PRIMOŠTEN + ESPERANTO
|
Međunarodni esperantski kamp (od
1961. do 1980.) |
|
Dokumenti Saveza
za esperanto Hrvatske iz 1979. (ljetna škola esperanta i pokušaji
reorganizacije rada
Dokumentoj de Kroata
Esperanto-Ligo el 1979 (somera esperanta lernejo kaj provo reorganizi la
laboron
Film o esperantskom kampu u Primoštenu iz 1962. Filmo pri la esperantejo en Primošten el 1962


|
|
|
|
Esperanto kamp, Primošten, 1962, bez tona, kroz obiteljski
video Drage Smolića
|
nažalost, nije snimljen i zvuk bedaŭrinde, mankas sono
Tabla na ulazu - Tabulo ĉe la enirejo

1964. (iz kongresne knjige Kongresa jugoslavenskih esperantista, Rijeka, 1964)



1964:

(La virino kun okluvitroj estas Jelena Manojlović el Zagreb)


1975 - somera lernado


večernji program - 1964 - vespera programo

Stelo Semajno - Tjedan zvijezda?!

Esperantista Foto-Servo?!


Dopisnica iz 1965. - povodom 5 godina esperantskog
kampa
Poŝtkarto el 1965, okaze de la 5-a jaro de la
esperanta kampadejo




Na brdu Kremik iznad Primoštena, vjerojatno 1962. - Zlatko Tišljar
(pije iz boce) i brat Kruno Tišljar (drži bocu, star oko 10 godina)
Sur la monteto Kremik apud Primošten, verŝane en 1962 -
Zlatko Tišljar (trinkanta) kaj lia frato Kruno (tenanta botelon, proksimume
10-jara)
Sastanak STELO-semajno ("STELO"="zvijezda"
je naziv svjetske organizacije studenata esperantista), Primošten, 1963.
Za stolom drugi (lice se malo vidi) je Josip Brkanac, tadašnji predsjednik
SEK-a (Studentskog esperantskog kluba iz Zagreba) i glavni organizator tog
skupa.
Kunveno STELO-semajno ("STELO" estas nomo de
tutmonda organizo de studentoj esperantistoj. Primošten, 1963.
Ĉe la tablo la dua (iomete videbla la vizaĝo) estas Josip Brkanac, tiam
prezidanto de SEK (Studenta esperanta klubo el Zagreb) kaj ĉefa organizanto de
la evento.
.
1963 - 1966 (?)

STELO-semajno, 1963.

USPOMENE NEKIH ESPERANTISTA REMEMOROJ DE IUJ ESPERANTISTOJ
Zlatko Tišljar
(Velika Gorica, 14 nov 2016)
Mi feriis regule en E-kampadejo de Primošten almenaŭ unu semajnon inter 1962 kaj 1978. Tie mi praktike rendevuis miajn unuajn fremdlandajn kontaktojn en somero 1962 post mia unua baza kurso ĉe Roger Imbert en Zagrebo. Tiam mi renkontis la ĉefan motoron de Primoštena kampadejo, d-ron Gabro Divjanović. Li estis ege kapabla organizanto kaj ankaŭ amuziganto.
Vespere
la kampadistoj regule ĉiutage sidiĝis en la ekstera parto de la
restoracio kaj ĉiam estis iu programo, kiun prizorgis la tiutaga
kampestro. Ĉiutage vespere oni elektis kampestron por la morgaŭa ago,
kiu surmetis la dalmatian ĉapon kaj portis ĝin la tutan sekvan tagon.
Lia tasko estis trovi iun au iujn por la vespera programo. La programo
kutime konsistis el iu prelego aŭ iu amuzprogramo, plej ofte muzikado
kun kantado. Gabro mem plurfoje amuzis nin per gitarmuzikado kaj kantado
kaj la tuta kampadejanaro kunkantis. Tiu sistemo de tagaj kampestroj
estis unika maniero organizi seriozan laboron en cirkonstancoj en
kiuj neniu sciis kiam iu nova venos kaj kiam iu foriros. Tio verŝajne
estus imitinda ekzemplo en similaj aranĝoj kie la partoprenanaro
ŝanĝiĝadas. Gabro ankau mem plurfoje prelegis, samkiel pluraj liaj
junaj anoj de la Observatorio en Zagrebo. Tie mi renkontiĝis ankaŭ kun
Damir Mikuličić, kun kiu mi amikas ĝis nun kaj ankaŭ pli
interesiĝis pri astronomiaj aferoj. La gejunuloj organizis ankau
oftfoje observojn de la ĉielo per teleskopo kaj klarigojn pri
ĝi.
Kompreneble, la loko por feriado estis tre alloga kaj ankaŭ la lokuloj
tre gastamaj. Dum unuaj kelkaj jaroj la gvidantoj iniciatis tie
prizorgon de ĝardeno kun bedoj dediĉitaj al landoj el kiuj estis
gastoj. Do, iom post iom kreskis tiu bedaro sur kiu estis flageto de la
koncerna lando kaj almenaŭ unu ŝtono el tiu lando. En la jaro 1973 la
tuta Drama Grupo de Studenta E-Klubo el Zagrebo tie restadis kaj havis
ekzercojn por la programo en IJK en Sarajevo. Ni filmis tiujn ekzercojn
kaj tiel havas rememorojn pri kelkaj membroj kiuj intertempe jam mortis.
Jozo Marević
(Velika Gorica, 14 nov 2016)
Jen
du okazaĵoj el Primoŝteno!
1. Dum esperantista seminario en jaro 1970. samideanino Anja Hurčak
la unuan fojon partoprenis tiun seminarion en primoŝteno kaj prelegis.
Iun vesperon, vere malfrue, ĉirkaŭ meznokto ni
dek ĝis dudek revenis el la malnova parto de urbeto, kie ni multe, oni
dirus senĉese, ĉar unu
kanton sekvis la sekvonta, en kampadejon. Sed ni
dum kantado trinkis, kelkaj el ni multon. Reveninte en la kampadejon
oni ne povis dormi. Kion fari? Nia kara
samideanino, jam bedaurinde mortinta, Anja ekkriis: En maron!
Kiom mi memoras, ĉiuj ensaltis en la maron. Sen
pripenso mi certe diras, ke mi neniam pli bone sentis min en la maro ol
tiam.
2. Eblas, ke tio okazis en la jaro 1977. (mi certas, sed povas
esti ankau ne la jaro 1978.)
dum I(nternaciaj) S(omeraj) U(niverzitataj
S(eminarioj) dum sia prelego nia samideano prof. dro. ingo.
Pancer,
prelegante pri la agrikulturo en Usono, ĉar li
vizitis Usonon kiel agrikultura inĝeniero, lauvorte diris:
"Nenie mi vidis tian terkulturon, retropaŝan,
malprogreseman kaj postrestintan, kia estas tiu en Usono:"
Ĉiuj rigardis unu la alian. Mirige kaj strange.
Kiamaniere kapablas Usono kun
sia tia "malprogresema agronomio"
nutri preskaŭ la tutan mondon (precipe post du mondmilitoj)???
Nevenka Imbert
(Zagreb, 14 nov 2016)
Mi bone memoras la jaron 1965,somero,kiam mi estis 2 semajnojn kun mia filo Michel,denaska esperantisto (lia patro Roger Imbert restis en Zagrebo). Tiam kun ni estis grupo de junularo de Gabro Divjanović...kaj čiu vespere ni gaje muzikadis ,kantis,promenadis....Tiam mia apenau 3 ,jara fileto montris ke li havas sencon pri beleco...du junulinoj trapasis nin,unu aparte bela kaj li diris : Panjo,tiu onklino estas bela !!!!. Tiam kun ni estis Mladen Jovanović kun Dragica,Nora Hartwich el Germanio...kaj,kaj...La fotojn mi ne havas.
"Kamp prijatelja mira na obali Jadrana"
- "Kampo de pacamikoj sur la bordo de Adriatiko"
Zbirka članaka iz esperantskog tiska o kampu u Primoštenu - Esperanta
gazetaro pri la kampadejo en Primošten
Hrvatsko prirodoslovno društvo, Kroata naturscienca
societo, Zagreb, 1962.
Urednici / Redaktoroj: Erik E. Salberg i
Gabrijel Divjanović, prevoditelji / tradukintoj:
Emilija Lapenna, Milovan Ljubić




Tekst iz "Zagreba Esperantisto" (10/2011) o kampu u
Primoštenu i osnivaču Gabrijelu Divjanoviću
Teksto el "Zagreba Esperantisto" (10/2011) pri
la esperanta kampadejo en Primošten kaj pri la fondinto Gabrijel Divjanović


Bilten esperantskog društva u Bjelovaru, 7-8 / 1980. o
prestanku rada primoštenskog esperantskog kampa
Bulteno de esperanta societo el Bjelovar, 7-8 / 1980 pri
ĉeso de la primoŝtena esperanta kampadejo

Dopisi iz 1979. Saveza za esperanto Hrvatske (danas Hrvatski
savez za esperanto) glede Primoštenskog esperantskog kampa

Dragi drugovi, (...)
donesite instrumente, kazetofone, magnetofone i dijapozitive!
Karaj kamaradoj, (...) alportu
muzikilojn, kasedojn, magnetofonojn, lumbildojn! (...) Amike via, Judita Hudeček

Kako spasiti kamp godinu dana prije isteka
ugovora s općinom Primošten?
Kiel savi la kampadejon unu jaron antaŭ la
kontrakto kun la komunumo Primošten malvalidiĝos?

Gabrijel Divjanović (1913. - 1991.) hrvatski prirodoslovac i
popularizator znanosti.
Od 1952. do 1978. upravitelj zvjezdarnice u Zagrebu.
Esperantist i idejni začetnik esperantskog kampa u Primoštenu.

Gabrijel Divjanović (1913 - 1991) kroata natursciencisto kaj populariganto de
sciencoj.
De 1952 ĝis 1978 direktoro de la astronomia observatorio en Zagreb.
Esperantisto kaj idea "patro" de esperanta kampadejo en Primoŝten.
Rade Petković (1915. - 1994.), esperantist, delegat UEA za Šibenik,
lokalni voditelj esperantskog kampa.
Rade Petković (1915 - 1994), esperantisto, delegito de
UEA por Šibenik, loka gvidanto de la esperanta kampadejo.

PRIMOŠTEN DANAS PRIMOŠTEN HODIAŬ

NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO