ES
"Bude Borjan", Zagreb: PROGRAMO POR
JANUARO 2002
Ĉiuj programoj komenciĝas
merkrede je la 19a Speciala evento:
ĵaŭdon la 10an de januaro
je la 19 en Kneza Mislava:
Filmado de TV elsendo: Darko
Blažić kaj poŝtelefono
16an de januaro Filmo
en Esperanto: En Eŭropo ie
23an de januaro D-ro
Franjo Šušković: Ortopedio de la Tria aĝo
30an de januaro D-rino
Ella Medvedova prezentas sian landon Rusion
Kursoj:
A kurso en Amruševa 5,
merkrede 19, gvidas Vladimir Dujnić
B kurso en Kneza Mislava 11,
marde 19, gvidas Vladimir Dujnić
C kurso en Amruševa 5,
merkrede 20.15, gvidas Spomenka Štimec
"INTER-TEMPE"
- INFORMA RETBULTENO DE KROATAJ ESPERANTISTOJ
(24.10.2001.
- J. Pleadin)
Fine de oktobro estis lanĉita
retbulteno de kroataj esperantistoj INTER-TEMPE kiu estas
senpage distribuata al retadresoj de kroataj kaj
alilandaj
esperantistoj. Se vi volas
ricevi ĝin, bonvolu sendi informon pri tio
al: ivan.pleadin@kc.hinet.hr
ES
"BUDE BORJAN" ZAGREB - PROGRAMO POR
NOVEMBRO 2001
Ĉiuj programoj komenciĝas
merkrede je la 19a
La 7-an de nov.: Renkontiĝo
kun dezajnisto-pentristo Sanja Rešćak (aŭtorino de
la E-poŝtmarko 2001)
La 14-an de nov.: Okaze
de libro Eseoj pri Lapenna –
Zlata Flego rakontas pri sia
ĉapitro en la libro
La 21-an de nov.: Poŝtelefono
kaj ni
prelegas Darko Blažić (15-jara)
La 28-an de nov.:
Renkontiĝo kun aktoro Ivica Pucar
(Ruđer Bošković en La
plej longa tago de Maria Theresia)
KURSOJ
A-kurso: merkrede, 19h, Amruševa
5 – gvidas Vladimir Dujnić
B-kurso: marde, 19h, Kneza
Mislava 11 – gvidas Vladimir Dujnić
Komencanta komputila kurso
por geavoj: lunde, 19h30, Kneza Mislava 11 – gvidas
Ankica Jagnjić
C-kurso: merkrede, 20h15,
Amruševa 5 – gvidas S. Štimec
HELPO DE
MINISTERIOJ EN KROATIO
(20.6.2000.
- S Štimec)
Kroata Esperanto-Ligo
ricevos ankaŭ en 2000 financan helpon
de Kulturministerio por sia
agado, kiu ebligas preparojn de la 86a
Universala Kongreso de
Esperanto.
La unuan fojon en 2000
Ministerio pri scienco aporbis helpon por projekto
de KEL kiu celas klerigi
maljunajn membrojn pri komputiloj. La projekto celas
malgrandigi la scibreĉon
inter diversaj generacioj
Ministerio pri socia
protektado aprobis finance helpi blindan esperantiston
el Kroatio partopreni en
Bulgario en Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj.
Ŝtata instituto por
protekto de junularo aprobis helpon al junaj
esperantistoj
loĝantaj en vilaĝoj
partopreni en internaciaj aranĝoj de KEL.
KEL konkursis per tiuj
projektoj kadre de la publikaj konkursoj publikigitaj en
1999.
TV-PROGRAMO PRI
ESPERANTO
(20.6.2000.
- S Štimec)
Velimir Piškorec, profesoro
pri la germana lingvo en la Filozofia Fakultato en
Zagreb, publikigis sian dialektan pomeron LA DEKTRIA
PORKIDO. La aŭtoro okaze de la eldonaĵo gastis en TV-elsendo
VORTOJ EN SPEGULO de la kroata TV. La senpereco de la aŭtoro
plaĉis al la redaktoro, kiu proponis al la aŭtoro
regasti en la elsendo kun alia temo. Piškorec
elektis Esperanton kaj nekutima elsendo pri Esperanto kaj
Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb estis
elsendita la 15an de junio 2000. Iama premiito en la
Belartaj Konkursoj, vidigis al la publiko la zagreban
Zamenhof-straton kaj recitis Esperantajn tradukojn de
kroataj poetoj
JAPANA DRAMO LAŬ
ESPERANTA VERKO
Japana ĵurnalisto Hoshina
Yoshihisa de la japana radio NHK gastis en Kroatio por
kolekti pliajn sondokumentoj por japanlingva dramo
inspirita per la prozo de Spomenka Štimec TENA - HEJMO
EN MEZEUROPO. La dramo estas elsendota la 5an de aŭgusto
2000. Konataj japanaj aktorinoj NEGISI Tosie kaj TUSIMA
Keiko rolas en la radio-dramo. Spomenka Štimec
surbendigis enkondukan mesaĝon por la japanaj aŭskultontoj,
kun klarigo, ke la verko havis sian unuan aperon en
Esperanto en Vieno 1995. Japanigon el Esperanto prizorgis
MORI Singo. Libroforme la verko aperis en la japana sub
la titolo KROATA RAKONTO en 1999.
KVARA
KONGRESO DE KROATAJ ESPERANTISTOJ EN ĐURĐEVAC
(31.5.2000. - S Štimec)
La kvara
kongreso de kroataj esperantistoj en nordkroata urbo Đurđevac
okazis la 27an de majo 2000 kun 150 partoprenantoj ĉefe
el Kroatio kun gastoj el Bosnio kaj Hercegovino,
Hungario, Italio kaj Slovenio.
Al la
kongreso sian saluton sendis ankaŭ la prezidento de
Respubliko Kroatio, la alta protektanto de la Universala
Kongreso de Esperanto en Zagreb en la jaro 2001, Stjepan
Mesić, bondezirante por la kongreslaboro.
Dum la
kongreso estis akceptita la nova statuto de la organizo
kaj estis prezentitaj kvar novaj libroj en Esperanto,
inter ili la kroata kandidato por la Infanlibro de la
jaro 2000, LA BONA ARBO de Shel Sivlerstein, eldonita
de Izvori. Inter la aliaj libroj estis prezentitaj la
nova kroata gamatiko por progresantoj KOMPENDIO DE LA
ESPERANTA GRAMATIKO, de Mirko Mamužić. Tiun libron
eldonis Esperanto-Societo Bude Borjan el Zagreb kun la
financa helpo de Mira Manner - Matanović, la vidvino de
la aŭtoro.
Dum la
societo estis fondita ILEI-sekcio samkiel sekcio de
entreprenistoj. Sekretario de la ILEI-sekcio estas
Vladimir Dujnić.
La kongreso
donis la okazon prezenti la decidon de la estraro de UEA
pri la projekto KIEL DISVASTIGI ESPERANTON? La financan
subtenon por disvastigo de Esperanto en Kroatio ricevis
Esperanto-Societo Liberiga Stelo el Osijek por eldono de
informlibreto pri Esperanto ESPERANTA MOZAIKO de Davor
Klobučar kaj Višnja Branković por la projekto de Orbis
Pictus pri fondo de Esperanto-Societo en Istrio.
Kroata
Esperanto-Ligo en 2000 havas tri novajn Esperantajn
societojn: revivigitan Esperanto-Societon en Slavonski
Brod, Esperantan Ligon de Blindaj Esperantistoj kaj
Esperanto-Societon Koko el Đurđevac. Tiu lasta kun
granda energio realigis la kvaran kroatan kongreson kaj
pri sia urbo konata pri kokolegendo, lanĉis ankaŭ belan
prospekton kaj filatelie valoran poŝtkarton. Oficialaj
reprezentantoj de la urbo ĉeestis en la kongreso dum
finance la kongreson helpis la departemento de Đurđevac.
Kroata Fevrojista Esperanto-Societo zorgis pri nekosta
kaj komforta trajneskurso al Đurđevac.
Al la bona
etoso de la kongreso signife kontribuis muzikkoncerto de
Neven Mrzlečki, LKK de UK 2001 havis dum la kongreso
apartan kunsidon.
KONSILANTO
DE LA ALTA PROTEKTANTO AKCEPTIS LKK
(16.5.2000.
S. Štimec)
D-ro Zdravko
Jelenović, kulturkonsilanto de Stjepan Mesić,
prezidento de
Respubliko
Kroatio, akceptis la reprezentantojn de Loka Kongresa
Komitato de Universala Kongreso de Esperanto en la
Oficejo de Prezidento la 10an de majo. La esperantan
delegacion gvidis akademiano Dalibor Brozović,
prezidanto de Kroata Esperanto Esperanto-Ligo. Spomenka
Štimec kaj Dalibor Šeatović informis la
kulturkonsilanton pri la evoluo de preparlaboroj por la
kongreso kaj ĝenerale pri kontribuo de Esperanto al
diskonigo de la kroata kulturo internacinivele. La
kulturperadaj atingoj dum naŭ jardekoj de Esperanto en
Kroatio ne estas malgrandaj. Esperantistoj dankis char la
prezidento Stjepan Mesić akceptis transpreni
protektorecon de la 86a Universala Kongreso de Esperanto
en Zagreb.
D-ro Stanko
Nick, eksterpolitika konsilanto de la prezidento, estas
aktiva membro de Honora Komitato de la zagreba kongreso,
pri kio d-ro Jelenović esprimis apartan kontenton.
Prof.
JOSIP VELEBIT (1911-2000)
La 21-an
de aprilo 2000 forpasis profesoro Josip Velebit -
verkisto, esperantisto kaj elstara tradukisto.
PREZIDENTO
DE KROATIO ALTA PROTEKTANTO DE LA 86-a UK
S-ro
Stjepan Mesić, prezidento de la Kroata Respubliko, akceptis
la inviton de UEA fariĝi Alta Protektanto de la 86-a
Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Zagrebo en
2001. Tiel ankaŭ la venontjara UK ĝuos la plej altan
honoron, kiun povas doni la gastiganta lando.
INTERNACIA
SIMPOZIO PRI LINGVA PLANADO KAJ LEKSIKOLOGIO
La
Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj kaj la Akademio
de Esperanto organizas kune internacian simpozion pri
lingva planado kaj leksikologio, okazonta en Zagrebo,
Kroatio, de la 28-a ĝis la 30-a de julio 2001.
La laborlingvoj estos la kroata, Esperanto, la angla kaj
la franca.
4a
KONGRESO DE KROATAJ ESPERANTISTOJ
(14.4.2000)
La
kongreso okazos en Đurđevac la 27-an de majo 2000.
Ĝis nun aliĝis pli ol 100 personoj.
NOVAJ
LIBROJ 2000
(14.4.2000, S. Štimec)
Dum la
kongreso de kroataj esperantistoj en Đurđevac ni havos
la okazon prezenti kvar novajn librojn, tri en Esperanto,
unu pri la fenomeno Esperanto.
1.
La zagreba eldonejo IZVORI produktis novan bildlibron.
Temas pri la fama usona verko LA BONA ARBO de Shel
Silverstein. Elangligis Victor Sadler. La libro estas
el la eldonplano 1999 kaj ĝi kandidatiĝas
por la infanlibro de la jaro1999.
2.
Zdravka Metz, la kroata aktivulino kiu kun sia
Esperanto- familio vivas en Kanado originale verkis
plurajn rakontojn pri bestoj. La verkon sub la titolo
BESTOJ EN NIA DOMO eldonis Esperanto-societo Kibekia en
Montrealo.
3.
Mira Manner-Matanović, honore al sia forpasinta edzo Mirko
Mamužić, finance helpis reeldoni la gramatikon per
kiu Mamužić instruis al pluraj Esperantaj generacioj en
Zagreb. Per tiu nobla kaj eksterordinara ago KOMPENDIO DE
LA ESPERANTA GRAMATIKO denove haveblas. La verkon eldonis
Esperanto-Societo Bude Borjan kaj presis ĝin GRAFOKOM,
Đurđevac.
4.
Davor Klobučar, la prezidanto de la Esperanto-Societo
Liberiga Stelo en Osijek entreprenis grandan laboron por
ŝtopi la breĉon en informado pri Esperanto. Li
kompilis ESPERANTSKI MOZAIK, la 100-paĝan broŝuron pri
Esperanto. La verko enhavas artikolojn pri la Internacia
Lingvo kaj Esperantan gramatikon. La libron planas por
la kongreso eldoni Esperanto-Societo Liberiga Stelo el
Osijek.
ESPERANTSKI
MOZAIK kandidatiĝis por ricevis financan helpon kadre
de la projekto pri antaŭenigo de Esperanto. La projekton
lanĉis UEA per la malavara subteno de anonima germana
esperantisto.
UK
2001 - KONGRESA TEMO
(20. 3.
2000)
La ĝenerala
sekretariino de UEA, Michaela Lipari, informis pri la
kongresa temo de la 86a Universala Kongreso 2001 en
Zagrebo:
KULTURO
DE DIALOGOJ - DIALOGO INTER KULTUROJ.
4a
KONGRESO DE KROATAJ ESPERANTISTOJ
(20.3.2000)
La
kongreso okazos en Đurđevac la 27-an de majo 2000.
Ĝis la 10
de marto aliĝis 45 personoj.
TEČAJ
ESPERANTA U OSIJEKU
(15.3.2000.
Inf.: Davor Klobučar)
U
prostorijama esperantskog društva "Liberiga Stelo"
6. ožujka je počeo tečaj esperanta za početnike. Tečaj
se održava dva puta tjedno (ponedjeljak i četvrtak) a
voditelj je Hrvoje Sandukčić.
LA
NOVA KROATA REGISTARO KAJ ESPERANTO
Kvar
membroj de la Honora Komitato de la Universala
Kongreso de Esperanto en Zagreb transprenis gravajn
postenojn en la nova registaro de Kroatio.
D-ro
Stanko Nick estis nomumita la konsilanto por la
eksterlanda politiko de la prezidento Stipe Mesić. Li
nun postenas en la kabineto de la prezidento.
D-rino
Biserka Cvjetičanin estis nomumita vicministro pri
kulturo kaj Naima Balić konsilanto en la kroata
Kulturministerio.
S-ino
Dorica Nikolić fariĝis deputito.
D-rino
Biserka Cvjetičanin akceptis Spomenka Štimec kaj Nikola
Rašić la 29an de februaro en Kulturministerio kaj donis
plurajn konsilojn pri okazigo de la Universala
Kongreso
de Esperanto 2001 en Zagreb.
LA
NOVA REGISTARO KAJ ESPERANTO (II)
En la nova
kroata registaro pluraj politikistoj rilatis al Esperanto.
Slavko
Linić, la vicprezidanto de la registaro, malfermis
per Esperanto-parolado la Internacian Junularan Kongreson
en Rijeka en 1998, kaj kiel urbestro de Rijeka akceptis
kongresanojn. Li interalie persone partoprenis la feston
de 60-jariĝo de TEJO kiun lia urbo gastigis kadre de IJK
en Rijeka.
Željka
Antunović, vicprezidanto de la registaro, estis
membro de Honora Komitato de IJK Rijeka kaj estas membro
de Honora Komitato de Universala Kongreso de Esperanto
2001 en Zagreb.
Božo
Kovačević, ministro pri mediprotekto, donis al
Monato en la komencaj naŭdekaj intervjuon pri la konceptoj de liberala partio en
Kroatio al kiu apartenas.
NOVI TEČAJEVI
U ZAGREBU
U Studentskom
esperantskom klubu u Zagrebu počeo je u veljači
novi tečaj esperanta za početnike. Nastava se održava
utorkom u 19,30 sati u Amruševoj 5. Nastavnici su
Katarina Markanović i Domagoj Vidović.
U Esperantskom
društvu "Bude Borjan" tečaj za početnike
se održava srijedom u 19 sati a voditeljica je Vera
Roknić.
BLINDA
ESPERANTISTO EN MINISTERIO DE MEDIOPROTEKADO
En
Ministerio de Mediprotektado eklaboris kiel konsialanto
sociologo Antun Kovač. Li estas la
unua
blinda persono kiu laboras en iu kroata Ministerio.
(ŭĝĉĈŝŝŜĵĴĝĜŭ
|