MEĐUNARODNI
DAN ESPERANTA (Zamenhofov dan) u Hrvatskoj
INTERNACIA TAGO DE ESPERANTO (Zamenhofa tago) en Kroatio
2018
2017
2016
2015
2014
2013
2012
2010 2009
L.L.Zamenhof
(1859-1917)
fotografija s jedne od proslava Zamenhofova dana
Međunarodni dan esperanta, 15.
prosinca (poznat među esperantistima i kao Zamenhofov dan,
jer je to rođendan Lazara Ludvika Zamenhofa,
autora esperanta (1859.) (vidi sliku gore!),
tradicionalna je i omiljena svečanost esperantista u mnogim zemljama već oko 90
godina.
To je vrijeme za međusobne susrete i nekakav kulturni program, bilo unutar
klubova, bilo na javnim mjestima.
Da se ne bi previše naglasila uloga jednog jedinog čovjeka, neki preporučuju
još jedno alternativno ime: Dan esperantske knjige.
Tada se preporuča kupiti, početi čitati ili pisati ili javno predstaviti barem
jednu esperantsku knjigu.
Internacia tago de Esperanto, la 15-a de decembro (konata ankaŭ kiel
Zamenhofa Tago
ĉar tio estas naskiĝdato de la aŭtoro de Esperanto (1859),
estas tradicia kaj ŝatata festo de esperantistoj en multaj landoj jam ĉ. 90
jarojn.
Oni tiam renkontiĝas kaj havas laŭeble ian kulturan programon, en klubejoj aŭ
publikaj lokoj.
Por ne doni troan akcenton al unusola persono, iuj proponas plian alternativan nomon:
La tago de la esperanta libro.
Tiam oni bonvolu aĉeti, eklegi, ekskribi aŭ publike prezenti unu esperantan
libron.
ZAMENHOFA TAGO 2019 ZAMENHOFOV DAN 2019.
gradovi / urboj:
Zagreb
Rijeka
Zagreb 16.12.2019. / 16 dec 2019
* i z v j e š t a j * r a p o r t o
Uz 160. rođendan humanista Lazara Ludviga Zamenhofa rođenog 15.12. 1859. u Bjalistoku, Poljska kulturna udruga Mikolaj Kopernik ugostila je oko 40 hrvatskih esperantista 16.12.2019. Program je bio posvećen novom statusu esperanta, koji je proglašen zaštićenom nematerijalnom kulturnom baštinom u Republici Hrvatskoj. Esperanto i u Poljskoj ima od 2014. status zaštićene nematerijalne kulturne baštine. Prema rješenju Ministarstva kulture veljači 2019. tradicija esperanta u Hrvatskoj zaštićena je pod brojem Z 7298.
Hrvatski esperantisti inspirirali su se Poljskom za zaštitu esperantu i u Hrvatskoj gdje je esperanto zaživio u Osijeku 1889. U Rijeci je 1907. osnovano prvo esperantsko društvo. U 1908. registrirana je prva zemaljska esperantska udruga u Hrvatskoj čiji je nasljednik današnji Hrvatski savez za esperanto.
Svečanosti u zagrebačkoj poljskoj udruzi prisustvovali su esperantisti iz Splita i Pule kao i članovi vrlo aktivne Udruge slijepih esperantista iz Zagreba. Najviše sudionika stiglo je iz zagrebačkog Esperantskog društva „Tibor Sekelj“.
U glazbenom programu je nastupio operni pjevač Neven Mrzlečki koji govori esperanto od djetinjstva. Đivo Pulitika, dipl. oecc. Iz Dubrovnika, pokazao je publici najzanimljivije knjige iz esperantske biblioteke Hrvatskog saveza za esperanto koja broji oko 4.000 knjiga na “Zamenhofovom međunarodnom jeziku“. Predsjednica Saveza Spomenka Štimec komentirala je uzbudljivu povijest esperantske knjige od prvih udžbenika esperanta na hrvatskom iz 1909. do današnjih prijevoda djela Kristijana Novaka i Gorana Tribusona. Posebno je zanimljivo poglavlje bila priča o esperantu kao jeziku-mostu putem kojeg je 1931.prevedeno prvo djelo hrvatske književnosti na kineski („Ispovijest“ autorice Milke Pogačić prema esperantskom prijevodu Antonije Jozičić). U narednim godinama do naših dana na kineski je prevedeno još sedam knjiga iz hrvatske književnosti. Njaviše je uspjeha na azijske jezike postigla Ivana Brlić Mažuranić s „Čudnovatim zgodana šegrta Hlapića“ koji je s esperanta preveden na bengalski, jedan od deset jezika svijeta s najviše govornika (oko 260.000 milijuna)ali i na kineski, japanski, perzijski, vijetnamski i korejski.
Prvi udžbenik esperanta koji je ugledao svjetlo dana 1887. u Varšavi, i tiskan u varšavskoj tiskari u Ulici Novolipje u Hrvatskoj je ostvario lijepa postignuća. Račun tiskare plaćen je mirazom Zamenhofove supruge Klare, koja je bila kćerka litavskog tvorničara sapuna iz Kaunasa. A mi svi smo 132 kasnije mogli ustanoviti da je to bila jedna od dugotrajnijih investicija u Istočnoj Europi, koja je na planu međunarodnog zbližavanja dala zlatne plodove. (S. Štimec)
Zamenhof-tago en Kroatio, kie Esperanto estas la protektita nemateria kultura
heredaĵo
En Zagreb ĉi-jare la decembra festo estis aparte riĉa: sabaton la 14an de decembro buso kun esperantistoj kaj geamikoj ekiris al Vieno. Kelkaj el la vojaĝantoj partoprenis en la viena Zamenhof-festo.
La 16an de Decembro okazis
la jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo en la nova ejo en la strato Vodnikova 9.
Sekvis la programo en Pola kultura asocio Mikolaj Kopernik ĉar Pollando
antaŭ kvin jaroj protektis Esperanton kiel sian nematerian heredaĵon.
La pola sukceso instigis Kroatan Esperanton-Ligon protektigi Esperanton ankaŭ
en Kroatio kiel nematerian kulturan heredaĵon. Tio sukcesis post kvarjara
klopodo: la 11an de februaro 2019 Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio
dissendis dokumenton pri protekto de Esperanto en Kroatio, ĉar la tradicio
de Esperanto en Kroatio atingis statuson de protektenda kultura heredaĵo.
La programo de la ĉi-jara
Zamenhof-festo komenciĝis matene per TV-elsendo pri Esperanto kadre de
la programo „Bonan matenon, Kroatio“ en kiu gastis Spomenka Štimec.
Vespere ni montris la plej gravajn literaturajn verkojn kreitaj en Kroatio de
post kiam la unuaj parolantoj de Esperanto el la kroata urbo Osijek registriĝis
en la unua adresaro de Zamenhof en Varsovio 1889. Ne mankis superrigardo pri
teatraj kaj muzikaj atingoj. Muzikis honore al la 160 naskiĝjubileo de
Zamenhof populara zagreba operkantisto-esperantisto Neven Mrzlečki.
La festo finiĝis la
17an de decembro en la bela salono de Kroataj fervojoj, kie Kroata Fervojista
Esperanto-Asocio festis 65 jarojn de sia kontinua agado. (S. Štimec)
* f o t o g r a f i
j e
* f o t o j
Zimska godišnja skupština prije proslave, prostorije KEL-a u Vodnikovoj 9
Program u poljskoj kulturnoj udruzi - Spomenka Štimec i Đivo Pulitika
* p o z i v n i c a * i n v i t i l o
Rijeka 16.12.2019. / 16 dec 2019
Zamenhofan
tagon kiu komenciĝis je la 19-a horo la 16-an de decembro ĉeestis 11
partoprenantoj. Prelegon pri nuna stato de aktivado
en Esperanto-movado faris Vjekoslav Morankić. Post prelego estis manĝeto
abunda (kroate „domjenak“).
Je la 18,30 okazis eksterordinara kunsido de la asembleo de la Societo. La kunsidon ĉeestis 11 membroj. La kunsido de la asembleo akceptis financan planon por sekvonta 2020-a jaro, kio estas laŭleĝa obligacio. En la financa plano por la 2020-a jaro estas planitaj: enspezoj 57.400 kunaoj, kaj elspezoj 74.400 kunaoj. Do, malgajno estas planita per 17.000 kunaoj.
ZAMENHOFA TAGO 2018 ZAMENHOFOV DAN 2018.
Zagreb
* p o z i v n i c a * i n v i t i l o
Fotografija-1
Foto-1
Fotografija-2 Foto-2
Fotografija-3
Foto-3
Fotografija-4
Foto-4
Fotografija-5 Foto-5
Fotografija-6
Foto-6
Fotografija-7 Foto-7 Fotografija-8 Foto-8 Fotografija-9 Foto-9
Kvindeko da personoj renkontiĝis por la ĉi-jara zagreba Zamenhof-tago okazinta la 12an de decembro 2018 en Biblioteko "Bogdan Ogrizović". Dum la programo instruistinoj el Elementa lernejo Retkovec prezentis la partoprenon de la 8-jaruloj en la programo "Multlingva akcelilo". La zagreba lernejo Retkovec estas unu el tri elementaj lernejaj en kiuj la projekto disvoviĝas en 2018 kaj 2019. La aliaj lernejoj estas Šentilj en Slovenio kaj en Vraca en Bulgario. La projekton science prizorgas dana kaj slovena universitatoj kaj administre ĝin gvidas la firmao Izvori el Kroatio dum la ĉefan komputilprograman servon por instruiloj prizorgas la firmao Gaus el Berlino. La projekto kiu havas celon akceli la akiron de fremdaj lingvoj en Eŭropo estas subtenata de EU-programo Erasmus plus per 250.000 eŭroj. Pri la evoluo de la projekto parolis socia pedagogino en elementa lernejo Retkovec Sonja Burić kaj instruistino Marina Samoščanec kaj pri ties ĝenerala kadro kaj la celaro ĝia iniciatinto Zlatko Tišljar.
Muzikis omaĝe al la Tago de la esperanta kulturo – la Zamenhof-tago, Neven Mrzlečki, la zagreba operkantisto kiu havas riĉan Esperanto-repertuaron. La prezidantino de Kroata Espranto-Ligo Spomenka Štimec gratulis la 110an jubileon de la asocio kaj substrekis ke la plej granda sukcesos de Kroata Esperanto-Ligo en la jubilea 2018 estis translokiĝo al propraj ejoj en Vodnikova post la renovigo de la ejoj kaj dankis al ĉiuj subtenantoj. Ŝi dividis kun la publiko la somerajn salutojn al esperantistoj de la ĝenerala direktoro de UNESKO Audrey Azouley, kiu per la mesaĝo al la lisabona UK subtsrekis ke UNESKO kaj Esperanto dividas la samajn celojn.
La programon finis Studenta
Esperanto-Klubo per la kvizo pri la kono de Esperanto organizita de Robert
Milijaš kaj Juraj Drnjević. La plej multajn poentojn pri la kono de
priesperantaj aferoj gajnis Faruk Islamović.
La vespero finiĝis per
vinkoktelo kaj bondeziroj – la kuketojn donacis sponsoro Klara
Zagreb. (S.Štimec)
ZAMENHOFA TAGO 2017 ZAMENHOFOV DAN 2017.
Zagreb
Pozivnice / Invitiloj
VIDEO
Zamenhofov dan 2017:
Zamenhofa Tago estis celebrata 16-an de decembro en Zagreb en Eŭropa Hejmo en la strato Jurišićeva.
Jen kelkaj videoj, fimlitaj de D.K. :
(provizore la videoj estas en YouTube, kaj iam poste ili aperos ankaŭ "loke", t.e. en la propra retejo de KEL)
1. Robert Milijaš (el SEK) kun la tuta publiko kantas esperante "Marijana"
3. Robert Milijaš (kaj iom da publiko) kantas "Estas mi esperantisto" (laŭ poemo de Julio Baghy)
4. Neven Mrzlečki kaj Tajana Gluhak esperante: "Suze za zagorske brege" (Larmoj por Zagorje-aj montoj)
5. Robert Milijaš kaj Andrea Horvat kantas "365" kaj nombras la kunlaborantojn
6. Ankica Jagnjić parolas pi la klubo SEK kaj pri tio kion SEK signifis al ŝi kaj al multaj el ni
ZAMENHOFA TAGO 2016 ZAMENHOFOV DAN 2016.
Zagreb
Sesdek
kroataj esperantistoj festis Zamenhof-tagon la 15an de decembro en la Hungara
kultura Societo "Ady Endre" en Zagrebo. Festparolis pri
Zamenhof, renkonte al la centa jubileo de la morto de Zamenhof ( omaĝota
en 2017), la eksa hungara ambsadoro d-ro Georgo Nanovfszky. La poemon de Tibor
Sekelj "En kies nomo", kiun rekomendis legi ILEI okaze de la Tago de
la esperanta libro, voĉlegis la 9a jara Klara Šeatović. Muzikis Predrag
Krajnović. La aranĝon organizis Kroata Esperanto-Ligo kaj aŭpsiciis
ĝin Kroata UNESCO-komisiono. D-ro Nanovfszky dum du tagoj gastis ĉe la
kroataj esperantistoj kaj vizitis plurajn vidindaĵojn, inkluzive la
zagreban ZEON- la esperantan skulptaĵon LA Futuro sur Kennedy-placo.
Trideko da membroj de KEL finis la ĉi-jarajn programojn per komuna
vespermanĝo kun la hungara gasto.
Mađarski dom u Martićevoj ulici, Zagreb, 15.12.2016. Hungara domo en la strato Martićeva en Zagreb 15 dec 2016
brat i sestra Šeatović - esperantski nastup gefratoj Šeatović
Glazbeni uvod Muzika enkonduko
Predavanje o Zamenhofu od strane Georga Nanovfszkog iz Budimpešte, bivšeg mađarskog veleposlanika
Prelego pri Zamenhof fare de Georgo Nanovfszky el Budapeŝto, iama hungaria ambasadoro
Večera u restoranu "Žlica i vilica" u Zagrebu - stol za mlade nade...
Vespermanĝo en la restoracio "Žlica i vilica" (Kulero kaj Forko) en Zagreb - junulara tablo...
Stol za one manje mlade La tablo por homoj ne tiom junaj
La hungara gasto Georgo Nanovfszky kaj la edzino Maria apud la zagreba esperanta monumento "La Futuro", 16 dec 2016
Kroata Esperanto-Ligo /
Hrvatski savez za esperanto,
tel. 091-4617-550
invitas
vin al Zamenhof-tago
2016
renkonte
al la centa jubileo de la morto de Zamenhof en 2017
Omaĝe
al Lazaro Ludoviko Zamenhof
Festprelegos
hungara ambasadoro D-ro György Nanovfszky
en
hungara societo
Mađarsko društvo Ady Endre, Martićeva 8
la 15an de decembro 2016 je la 18a horo
Enkondukas junaj
esperantistoj: geknaboj el la
familio Šeatović, Filip, Laura, Marta.
Muzika saluto: Denis
Tišljar, saksofonisto.
Bildoj el la vivo de
Zamenhof: studentoj
Mihaela Cik kaj Robert Milijaš.
La programon aŭspicias Hrvatsko
povjerenstvo za UNESCO.
Post la programo:
vespermanĝo en restoracio "Žlica i vilica" Kneza Mislava 13
(nur por mendintoj). Ni akceptas
rezervojn de la lokoj ĝis la 13a de decembro per telefono 0914617550.
Du menuoj, 45 aŭ 55 kn, sen trinkaĵo.
Rijeka 2016.
ZAMENHOFA TAGO
2015 ZAMENHOFOV
DAN 2015.
Zagreb &
Rijeka
Kroata
Unuiĝo de Nevidantaj Esperantistoj kaj Kroata Esperanto-Ligo
invitas
al
ZAMENHOF-TAGO
okaze
de elekto de Lazaro Ludoviko Zamenhof fare de UNESKO
inter
56 personoj omaĝotaj en 2016 kaj 2017
125
jara jubileo de Vasilij Eroŝenko
Kroataj
fruktoj de restado de Vasilij Eroŝenko en Pekino
Prelegas
prof. Spomenka Štimec
Muzikas
je gitaro prof. Predrag Krajnović
Vendredon
la 11an de decembro 2015 je la 17a
horo
Hrvatska
knjižnica za slijepe, Šenoina 34/1 (transe de Hotelo Sheraton)
Komuna
vespermanĝo en Restoracio Mrkvica, Jurišićeva 19 je 19.30.
Bonvolu
antaŭvidi 50 kn por kostoj (sen trinkaĵo), pagotaj surloke.
Anoncoj
por vespermanĝo al 0914617550 ĝis la 9a de decembro 2015 aŭ
spomenka.stimec@zg.t-com.hr
Organizantoj 091 4617 550
Fotoj Fotografije
Andrea, Filip, Ivan, Tihana, Đivo
PROSLAVA U ESPERANTSKOM DRUŠTVU RIJEKA, 2015. FESTO EN ESPERANTO-SOCIETO RIJEKA, 2015
ZAMENHOFA
TAGO EN RIJEKA, 2015.
Okazis la 14-a de Decembro en la societejo kaj komenciĝis je la 19-a horo. Prelegis Vjekoslav Morankić pri ideoj de Zamenhof kaj nuna stato de esperanto movado, kiam la movado ekestis vere esperanto komunumo kun pluraj ideoj kaj starpunktoj. Precipe estas akcentite ke esperanto komenciĝas esti komuna havaĵo de la homaro kaj tiel aparte ankaŭ heredaĵo de ĉiuj popoloj aŭ ŝtatoj kie esperantistoj ekzistas kaj agas. La Zamenhofan tagon ĉeestis 14 membroj de la societo.
ZAMENHOFA TAGO
2014 ZAMENHOFOV
DAN 2014.
PROSLAVA
U ORGANIZACIJI HRVATSKOG SAVEZA ZA
ESPERANTO
LA FESTO ORGANIZITA
DE KROATA ESPERANTO-LIGO
P
O Z I V N I C A Z A 2 0 1 4. u
PDF-formatu
I N V I T
I L O P O R 2 0 1 4 en PDF-dosiero
PROSLAVA U ORGANIZACIJI
UDRUGE ZAGREBAČKIH ESPERANTISTA :
LA FESTO ORGANIZITA
DE UNIĜO DE ZAGREBAJ ESPERANTISTOJ :
* * *
Unuiĝo
de Zagrebaj Esperantistoj (UZE)
havas la honoron inviti Vin lundon, la 15-an de decembro 2014 je la 10h00,
al Granda salono de Kroatia Ekonomia Ĉambro - Zagreba Ĉambro,
Draškovićeva 45 (unua etaĝo), al solena festado de
Z A M E N H O F A T A G O
La
multfaceta programo estos dediĉita al la
60-a datreveno de la Unesko-rezolucio pri Esperanto,
40-a datreveno de la "Hamburga puĉo”,
105-a naskiĝdatreveno kaj 27-a morto-datreveno de Ivo Lapenna
kaj 90-jariĝo de fervojista Esperanto-movado en Zagrebo kaj Kroatio.
B O N V E N O N!
F o t o g r a f i j e 2014.
F o t o
j 2014
Zagreb, proslava Hrvatskog saveza za esperanto
Zagreb, festo de Kroata Esperanto-Ligo
Publika-1 Publika-2 Publika-3 Anto i Judita Judita (predavač)
Publiko-1
Publiko-2
Publiko-3 Anto
kaj Judita
Judita
(la prelegantino)
Kompjuterska prezentacija-1 Kompjuterska prezentacija-2 Mihaela Cik prezentira
Komputila
prezentado-1
Komputila
prezentado-2
Mihaela
Cik prezentas
U
restoranu-1
U
restoranu-2
Mladi
esperantisti-1
Mladi-esperantisti-2
En
la restoracio-1
En la
restoracio-2
Junularo-1
Junularo-2
Rijeka,
proslava Esperanto društva Rijeka
Rijeka, festo de Esperanto Societo Rijeka
Kroata
Esperanto-Ligo kaj la societoj festis
Hrvatski savez za esperanto i njegova društva proslavili
su
ZAMENHOFA TAGO
2013 ZAMENHOFOV
DAN 2013.
Zagreb 2013 Varaždin 2013 Rijeka 2013
Zagreb 2013
Unuiĝo
de zagrebaj esperantistoj (UZE) organizis
Zamenhof-tagan feston
en la Ekonomia Ĉambro de Kroatio en Zagreb, vendredon 13 dec 2013 je le 10-a
horo.
Informojn pri la programo ili bedaŭrinde ne sendis, tial ni prenis la
tekston el ilia paĝaro:
Udruga
zagrebačkih esperantista (UZE) organizirala je proslavu
Zamenhofova dana
u Gospodarskoj komori u Zagrebu, u petak 13.12.2013. u 10 sati.
Informacije o programu nažalost nisu poslali, pa ih kopiramo direktno s
njihovih stranica:
Preskaŭ
cent personoj venis al la festado de Zamenhofa tago, kiun la 13-an de
decembro organizis Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) en la
granda salono de Kroatia Ekonomia Ĉambro - Zagreba Ĉambro en
Draškovićeva strato 45 (inter la 10h00 kaj 16h00). La bunta kaj
abunda programo okazis en du partoj, inter kiuj estis unuhora paŭzo.
La unua
programparto konsistis el du eroj: la oficiala prezento de la libro "Padma, la eta dancistino” de la fama mondvojaĝanto Tibor
Sekelj kaj la Zamenhoftaga koncerto de Neven Mrzlečki.
La programon
komencis la prezidanto de UZE Radenko Milošević per salutparolado.
La prezenton de "Padma, la eta dancistino” gvidis profesoro Zdravko Seleš el Đurđevac,
kiu en la komenco legis sian tekston "Tibor Sekelj - homo al kiu
ĉiuj envias”. La vidvino de Tibor, s-ino Erzsébet Székely,
kiu kune kun la nevino de Tibor, s-ino Ljiljana Sekelj-Milenković
venis speciale el Hungario, respektive Serbio, projekciis fotojn el la
familia albumo kaj parolis pri "Fragmentoj el la vivo de Tibor
Sekelj tra fotoj”. La beograda ĵurnalisto Zlatoje Martinov
prezentis mallongan recenzon pri la libro titolitan "La beleco troviĝas
en simpleco”, kaj la studento Đivo Pulitika legis ĉapitron el
la libro. La libroprezento finiĝis per "akcentoj el la recenzo
de Yu Jianchao”, kiun sub la titolo "Padma, filino de dancdio”
prezentis profesoro Seleš.
La 45-minuta
koncerto de Neven Mrzlečki, operkantisto de la Opero de Kroata Nacia
Teatro, alportis aron da novaj melodioj, je ĝenerala ĝuo de
la publiko. Li komencis la kantadon per "Mia ŝipo”de kroata
poeto Petar Preradović, tradukita de Mavro Špicer, kaj aperinta en
la unua numero de "Kroata Esperantisto” en 1908.
Post la koncerto
la publiko ĝuis lunĉon kiun kunorganizis UZE kaj DEC, kaj en
kies teknika preparo engaĝis sin Marijanka Pleadin kaj la
personaro de la Ekonomia Ĉambro.
En la dua
programparto estis anoncita Literatura konkurso "Ivo Rotkvić”,
kiun en la jaro 2014 organizos UZE, simbole renovigante la samnoman
konkurson establitan de la iama Zagreba Esperanto-Ligo.
La gimnazianinoj
Ana Lulić kaj Arijana Tkalčec el Đurđevac, gajnintinoj de la unua
premio de la Deklamkonkurso okazinta en Bjelovar, majstre deklamis la
poemon de Julio Baghy "Siberia lulkanto”, kaj Marija Vešnik el
Zagrebo, gajnintino de la dua premio same bone deklamis "Longe dum
nokt’ ” de Dragutin Tadijanović.
Apartajn
simpatiojn de la publiko elvokis la ĉarma infangrupo "Gajuletoj” el Zagrebo kiu, kun akordiona akompano de sia
instruistino Silvija Fostač, prezentis kelkajn gajajn kaj
entuziasmigajn kantojn.
Teatra gasto de
la programo estis Saša Pilipović el Kragujevac, kiu prezentis la
projekcion/scenludon "Rememoro”, rilatan al la 25-jara jubileo de
sia aktora laboro, akcentante sian plurjaran intensan kunlaboron kun
la forpasinta zagreba aktorino Vida Jerman.
Juna gastino
Veronika Poór el Hungario, estraranino de TEJO, prezentis du temojn: "Retradio Muzaiko” kaj
"Kion faras TEJO nun?”, kaj Josip
Pleadin (kiu cetere estis la programgvidanto) en la "Rapida prezento
de kelkaj intaj kaj ontaj projektoj” informis la publikon pri jam
komenciĝintaj aŭ nur planataj projektoj okazontaj en 2014.
Dum la programo
funkciis malgranda libroservo, kiu ofertis librojn kun librotaga
rabato, kaj invitis aboni la revuon "Zagreba Esperantisto”, kies
numero 25 estis prezentita al la ĉeestintoj. Por la Zamenhofa
tago aperis du negrandaj, sed utilaj kaj valoraj libretoj: la jam
longe atendata "Jarlibro 2013” de UZE, kaj la 56-paĝa kajero "Dokumenta Esperanto-Centro 2010-2013”, kiu konigas al legantoj la
nomojn de ĉiuj kontribuintoj de DEC en la kvarjara periodo.
Valoras mencii,
ke per aparta buseto la Zamenhofan tagon en Zagrebo vizitis 13-persona
grupo el Đurđevac kaj Bjelovar.
Dum la tuta tago
en la teretaĝa galerio de Ekonomia ĉambro estis vizitebla
ankaŭ la pentraĵespozicio de korea pentristo-esperantisto Ho
Song titolita "Azia paletro”.
La belega salono
de Ekonomia ĉambro, la teknikaĵoj kaj la personaro (de
vestogardistino, ĝis son- kaj komputil-teknikistoj kaj
kuiristinoj), kiu zorgis por ke la tuta programo senĝene funkciu,
estis senpage disponigitaj de la institucio kiu gastigis nin.
UZE plenkore
dankas al ĉiuj esperantistoj kiuj organizis kaj partoprenis la
programon, farinte ĝin tre bela evento ĉe la fino de 2013.
Pli detala raporto aperos en "Zagreba esperantisto” n-ro 26, meze
de januaro 2014.
|
Varaždin
2013
Esperanto-Societo
"Božidar Vančik" el Varaždin atingis en la jaro 2013 sian
90-jariĝon. La Zamenhof-Tago estis festita la 14an de decembro en la strato de
Božidar Vančik. Kadre de la programo en
la Vančik-Strato, Filip Crikvenčić voĉlegis la antologian poemon de Božidar
Vančik "Al abortita ido". Nome de la familio, la filo de Božidar Vančik,
prof. d-ro Hrvoj Vančik ankaŭ partoprenis la renkontiĝon. Okazis la
elekta jarkunveno. La novelektita prezidantino estas Snježana Rusman,
sekretario Filip Crikvenčić.
Esperantsko
društvo "Božidar Vančik" iz Varaždina u godini 2013. ima svoju
90-godišnjicu. Zamenhofov dan je obilježen 14. prosinca u ulici Božidara
Vančika. U okviru programa u toj ulici, Filip Crikvenčić je čitao
antologijsku pjesmu Božidara Vančika "Nerođenom djetetu". U ime
obitelji nazočan je bio sin Božidara Vančika, prof. dr. Hrvoj Vančik. Održana
je i izborna godišnja skupština.
Novoizabrana predsjednica je Snježana Rusman, a tajnik Filip Crikvenčić.
ANTAUANONCO:
Esperantistoj
tutmonde la 15-an de decembro festas Tagon de Esperanto kaj memoron pri la
iniciatoro de la internacia lingvo Lazar Ludvig Zamenhof, pola humanisto.
Esperanttistoj el Varaždin festos ĉi tiun tagon per programo rilata al la varaždina
poeto kaj esperantisto Božidar Vančik en la Božidara Vančik-strato
(malantaŭ la firmao Vindija) . Oni legos lian poemon "Al la abortita
ido", originale verkitan en Esperanto kaj publikigitan la unuan fojoj
en 1957, en la antologio de la originala esperanta poezio en La Laguna de
Tenerife (Hispanio). Tridek jarojn poste la poemo eniris Antologion de la
originala esperanta literaturo, publikigitan en Roterdamo, dank' al elekto
farita de la literatura Nobel-premia kandidato William Auld.
NAJAVA: Esperantisti širom svijeta obilježavaju Dan esperanta 15.12. i spomen na
inicijatora međunarodnog jezika Lazara Ludviga Zamenhofa, polsjskog humaniste.
Varaždinski esperantisti će obilježiti Dan esperanta programom u spomen na
antologijskog varaždinskog pjesnika Božidara Vančika u ulici Božidara
Vančika (iza Vindije) . Pročitat će Vančikovu pjesmu "Nerođenom
djetetu" izvorno napisanu na esperantu
i objavljenu prvi put 1957. u antologiji
izvorne esperantske poezije u La
Laguna de Tenerife u Španjolskoj. Trideset godina kasnije ovom samozatajnom
pjesniku ova je varaždinska pjesma uvrštena u Antologiju originalne
esperantske književnosti objavljene u Rotterdamu, u izboru kandidata za
Nobelovu nagradu za književnost Williama Aulda.
Kroata
Esperanto-Ligo kaj la societoj festis
Hrvatski savez za esperanto i njegova društva proslavili
su
ZAMENHOFA TAGO
2012 ZAMENHOFOV DAN 2012.
Zagreb
2012
Rijeka 2012 Varaždin
2012 Bjelovar
2012
havas la honoron inviti Vin okaze de 100-a datreveno de naskiĝo de la esperantisto, verkisto,donatoro kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj, al prezentado de la libro kaj tiurilata ekspozicio Tibor Sekelj – aliaj homoj kaj landoj merkredon, la 19an de decembro 2012. je la 19-a horo Adreso: Trg Mažuranića 14 Zagreb
|
imaju čast pozvati Vas u povodu 100. obljetnice rođenja istraživača, esperantista, pisca, darovatelja isvjetskog putnika Tibora Sekelja,na predstavljanje knjige i prigodne izložbe Tibor Sekelj – drugi ljudi i krajevi u srijedu, 19. prosinca 2012. u 19 sati Trg Mažuranića 14 Zagreb
|
Zamenhof-tago
en Zagreb 2012
en la 125a jaro
de Esperanto estis dediĉita al la centa naskiĝjubileo de Tibor
Sekelj
Pli ol sesdek personoj el diversaj Esperanto-societoj kolektiĝis en la prestiĝa zagreba Etnografia muzeo la 19an de decembro 2012 por ĉeesti la lanĉon de nova libro pri Tibor Sekelj. La libro "Tibor Sekelj - aliaj homoj kaj aliaj regionoj" estas eldonita de la muzeo mem okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj . La libro enhavas kroatajn tekstojn de la direktoro de la muzeo Damodar Frlan, de Želimir Koščević, de Spomenka Štimec kaj la ĉefan tekston de Dr-o Aleksandra Sanja Lazarević. Plej multaj tekstoj aperas kun la paralela anglalingva traduko. Zlatko Tišljar aŭtoris esperantlingvan tekston pri Tibor Sekelj. La 40-paĝa libreto enhavas multajn fotojn el la postlasaĵo de Sekelj. La librolanĉo okazis meze de ekspozicio de etnografiaj objektoj el Aŭstralio, Mikronezio kaj Nov-Gvineo kiujn Tibor Sekelj donacis en 1972 por la neeŭropa kolekto de la zagreba Etnografia muzeo. Havi librolanĉon pri la mondvojaĝanto meze de la objektoj kiujn la aŭtoro donacis al la muzeo, donis unikan sperton.
Zamenhofov
dan
u Zagrebu
u 125-oj godini
esperanta posvećen
je stogodišnjici rođenja Tibora
Sekelja
Više od šezdeset
ljudi iz različitih
esperantskih društava
okupilo se u
prestižnom zagrebačkom
Etnografskom muzeju dana
19. prosinca 2012. da
prisustvuju promociji nove
knjige o Tiboru
Sekelju. Knjigu
"Tibor
Sekelj - drugi
ljudi i krajevi"
je objavio sam
muzej u povodu
stote obljetnice
rođenja Tibora
Sekelja. Knjiga
sadrži tekstove
na hrvatskomkoje su pisali ravnatelj
muzeja Damodar
Frlan,
Želimir Koščević,
Spomenka Štimec
i glavni
tekst dr.
Aleksandre Sanje
Lazarević.
Većina tekstova
pojavljuje se
s paralelnim prijevodom
na engleski jezik. Zlatko
Tišljar pisao
je esperantski
tekst o Tiboru
Sekelju.
Knjižica na 40 stranica sadrži
i mnoge fotografije
iz Sekeljeve ostavštine. Promocija
knjige odvijala
se usred izložbe
etnografskih predmeta
iz Australije,
Mikronezije i
Nove Gvinejekoje je Tibor
Sekelj donirao
1972. za neeuropsku zbirku zagrebačkog
Etnografskog muzeja.
Imati promociju
knjige o tom svjetskom putniku usred objekata
koje je on dao
u muzej,
bilo je jedinstveno
iskustvo.
Predsjednica KEL-a
Judita Rey
Hudeček obratila
se svojim pozdravom
javnosti, a
posebno novoosnovanom
zagrebačkom
esperantskom društvu
koja nosi naziv
"Tibor Sekelj".
O životu
pisca,
etnografa,
esperantista i
svjetskog putnika
govorili su Damodar
Frlan i
Spomenka Štimec.
Neven Mrzlečki
je održao gitarski koncert
i pjevao na
tri jezika u počast
autoru,
čiji je 40 od
ukupno 80 knjiga
bilo u
izloženo u salonu. Skup je
završio koktelom za
publiku u
prijateljskom ozračju,
što je istovremeno bila i zadnja aktivnost Saveza u programima bogatoj 2012.
godini - "Godini
Tibora Sekelja".
(S.
Štimec)
Parto
de la publiko kaj parto de la objektoj kiujn Tibor Sekelj alportis el ekster
Europo
Dio publike i dio predmeta koje je Tibor Sekelj donio s drugih
kontinenata. Foto: Mihovil Gotal
De
maldekstre: Neven Mrzlečki (esperantisto kaj opera kantisto), Spomenka Štimec
(sekretariino de KEL),
S-ro Damodar Frlan (direktoro de la etnografia miuzeo) kaj Judita Rey Hudeček
(prezidanto d KEL)
S lijeva; Neven Mrzlečki (esperantist, operni pjevač),
Spomenka Štimec (tajnica Hrv.saveza za esperanto),
g. Damodar Frlan (direktor etnografskog muzeja) i Judita Rey Hudeček
(predsjednica Saveza)
Foto: Ivica Špoljarec
ul. Blaža Polića 2, Rijeka je la 18-a horo
|
Esperantski klub Rijeka ul. Blaža Polića 2, Rijeka u 18 sati |
ZAMENHOF-TAGO EN RIJEKA 2012
En Rijeka la 17an de Decembro 2012 okazis renkontiĝo de rijekaaj esperantistoj por omaĝi Zamenhof-tagon. La festo estis en la societejo de Esperanto Societo Rijeka ĉe la adreso Blaža Polića 2. La festo komenciĝis je la 18a horo kaj finiĝis je la 21a. Pri la vivo de Lazar Ludvig Zamenhof parolis prezidantino de la societo Nataša Batistić, kaj versojn de Zamenhof el "Preĝo sub la verda standardo" deklamis Vjekoslav Morankić. La okazaĵon partoprenis 17 personoj. Post solena parto la societo por ĉeestantoj preparis manĝetojn por gustumi.
ZAMENHOFOV DAN U RIJECI 2012. GODINE
Esperanto društvo Rijeka upriličilo je obilježavanje Dana Zamenhofa u Rijeci 17. prosinca 2012. godine na Rijeci u prostorijama društva u ulici Blaža Polića 2, s početkom u 18 sati. O životu Lazara Ludviga Zamenhofa govorila je predsjednica društva Nataša Batistić, dok je stihove iz njegovog djela "Preĝo sub la verda standardo" recitirao Vjekoslav Morankić. Poslije svečanog dijela riječko je društvo upriličilo domjenak za prisutne na proslavi. Ukupno je bilo događaju prisutno 17 osoba.
(sekcio por eksterlanda literaturo) ul. A. Cesarca 10, Varaždin je la 19-a horo
|
Gradska knjižnica "Metel Ožegović" ul. A. Cesarca 10, Varaždin u 19 sati |
ZAMENHOF-TAGO EN VARAŽDIN 2012
ZAMENHOFOV DAN U VARAŽDINU 2012
ekde 9:30 poste: La asocio "Češka Obec" ul. A. K. Miošića 28, Bjelovar
|
Gradska knjižnica "Petar Preradović" poslije: Udruga "Češka Obec" ul. A. K. Miošića 28, Bjelovar |
ZAMENHOF-TAGO EN BJELOVAR 2012
JE VIA SANO, SAMIDEANOJ!
Per tiuj vortoj tostis okdeko da kroataj geesperantistoj, tintigante la glasojn
kun speciala "Zamenhoftaga vino”. Ili kolektiĝis en Bjelovar, por festi
kune la 125-an datrevenon de Esperanto, kaj la plej gravan festotagon de
Esperanto-komunumo: la Zamenhofan tagon, la tagon de Esperanta kulturo kaj de
Esperanta libro, kiel tion akcentis unu el la festparolantoj. Kun indigno oni
rifuzis kvalifikojn de esperantistoj-modernistoj, kiuj opinias ke la festado de
Zamenhofa tago estas malmoderna kulto de personeco, dum kiu oni jubilas al sia "sankta Zamenhofo”. Por la unua fojo dum kelkaj pasintaj jardekoj, tiel
amasa festado de Zamenhofa tago okazis ekster Zagrebo. Iniciatis kaj realigis
ĝin Bjelovara Esperantista Societo kunlabore kun du aliaj regionaj
societoj: Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo
"Estonteco” el Križevci. Aparte gravis la kunlaboro de Kroata Fervojista
Esperanto-Asocio el Zagrebo, kies membroj organizite, per trajno, venis al
Bjelovar. La evento montris, ke eblas festi ekvilibre, altirante al niaj festoj
geesperantistojn mem, sed agante ankaŭ eksteren el nia rondo, altirante la
intereson de neesperantistoj.
Popola biblioteko "Petar Preraović” estis denove institucio en kiu ni
trovis subtenon por niaj programoj. Okazis en ĝi eĉ tri malgrandaj
ekspozicioj, per kiuj ni klopodis kaj sukcesis veki atenton de neesperantista
publiko. La fotoekspozicio "La vivo tra objektivo” de esperantisto Ivica
Šćepanović el Gornji Humac sur la insulo Brač, okupis la centran lokon en la
teretaĝo de la biblioteko. Iom malpli granda estis ekspozicio "Dudek
numeroj de la revuo Zagreba Esperantisto”, kiu atentigis nin pri la revuo de
Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj, obstine aperanta ekde 2007, kaj antaŭ
kelkaj semajnoj eldoninta sian jubilean 20-an numeron. Sur la unua etaĝo
estis starigita la ekspozicio "La mondo estas mirinda ĝardeno”, en kiu
la bjelovaranoj prezentis ĉirkaŭ 120 gratulkartojn, ricevitajn de
esperantistoj el la mondo kiel reagon al propra festado de Zamenhofa tago.
Ŝajne malmodernas la kutimo skribi bildkartojn en la komputila epoko, sed
ĝuste reveno al bonaj malnovaj tradicioj estis la celo de ĉi tiu
iniciato de bjelovaranoj, deziranta montri la tutmondecon de Esperanto.
La ekspozicioj staris en la biblioteko ekde la 7-a ĝis la 17-a de decembro, kaj la 15-an de decembro grupo de kvindeko da esperantistoj vizitis ilin akompane de la biblioteka direktoro Marinko Iličić kaj la urbestro de Bjelovar Antun Korušec, kiuj entuziasme salutis la vizitantojn kaj konigis al ili la institucion kiu gastigis la ekspoziciojn. En la urba parko la grupo faris komunan foton, kaj ĉiuj kune iris al la salono de Ĉeĥa komunumo, kie okazis kultura programo por okdeko da kolektiĝintaj samideanoj,
El la riĉa
programo ni menciu la salutparoladon de Franjo Forjan, kaj la tre speciale (kun
drumsonoj) recititan Zamenhofan poemon "Al la fratoj”. La recitadon
prezentis lernantoj de profesoro Marko Dragičević el Buroteknika kaj
ekonomika lernejo de Bjelovar. Zdravko Seleš recitis la poemon de bjelovara
poeto-esperantisto Željko Sabol "Manringo de mia morta patrino”, kaj honore
al "La jaro de Tibor Sekej”, ankaŭ la poemon "La sango min pelas”,
verŝajne la lastan poemon de konata esploristo kaj mondvojaĝanto.
Prezentita estis ankaŭ la plej nova libro de Zdravko Seleš, titolita "Sonĝoj kaj ombroj”, kiun li verkis en tri lingvoj (la norma kroata, la
kajkava dialekto kaj Esperanto). Muzikis por la gastoj la juna bjelovara
violontalentulino Vanda Dabac (ŝi prezentis la muzikon de Bach), kiu kune
kun kantistino Marica Hasan el Đurđevac prezentis en Esperanto la kanton
"La
Paloma”. Feste parolis Josip Pleadin pri la graveco kaj signifo de Zamenhofa
tago, kaj Radenko Milošević pri la festanta revuo "Zagreba Esperantisto”.
La centra parto de la programo estis projekciado de la filmo "The Universal
Language” de usona reĝisoro Sam Green. Fine de la programo Radenko Milošević
konigis al la ĉeestantoj, ke Unuiĝo de zagrebaj esprantistoj donacis
al Dokumenta Esperanto-Centro la sumon de preskaŭ 1000 eŭroj por aĉeto
de moderna kopia kaj skan-aparato pro la bezonoj de modernigo de DEC. Publike
estis subskribita koncerna donackontrakto.
Kiel jam
plurfoje ĝis nun, ankaŭ ĉi tiun programon sponsoris malavare la
urbestro de Bjelovar Antun Korušec, la departementa funkciulino Dominka Pretula
kaj aro da sponsoroj. Por ĉiuj gastoj estis organizita antaŭtagmeza
lunĉo kaj kafo, kaj posta abunda tagmanĝo, post kiu sekvis danco
akompane de muziko de la ensemblo de Ĉeĥa komunumo. La loka gazeto "Bjelovarac” anoncis la aranĝon en sia numero de la 13-a de decembro,
kaj ankaŭ skipo de televidaj filmistoj filmis ĝin. Por dokumentaj
celoj estis engaĝita profesia fotisto kaj filmisto Jozo Lovrić. Ĉiuj
gastoj kunprotis hejmen ankaŭ la libron "Božji robovi”, kiun al ili
donacis la osijeka veterana esperantisto Aleksandar Kocian. Oni ricevis ankaŭ
specialan Esperantan kantareton, katalogon de foto-ekspozicio de Ivica Šćepanović,
kelkajn numerojn de "Zagreba Esperantisto” kaj bldkartojn de Bjelovar, kion
al ili donacis la organizantoj kaj iliaj sponsoroj.
(Zdenka
Polašek)
ZAMENHOFOV DAN U BJELOVARU 2012
U
VAŠE ZDRAVLJE "SAMIDEANOJ"!
(Napomena
administratora: prethodni tekst na esperantu je jako dugačak i
zahtjevan,
pa ga na hrvatski treba prevesti sama autorica; nadajmo se da će i prijevod
uskoro stići)
Bildkartoj
el la tuta mondo, ricevitaj post peto al la esperantistaro, speciale pot tiu
ĉi festo.
Razglednice iz svijeta koje su po molbi organizatora ovog
susreta poslali esperantisti diljem svijeta u Bjelovar.
2 0 1 0
ESPERANTSKA PROSLAVA u
ZAGREBU, 20.12.2010
ESPERANTA FESTO en ZAGREB, 20an de decembro 2010
ŠTO SE PROSLAVLJA?
Zamenhofov dan (15.
prosinca), 65 godina zagrebačkog esperantskog društva "Bude Borjan",
65 godina današnjeg Hrvatskog saveza za esperanto, 40 godina Hrvatske udruge
slijepih esperantista...
GDJE i KADA?
U prostorijama židovske
općine u Zagrebu, Palmotićeva ulica, u ponedjeljak 20. prosinca 2010. u večernjim
satima.
Detaljnije obavijesti na telefon 091 / 4617-550 (Hrvatski savez za esperanto).
ŠTO JE NA PROGRAMU i TKO MOŽE DOĆI?
Predviđa se bogat
kulturni program, te kratki prigodni govori. On još nije do kraja utvrđen.
Može besplatno doći svatko pa i onaj koji ne razumije esperanto, ukoliko želi
steći dojam o tom jeziku i njegovim pristalicama.
KION ONI PRIFESTAS?
Zamenhofan tagon, 65
jarojn de la zagreba esperanta societo "Bude Borjan",
65 jarojn de Kroata Esperanto-Ligo, 40 jarojn de Kroata unuiĝo de
nevidantaj esperantistoj...
KIE kaj KIAM?
En la ejoj de la juda
komunumo en Zagreb, la strato Palmotićeva, lundon la 20-an de decembro 2010
vespere.
Detalaj informoj per la telefon0 091 / 4617-550 (Kroata Esperanto-Ligo).
KIO ESTAS EN LA PROGRAMO kaj KIU POVAS VENI?
Oni antaŭvidas riĉan
kulturan kaj solenan programom, sed ĝi ankoraŭ ne estas fiksita.
Povas veni senpage ĉiu ajn, eĉ se tiu ne komprenas Esperanton, sed
volas ricevi impreson pri tiu lingvo kaj movado.
2 0 0 9
Kroata Esperanto-Ligo invitas vin al
ZAMENHOF-TAGO en ZAMENHOF-JARO (1959-2009)
la 22-n de Decembro 2009 je 19h en Centar za kulturu Trešnjevka,
Park Stara Trešnjevka
(ĉe tramhaltejo Nehajska, apud la iama Komunumo Trešnjevka)
Programo:
Lanĉo de Granda Vortaro Kroata - Esperanta de Lucija Borčić
Prezentos Damir Mikuličić nome de eldonistoj Sveučilišna knjižara kaj Kroata Esperanto-Ligo
Atribuo de Premio Kalendulo 2009
Prezentos Neven Kovačić
50-jara festo de Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo!
Kroatlingva premiero de teatraĵo
Galaktička krstarica Seljan brothers u epizodi: Svjetlost u Zidu tame
Aǔtoro kaj reĝisoro: Vanja Radovanović
Aktoras: Sanja Damjanić, Krunoslav Puškar, Vanja Radovanović, Ratka Vujičić
REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO
NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO