Kroata
Esperanto-Ligo kaj la societoj festis
Hrvatski savez za esperanto i njegova društva proslavili
su
ZAMENHOFA TAGO 2012 ZAMENHOFOV
DAN 2012

Zagreb
Rijeka
Varaždin
Bjelovar
![]()
Zamenhofa
Tago, la 15-a de decembro, naskitago de la aŭtoro de Esperanto (1859),
estas tradicia kaj ŝatata festo de esperantistoj en multaj landoj jam ĉ. 90
jarojn.
Oni tiam renkontiĝas kaj havas laŭeble ian kulturan programon, en klubejoj aŭ
publikaj lokoj.
Por ne doni troan akcenton al unusola persono, iuj proponas alternativan nomon:
La tago de la esperanta libro.
Tiam oni bonvolu aĉeti, eklegi, ekskribi aŭ publike prezenti unu esperantan
libron.
Zamenhofov dan, 15. prosinca, rođendan Lazara Ludvika Zamenhofa,
autora esperanta (1859.) (vidi sliku gore!),
tradicionalna je i omiljena svečanost esperantista u mnogim zemljama već oko 90
godina.
To je vrijeme za međusobne susrete i nekakav kulturni program, bilo unutar
klubova, bilo na javnim mjestima.
Da se ne bi previše naglasila uloga jednog jedinog čovjeka, neki preporučuju
alternativno ime: Dan esperantske knjige.
Tada se preporuča kupiti, početi čitati ili pisati ili javno predstaviti barem
jednu esperantsku knjigu.
|
havas la honoron inviti Vin okaze de 100-a datreveno de naskiĝo de la esperantisto, verkisto,donatoro kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj, al prezentado de la libro kaj tiurilata ekspozicio Tibor Sekelj – aliaj homoj kaj landoj merkredon, la 19an de decembro 2012. je la 19-a horo Adreso: Trg Mažuranića 14 Zagreb
|
imaju čast pozvati Vas u povodu 100. obljetnice rođenja istraživača, esperantista, pisca, darovatelja isvjetskog putnika Tibora Sekelja,na predstavljanje knjige i prigodne izložbe Tibor Sekelj – drugi ljudi i krajevi u srijedu, 19. prosinca 2012. u 19 sati Trg Mažuranića 14 Zagreb
|
Zamenhof-tago en
Zagreb 2012
en la 125a jaro
de Esperanto estis dediĉita al la centa naskiĝjubileo de Tibor Sekelj
Pli ol sesdek personoj el diversaj Esperanto-societoj kolektiĝis en la prestiĝa zagreba Etnografia muzeo la 19an de decembro 2012 por ĉeesti la lanĉon de nova libro pri Tibor Sekelj. La libro "Tibor Sekelj - aliaj homoj kaj aliaj regionoj" estas eldonita de la muzeo mem okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj . La libro enhavas kroatajn tekstojn de la direktoro de la muzeo Damodar Frlan, de Želimir Koščević, de Spomenka Štimec kaj la ĉefan tekston de Dr-o Aleksandra Sanja Lazarević. Plej multaj tekstoj aperas kun la paralela anglalingva traduko. Zlatko Tišljar aŭtoris esperantlingvan tekston pri Tibor Sekelj. La 40-paĝa libreto enhavas multajn fotojn el la postlasaĵo de Sekelj. La librolanĉo okazis meze de ekspozicio de etnografiaj objektoj el Aŭstralio, Mikronezio kaj Nov-Gvineo kiujn Tibor Sekelj donacis en 1972 por la neeŭropa kolekto de la zagreba Etnografia muzeo. Havi librolanĉon pri la mondvojaĝanto meze de la objektoj kiujn la aŭtoro donacis al la muzeo, donis unikan sperton.
Zamenhofov
dan
u Zagrebu
u 125-oj
godini
esperanta
posvećen
je stogodišnjici rođenja
Tibora Sekelja
Više od
šezdeset
ljudi iz
različitih
esperantskih
društava
okupilo se
u prestižnom
zagrebačkom
Etnografskom muzeju
dana
19. prosinca 2012.
da prisustvuju
promociji nove knjige
o
Tiboru Sekelju.
Knjigu
"Tibor
Sekelj -
drugi ljudi
i krajevi"
je objavio
sam muzej
u povodu stote
obljetnice
rođenja
Tibora Sekelja.
Knjiga sadrži
tekstove
na hrvatskomkoje su pisali
ravnatelj
muzeja
Damodar
Frlan,
Želimir Koščević,
Spomenka
Štimec
i
glavni
tekst
dr.
Aleksandre
Sanje
Lazarević.
Većina
tekstova
pojavljuje
se s paralelnim
prijevodom na engleski
jezik.
Zlatko
Tišljar
pisao je
esperantski
tekst o
Tiboru Sekelju.
Knjižica na 40 stranica
sadrži i mnoge
fotografije
iz Sekeljeve ostavštine.
Promocija knjige
odvijala se
usred
izložbe
etnografskih predmeta
iz Australije,
Mikronezije
i Nove Gvinejekoje je
Tibor Sekelj
donirao
1972. za neeuropsku zbirku
zagrebačkog Etnografskog
muzeja.
Imati
promociju knjige o tom
svjetskom putniku usred
objekata koje je on
dao
u muzej,
bilo je
jedinstveno iskustvo.
Predsjednica
KEL-a
Judita
Rey
Hudeček
obratila se svojim
pozdravom
javnosti,
a posebno
novoosnovanom
zagrebačkom esperantskom
društvu
koja nosi
naziv
"Tibor Sekelj".
O
životu
pisca,
etnografa,
esperantista
i
svjetskog putnika
govorili su Damodar
Frlan
i Spomenka
Štimec.
Neven
Mrzlečki
je održao gitarski koncert
i pjevao
na tri jezika
u počast
autoru,
čiji je 40
od ukupno 80
knjiga
bilo
u izloženo u salonu.
Skup
je završio koktelom
za publiku
u prijateljskom
ozračju, što je istovremeno
bila i zadnja aktivnost Saveza u programima bogatoj 2012. godini
-
"Godini
Tibora Sekelja".
(S. Štimec)

Parto de la
publiko kaj parto de la objektoj kiujn Tibor Sekelj alportis el ekster Europo
Dio publike i dio predmeta koje je Tibor Sekelj donio s drugih
kontinenata. Foto: Mihovil Gotal

De maldekstre: Neven Mrzlečki (esperantisto kaj
opera kantisto), Spomenka Štimec (sekretariino de KEL),
S-ro Damodar Frlan (direktoro de la etnografia miuzeo) kaj Judita Rey Hudeček (prezidanto
d KEL)
S lijeva; Neven Mrzlečki (esperantist, operni pjevač),
Spomenka Štimec (tajnica Hrv.saveza za esperanto),
g. Damodar Frlan (direktor etnografskog muzeja) i Judita Rey Hudeček
(predsjednica Saveza)

Foto: Ivica Špoljarec
|
ul. Blaža Polića 2, Rijeka je la 18-a horo
|
Esperantski klub Rijeka ul. Blaža Polića 2, Rijeka u 18 sati |
ZAMENHOF-TAGO EN RIJEKA 2012
En Rijeka la 17an de Decembro 2012 okazis renkontiĝo de rijekaaj esperantistoj por omaĝi Zamenhof-tagon. La festo estis en la societejo de Esperanto Societo Rijeka ĉe la adreso Blaža Polića 2. La festo komenciĝis je la 18a horo kaj finiĝis je la 21a. Pri la vivo de Lazar Ludvig Zamenhof parolis prezidantino de la societo Nataša Batistić, kaj versojn de Zamenhof el "Preĝo sub la verda standardo" deklamis Vjekoslav Morankić. La okazaĵon partoprenis 17 personoj. Post solena parto la societo por ĉeestantoj preparis manĝetojn por gustumi.
ZAMENHOFOV DAN U RIJECI 2012. GODINE
Esperanto društvo Rijeka upriličilo je obilježavanje Dana Zamenhofa u Rijeci 17. prosinca 2012. godine na Rijeci u prostorijama društva u ulici Blaža Polića 2, s početkom u 18 sati. O životu Lazara Ludviga Zamenhofa govorila je predsjednica društva Nataša Batistić, dok je stihove iz njegovog djela "Preĝo sub la verda standardo" recitirao Vjekoslav Morankić. Poslije svečanog dijela riječko je društvo upriličilo domjenak za prisutne na proslavi. Ukupno je bilo događaju prisutno 17 osoba.


|
(sekcio por eksterlanda literaturo) ul. A. Cesarca 10, Varaždin je la 19-a horo
|
Gradska knjižnica "Metel Ožegović" ul. A. Cesarca 10, Varaždin u 19 sati |
ZAMENHOF-TAGO EN VARAŽDIN 2012
ZAMENHOFOV DAN U VARAŽDINU 2012


|
ekde 9:30 poste: La asocio "Češka Obec" ul. A. K. Miošića 28, Bjelovar
|
Gradska knjižnica "Petar Preradović" poslije: Udruga "Češka Obec" ul. A. K. Miošića 28, Bjelovar |
ZAMENHOF-TAGO EN BJELOVAR 2012
JE VIA SANO, SAMIDEANOJ!
Per tiuj vortoj tostis okdeko da kroataj
geesperantistoj, tintigante la glasojn kun speciala “Zamenhoftaga vino”. Ili
kolektiĝis en Bjelovar, por festi kune la 125-an datrevenon de Esperanto, kaj la
plej gravan festotagon de Esperanto-komunumo: la Zamenhofan tagon, la tagon de
Esperanta kulturo kaj de Esperanta libro, kiel tion akcentis unu el la
festparolantoj. Kun indigno oni rifuzis kvalifikojn de esperantistoj-modernistoj,
kiuj opinias ke la festado de Zamenhofa tago estas malmoderna kulto de personeco,
dum kiu oni jubilas al sia “sankta Zamenhofo”. Por la unua fojo dum kelkaj
pasintaj jardekoj, tiel amasa festado de Zamenhofa tago okazis ekster Zagrebo.
Iniciatis kaj realigis ĝin Bjelovara Esperantista Societo kunlabore kun du aliaj
regionaj societoj: Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo
“Estonteco” el Križevci. Aparte gravis la kunlaboro de Kroata Fervojista
Esperanto-Asocio el Zagrebo, kies membroj organizite, per trajno, venis al
Bjelovar. La evento montris, ke eblas festi ekvilibre, altirante al niaj festoj
geesperantistojn mem, sed agante ankaŭ eksteren el nia rondo, altirante la
intereson de neesperantistoj.
Popola biblioteko “Petar Preraović” estis denove
institucio en kiu ni trovis subtenon por niaj programoj. Okazis en ĝi eĉ tri
malgrandaj ekspozicioj, per kiuj ni klopodis kaj sukcesis veki atenton de
neesperantista publiko. La fotoekspozicio “La vivo tra objektivo” de
esperantisto Ivica Šćepanović el Gornji Humac sur la insulo Brač, okupis la
centran lokon en la teretaĝo de la biblioteko. Iom malpli granda estis
ekspozicio “Dudek numeroj de la revuo Zagreba Esperantisto”, kiu atentigis nin
pri la revuo de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj, obstine aperanta ekde 2007,
kaj antaŭ kelkaj semajnoj eldoninta sian jubilean 20-an numeron. Sur la unua
etaĝo estis starigita la ekspozicio “La mondo estas mirinda ĝardeno”, en kiu la
bjelovaranoj prezentis ĉirkaŭ 120 gratulkartojn, ricevitajn de esperantistoj el
la mondo kiel reagon al propra festado de Zamenhofa tago. Ŝajne malmodernas la
kutimo skribi bildkartojn en la komputila epoko, sed ĝuste reveno al bonaj
malnovaj tradicioj estis la celo de ĉi tiu iniciato de bjelovaranoj, deziranta
montri la tutmondecon de Esperanto.
La ekspozicioj staris en la biblioteko ekde la 7-a ĝis la 17-a de decembro, kaj la 15-an de decembro grupo de kvindeko da esperantistoj vizitis ilin akompane de la biblioteka direktoro Marinko Iličić kaj la urbestro de Bjelovar Antun Korušec, kiuj entuziasme salutis la vizitantojn kaj konigis al ili la institucion kiu gastigis la ekspoziciojn. En la urba parko la grupo faris komunan foton, kaj ĉiuj kune iris al la salono de Ĉeĥa komunumo, kie okazis kultura programo por okdeko da kolektiĝintaj samideanoj,
El la riĉa programo ni menciu la salutparoladon de Franjo Forjan,
kaj la tre speciale (kun drumsonoj) recititan Zamenhofan poemon “Al la fratoj”.
La recitadon prezentis lernantoj de profesoro Marko Dragičević el Buroteknika
kaj ekonomika lernejo de Bjelovar. Zdravko Seleš recitis la poemon de bjelovara
poeto-esperantisto Željko Sabol “Manringo de mia morta patrino”, kaj honore al
“La jaro de Tibor Sekej”, ankaŭ la poemon “La sango min pelas”, verŝajne la
lastan poemon de konata esploristo kaj mondvojaĝanto. Prezentita estis ankaŭ la
plej nova libro de Zdravko Seleš, titolita “Sonĝoj kaj ombroj”, kiun li verkis
en tri lingvoj (la norma kroata, la kajkava dialekto kaj Esperanto). Muzikis por
la gastoj la juna bjelovara violontalentulino Vanda Dabac (ŝi prezentis la
muzikon de Bach), kiu kune kun kantistino Marica Hasan el Đurđevac prezentis en
Esperanto la kanton “La Paloma”. Feste parolis Josip Pleadin pri la graveco kaj
signifo de Zamenhofa tago, kaj Radenko Milošević pri la festanta revuo “Zagreba
Esperantisto”. La centra parto de la programo estis projekciado de la filmo
“The Universal Language” de usona reĝisoro Sam Green. Fine de la programo
Radenko Milošević konigis al la ĉeestantoj, ke Unuiĝo de zagrebaj esprantistoj
donacis al Dokumenta Esperanto-Centro la sumon de preskaŭ 1000 eŭroj por aĉeto
de moderna kopia kaj skan-aparato pro la bezonoj de modernigo de DEC. Publike
estis subskribita koncerna donackontrakto.
Kiel jam plurfoje ĝis nun, ankaŭ ĉi tiun programon sponsoris
malavare la urbestro de Bjelovar Antun Korušec, la departementa funkciulino
Dominka Pretula kaj aro da sponsoroj. Por ĉiuj gastoj estis organizita
antaŭtagmeza lunĉo kaj kafo, kaj posta abunda tagmanĝo, post kiu sekvis danco
akompane de muziko de la ensemblo de Ĉeĥa komunumo. La loka gazeto “Bjelovarac”
anoncis la aranĝon en sia numero de la 13-a de decembro, kaj ankaŭ skipo de
televidaj filmistoj filmis ĝin. Por dokumentaj celoj estis engaĝita profesia
fotisto kaj filmisto Jozo Lovrić. Ĉiuj gastoj kunprotis hejmen ankaŭ la libron
“Božji robovi”, kiun al ili donacis la osijeka veterana esperantisto Aleksandar
Kocian. Oni ricevis ankaŭ specialan Esperantan kantareton, katalogon de
foto-ekspozicio de Ivica Šćepanović, kelkajn numerojn de “Zagreba Esperantisto”
kaj bldkartojn de Bjelovar, kion al ili donacis la organizantoj kaj iliaj
sponsoroj.
(Zdenka
Polašek)
ZAMENHOFOV DAN U BJELOVARU 2012
U VAŠE ZDRAVLJE "SAMIDEANOJ"!
(Napomena administratora:
prethodni tekst na esperantu je jako dugačak i zahtjevan,
pa ga na hrvatski treba prevesti sama autorica; nadajmo se da će i prijevod
uskoro stići)

Bildkartoj el la tuta mondo, ricevitaj post peto
al la esperantistaro, speciale pot tiu ĉi festo.
Razglednice iz svijeta koje su po molbi organizatora ovog
susreta poslali esperantisti diljem svijeta u Bjelovar.

REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO
NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO