
Esperanto-Societo
Božidar Vančik ĉesis ekzisti
Esperanto-Societo
Božidar Vančik el Varaždin
finis sian vivon per la kunsido de la jarasembleo la 14an de septembro
2015.
La lasta prezidantino de la societo estis Snježana
Rusman
kaj ŝi ricevis de la jarasembleo
la taskon fermi la ĝirkonton
kaj, konforme al la statuto de la societo, la restantan monon de la konto de
la societo sendi al la konto de Kroata Esperanto-Ligo.
La societanoj decidis sian arkivon disponigi al Dokumenta Esperanto-Centro
en Đurđevac.
Tiel
finiĝis la vivo de la societo kiu flegis en sia nomo la memoron pri la
kroata esperanta poeto Božidar Vančik,
kies poemo Al abortita ido konfirmas
la kroatan literaturan kreemon en Antologio
de la originala esperanto poezio.
Granda
perdo por Kroata Esperanto-Ligo kaj por urbo Varaždin!
En la urbo en kiu "dormas la anĝeloj"
la multajara Esperanto-Societo endormiĝis.
La konsolo estas ke ĝia membro Tihomir
Engler plue daŭrigas
sciencan esploron pri tradukoj de kroata infanliteraturo al
Esperanto.
(S. Štimec)
FOTOGRAFIJE IZ POVIJESTI ESPERANTA U VARAŽDINU
FOTOJ EL LA ESPERANTA HISTORIO DE VARAŽDIN
El la lasta kaj malfonda kunveno....

Zamenhofa tago 2013 en Varaždin:



Varaždin - klubo en 1935:

Kongres 1998:


Fragmenti iz jednog broja biltena "La Progreso":




1951:


