|
Esperantsko "Jadransko ljetovanje" u Hrvatskoj
Esperanta "Adriatika feriado" en
Kroatio |
![]() |
e

Veliki
èlanak Davora Grgata u "Slobodnoj Dalmaciji" 1. rujna 2013.
(KLIKNITE OVDJE)
ĈU NOVA PRIMOŜTENO?
(Davor Grgat kaj Josip Pleadin)
Kelkaj
esperantistoj kiuj ĉi-somere feriis en la "Adriatika feriado" en Prvić Luka,
kun nostalgio rememoris la Esperanto-kampadejon de Primoŝteno, kaj demandis
sin mem kaj la organizantojn, ĉu la insulo Prvić fariĝos "nova Primoŝteno"?
La situo de la insulo Prvić en la arkipelago de Šibenik, tre proksime al
Primoŝteno, rememorigis nin pri la loko al kiu dum jaroj "pilgrimis" la "verda
popolo". Tiu epoko vivas en la memoroj de malnovaj esperantistoj kaj
diskoniĝas inter la novaj generacioj kiel afero nepre ripetenda.
Esperantistoj bezonas lokon por lerni Esperanton, sed ankaŭ por renkontiĝi,
amuziĝi, ferii, ĝui, edukiĝi ... Tial la ideoj pri somera lernejo de
Esperanto okazonta en la estontaj jaroj en Prvić Luka estas ne nur revo de
esperantistoj, sed tute reala ebleco.
"Adriatika
feriado", organizita de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, okazinta por
la unua fojo ĉi-somere, estis malgranda sed tre internacia. Dudeko da
esperantistoj venis el eĉ 12 landoj, ĉefe de Eŭropo. Kiel unu el la
konkludoj, la feriantoj akcentis, ke la aranĝo meritas pli grandan atenton
de la esperantistaro, ke ĝi estas aparte interesa por eksterlandanoj, kaj ke
ĝi estas nesufiĉe konata kaj tre malmulte reklamita inter esperantistoj. La
organizanto klarigas, ke la ĉi-jara feriado estis nur provo, sed ke la
rezultoj estas kontentigaj ĉiusence. DEC jam komencis preparojn por organizi
ĝin tradicie, uzante la ĉi-jarajn spertojn por plibonigi la programon kaj
por venigi pli da partoprenantoj. Pri detaloj estas ankoraŭ tro frue paroli,
sed oni klopodas eltrovi eblecojn ankaŭ por feriado de junaj esperantistoj
je pli malaltaj prezoj, kaj samtempe trovi eblecon ankaŭ por venigi
esperantistojn kiuj bezonas pli grandan komforton.
"Adriatika feriado" okazis en la Hostelo "Peski", posedata de Urbo Đurđevac, kiu afable invitis Dokumentan Esperanto-Centron eluzi la pli ol favorajn kondiĉojn por organizi ion el siaj programoj. Urbo Đurđevac tiel stimulas la aktivecojn de civitanaj asocioj registritaj en sia teritorio. Oni elektis la pintan turisman sezonon inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto, kio montriĝis plene trafa, ĉar la feriantoj dum la tuta semajno havis tre belan veteron, kio ebligis ankaŭ senĝenan realigon de abunda turisma programo. La feriantoj vizitis la Naciajn parkojn Kornati kaj Krka per aparte luita ŝipo, kaj la Nacian parkon Lagoj de Plitvice dum la revenveturado al Zagrebo. Interparolante kun la partoprenintoj, mi aŭdis nur laŭdojn pro la bona organizado, kiuj adresiĝas al Josip Pleadin, la sekretario de DEC, kiu dum pluraj monatoj intense organizis la aranĝon, klopodante plenumi ĉiujn individuajn dezirojn de aliĝintoj.
Krom la turisma programo kiu allogis pej multajn aliĝintojn, abundis ankaŭ la Esperanta programo. Ĝi estis organizata sur la teraso antaŭ la hosteo, kaj tre ofte elvokis interesiĝon ankaŭ de aliaj turistoj en Prvić Luka. Koncertis tie Neven Mrzlečki, estis starigita foto-ekspozicio de Ivica Šćepanović el Brač, prezentiĝis la nova (22-a) numero de "Zagreba Esperantisto", la nova libro de Tibor Sekelj "Padma, la eta dancistino" kaj la nova poemaro de Josip Pleadin "Cigna kanto". Raita Pyhälä el Finnlando interese prelegis pri finna saŭno kaj rakontis finnan legendon, okazis sinprezento de ĉiuj partoprenantoj, Adam Wilkus el Pollando prelegis pri Krakovo kaj kroataj birdoj, kaj okupiĝis pri esplorado de la kroata lingvo, Pavel Lopatin el Rusio prezentis sian urbon Krasnojarskon, kaj pri siaj Primoŝteno-rilataj memoroj parolis Kerstin Rohdin el Svedio. Estis organizita komuna vizito al la Memorcentro de Faust Vrančić kaj komuna ŝipa vizito al Šibenik, sed pluraj feriantoj mem esploris la insulon bicikle, piede kaj per kajako. Tia abundo de programoj diferencigis la esperantistojn disde aliaj grupoj kiuj antaŭe feriis en la Hostelo "Peski" kaj havigis al ili la titolon "la plej bona". Menciindas, ke la grupo estis tre amikeca, kolegeca, sen disputoj kaj sen "hipoteko" portota hejmen. Ĉio ĉi fariĝis bona fundamento por reveni kaj kunferii ankaŭ en estontaj jaroj, kion pluraj jam promesis.
Evidenta estis ankaŭ la granda interesiĝo de amaskomunikiloj pri la aranĝo,
ĉar aperis artikoloj en “Slobodna Dalmacija” (3), “Šibenski list” (1),
“Šibenski tjednik” (1) kaj la ĵurnalistino Josipa Petrina mem venis al Prvić
Luka por registri la elsendon por la unua programo de Kroata Radio, kiu
estis elsendita la 10-an de aŭgusto.
Ni ekdeziru al "Adriatika feriado" ankaŭ estonte favoran venton en siaj veloj!
NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO