Zlatko Tišljar (1945 - 2020)

Na vijest o smrti Zlatka Tišljara – Paje

Na dan 8. rujna 2020. u 9 sati umro je Zlatko Tišljar - Pajo, jedan od najvažnijih esperantista u zadnjih pedeset godina. Rođen je 1945. Esperanto je naučio u slavnom Studentskom esperantskom klubu. Njegova važnost uveliko je nadišla granice triju zemalja u kojima je živio, Jugoslavije, Hrvatske i Slovenije. U velikoj je mjeri doprinio esperantskim pokretima u svim tim zemljama, a njegova jaka osobnost, ogromna marljivost, poduzetnost i neiscrpno bogatsvo ideja ostavila je na njima žig. U velikoj je mjeri doprinio i međunarodnom esperantskom pokretu kao aktivist Svjetskog saveza mladih esperantista, član komiteta Svjetskog saveza esperantista i tajnik Europskog esperantskog saveza. Proslavio se kao osnivač ustanove Međunarodni centar za usluge u kulturi – Internacia Kultura Servo, IKS, koja je bila jedna od najuspješnijih esperantskih ustanova i ustanova koje su radile pomoću esperanta. IKS je funkcionirao u tada socijalističkoj zemlji, što je bilo nezamislivo i u socijalismu ali je on našao načina. Dvadeset je godina bio director IKSa. Uspjeh IKSa kasnije je ponovio u svom egzilu u Sloveniji ustanovom Inter-kulturo. IKS je vodio sperantski pokret Hrvatske u zlatnu epohu. To nije bila samo Pajina zasluga već i zasluga slavnog astronomskog kruga oko časopisa “Čovjek i svemir” I drugih, ali Pajo i njegov IKS dao je esperantu svježe moderan utilitarian oblik. Bio je učenik drugog velikog jugoslavenskog esperantista Tibora Sekelja, čija se osnovna ideologija sastojala u riječi – korištenje jezika. Treba pokazati da je esperanto koristan, koristiti ga ne za svoje male unutarnje ciljeve, za “obiteljski krug” nego za korist neesperantista, općeg društva. Toj je ideji bio vjeran do kraja., I kao tajnik EEUa. S esperantom je uspio da i drugi uživaju u čudotvornosti jezika I međunarodnih ideala. Lako je surađivao s državnicima, ministrima i običnim radnicima. Jedna od njegovih sjajnih ideja bila je organizacija Međunarodnog festival kazališta lutaka – PIFa, možda najvažniji lutkarski festival u svijetu koji je koristio esperanto kao službeni jezik. Druga sjajna ideja bila je udžbenik po zagrebačkoj metodi, na kojoj su surađivali i Tibor Sekelj i Spomenka Štimec i Roger Imbert, ali je geavna inicijativa došla od Paje. Kod toga ga je inspirirala njegova druga strast – informatika I tad, tek u začetku, kibernetika. Uz pomoć tada rijetkih kompjutera proizveo je frekvencijski rječnik govornog esperanta I na osnovu tog rječnika razvio je metodu koja je ostvarila tridesetak udžbenika od europskih jezika do jezika Burundije – kirunda. Slijedila je serija tekstova na “jednostavnom esperantu” u kojoj su sudjelovali Claude Piron, Roger Imbert i drugi. Imao sam sreću sve to vidjeti iz prve ruke jer je Pajo bio prva osoba s kojom sam govorio esperanto, bio je moj mentor i nestor, bliski suradnik i istomišljenik na mnogim poljima. Zajedno smo studirali opću lingvistiku, on je paralelno studirao informatiku (a ja sam se s druge strane bavio sociologijom.) Ranije je studirao njemački i jugoslavenske književnosti. Vrlo se zanimao za sociologiju i srodne grane. Sjećam se kako ga je oduševio tekst kosovskog sociologa Rexhepa Qosja koji sam 1978. preveo s albanskog na hrvatski “Psihologija mediokriteta”. Sjajan tekst koji je Pajo odmah prilagodio esperantsko pokretu u svojem slavnom članku “Uloga mediokriteta u esperantskom pokretu”. Članak je danas aktualniji nego ikad. Nije bilo riječu u Pajinom tekstu o tome da mediokriteti s minus-kompleksom vode glavne uloge u esperantskom mikrosvijetu već da esperantski pokret treba privući visokokvalificirane osobe koje će koristiti Esperanto na svojim područjima i sferama utjecaja. Iz tih je ideja niknula i njegova knjiga “Esperanto će živjeti esperantistima usprkos” (Nadajmo se da je tome tako!)

To je bio Pajo. Esperanto nek se ne bavi esperantistima, esperantisti neka se bave pravim svijetom, ne svojim nezanimljivim malim svijetom.

Za Paju esperanto je bio izvan esperantskog pokreta, nešto važno i veliko, ne manje važno nego poboljšavanje svijeta. U tome je sigurno uspio. Svijet oko njega uvijek se obogatio nečim novim I kvalitetnim zahvaljujući Paji i esperantu. Svima će nam nedostajati.

Nikola Rašić


Omaĝe al Zlatko Tišljar - Pajo

La 8-an de septembro je la 9-a horo mortis Zlatko Tišljar – Pajo, unu el la plej gravaj esperantistoj de lastaj 50-jaroj. Li naskiĝis en 1945 kaj Esperanton lernis en 1962 en la fama SEK, Studenta esperanto-klubo en Zagrebo. Lia graveco vaste transiris la limojn da la tri landoj en kiuj li vivis: Jugoslavio, Kroatio kaj Slovenio. Al ĉiuj tri landaj movadoj li abunde kontribuis kaj stampis ilin per sia forta personeco, enorma diligenteco , entreprenemo kaj senelĉerpa ideozeco. Li grave kontribuis ankaŭ al la internacia movado aktivinte en TEJO, UEA kaj EEU (Europa Esperanto - Unio), kies sekretario li estis dum jaroj. Li famiĝis ankau kiel fondinto kaj 20-jara direktoro de IKS (Internacia kultura servo), unu el la plej sukcesaj profesiaj poresperantaj kaj peresperantaj entreprenoj. IKS funkciis en tiam socialisma lando; afero preskau nepensebla eĉ tie, sed li trovis la manieron. Poste li ripetis la sukceson de IKS en sia egzilo en Slovenio, per la entrepreno Inter-Kulturo. IKS gvidis la kroatan E-movadon en sian oran epokon: ĉie tra la lando furoris E-kursoj kaj diversaj aranĝoj perhelpe de Esperanto. La respekto por Esperanto farighis ĝenerala nacia afero, same ĉe la aŭtoritatoj kiel ĉe la popolo. Mi havis la impreson ke ĉiu tie sciis pri la lingvo kaj pozitive opiniis pri ĝi. Estis vere ĝua afero esperantumi en Krotio tiutempe. Tio kompreneble ne estis nur la merito de Pajo sed ankaŭ de la fama astronomia rondo ĉirkau la revuo „Homo kaj kosmo“, kaj pluraj aliaj, sed Pajo kaj lia IKS donis al Esperanto freŝe modernan kaj utilecan aspekton. Li estis sekvanto de alia granda jugoslava esperantisto Tibor Sekelj kaj lia IOE (Instituto por oficialigo de Esperanto) kies baza ideologio konsistis en unu vorto: apliko. Oni devis montri ke Esperanto estas utila, apliki ĝin ne por la internaj rondofamiliaj celoj sed por la beno de neesperantistoj, de la ĝenerala socio. Al tiu ideo Pajo restis fidela ĝis la fino, ankaŭ kiel sekretario de EEU. Per Esperanto li ebligis al la aliaj ĝui la mirindecon de la lingvo kaj la internaciaj idealoj. En tio li kunlaboris facile kun ŝtatestroj, ministroj kaj kun simplaj laboristoj. Unu el liaj brilaj projektoj estis PIF – Pupteatra festivalo internacia en Zagrebo, eble la plej grava pupteatra festivalo en la mondo, kun Esperanto kiel oficiala lingvo. Alia brila projekto estis la Zagreba metodo, kie kunlaboris pluraj (interalie Tibor Sekelj, Spomenka Štimec, Roger Imbert) sed la ĉefa iniciato kaj ideo venis de Pajo. Ĉe tio li inspiriĝis de lia pasio, tiam ĵus aperinta cibernetiko kaj informatiko. Helpe de de tiam tre raraj komputiloj li produkits frekvencmorfemaron de parolata Esperanto kaj surbaze de tio evoluigis la lernometodon kiu furoregis: tradukita al ĉ. 30 lingvoj, de la eŭropaj ĝis la kirunda de Burundio. Poste sekvis la serio de tekstoj en facila Esperanto, bazitaj je morfemaro de Pajo, je kio kunlaboris ankau Claude Piron, Roger Imbert kaj pluraj aliaj. Mi havis feliĉon observi tion el al unua mano ĉar Pajo estis la unua persono kun kiu mi iam parolis en Esperanto kaj poste mia mentoro kaj nestoro, tre proksima kunlaboranto kaj plurflanka samideano. Ĉion kion mi scias mi lernis de li. Ni ankau kune studis ĝeneralan lingvistikon, kaj li paralele studis informadikon (dum mi sociologiumis alifake). Antaŭ tio li studis la germana kaj la jugoslavajn lingvojn. Sed li ankau forte interesiĝis pri sociologio kaj la rilataj fakoj. Mi memoras kiom li entuziasmiĝis pri la teksto de la kosova sociologo Rexhep Qosja, kiun mi tradukis el al albana al la kroata en 1978. Ĝi titolis „La psikologio de medikroj“ . Tute brila teksto. Pajo tuj kreis la movadan varianton de la ideoj de Qosja verkinte sian faman artikolon „La rolo de mezkapabluloj en la Esperanto-movado“, nuntempe pli aktuala ol iam. En la teksto de Pajo temis pri tio ke la Movado ne temas pri mediokraj minuskompleksuloj kiu ludas grandajn gvidantojn en la movada mikromondo sed ke necesas altiri altvalitajn talentajn personoj kiuj apliku Esperanton en siaj respektivaj fakoj kaj influsferoj. El tiu idea fono venis ankau lia libro „Esperanto vivos malgrau la esperantistoj“ (ni esperu tiel!). Tio estis Pajo: li kredis ke Esperanto entute ne temas pri la esperantistoj sed ke esperantistoj devus okupiĝi pri la vera mondo, ne pri sia ĝenerale neinteresa mondeto.

Por Pajo Esperanto temis pri io ekster la Movado, io grava kaj granda, ne malpli grava ol mondoplibonigo. Nu li certe sukcesis en tio, la mondo ĉirkau li ĉiam riĉighis per io nova kaj kvalita dank' al Pajo kaj dank' al Esperanto. Li mankos al ni ĉiuj.

Nikola Rašić


https://www.liberafolio.org/2020/09/09/la-rolo-de-mezkapabluloj-en-esperanto-movado/

Zlatko Tišljar 1984. godine

---> REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO
---> NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO