From: visnja brankovic [visnja.brankovic@os.htnet.hr]
Sent: 8. travanj 2005 12:58
To: Tóth László; Danijela Poropat; Davor Klobučar; Jozefo; Istvan Nemeth; Damir Malkoc; Hrvoje Sandukcic; Ivana Zagar; Jozefo
Cc: Visnja Brankovic
Subject: invito al 1-a PEPO en Poganovci apud Osijek (HR) 24.04.05.
ATENTU: pro troa spamado baldaŭ ĉesos funkcii adreso orbispictus@iol.it
jam funkcias: visnja.brankovic@os.htnet.hr
******************************************************************************************
 
 
Karaj,
 
finfine mi estas iom pli longe kaj pli trankvile en mia vilaĝa dometo
kaj ĝojas povi inviti vin al la unua amika renkontiĝeto tie:
 
1-a PEPO (Printempa Esperanto-Pikniko en Poganovci)
dimanĉon, 24.04.05. ekde 10.00 horo
 
Celo: renkontiĝi, amikumi, ĝui la printempon, babili, interŝanĝi informojn (regionajn kaj aliajn)
         direkten al la pli forta (kun)laboro en Slavonija k Baranja/ Baranya, ...
 
Kosto: la renkontiĝo estu senkosta por VI kaj por MI
          ĉiu mem kunportu en la saketo sian tagmanĝon/trinkon
 
Aliĝo: senpaga, sed necesa. Bonvenas kiom plej baldaŭaj sinanoncoj;
          lunde 18.04.05. la osijeka kaj la pecsa kluboj sendu al mi la nomlistojn
          (same aliaj partoprenontoj)
 
Programo: 10.00-11.00 alveno kaj bonvenigo de gastoj
                interkona mateno - piknika tagmanĝo - interŝanĝo de informoj -
                promeno en la vilaĝo kaj arbaro - kafumado, babilado - libroservo - .... ktpumado ...
                foriro laŭdezire: posttagmeze/vesperete/vespere 
 
dezirantoj povas anonci sian programeron, prezentadon, informadon... kaj mi kunordigos
k rezervos tempon por ĉiuj.
 
La tago: se ev. vi preferas sabaton anstataŭ dimanĉo, informu min tuj post la
kundiskuto en via klubo. Lunde vespere 11.04. mi vizitos "Liberiga Stelo" en Osijek
kaj antaŭ tio petus Laszlon informi min pri la tago preferata de pécsanoj.
Post tio mi informos la personojn el aliaj lokoj.
 
 
 
Elkoran bonvenon al ĉiuj!
Narcisoj, vjoloj kaj primoloj jam turnas la kapojn kaj atendas vin!
 
Ankaŭ salatoj kaj cepoj  (eble pli interesaj por piknikemuloj?!:-)) estas jam elirintaj
el la tero kaj kreskantaj .....
 
Multajn salutojn kaj salatojn!
 
Visnja 
 
ORBIS PICTUS di Visnja Brankovic
Via Parini 5, IT-34 129 Trieste
tel/fax: +39 / 040 767 875
visnja.brankovic@os.htnet.hr
 
                             firmao por
konsultado - organizado de kongresoj - kursoj de Esperanto
                            libroservo
 
HR, private:
Slavka Kolara 8, 31432 Poganovci
tel 00 385 31 694 124