LA MONUMENTO "FUTURO" EN ZAGREB - SPOMENIK "FUTURO" (BUDUĆNOST) U ZAGREBU
![]() |
La
monumento estas starigita en la jaro 2001 okaze de la 86a Universala
Kongreso de Esperanto. ĝi estas donaco de la prestiĝa dana skulptisto
Jesper Neergaard al la urbo Zagreb. Sur ĝi estas Esperantlingva teksto
"Por komunikado de la mondo en paco kaj libero". Farita el la
fama marmoro de Carrara en Italio, peza ses tunojn, ĝi, laŭ la opinioj
de plastikartaj fakuloj, apartenas al la plej belaj zagrebaj monumentoj
starigitaj en la 21a jarcento. Kroata Esperanto-Ligo starigis la
monumenton kaj la urbo Zagreb akceptis ĝin en 2001, per granda financa
helpo de Ministerio pri kulturo kaj Oficejo por kulturo de Zagreb kaj
multaj aliaj subtenantoj. La Futuron transdonis al la urbo Nobelpremiito
pri ekonomiko Reinhard Selten, urbestro Milan Bandić kaj la nepo de L.L.
Zamenhof , L.Ch. Zaleski-Zamenhof en ĉeesto da centoj da mondaj
esperantistoj la 21an de julio 2001.
detala teksto en
la kroata lingvo "La Futuro" je naziv esperantske skulpture postavljene na Kennedijev trg u
Zagrebu 2001. godine u povodu Svjetskog kongresa esperantista u Zagrebu. Rad
je poklon uglednog danskog kipara Jespera Neergaarda gradu Zagrebu. Na postamentu skulpture uklesan je esperantski tekst "Za komuniciranje svijeta
u miru i slobodi". |