M I R O
REDOVNI MEĐUNARODNI SUSRET MLADIH
ESPERANTISTA U HRVATSKOJ
REGULA INTERNACIA JUNULARA RENKONTIĜO DE ESPERANTISTOJ EN KROATIO
la sola esperanta renkontiĝo iam ajn kiu konstante ŝanĝadis sian nomon
Što je MIRO ?
Kio estas MIRO ?
Stranice organizatora
Paĝoj de la
organizantoj
Reklama
"Dođite na MIRO !" Reklamo
"Venu al MIRO !"
Popis
MIRO-a po godinama Listo
de MIRO-j laux jaroj
MIRO 2011. (Stara Sušica),
mnogo fotografija MIRO
2011 (en Stara Sušica), multaj fotoj
MIRO
2009. (Čakovec), razni materijali MIRO
2009 (Čakovec), diversaj materialoj
MIRO
2008. (Duga Resa), razni materijali MIRO
2008 (Duga Resa), diversaj materialoj
MIRO
2006. (Lovran), razni materijali MIRO
2006 (Lovran), diversaj materialoj
MIRO
1999. (Zadar) - "Tempo" 1/99 MIRO
1999 (Zadar), "Tempo" 1/99
MIRO 1996. (Veli Lošinj) - "Tempo" 2/96 MIRO 1996 (Veli Lošinj), "Tempo" 2/96
VIDEO: Sudionici susreta MIRO u Lovranu
2006. VIDEO:
Partoprenantoj de MIRO en Lovran en 2006
Što je MIRO ? Kio estas MIRO ?
MIRO je
međunarodni omladinski esperantski susret kojeg organizira Hrvatska esperantska
mladež.
Svaki MIRO posvećen je drugoj temi, pa je i slovo "M" u nazivu kratica
različitih riječi.
Na primjer: marborda (obalni), mezepoka (srednjevjekovni), miskomprena (o
pogrešnom shvaćanju) ,...
Osmišljen je kako bi se esperantisti iz Hrvatske mogli susresti, upoznati te
družiti s esperantistima iz drugih zemalja i kultura. Drugi razlog je ponuditi
esperantistima još jedan zabavan, zanimljiv te poučan susret. Da bi se mogli
malo odmoriti u ugodnoj atmosferi te prijateljskom okruženju.
MIRO (M__ Internacia RenkontiĝO) estas internacia renkontiĝo kiun organizas KEJA (Kroatia esperanto-junulara asocio). Ĝi estas kreita por ke esperantistoj el Kroatio povu renkonti, ekkoni kaj interrilati kun esperantistoj el aliaj landoj kaj kulturoj. Alia motivo estas ke ni ofertu ankoraŭ unu amuzan, interesan kaj instruan renkontiĝon al esperantistoj. Por ke ili povu iomete ripozi kaj praktiki la lingvon en la bona etoso kaj amikplena ĉirkaŭaĵo.
Konceptita kiel "Marborda Internacia RenkontiĝO", ĝi ŝanĝis nomon ĉiu jare. Ekzemple, "Miskomprena Internacia RenkontiĝO" kiam ĝi okazis en Zadar. Aŭ "Marturisma Internacia RenkontiĝO" kiam ĝi estis en Pula. Sed la mallongigo "MIRO" restis neŝanĝita. "MIRO" tamen ne okazis nur ĉe la marbordo, ĝi ankaŭ okazis en kontinenta Kroatio ĉe varmbanejo Bizovac kaj ĉe kastelo Trakošćan. "MIRO" estas bela ebleco por ni renkonti esperantistojn el aliaj landoj kaj ankaŭ kroatajn esperantistojn el ĉiuj partoj de Kroatio.
Kaja Farszky i Tina Tišljar, aktivne
organizatorice, godine 2007. reklamiraju MIRO
Kaja Farszky kaj Tina Tišljar, aktivaj organizantinoj, en
2007 reklamas MIRO- n

Popis dosadašnjih MIRO-susreta Listo de la ĝisnunaj MIRO-j
Do sada (2008) su organizirani:
Više informacija o MIRO-u čitajte
|
Ĝis nun estis organizitaj:
Pli detale pri MIRO legu en aparta paĝo de la organizantoj.
|



En la jaro 2009, MIRO estis Mojosa. Mojosis la urbeto Ĉakovec kun siaj urbaj festoj (Ljeto Zrinski). Mojose alvenis 30 mojos-festemaj partoprenantoj kaj unu hundo el 11 landoj. Dum ses tagoj, inter la 2a kaj 8a de aŭgusto, ni muzikumis, ekskursis, lagumis, provadis remi rekte kaj ne cirkle, festetis, dancegis kaj karaokeis. Ĉiuj bonege amuziĝis (eĉ la organizantoj) kaj kelkaj tre bedauris ke sekvotjare ni (almenau ĝis nun) ne planas organizi la renkontiĝon. KEJA feliĉis ĉar ni havis ankaŭ novajn partoprenantojn el Kroatio kaj krome se iu interesiĝas pri la organizado de 12a MIRO, ni volonte helpas. (Tina Tišljar)



Obraćanje organizatora
sudionicima nakon susreta i izvješće o susretu (pisala Tina Tišljar)
Kelkaj vortoj de la organizantoj al la
partoprenintoj post la renkontiĝo kaj la raporto (skribis Tina Tišljar)
Karaj
partoprenantoj de la MIRO 2008 en Duga
Resa,
Do
jen finfine kelkaj vortoj de la organizantoj post la renkontiĝo.
Pardonegu ke ili venas iom malfrue. Sed ĉio estas parto de la granda
plano - ni intence malfruis - ni volis doni al vi tempon iom forgesi pri MIRO,
ke vin forlasu la postrenkontiĝa sindromo, ke vi komencu kun la normala
vivo, ke venu septembro, oktobro, laboro kaj ĝuste tiam en la plej aĉa,
malespera momento de oktobro kiam somero estas for kaj la vintraj ferioj
ŝajnas eĉ pli for... Ĝuste tiam vi ricevas tiun belegan leteron
de ni. Salutojn, memorojn, fotojn, ligojn,inforomojn, kisojn... Kaj en tiu
momento vi pensos "ah tiu MIRO"
kaj la sekva tago almenaŭ belegos, eĉ oktobra (ol almenaŭ tiu
momento nun kiam vi legas kaj ridetas). Brila plano, ĉu ne? :) hehe
Do
finfine ni kolektis kelkajn ligojn de egzistantaj fotoj en la reto surmetitaj
tie de bonegaj homoj kiuj faris ilin (sed tamen plej multaj jam estas en
facebook), surretis fotojn de la remado (kaj ni vere petas sinceran pardonon
ke ili ne haveblis jam dum MIRO). Kaj se iu
pli sperta pri retaj aferoj havas bonan ideon kiel meti la plenan formaton de
la fotoj al la reto bonvolu kontakti nin. Ĝis tiam ĉiu kiu deziras
havi iun foton en plana formato kontaktu Kaja (kajulino@gmail.com aŭ
min). La ligoj al la fotoj troviĝas en la fino de la mesaĝo.
ETA
RAPORTO
Ni
estis 83 el 20 landoj. La domo ŝatis nin kaj ni ŝatis la domon, la
urbo ŝatis nin kaj ni ŝatis la urbon, ni aperis en loka televido,
ĵurnalo kaj sur belaj grandaj afiŝoj. Sed la plej grava - la etoso
bonegis. Kaj pro tio ni kompreneble dankas VIN.
Ĝi estis tia pro vi ĉiuj, pro viaj proponoj, pro via bonhumoro (kaj
eble la plaĝo kaj bela vetero ankaŭ helpis). Ni esperas ke vi samĝuis
ĝin kiel ni. Ni ne forgesu la bonajn ekskursojn, la belulinon Mreĵnica,
la akvomelonojn, la "homoj la dormas", la pli bonan manĝon ol
en hungario (hungaroj ne ofendiĝu :) ), la rakija, la kulinaran feston,
la „tomba-tomba" kanteton, la bonan veteron (malgraŭ la komenca
ŝtormo nomata "fino de la mondo").
La
lasta bona kialo kial tiu ĉi letero malfruas, ni volis prepariĝi por
la varbado tuj! Ni volis vin informi pri la sekva MIRO.
Ĝi okazos en eta norda urbo Ĉakovec la samajn datojn kiel ĉi
jara (krom tio ke ĝi estos en 2009 kompreneble) - do de la 2a ĝis la
8a de aŭgusto. Kaj jes vi bone rimarkas temas pri tuj post UK kaj ne post
IJK. Kial? Ĉar ni tiel diris... hehe...
Do
kompreneble ni ankaŭ havas iom saĝajn kialojn por tio - kiam ni
elpensos ilin vi povos legi en la retpaĝaro de KEJA - www.keja.hr
Kompreneble
ni pensis pri tiuj kiuj nepre ne volas UKumi (ĉar ni scias ke tiaj ja
egzistas). Kelkaj kroataj esperantistoj havas private domojn en la urbo Pag en
la insulo Pag kaj invitas ĉiujn kiuj volas la semajnon dum UK tendumante,
memzorgante kaj memprograme feriumi ĉe la maro. Tendumejo troviĝas
apud la plaĝo kaj estas eblecoj lui apartmanojn.
Se
vi interesiĝas pri tiu antaŭMIRO
bonvolu kontakti nin (Tomislav Divjak tdivjak@gmail.com
aŭ min) . La informoj pri la prezoj kaj lokoj aperos en la retpaĝaro.
MIRO
2009 - MOJOSA INTRERNACIA RENKONTIĜO
Pli
detalaj informoj treveblas jam / baldaŭ en la retpaĝaro de keja ( www.keja.hr
) kune kun aliĝoj, kotizoj kaj ĉio alia.
Do
tio estas ĉio de ni momente. Alkroĉita al la letero estas la
adresaro de la partoprenatnoj en .pdf formato. Ni petas ne misuzu (dankon).
Sube
troviĝas ankaŭ la ligoj al la fotoj.
ĝuu
homoj…
kaj
estu mojosaj mojosante ĝis la mojosa MIRO en 2009 kiu jam alproksimiĝas.
amike
salutas vin
la
oganiza tamo de MIRO
kaja,
dag, sanja, tomislav kaj tina
La 10a MIRO
MIRO ĉi-sezone imponis unue per
grandformata afiŝo, kiu ornamis la urbeton Duga Resa kaj ties Lernantan
domon dum aǔgusto, informante ke
Esperanto gastas tie. Tian afiŝon
havas nur profesiaj organizoj- kaj havis ĝin KEJA!
Krome impresis la sukceso per kiu multhoma
folklora grupo el Generalski Stol inspiris junularon al dancado, kreanta
el Esperanta festo folkloran feston por surlokuloj kaj gastoj. Ege bone efikis
la ideo ke la partoprenantaj gastoj
kuirigu kaj servu siajn manĝaĵojn dum la foireska renkontiĝo.
Gratulon al la organiza teamo, Tina Tišljar, Kaja Farzsky kaj tute aparte al
Sanja Damjanić pro novaj ideoj.
Malimpresis kaj zorgigis la fakto ke mankis
novaj kroataj vizaĝoj inter
ĉeestintoj. La plago internacie konata, jen infektas ankaǔ
Kroation. (Spomenka
Štimec)
popis sudionika 2008 listo de partoprenantoj
Adrianna
Zychewicza Pollando
Christian
Eppler Aŭstrio
Damir
Morankić Kroatio
Matthias
Humet Belgio
Tina
Tišljar Kroatio
Vanja
Vrhovac Bosnio
1a ĝis la 5a de aǔgusto
2006,
skribis Dag Treer
Krom terura, ĉi aŭgusta vetero, la etoso estis
ĝojplena kaj amikplena. La renkontiĝon partoprenis 5
kroatiaj esperantistoj, kaj por unu nokto vizitis la renkontiĝon ankoraŭ 3
esperantistoj el Rijeka - Emil Hrvatin, Damir Morankić kaj lia amamikino.
La programo estis diversa
dum kvar pluvtagoj kiuj ni havis. Ni organizis urban ludon, konkurson pri
maraj sportoj, kvizon, komunan, noktan naĝadon, nokton de pantomimo kaj
gufujon. En programo estis ankaŭ du ekskursoj. Unu estis turisma piedirado per
marborda promenejo tra urbetoj Lovran, Ika, Iĉiĉi, Opatija kaj Volosko. Plej
multe ni restis en Opatija. Kaj de Volosko ni komune revenis per boato al
Lovran. Estis mirinde, ke dum la pluvo neniu alia ŝipo aŭ boato estis en la
maro, krom nia, esperanta boato. Estis vere travivinda, kvankam ne tro bela.
Ni ankaǔ ekskursis al urbeto Mošćenice kie
la urbestro gvidis nin tra belega 2000 jaraĝa urbeto. La urbestro la tutan
tempon miris, ke ĉiuj komprenas Vladimir Dujnić, kiu tradukis de la kroata
lingvo al Esperanto. Kaj nun urbestro ricevis de ni lernolibron de Esperanto.
Kiu scias?... La ekskurso finis en apudmara urbeto Mošćenička Draga kie
atendis nin belegaj, bluaj plaĝoj kun ŝtonetoj kaj pluvo. Rapide ni okupis la
unuan trinkejon ĉe plaĝo. Tie ni atendis por ke pluvo iomete ĉesu, kaj ni
sufiĉe interkonatiĝis unu kun la alia.
Post
MIRO, duono da MIRO-anoj kun Kroatoj kune karavanis al Zagreb, kaj poste al
Sarajevo. Estus ankaŭ bone mencii, ke ĉirkaŭ 20 esperantistoj restis en
Zagrebo antaŭ MIRO, inter MIRO kaj IJK en Sarajevo, kaj post IJK. Kaj
Zagrebanoj montris al ili la urbon, amikiĝis kaj ĝuis veran, esperantan etoson
dum tiu internacia tempo.
Pli pri MIRO vi povus ekscii ĉe
miro@keja.hr. Vizitu ankaŭ la paĝaron www.keja.hr. Tie espereble, baldaŭ aperos fotoj de ĉi jara MIRO.
"TEMPO" 1/99

REEN AL LA PAĜOJ DE
KROATA ESPERANTO-LIGO
NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO