1-a MARO (Marborda Renkontiĝo) en Biograd, 17-24.09.05.

 

(LA ALIĜILO ESTAS ĈI TIE)

 

En nia konata mezdalmatia feriurbo Biograd de la 17-24-a de septembro okazos

1-a Marborda Renkontiĝo (MARO). En nova tristela pensiono de esperantisto Anto Ĉanĉar (HR/AT) la aranĝon organizas firmao Orbis Pictus de Visnja Brankovic (HR/IT). Temas pri agrabla, komforta kaj bonpreza feria renkontiĝo de esperantistoj kaj iliaj familianoj kaj amikoj.

ĝia celo estas «dolĉe fari nenion», sed, en agrabla kompanio de samideanoj. Nome, ne kunsidi, ne kunveni, eventuale kunkuŝi ĉe la plaĝoj, ĝui la maron, promenojn tra  pinarbaroj kaj  la historia urbeto, kunekskursi al proksimaj naciaj parkoj: insularo Kornati, kaskadoj de rivero Krka, montara Naturparko Paklenica

La loĝado en ĉambroj kaj apartamentoj de la pensiono (2-7 personaj) kostas averaĝe de 4,85 -10,00 Є (po persono/nokto).

Ĉe la fino de la aranĝo la interesitoj povas plani ankaŭ la viziton/partoprenon al relative najbara montara aranĝo, la 16-a MKR en Baŝke Ostarije sur monto Velebit.

 

Fruajn aliĝojn al interesitoj konsilas:


Orbis Pictus de Višnja Branković 
Via Parini 5, IT-34 129 Trieste
Tel/Fax.: 0039-040 767 875

visnja.brankovic@os.htnet.hr