ASTRONOMSKI CENTAR kraj SPLITA na MOSORU (Zvjezdano Selo)
u 2015. POSJETILI ESPERANTISTI
koji su ga gradili prije 30 godina kao dio esperantske radne brigade
ASTRONOMIAN CENTRON apud SPLIT sur LA MONTO MOSOR
(Stela Vilaĝo) en 2015 VIZITIS ESPERANTISTOJ
kiuj antaŭ 30 jaroj konstruadis ĝin kiel membroj de esperanta laborbrigado
F O
T O

Post
fino de la 100-a UK de Esperanto, el Lille
(Francio) alvenis al Split
(Kroatio) du esperantistoj: Jolanta
van Holstein, kun la filino Nicoleel Hago kaj la instruisto Murat
ึzdizdar
el Istanbulo kiuj antaǔ 30 jaroj partoprenis en konstruado de la
Astronomia Centro de
Split. La Astronomian Centron
ĉe Split, sur la monto Mosor,
je alteco de 700 oni komencis konstrui en la jaro 1985. Tiam estis formita
la Internacia esperanta laborbrigado kiu konsistis el 28 personoj el 17
landoj. La laborbrigadanoj estis inter la unuaj pioniroj kiuj laboris je
fundamento-konstruado dum kvar semajnoj.
Hodiaǔ
tiǔ ĉi konstruaĵo estas moderna, bela kaj instrua por multaj
generacioj, kaj ne nur por apuda loĝantaro,
sed ofte por
eksterlandanoj diras Zoran
Knez, la konstanta animanto de la
Astronomia Centro.
La
unusemajna restado sur Mosor (la centro de la iama Respubliko Poljica,
kiu ĉi-jare havas sian 1000-jariĝon), okazis dank' al la lokaj
esperantistoj: Esperanto-Societo Split kaj la membroj Zdravko
Budiša, Andjelko Drnasin, Davor Grgat kaj la plej signifa homo, kiu
organizis kunvenadon kaj realigon de
tiu ĉi renkontiĝo Marijan
Cecić.
La gastoj ankaŭ vizitis la urbon Omiš
kaj estis akceptitaj ĉe la Urbodomo fare de la
vicurbestro Ivan Tomasović. Ni informis lin pri la monda lingva problemo kaj pri
Esperanto. La tutan vesperon ni ĝuis sur tegmento de la Centro, sur teraso,
rigardinte la ĉielon kun multaj planedoj ĝis la noktomezo. S-ro Knez
montris al ni grandan kupolon, kie li demonstris laboron de teleskopo, kaj poste
ni ĝuis la noktan ĉielon, rigardante
multajn stelojn, planedojn kaj konstelaciojn, inter alie
Venuson, ni ankaŭ bone
sukcesis vidi Saturnon, kaj ni
eksciis kiuj steloj plej forte lumas, kaj kiel oni trovos Nord-poluson.
Dum ni rigardis la ĉielon, ĉe la norda parto preteriris klare videbla
la Internacia kosmonaŭtika stacio sur kiu troviĝas tri rusoj, du
usonanoj kaj unu japano. La astronomian fenomenon Larmoj
de sankta Lovro, ni bedaŭrinde maltrafis ĝi okazis la venontan
nokton.
La
sekvontan tagon ni vizitis la
malnovan urbo-parton de Split, ni
vidis la ĝardenon, la monumenton de Grgur
Ninski,
kaj Peristil-on, kun du tre
gravaj pordegoj. Ni promenis en Split tra
la palaco de la iama romia imperiestro Diokleciano,
vizitis la preĝejon de Sankta Dujo
la simbolon de la urbo kaj la marbordon de Split.
Ni havis intervjuon en Radio Split.
Sekvan tagon, post vizitoj al Kaštela
kaj Trogir, la gastoj posttagmeze ŝipe vojaĝis al la insulo Ŝolta,
kie ili estis gastoj de Marijan Cecić kaj ĝuis ripozon.
Ni dankas al la Astronomia Centro sur Mosor
por tiel belaj impresoj kaj oni esperu ke la gastoj revenos alian jaron.
Dum
unusemajna restado en Split, la esperantistoj estis akceptitaj ĉe la
Urbestro de Omiš, en Radio Split ili estis intervjuitaj kaj pri ili
skribis
"Slobodna Dalmacija" kaj pliaj ret-paĝaroj!
[Davor Grgat]


NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO