|
INTERNACIA LITERATURA PREMIO
al ZDRAVKO SELEŠ
el ĐURĐEVAC, KROATIO
La eldonejo "Impeto" el Rusio organizis konkurson "Verda Plumo".
Zdravko Seleš ricevis en 2012 la 3-an premion por sia recenzo
"Nova realismo de Mikaelo Bronŝtejn aŭ eta traktato pri leganto".
La recenzo originale estis farita por renkontiĝo de esperantaj
verkistoj en Kroatio 2011
(okazinta en la vilaĝo Hrašćina, organizata de Spomenka Štimec
kaj financata de Ministerio pri kulturo de Kroatio). |