MoKoRo: Susret esperantista planinara --
MKR: Montkabana Renkontiĝo
MKR (Montkabana renkontiĝo) - Renkontiĝoj de esperantistaj
montgrimpantoj kaj naturamikoj.
MKR [Mo-Ko-Ro] (Montkabana
renkontiĝo) - Susreti esperantista planinara i ljubitelja prirode

Općenito o MKR
Ĝenerale pri MKR
Vlastite stranice
MKR-a
(na esperantu) La propraj paĝoj de
organizantoj de MKR
(ime + lozinka: orbis /
provjera) (nomo +
pasvorto: orbis / provjera)
Prvi
sljedeći MKR (stranice organizatora)
La
sekvanta MKR (el la pagxo de la organizantoj)
(ime +
lozinka: orbis / provjera)
(nomo + pasvorto: orbis / provjera)
Popis
dosadašnjih MKR-a i Obiteljskih MKR-a (do 2016.)
Listo de MKR-oj kaj Familiaj MKR-oj
(gxis 2016)
MKR
2015 - Veli Lošinj MKR
2015 - Veli Lošinj
MKR
2013 - Jankovac (kod Slatine)
Pri la MKR
2013 en Kroatio (Jankovac)
Neke
fotografije iz 2006.
Kelkaj fotoj el 2006.
Neke
fotografije iz 2004.
Kelkaj fotoj el
2004.
MKR
2003. - Tuk Mrkopaljski
MKR 2003 - Tuk
Mrkopaljski
Ĝenerale pri MKR
Općenito o MKR
Što je
MKR? MKR je tradicionalni
esperantski susret koji se odvija u specifičnom ugođaju: na planini. Održava se
svake godine, povremeno u Hrvatskoj, ali znao je biti i u Sloveniji, Austriji,
Italiji... Obično sudjeluje 25-50
esperantista, pretežno iz srednjoeuropskih zemalja. Dobrodošli su svi ljubitelji
prirode bez obzira na dob, kao i esperantske obitelji s djecom. Za njih se
organizira još i zaseban susret: Obiteljski MKR.
Kio estas MKR?
MKR estas tradicia esperanto-renkontiĝo kiu okazas en
specifa etoso - en montaro. Ĝi okazas ĉiujare, foje en Kroatio, sed
foje ankaux en Slovenio, Auxstrio, Italio... Kutime ĝin partoprenas inter 25 kaj 50 esperantistoj, ĉefe el mez-eŭropaj landoj.
Bonvenas ĉiuj naturemuloj sendepende de la aĝo, kaj ankaŭ E-familioj kun infanoj.
Por ili estas organizita ankaŭ la Familia MKR.
Povijest MKR-a i OBiteljskog MKR-a (stanje 2016.)
Historio de MKR kaj de Familia MKR
(stato 2016)
En la jaroj 1990-1999, MKR estis organizita de
Michael Martin, Axel Leitner, Helmut Brath kaj Tania Berger nome de AEJ (Aŭstra
esperanto junularo).
En la jaroj 2000-2009 ĝi estas organizita
nome de KEJA (Kroatia esperanto-junulara asocio) de Vanja Radovanović, Mea
Bombardelli, Milivoj Uroić kaj, en la jaro 2005, ankaŭ kun Hrvoje Sandukčić.
En la jaro 2010 la aranĝon organizis
Christian Eppler, en la jaro 2013 Višnja Branković kaj Vanja Radovanović kaj
en la jaroj 2011-2012 kaj 2014-2015 Vanja Radovanović. En la jaro 2016 MKR-on
organizis Enrico G. Borrello kun helpo de Vanja Radovanović.
La unuaj 27 jaroj de MKR:
Familia MKR:
Familiaj MKR-oj estas organizitaj de familio
Radovanović/Filipčić
nome de KEJA (Kroatia esperanto-junulara asocio). |
M K R 2 0 1
5
VELI LOŠINJ

Sur pinto Sv. Mikula, rigardante la
sudan parton de insulo Lošinj. Fotis: Eckhard

Paŭzo antaŭ Osor. Fotis: Vanja

Kuraĝuloj naĝante apud Osor, spite al
malvarma akvo. Fotis: Milivoj

Malfruvespera umado ĉe hostelo. Fotis: Vanja
RAPORTO de VANJA RADOVANOVIĆ
pri MKR 2015 en VELI LOŠINJ
- Kie: Veli Lošinj, insulo Lošinj,
Kroatio
-
- Kiam: 1-a – 4-a de oktobro
2015
- La ejo: Junulargastejo Veli
Lošinj (15 m)
- Partoprenantoj: 18 el 5
landoj: HR (10), I kaj S(3), D kaj DK (1)
- Ekskursoj: Nordinsula monto
Osorščica kun pintoj Sv. Mikula (558 m) kaj Televrina (588 m), suda
parto de insulo Lošinj vizitante golfetojn Rovenska, Javorna, Plieski,
Balvanida, Krivica, Vela draga, Mala draga, Cuanguski kaj Porto Šešula.
Lasttage vizo al insulo Ilovik.
- Vetero: Plejparte bela,
foje ventoza, kun pluvego dum sabata mateno (kaŭzis malfruan komencon
de la sabata ekskurso).
- Interesaĵoj: Bela
rigardo al najbaraj insuloj. Bonega odoro de spicherboj dum migrado tra
Osorščica. Naĝado en (malvarma) maro ĉe Osor kaj en golfeto
Plieski. Vespermanĝoj ne en la ejo mem, sed en golfeto Rovenska
(gastejo “Sirius”).
ĵaudo, 1-a de oktobro
Post pasintjara jubilea 25-a MKR, kiam la
kvaronjarcenta naskiĝtaga festo de la aranĝo estis festita en Alpa
ĉirkaŭaĵo, en Sillian, sudflanke de Aŭstrio, kun ekskursoj
en Karniaj Alpoj kaj Dolomitoj, ĉi jare partoprenantoj estis invititaj
ĝui la tutalispecan, marbordan etoson. 26-a MKR estis gastigita en
hostelo en Veli Lošinj, tre plaĉa urbeto sur turisme konata insulo Lošinj.
La ejo situis tre konvene, preskaŭ en la centro de la urbeto, sed ankaŭ
tre proksime al la maro, kaj ofertis ne nur agrablan loĝadon sed samtempe
tre allogan lokon por postmigrada umado.
Vojaĝo al insuloj estas ĉiam interesaj –
kaj Lošinj estas atingebla per du trafikmanieroj. Ne tiel multaj venis per
plej agrabla vojaĝmaniero – rapida ŝipo el Rijeka. Kaj la aliaj
uzis aŭtomobilojn – tio signifas ke ili unue devis pramŝipe atingi
insulon Cres (tiuj kiuj venis de Zagrebo devis ankaŭ transiri poton inter
kontinento kaj insulo Krk, unu el la plej imponaj pontoj ie ajn) kaj de tie,
pere de mallonga ponto, veni al Lošinj.
Spite al ĉiuj tiuj vojaĝmalkutimaĵoj,
la tuta partoprenantaro de la unua vespero sukcese kaj ĝustatempe venis
al vespermanĝo. Ĉar la hostelo servas nur matenmanĝon, ni
vespermanĝis en gastejo “Sirius” kiuj trovĝis en najbara golfeto
Rovenska, tuj apud marbordo. Por la unua vespermanĝo ni eĉ havis
akompanantan muzikon, pro iu loka festeto.
)
Revenante al ejo, jam baldaŭ venis tempo por
enlitiĝi, kvankam hejmkreskigitaj pomoj kaj vinberoj atendis nin en la
ejo – sed, matene atendis nin ja tuttaga migrado!

vendredo, 2-a de oktobro
La unua ekskurso montris al la partoprenantoj la
insulan plej grandan monton Osorščica (588 m) kiu ricevis la nomon de najbara
antika urbeto Osor kiun fondis Romianoj vojaĝantaj tra Adriatiko. Kvankam
ĝi nuntempe ne plu estas tiel grava kiel antaŭe, Osor ofertas al siaj
vizintantoj belan urban promenadon kaj nekutiman interesaĵon, leviĝeblan
ponton kiun konektas insulojn Cres kaj Lošinj. Sed, por la MKR-anoj pli gravis
la jam menciita monto …
Post matenmanĝo atendis nin duonhora veturado al
norda flanko de la insulo, al urbeto Nerezine. Por plifaciligi la revenon, unu aŭtomobilon
ni veturigis al Osor (loko kie ni revenis post la migrado) kaj, kiam la tuta
prizorgado finiĝis jam estis preskaŭ 10-a horo. Unue sekvis kelkaj
komunaj fotadoj (ĉe enirpunkto, apudmare …) kaj tiam ni ekmarŝis,
unue tra Nerezine mem, tra mallarĝaj stratetoj de la centro, kaj poste
rande de la urbeto, al kampoj kie olivoj estas kreskigitaj. La komenco de
surgrimpado ne estis tiel interesa, sed la vojo baldaŭ pliinteresiĝis
… kaj iĝis tre belodora. La ĉirkauaĵo estis plenplena je
mediteranaj odoroj de spicherboj kiuj ĵus tiam floras. Tiuj nekredeble
belaj odoroj sekvis nin dum la tuta tago (fojfoje ankaŭ aldoniĝis
odoro de pinarboj!) kaj, kun akompano de vastaj rigardoj al la najbaraj insuloj
kaj tuta norda Adriatiko, ili estis plej belaj okazaĵoj dum tiu ekskurso.
Post 90-minuta migrado ni atingis nian celon, pinton
Sv. Mikula kie troviĝas preĝejeto, sed de kie ankaŭ videblas la
tuta parto de suda Lošinj kune kun najbaraj insuloj! Ni faris longan paŭzon
sunumante, manĝante kaj ĝuante la rigardon kaj trankvilon post
nordflanka ventoza etoso.
Poste ni daŭrigis laŭ kresto al najbara
pinteto kun pluraj antenoj, sed ankaŭ kun malgranda (kaj ne tiel interesa)
kaverneto kie, laŭ rakonto, loĝis sanktulo St. Gaudent. Duonhore
poste, post tre interesa kresta migrado kun rigardoj, ni atingis la plej altan
pinton de la monto kaj tuta insulo Lošinj, Televrina (588 m). Denove paŭzo,
denove ĝuante trankvilan etoson … Sed, poste venis maltrankviliga norda
malvarma vento kiu igis nin iri kiel eble plej rapide trovi kaŝitan lokon.
Ni prenis plej rektan vojon kiu gvidis nin post horo kaj duono al Osor, celo de
nia tiutaga migrado. Venante al marborda Osor la vetero ne estis tutbrila,
ventoza kaj malvarma, sed la plej kuraĝaj tamen ensaltis la maron …. kaj
aliaj promenis tra urbeto kaj kafumis. Sekvis reveturo al la ejo, vespermanĝo
en “Sirius” (ĉi foje en tuttrankvila, senmuzika etoso) …
… kaj fine, revenante al la ejo, la partoprenantoj
malfermis siajn valizojn kaj dorsosakojn kaj elprenis bongustaĵojn el siaj
landoj kaj urboj … kukoj, keksoj, vino … kaj, samtempe, ekis babilado kiu daŭris
ĝis postmeznoktaj horoj.

sabato, 3-a de oktobro
Frua mateno ankoraŭ aspektis bele, sed tuj post
matenmanĝo ĉielo nigriĝis kaj ekis forta pluvo. Veterprognozo
promesis ke pluvo ne daŭros longe kaj tio estis vero … jam antaŭ
tagmezo ĝi ĉesis kaj baldaŭ ekheliĝis ĉielo kaj la
ekskurso povis komenci. Unue oni sekvis apudmaran vojon tra golfetoj Rovenska
kaj Javorna kaj poste sekvis supreniga parto, unue al preĝejeto de Sv.
Nikola kaj poste, tre interese, laŭ belega ŝtona ŝtuparo kiu
estas uzata ekde Romiaj tempoj .. la etoso, brilega suno, verdaj kampoj kaj
arbaro, vekis memorojn al Machu Pichu!
Daŭriga vojo estis ankaŭ interesa,
malkovrante ne tre vizitataj flankoj de la insulo. Post unuhora migrado ni
atingis krestan strateton, kaptis okazon por paŭzo sub varma suno … kaj,
daŭrigante, ni spertis tutalian etoson: nia vojo uzis aĉan deklive
subenirantan neasfaltitan strateton kiu malagrable, sed rapide venigis nin al
marbordo, al golfeto Plieski. Post la menciita strateto estis tre agrable ripozi
ĉe la plaĝo, naĝante, en multe pli varma akvo ol hieraŭ
ĉe Osor (neemuloj de la naĝado kafumis en najbara golfeto Balvanida).
Sed, fino de la tago rapide alproksimiĝis kaj antaŭ
ni estis ankoraŭ preskaŭ duhora migrado. Post Plieski apudmara
migradvojo gvidis nin tra golfetoj Balvanida, Krivica, Vela draga, Mala draga,
Cuanguski kaj, fine, Porto Šešula. ĉiu el tiuj golfetoj ofertis ion
interesan: Krivica estas tre bela verdkolora golfeto kie ni subite renkontis
oktopuson kiu deziris ludi kun piedoj de unu el niaj montmigrantinoj. Marŝante
apud Vela draga kaj Mala draga ni rigardis belan sunsubiron … en Cuanguski jam
estis mallume kaj ni aŭskultis sonojn de noktaj birdoj … kaj en la lasta,
Porto Šešula, renkontis nin kaproj kaj ŝafoj, Post ĝi, en mallumo,
atendis nin lastaj 15 minutoj tra arbaro ĝis kiam subite ne aperis luksaj
hoteloj de kie taksioj prenis nin direkte al vespermanĝejo. Kompreneble,
post tia migrado vespero ne finiĝas tiel frue kaj babilado denove longe daŭris
…

Dimanĉo, 4-a de oktobro
La lasta mateno ekis mallaŭte kaj dormeme …
griza ĉielo, iom lacaj piedoj, necesis paki aferojn … Pli foraj
partoprenantoj foriris post matenmanĝo kaj grupo de nehastuloj faris
ekskurson al insulo Ilovik, malgranda insulo kun nur 60 enloĝantoj sude de
Lošinj. Malbela vetero feliĉe ne sendis pluvon kaj la grupo povis
transpromeni preskaŭ tutan insuleton … kaj tiam venis tempo por adiaŭi
kaj diri “Gxis la revido, venontjare!”

M K R
2 0 1 3
J A N K O V A C - J A N K O V A C







RAPORTO UNUA
(Vanja Radovanović)
Venis jam la 24-a MKR
(MontKabana Renkontiĝo) kiu, post alpaj pintoj en la jaro 2012 kaj Kroata
marbordo en la jaro 2011, gvidis siajn partoprenantojn al la orientkroata
ebenaĵo. Sed, kion montmigrantoj farus en la ebenaĵo? Ĉu eblas montmigri en
la regiono sen montoj?
Tamen, se oni rigardas
la mapon de orienta Kroatio videblas ke en tiu granda ebenaĵo (parto de granda
mezeŭropa Panonia ebenaĵo kiun Kroatio dividas kun Hungario, Serbio kaj
partetoj de Aŭstrio, Slovakio, Ukrainio kaj Rumanio) tamen troviĝas montoj
kiuj iam, antaŭ multaj jarmiloj, estis insuloj. Tiuj montoj ja ne estas Alpoj
kaj ne superas mil metrojn (kvankam ili tre proksimas!), sed tamen ofertas
interesan naturon kaj enrigardon en la ĉiutaga vivo de unu regiono ĝis nun
tute ne vizitita de MKR.
Ĉi jare MKR-ejo estis
montkabano Jankovac, la plej konata ripozejo en la regiono, ene de naturparko
Papuk kiu estas ĉefe konata pro densaj arbaroj kaj interesaj geologiaj
fenomenoj. Kroatio estas ĉefe karsta lando, plenplena de kalkŝtonaj formoj kaj
fenomenoj, sed monto Papuk, kune kun najbaraj montoj kaj montetoj, ofertas tute
alian etoson, geologie pli malnovan. Kaj Jankovac ofertas ĉion kio povus
feliĉigi vizitantojn – trankvilan herbejon apud lagetoj kaj riveretoj meze de
densaj arbaroj, akvofalon, grotojn, interesan historion kaj, ankaŭ grave, bonan
loĝeblecon kaj bonegan manĝon kunigitan kun tradicia gastameco de tiu regiono.

Do, 21 partoprenanto
el 6 landoj venis al la ĝusta loko por ekkoni la plej bonan de la regiono ...
nur, bedaŭrinde, ĉi jare la vetero ne kunlaboris. Dum tri tagoj suno videblis
dum nur 5 minutoj kaj pluvo abundis (kvankam tiu regiono estas unu el la plej
sekaj en Kroatio!) ... Migrantoj estis bone ekipitaj per pluvmanteloj,
pluvombreloj, fortaj ŝuoj kaj ĉiuj ekskursoj estis bone vizitataj ... sed,
sekiĝanta vestaĵo en ĉambroj kaj kotplenaj ŝuoj memorigis nin ĉiuvespere
pri la finitaj ekskursoj.
Ekskursoj gvidis
partoprenantoj unuatage al Ivačka glava (914 m), dua plej alta pinto de Papuk,
de kie, dum bela vetero, videblas kroata ebenaĵo kaj hungaraj montetoj. Belan
rigardon ĉi foje ni ne
povis
ĝiu ĉar kovris nin dum la tuta tago nuboj kiuj nur je kvin minutoj, surpinte,
lasis iom da sunradioj al malsekaj marŝantoj. Tamen, belaj arbaroj kovritaj per
nebulo montris al ni mistikan fabelan etoson kaj nia ejo ŝajnis kiel romantika
kastelo meze de la densaj arbaroj.
Dua
ekskurso gvidis la ekskursantojn al ruinoj de fortikaĵoj Ružica kaj Stari grad,
kiuj iam, dum mezepoko kaj atakoj de Turkoj, donis la sekurecon al la regiono
... nun, la restaĵoj kiuj troviĝas sur pintoj de montetoj, parolas pri iu
preskaŭ forgesita tempo kiam arbaroj estis pli sekuraj ol la ebenaĵoj kie nun
ĉiuj vivas. Post la vizito al ruinoj estis ankaŭ vizitita pinto Kapavac (790
m). Bedaŭrinde, denove la pinto estis kovrita per nuboj, ĉi foje eĉ sen ajna
sunradio videbla. Por rekompensi tion, la marŝantoj trovis amason de fungoj
kaj arbaraj beroj kaj fruktoj kaj la rikolto verŝajne estis la plej amuza parto
de la ekskurso.
Lasta
tago kun forta pluvo permesis nur la promenadon ĉirkaŭ la ejo kun vizito de
akvofalo kaj najbaraj grotoj. Somere la akvofalo preskaŭ sekiĝis, sed ŝajnas
ke ĉi aŭtune oni ne devas zorgi pri akvokvanto.
Fine, kiel konkludo:
spite al malbela vetero partoprenantoj ĝuis la viziton al ĝis nun nekonata
regiono kaj la etoso de la grupo estis tre bona (kaj tio ja estas plej grave,
ĉu ne?). Venontjare, por jubilea, 25-a MKR, denove surprizo estas planata ....
sed, pri tio, bonvolu informiĝu je MKR-retpaĝaro
http://www.keja.hr/mkr.html dum marto 2014!
RAPORTO DUA
(Vanja Radovanović)
Jankovac, unu el la
plej belaj anguloj de Slavonio, gastigis ĉi septembre, inter 26-a kaj 29-a de
septembro, 24-an MKR-on (MontKabana Renkontiĝo), tradician aranĝon por
mezeuropaj esperantlingvaj naturemuloj. Bedaŭrinde, krom kutima slavona gastamo,
bona manĝo kaj vastaj arbaroj de monto Papuk, ĉi jara MKR estos memorigita pro
multe da pluvo kaj malvarmo kaj manko de suno ... laŭ pluraj kutimaj
partoprenantoj, tio estis la plej malsuna MKR de ĉiuj tempoj!
Sed, tamen indis
partopreni la aranĝon kaj viziti Papuk, konatan naturparkon kiu, pro sia, por
Kroatio nekutima, geologia historio montras al vizitantoj alian vizaĝon de
Slavonio (kiun oni ofte rigardas nur kiel mainteresan ebenaĵon) kaj kroataj
montoj (kiuj ĉefe estas karstaj kaj kalkŝtonaj). ĝuste pro tio, ĉi jara MKR
deziris montri al siaj partoprenantoj tiun flankon de Kroatio kaj Mezeŭropo,
ĉar antaŭaj MKRoj estis ĉefe koncentritaj pli okcidente, en Alpoj kaj
najbaraj montoj, inkluzive apudmara Kroatio.
Do, antaŭ MKR
eksterlandaj montmigrantoj demandis sin: kion
montmigrantoj farus en la
slavona
ebenaĵo?
Ĉu eblas montmigri en la regiono sen montoj?
Tamen,
klarigis
MKR-organizantoj,
se oni
rigardas la mapon de orienta Kroatio videblas ke en tiu granda ebenaĵo (parto
de granda mezeŭropa Panona ebenaĵo kiun Kroatio dividas kun Hungario, Serbio
kaj partetoj de Aŭstrio, Slovakio, Ukrainio kaj Rumanio) tamen troviĝas montoj
kiuj iam, antaŭ multaj jarmiloj, estis insuloj. Tiuj montoj ja ne estas Alpoj
kaj ne superas mil metrojn (kvankam ili tre proksimas!), sed tamen ofertas
interesan naturon kaj enrigardon en la ĉiutaga vivo de unu regiono ĝis nun
tute ne vizitita de MKR.
Kaj kompreneble indis
viziti
montkabanon
Jankovac, la plej konatan
ripozejon
en la regiono, ene de naturparko Papuk. Kroatio
ja
estas
ĉefe karsta lando, plenplena de kalkŝtonaj formoj kaj fenomenoj, sed monto
Papuk, kune kun najbaraj montoj kaj montetoj, ofertas tute alian etoson,
geologie pli malnovan. Kaj Jankovac ofertas ĉion kio povus feliĉigi
vizitantojn – trankvilan herbejon apud lagetoj kaj riveretoj meze de densaj
arbaroj, akvofalon, grotojn, interesan historion kaj, ankaŭ grave, bonan
loĝeblecon kaj bonegan manĝon kunigitan kun tradicia gastameco de tiu regiono.

Kaj jen surloke,
21 partoprenanto el 6 landoj venis al la ĝusta loko por ekkoni la plej bonan de
la regiono ... nur, bedaŭrinde, ĉi jare la vetero ne kunlaboris. Dum tri tagoj
suno videblis dum nur 5 minutoj kaj pluvo abundis (kvankam tiu regiono estas unu
el la plej sekaj en Kroatio!) ... Migrantoj estis bone ekipitaj per pluvmanteloj,
pluvombreloj, fortaj ŝuoj kaj ĉiuj ekskursoj estis bone vizitataj ... sed,
sekiĝanta vestaĵo en ĉambroj kaj kotplenaj ŝuoj memorigis nin ĉiuvespere
pri la finitaj ekskursoj.
Ekskursoj gvidis
partoprenantojn unuatage al Ivačka glava (914 m), dua plej alta pinto de Papuk,
de kie, dum bela vetero, videblas kroata ebenaĵo kaj hungaraj montetoj. Belan
rigardon ĉi foje ni ne
povis
ĝiu ĉar kovris nin dum la tuta tago nuboj kiuj nur je kvin minutoj, surpinte,
lasis iom da sunradioj al malsekaj marŝantoj. Tamen, belaj arbaroj kovritaj per
nebulo montris al ni mistikan fabelan etoson kaj nia ejo ŝajnis kiel romantika
kastelo meze de la densaj arbaroj.
Scivolemuloj provis ankaŭ trovi kelkajn speleologiajn objektojn survoje, fungoj
abundis, fotantoj faris eble eĉ pli da fotoj ol kutime, dank al tiu ne tiel
ofte vidata nebuletplena pejzaĝo.
Dua
ekskurso gvidis la ekskursantojn al ruinoj de fortikaĵoj Ružica kaj Stari grad,
kiuj iam, dum mezepoko kaj atakoj de Turkoj, donis la sekurecon al la regiono
... nun, la restaĵoj kiuj troviĝas sur pintoj de montetoj, parolas pri iu
preskaŭ forgesita tempo kiam arbaroj estis pli sekuraj ol la ebenaĵoj kie nun
ĉiuj vivas. Post la vizito al ruinoj estis ankaŭ vizitita pinto Kapavac (790
m). Bedaŭrinde, denove la pinto estis kovrita per nuboj, ĉi foje eĉ sen ajna
sunradio videbla. Por rekompensi tion, la marŝantoj trovis amason de fungoj
kaj arbaraj beroj kaj fruktoj kaj la rikolto verŝajne estis la plej amuza parto
de la ekskurso.
marŝantoj interŝanĝis konojn pri la sovaĝaj fruktoj kaj gustumado donis
multe da ĝojo al ĉiuj.
Lasta
tago kun forta pluvo permesis nur la promenadon ĉirkaŭ la ejo kun vizito de
akvofalo kaj najbaraj grotoj. Somere la akvofalo preskaŭ sekiĝis, sed ŝajnas
ke ĉi aŭtune oni ne devas zorgi pri akvokvanto.
Eduka pado, kiu estas taŭga por ĉiuj, vere montras plej belajn detalojn de
Papuk!
Fine,
kiel konkludo: spite al malbela vetero partoprenantoj ĝuis la viziton al ĝis
nun nekonata regiono kaj la etoso de la grupo estis tre bona (kaj tio ja estas
plej grave, ĉu ne?). Venontjare, por jubilea, 25-a MKR, denove surprizo estas
planata ....
sed, pri tio, bonvolu informiĝu je MKR-retpaĝaro
http://www.keja.hr/mkr.html dum marto 2014!
ANTAUX-ANONCO:
Informoj pri 24-a MKR:
26-a ĝis 29-a de septembro, Jankovac (Kroatio)
From:
Vanja Radovanovic
Sent: 2. rujan 2013 11:40
Subject: 24-a MKR invitas vin veni!
Karaj naturemuloj,
nur iomete pli ol tri semajnoj restas ĝis ĉi jara, preskaŭ jubilea, 24-a
MKR!
Ĉi jara MKR estos speciala, ne nur ĉar septembre, kiam ni
denove renkontiĝos, Kroatio estos membro de EU, sed ankaŭ pro la fakto ke
24-a MKR estos gastigita en ĝis nun nevizitita region, orienta Kroatio, ĝia
parto kiu troviĝas inter Hungario kaj Bosnio. Tiu parto nomiĝas Slavonio kaj
ĝi kutime estas rigardata kiel "granda kroata ebenaĵo".
Sed, Slavonio tamen ne estas tiel ebena, ĝian mezan parton
okupas montoj kiuj atingas preskaŭ 1000 metrojn kaj kie estas kaŝitaj pluraj
naturaj belecoj! Kaj ne nur lokuloj diras ke la plej bela kaj plej romantika
loko el ĉiuj naturaj belaĵoj de Slavonio estas Jankovac sur monto Papuk. Ĝia
antaŭnelonge renovigita montkabano kiu situas apud tri lagetoj kaj 28-metra
akvofalo estos nia ĉi jara MKR-ejo!
(Natur parko Papuk estis prezentita je UNESCO-kunsido kiel
memebro de familioj de "geoparkoj" pro la fakto ke ĝi estas geologie plej
riĉa naturparko en Kroatio!)
Ĉi jara MKR okazos inter 26-a kaj 29-a de septembro 2013
en montkabano Jankovac kaj pli da detaloj (aliĝilo kun prezoj kaj
kondiĉoj) jam troviĝas je jam konata MKR retpaĝo:
http://www.keja.hr/mkr-n.html
Ni, viaj MKR organizantoj, invitas vin malkovri Slavonion kiam ĝi estas plej
bela, riĉa kaj gastigema! Atendas vin (ne nur) literature konata slavonia
arbaro, kies arboj (ligno) mondfamas ĉe meblo, brando kaj vinproduktantoj!
Venu, vidu, esploru ... kun ni umu kaj gustumu!
Elkore salutas kaj bonvenigas vin viaj ĉi jaraj organizantoj:
Višnja Branković, slavonianino (loĝado,
nutrado:)
Vanja Radovanović (migrado, promenado ....)
P.S. Vi kiuj jam aliĝis, bonvolu sendi viajn vojaĝdetalojn
por ke ni sendu al vi informojn kiel veni!
Vi kiuj ankoraŭ ne aliĝis kaj emas veni, kontaktu nin,
liberaj lokoj ankoraŭ ekzistas!
MKR 2006 (Storžič,
SLO):


MKR 2004 (Pliskovica, SLO) :


Damir Malkoč (Osijek)


MKR 2003 (Tuk Mrkopaljski, Gorski kotar, HR) :

La ejo de 14a MKR: montkabano "Bijele
stijene" en Tuk.



Tri Tišljarinoj - Tina, Maja kaj Danka - kaj Mea
rigardas karton sur pinto de Samarske Stijene.

RAPORTO de VANJA RADOVANOVIĆ
pri MKR 2003 en TUK Mrkopaljski
- Kie: Tuk apud
Mrkopalj, montaro Velika Kapela, Kroatio
- Kiam: 25a-28a de septembro 2003
- La ejo: Planinarski dom "Bijele
Stijene" (875 m)
- Partoprenantoj: 32 el 7 landoj: HR(18), H(5),
BiH(2), F(2), RUS(2), SLO(2), S(1)
- Ekskursoj: Samarske Stijene naturparko (1302
m); Bjelolasica (1536 m)/Matić Poljana valo (1100 m); Begovo Razdolje (1060
m), plej alta tuttempe loĝata vilaĝo en Kroatio
- Vetero: Komence bela, matene malvarma kun
frosto, sed poste varma. Lasttage tamen venis nuboj kaj pluvetis.
- Interesaĵoj: Rusoj venis petveturante, aŭto
de Vanja rompiĝis veturante al ekskurso, okazis laborgrupo pri masaĝo.
Post pasintjara slovena kaj neĝplena 13a MKR, ĉi
jare ni denove revenis al Kroatio, malplialte sed pli proksime al la maro (kiu ,
bedaŭrinde, ne videblis). Oni vizitis, same kiel dum 12a MKR, regionon
Gorski Kotar, sed ĉi foje ekskursoj gvidis la montmigrantoj al naturparko
Samarske Stijene kaj plej alta pinto de Gorski Kotar - Bjelolasica.
Ĉi jare unuafoje aperis rusoj kaj francoj je MKR
(kompreneble, ambaŭ longe vojaĝis por atingi nian nur 3-tagan aranĝon
kaj ni tre ĝojis ke ili venis). Bedaŭrinde, ĉi jare venis neniu
el Ĉehio, Aŭstrio, Germanio ... sed, denove venis la kompleta familio
Slezak, ĉi jare eĉ kun skatolo plena da Rigojancsi kukoj! El 32
partoprenantoj eĉ unu kvarono estis infanoj kaj MKRejo estis plena da
infanludiloj, infana rido kaj ploro kaj etoso estis iomete REFa ...
Kelkaj vortoj pri MKRejo: laŭ scioj de
organizantoj neniu plendis pri la ejo aŭ manĝaĵo, ejestroj estis
tre helpemaj, varma akvo abundis, hejtigado funkciis, familioj eĉ havis
2-litajn ĉambroj kun aldonaj matracoj por infanoj supreetaĝe. Do,
grandan dankon al la montkabana teamo!
Ĵaudo, 25a de septembro
Kiel kutime, partoprenantoj malfrue venadis, oni
vespermanĝis, disdonis littukojn, babilis ... francoj eĉ preskaŭ
noktomeze ĉar ili "survoje" vizitis Plitvice lagoj.
vendredo, 26a de septembro
Plejmulto de partoprenantoj decidis partopreni
ekskurson de grupo A al naturparko Samarske Stijene, densa arbaro kun grandaj
blankaj rokoj disigitaj ie kaj tie.
Komenco de la ekskurso ne okazis kiel planite. Ni
planis ĉiuj per la aŭtoj veni al eta parkejo. Kaj jes, ni venis. Sed,
al la aŭto de Vanja ne plaĉis la vojo kaj frapante al unu ŝtono
survoje rompiĝis la oleujo kaj Vanja kaj familio devis rezigni kaj reveni
al Mrkopalj per unu kamiono kiu tiris la povran aŭton.
La resto de la grupo daŭrigis la ekskurson kaj
iris al Ratkovo sklonište, belega montkabano kaŝita sub unu granda roko.
Ili alportis tien kelkajn lignopecojn trovitajn survoje kaj atendis Faruk kiu
helpis al Vanja kaj familio aranĝi tiradon. Intertempe la Tišljaroj
foriris al roko nomata Zub (Dento). Faruk baldaŭ alvenis, kaj iom pli poste
ankaŭ la Tišljaroj. La vera migrado povis eki. Vlado montris al ni
"bukvice", malgrandajn manĝeblajn fruktojn de fagarboj, kaj ni
plenigis niajn poŝojn. Ni ĉirkaŭiris rokojn nomatajn Glava šećera
(Sukerkapon) kaj alvenis al Veliki Kanjon (Granda kanjono). Trairinte la plej
grandan parton ili alvenis al anoncita loko kie la kanjono iĝas tre mallarĝa.
Inter la roko maldekstre, kaj granda ŝtono dekstre estis nur ĉ.
20-centimetra spaco. Unue pasis Tina, tiam Danka kaj Maja... kaj Vlado, Jana.
Multaj aliaj provis, sed ne sukcesis. Tiam Mea decidis trapasi ne inter, sed
super la ŝtonego. Kruno kaj Vincent sekvis malbonan ekzemplon. La resto de
la grupo revenis kaj ĉirkaŭiris la Kanjonon. Ni pluiris al Dolina suza
(valo de Larmoj) kaj grimpis al Vidikovac (Rigardloko). La vojo iris tra arbaro,
iom suben kaj iom supren, kaj apud la pintoj aperis denove pli da rokoj. Ni
trapasis apud profunda kaj granda kavo en kies fondo videblis neĝo. Ni
grimpis ankaŭ al roko Piramida (Piramido) kaj fine Stepenica (Ŝtupo).
De ĉiu pinto videblas ĉirkaŭaj pintoj, kaj montoj Bijele stijene
kaj Bjelolasica. Restis ankoraŭ la plej alta pinto de Samarske stijene
(1302 m), kiun ni ankaŭ "konkeris", kaj tie ripozis. La vojo reen
al la aŭtoj estis tre dekliva, sed senproblema.
Intertempe grupo B (nur familio Radovanović/Filipčić)
post prizorgado de malbonigita aŭto promenis nur ĝis valo Matić
Poljana kun tre interesa kaj originala monumento al 26 frostigitaj soldatoj el
2a mondmilito farita el ŝtonoj prenitaj el naturo.
Vespera programo estis kutima - diversaj ludoj kaj verŝajne
plej ludata estis Blokus kiun prenis Dag.
sabato, 28a de septembro
Venis tago por ekskurso al plej alta pinto de la
regiono: Bjelolasica (1536 m)! Mateno estis frosta, sed tuj kun sunsupreniro
venis varmeco kaj vetero denove estis bela.
La dekses A-grupanoj venis peraŭte ĝis fino
de valo Matić poljana kaj de tie ekpromenis. Komence la vojo estis larĝa
arbarstrato. Post duona horo, anstataŭ al atendita kabano ni alvenis al
granda kruciĝo. Rigardo al la mapo ne helpis, kaj ni iris iom tien kaj
reen... ĝis kiam ni renkontis aŭton kaj demandis la ŝoforon pri
la ĝusta vojo. Finfine, iom pli ol unu horon post la ekiro ni atingis la
montkabanon "Janjčarica". Ni paŭzis iomete, manĝetis,...
kaj daŭrigis rapide suben ĝis valo Vrboska poljana, daŭrigis tra
la arbaro kaj baldaŭ la vojo fariĝis pli dekliva. La grupo longiĝis,
kaj por la lasta kilometro antaŭ la pinto ni bezonis pli ol unu horon...
Ĉe la pinto ni tamen rapide mallaciĝis kaj longe ĝuis belegan
rigardon al ĉirkaŭaj montoj Bijele Stijene kaj Klek kaj vilaĝoj
Ravna Gora kaj Begovo Razdolje. Ni faris almenaŭ 20 grupajn fotojn kaj
lernis pri diferenco inter kroata kaj bosnia "burek". Kelkaj grimpis
ankaŭ la alian pinton ĉe la kresto de Bjelolasica dum la resto ripozis
apud la kabano kiu troviĝas ĝuste sub la kresto. Revenante ni sekvis
alian vojon ĝis Vrboska poljana, kaj denove venis al kabano Janjčarica. La
francoj ludis "balote" (oni ĵetas lignajn pilkojn kiom eble pli
proksime al unu pli malgranda pilketo). Baldaŭ ni estis denove ĉe la aŭtoj.
La plejmulto revenis al la ejo, dum malgranda grupo restis ĉe Matić
poljana masaĝante unu la aliajn laŭ instrukcioj de Rose.
Grupo B (familioj Slezak kaj Radovanović/Filipčić)
samtempe decidis viziti pinton Maj-vrh, sed evidentiĝis ke la vojo estis
tro laciga por infanoj kaj post ripozo sur belega herbejo survoje oni decidis
reveni tra jam menciita valo Matić Poljana. Survoje oni trovis bongustajn
rubusojn kaj infanoj trovis amuzigilojn, bastonojn, ŝtonetojn ...
Posttagmezon oni pasigis ludante en ludejo apud la ejo.
Vespere sekvis denove ludoj, ludkartoj, biero, babilado
kaj ripozo post tuta tago pasigita en naturo kej en freŝa aero ...
dimanĉo, 28a de septembro
Post du belaj tagoj venis nuboj kaj foje eĉ
pluvetis kaj komence oni rezignis pro planita vizito al plej alta loĝata
vilaĝo en Kroatio, Begovo Razdolje (1060 m). Unue oni ludis jam menciitan
ludon "balote" en kovrita ludejo apud la MKRejo, sed poste oni tamen
decidis viziti Begovo Razdolje. Estis malvarme kaj ventoze kaj post eta
promenado oni kaŝis sin en gastejo kun varma teo kaj kafo ... Tagmeze venis
adiaŭa tre bongusta tagmanĝo (kun patkukoj kiel deserto!), oni
kolektis pakaĵon, ĝisis kaj kisis unu la alian kaj venis tempo por
reveno hejmen ... Ĝis la venonta MKR!
REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA
ESPERANTO-LIGO
NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO