Aperis la libro "7000 tagoj en Siberio" - per Esperanto al la ĉina
|
La libro "7000 tagoj en Siberio" prezentas rememorojn, kiujn
skribis aŭstria / jugoslavia / kroatia komunisto Karlo Ŝtajner pri
siaj suferoj en siberiaj koncentrejoj inter 1936 kaj 1956 . ĝi
publikiĝis unuafoje en la kroata lingvo antaŭ 30 jaroj ("7.000
dana u Sibiru"), montrante ĝis tiam malmulte konatan malluman
flankon de la vivo en socialisma Sovetio. En koncentrejoj li renkontis
homojn el multaj landoj. En Esperanto la libron publikigis Sennancieca Asocio Tutmonda en la jaro 1983 en Parizo en la traduko de Krešimir Barković. Nun la libro ricevis sian ĉinan tradukon. ĝi publikiĝis en la julio 2004, en Honkongo. Per Esperanto kiel ponto-lingvo ĉinigis la tekston ĉina tradukisto Shi Chengtai. La verkon eldonis Ĉina Eduka Scienca Kultura Eldonejo. Eldonkvanto estas 2000 ekz. La libro estis eldonita per granda sinofero de japana verkisto kaj tradukisto Kurisu Kei, kiu sukcesis krei Fondaĵon Shi Chengtai kaj eldoni la libron. La
antaŭparolon por la ĉina eldono verkis kroata verkisto Predrag Matvejević. En la libro troveblas
ĉinlingvaj informoj pri UEA, SAT kaj Esperantlingva Verkista Asocio, kies
financaj kontribuoj ebligis la eldonon de la verko. |