli infanojn en nacia lingvo aŭ toleras krokodiladon de iliaj infanoj
kun aliaj infanoj kio povas malbone influi la etoson inter infanoj, ĉar
tiuj kiuj ne komprenas tiun nacian lingvon sentas sin elĵetitaj el la
grupo. Do, temas pri tiklaj aferoj, kaj pro infanoj kaj pro gepatroj mem kaj
pro la rilatoj inter familioj mem ... Sed REF tamen travivis ĉiujn tiajn
diskutojn kaj disputojn kaj ankoraŭ bone servas la originalan celon ke kaj
gepatroj kaj infanoj fartu bone dum la aranĝo kaj ke vigligu la lingvouzon
ĉe infanoj (kaj gepatroj).
Aldona menciinda afero estas tiu ke dum lastaj jaroj forte ŝanĝiĝis la
strukturo de familioj kiuj partoprenas REF-on (kaj tio signifas ke la sama
ŝanĝo okazis en tuta "denaska" parto de Esperantujo): preskaŭ malaperis
esperante parolantaj familioj en orienta Eŭropo kaj nombro de tiaj familioj
en okcidenta mondo daŭre kreskas. Estas malfacile klarigi tiun fakton ...
Ŝajnas ke ĝenerala malprogreso de esperanto en orienteŭropaj landoj dum
lastaj 20 jaroj nun montras sian vizaĝon ankaŭ je tiu ĉi kampo kaj
unuiĝo de okcidenteŭropaj landoj kaj pli kaj pli forta miksado de nacioj
tie helpis ankaŭ pli rapidan kreskon de E-familioj tie.
Sed, lasu ni tamen la teoriojn por iu alia artikolo kaj diru iomete pli pri
ĉi jara REF!
Ĉi jara REF, organizita en tre bela kastelo (nuntempe uzata kiel
junularripozejo), ofertis al partoprenantoj multe da spaco kaj aktivadoj en
ĝiaj ejoj dediĉitaj por tiuj du semajnoj nur por REFanoj. Aldone, belan
naturon ĉirkaŭ la kastelo oni uzis por pluraj ekskursoj al najbaraj pintoj
kaj kanjonetoj kaj, fine, ankaŭ por du tuttagaj ekskursoj al Adriatika
marbordo kiu troviĝas nur unu horo for - speciala ĝuo por tiuj kiuj venis
el senmaraj landoj aŭ de nordo! Ĉiujn laborgrupojn preparis la
partoprenantoj mem (tio ankaŭ estas parto de REF-a tradicio!) kaj plurajn
preparis la infanoj mem, por siaj amikoj, kaj tiel montris sian kreativemon
kaj memstarecon. Por mi estas ĉiam bele vidi kiel infanoj el diversaj
landoj tute spontane uzas esperamton en siaj ludoj ... Kompreneble, tio "enkonduko"
ne iras ĉiam glate kaj novuloj bezonas iom de tampo por alkutimiĝi al tia
etoso, sed post 2-3 jaroj ili sentas sin jam kiel plenrajta parto de tiu
interesa internacia mondo kaj tiumaniere infanoj ne gajnas nur je kampo de
lingvoscio sed ankaŭ je kampo de kultura interkompreno, toleremo kaj
ĝenerala edukado. Kaj tio estas nur komenco: miaj infanoj tre ĝuis nian
septembran eksterREFan viziton al du germanaj familioj kiujn ni ekkonis dum
REFoj ... Kaj rigardante niajn amikojn el familioj Tišljar, Maja, Danka kaj
nun ankaŭ Tina, ni povas vidi ke ili vivas tre riĉan internacian vivon kaj
tie REF-aj partoprenoj certe multe helpis.
Fine, mi, kiel organizanto (kune kun mia edzino Daša Filipčić kaj infanoj,
10-jara filo Vedran kaj 6-jara filino Zrinka) povas diri ke organizado de
REF estis granda laboro, ne ĉiam facila (60% de partoprenantoj estis ja
infanoj kiuj ĉiam havas siajn apartajn bezonojn kaj dezirojn), sed tamen
ĉiam ĝojiga kaj ni estis tre feliĉaj ke ni povis gastigi tiel buntan
grupon en nia lando kaj vivi en tiel granda "familio" (kaj tio veras, dum la
aranĝo regis tute familieca etoso!) dum 2 REF-aj semajnoj! Ni sentas nin
tute kontentaj kun ĉi jara REF kaj ĝojas ke ni ricevis tre positivajn
reagojn de ĉiuj familioj kiuj partoprenis ĝin.
P.S. Indas mencii ke venontjara REF okazos plej verŝajne en Skandinavio,
aŭ en Svedio (en urbeto Lesjoefors, kie antaŭ kelkaj jaroj okazis IJK) aŭ
en Danio kaj tio iĝos plej norda REF en sia historio! Alia menciinda afero
estas ke lokaj ĵurnalistoj montris sian intereson pri riu ĉi aranĝo kaj
preparis du radio elsendaĵojn por Radio Rijeka kaj Radio Delnice kaj
artikolon por "Novi list". Televid-kanaloj tamen ne vizitis nin kvankam ili
ankaŭ esprimis la intereson pri REF. Kaj, laste, mi deziras laŭdi
laboristojn de organizo "Dom mladih Rijeka" kiu posedas la kastelon pro tre
profesia kaj bonkora servo kio multe helpis al la sukceso de tuta aranĝo!




