Jarkunveno de KEL
Kroata Esperanto-Ligo havis sian jarkunvenon la 8an de ferbuaro 2003. En
ĝi estis decidite esplori eblecojn pri investo de la kongresa profito
en noveblaĵon.
![]()
William Auld- kandidato por Nobelpremio por literaturo
William Auld, skota poeto, prozisto, eseisto, tradukisto kaj redaktoro estas
ankaŭ ĉi-jare kandidato de
Esperantlingva Verkista Asocio por Nobelpremio pri literaturo.
Sveda Akademio ĉiun jaron ĝis la 1a de februaro ricevas multajn proponojn
por kandidatoj por la Nobelpremio kaj pri ĝi decidas en oktobro de la koncerna
jaro.
Profesoroj pri literaturaj kaj lingvaj fakoj en universitatoj kaj altlernejoj
ankaŭ rajtas proponi siajn kandidatojn.
La proponon de William Auld skribe subtenis ankaŭ D-roj Velimir Piškorec
kaj August Kovačec de Universitato Zagreb.
![]()
Filmo pri KEL
Neregistaraj asocioj kiuj ricevas financan subtenon de la registaro por siaj
projektoj, estas invitataj de Oficejo pri asocioj de registaro de Respubliko
Kroatio publike prezenti sian laboron en Zagreba Foiro dum februaro.
KEL prezentos sian projekton "Kurso pri komputilo por geavoj" kaj
"Mezeŭropo estas mia hejmo".
Ĉar pluraj asocioj prezentiĝos per la dokumenta video-filmo, ankaŭ KEL sukcesis
aranĝis filmeton pri si. Kroata filmreĝisorino, Romana Rožić, kiu mem lernis
Esperanton, reĝisoris 8,5 minutan filmon per filmmaterialo pri niaj diversaj
agadoj. Direktoro de la Kroata Televido Mirko Galić permesis uzi 2,5 minutojn
da filmita materialo pri Esperanto- aktivecoj el la arkivo de kroata televido
HRT. Aliaj materialoj venis el amatora fono.
En la filmo pri la fenomeno Esperanto parolas gejunuloj kiuj en 1996 filmis
junularan elsendon "Parlaonica", sekvas pluraj scenoj el la kongreso
kaj ne mankas ankaŭ la lastatempaj sukcesoj de Stephanie Strunjak dum gastado
en ŝatata televida programo "La vivanta muro". La zagreba premiero
de la filmo okazos en januaro 2003 en Esperanto-Societo "Bude Borjan".
![]()
Yumeiho en Kroatio
Masayuki Saionji, japana masaĝisto kiu lanĉis
sian propran masaĝteknikon kaj terapion nomata "Yumeiho" gastis
en Kroatio. Lian kurson por la kroataj fizioterapiistoj organizis KEL kunlabore
kun
Privata praktiko kaj rekabligejo. Al la 3-taga kurso venis dudeko da terapeŭtistoj
el la tuta lando. Pluraj estis senditaj al kleriĝo per siaj hospitaloj
aŭ banlokoj. Inter la kursanoj troviĝis ankaŭ pluraj partoprenantoj
kiuj ne rilatas al medicino sed kies hobio estas sanigaj metodoj.
La elementa kurso daŭris de la 22a ĝis la 24a de novembro 2002.
ĉiuj kursanoj ricevis trilingvan atestilon pri la kursoĉeesto.
Post la kurso pluraj kursanoj submetiĝis al la nedeviga ekzameno, per
kio ili povis akiri diplomon de la unua grado pri Yumeiho-terapio.
La kurso estis plia apliko de Esperanto por fakaj celoj. Inter Esperanto kaj
la kroata tradukis Spomenka Štimec.
Masayuki Saionji planas reveni al Kroatio en aprilo 2003 por daŭrigi
edukon de la kursanoj kaj instrui denove en la baza kurso, se intereso montriĝos.
La organizon de la kurso grave helpis realigi Gordan Jambrek.
![]()
Komputila kurso por geavoj
Kroata Esperanto-Ligo organizas jam la trian jaron specialan kurson por eduki pri komputiluzo siajn membrojn de la tria aĝo. La kurson gvidis de oktobro ĝis januaro Ankica Jagnjić. La kurso funkciis en du grupoj, komencantoj kaj progresintoj. Partoprenis 10 membroj kiuj laboris ĉe tri komputiloj de KEL: La financajn rimedojn por la kurso provizis ŝtata instituto por protekto de familio, patrineco kaj junularo. La kurso estis malferma al zagrebanoj sed partoprenis ĝin ĉefe membroj de "Bude Borjan" kaj de Kroata Esperantista Fervojista Asocio.La foto prezentas komancantojn dum la leciono.
![]()
25.12.2002.
Esperanto dum decembro en la kroata TV
Dum decembro aperis kelkaj pozitivaj prezentoj pri Esperanto en la kroata
TV.
La 1an de decembro en la populara TV-elsendo "Vivanta muro" gastis
Stephanie Strunjak, 13jara knabino kies fabelo gajnis premion en finna konkurso.
La 10an de decembro la plej maljuna membro de zagreba Esperanto-Komunumo gastis en vaste rigardata elsendo "Tutgloba kunestado" Sava Matetić-Lučić, prezentita kiel ekzemplo kiel eblas vigli estante 83jara, kaj konservi, interalie, mensan freŝon. La elsendo estis ripetita la 11an de decembro.
Konata zagreba aktorino Vida Jerman eldonis kompaktdiskon "Brazila Akvarelo", surbaze de recitkanta programo de la brazila UK. Du televidaj elsendoj raportis pri la nova disko en Esperanto la 17an de decembro.
Konata kroata lingvisto, Dalibor Brozović estis intervjuita pri la planlingvoj kadre de la prezento de la nova projekto pri la komuna slava lingva, kiun traktis prestiĝa kultura elsendo "Duonhoro da kulturo" de la Kroata TV la 20an de decembro 2002. Li profitis la okazon por serioza prezento de Esperanto. En la sama elsendo gastis ankaŭ aktorino Vida Jerman ilustrante aplikon de Esperanto en ŝia fako.
Ĉar du esperantistoj Stephanie Strunjak kaj Sava Matetić-Lučić estas kandidatoj
por "Zagrebanino de la jaro 2002", pri ilia agado pri Esperanto
aperis kelkaj artikoloj en "Jutarnji list", gazeto kiu elektas por
la personeco de la jaro 2002 iun simplan nekonatan civitanon.
S. Štimec
![]()
18.12.2002.
Ĉe eldonejo KLEKS en
Pollando, en urbo Bielsko Biala, aperis lastatempe pollingva lernolibro por
komencantoj . La zagreban lernolibron por la poloj prilaboris Jerzy HANDZLIK.
La libro titolita ĈU VI PAROLAS ESPERANTON? estas riĉigita per
interesa kolekto de ttt-paĝoj kaj vigla titolpaĝo. La eldonkvanto
estas 1000 ekz.
S. Štimec
![]()
18.12.2002.
La zagreba Zamenhof-Tago estis
festita la 16an de decembro je la 19a horo en Hotelo International.
La lanĉo de nova kompakt-disko de Vida Jerman (gitara akompano de Neven
Mrzlecki) estis dediĉita al Brazilo. Pri la kontribuo de Vida Jerman
al Esperanto-kulturo parolis D-ro Velimir Piskorec. Konata kroata kanzonisto
Zvonko Sipus komentis pri sia renkontiĝo kun E-kanzonoj.
La kompakt-disko BRAZILA AKVARELO kiel sian bazon havas la kongresan programon
de Vida Jerman dum UK en Fortaleza. La kroata Zamenhof-programo por sesdeko
da ĉeestintoj rezultis per 3 televidaj elsendoj, du el kiuj estis elsenditaj
la 17an de decembro 2002.
Dum la programo Kroata Esperanto-Ligo enmanigis premiojn al du siaj membroj
Stephanie Strunjak, 13 jara, kaj Sava Matetić, 83 jara, kiuj estas kandidatoj
por la premio "Zagrebanino de la jaro 2002" en kampanjo de la zagreba
gazeto Jutarnji list kaj pri kiuj inter 15 zagrebanoj voĉdonas legantoj
dum decembro 2002.
Spomenka Štimec
![]()
10.12.2002.
Konata zagreba gazeto Jutarnji
list elektas en decembro Zagrebanon de la jaro 2002.
Inter 11 kandidatoj pri kiuj eblas ĉiun tagon voĉdoni estas du
esperantistinoj Stephanie Strunjak ( pro premio la fabelo pri Formikbebo,
premiita ĉe infankonkurso en Finnlando) kaj Sava Matetić-Lučić
pro tio ĉar ŝi estante 83 jara daŭre membras en 18 kluboj kaj
aktivas je ĉiuj eblaj niveloj.
Ŝi ekzemple pakas por Kroata Esperanto-Ligo la gazeton Tempo, kiu vin
foje atingas, ŝi sekvis ĉe instruista knabo kurson pri tio kiel
uzi poŝtelefono, ŝi lernis en komputila kurso de KEL speciala
aranĝita por la geavoj- membroj kaj ŝi estas kandidato por kroata
karavano al Gotenburgo.
Sava estas ĉefheroo de la populara televida elsendo TUTGLOBA KUNESTADO,
kiun oni elsendas la 10an de decembro je la 20 horo. Sava en aprilo 2003 planas
gvidi kurson pri falĉado per tradicia falĉilo al geknaboj, "ĉar
gejunuloj lertas nuntempe pri multaj iloj sed malmultaj tradiciaj."
Stephanie, kiu jam la trian jaron sinsekve venkis en konkurso por fabelo en
Esperanto, ricevis publike la premion de la finna Julavo antaŭ 20.000 ĉeestintoj
sur la ĉefa zagreba placo la 6an de decembro 2002.
La konkurso fermiĝas la 23an de decembro kaj tiam ni scios ĉu
esperantistino estos nomumita por Zagrebanino de la jaro 2002.