Hrvatski esperantisti u posjetu Makedoniji 2017.
Kroataj esperantistoj vizitis Makedonion en 2017
izvješće Judite Rey Hudeček (esp.) raporto de Judita Rey Hudeček (esp.)
zbor Ezerki pjeva na esperantu (video iz 2014) u Zagrebu la koruso Ezerki kantas esperante en 2014 en Zagreb
F O T O
Susret s esperantistima iz Prilepa Renkontiĝo kun esperantistoj el Prilep
Esperanto-societo en Prilep kaj la gastino Françoise Noireau
"Ezerki"
- makedonski pjevački zbor iz Zagreba pjeva na esperantu "Eleno"
(2014.)
loka dosiero!
"Ezerki"
- makedona koruso el Zagreb kantas en Esperanto "Eleno" (2014.)
[YouTube]
KROATAJ
ESPERANTISTOJ
EN MAKEDONIO 2017
Ne
estas hazardo ke la
ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto por sia ĉeftemo elektis
turismon. Unuiĝintaj nacioj proklamis la jaron 2017 - la Internacia
jaro de daŭripova turismo por evoluigo. Esperanto kaj turismo estis de
ĉiam forte kaj ofte ligitaj. Esperantistoj ŝatas vojaĝi kaj
konatiĝi kun aliaj popoloj kaj iliaj kulturoj.
Kroataj
esperantistoj antaŭe multe vojaĝis grupe. Niaj aŭtobusaj
karavanoj al Internacaj Junularaj Kongresoj
estis mondkonataj kaj famaj. La grupvojaĝoj estis ne nur gajaj,
sed ankaŭ gravaj por la
kroata Esperanto - movado. Kune vojaĝinte, la homoj havis tempon pli
bone konatiĝi kaj interŝanĝi siajn ideojn.
La
cirkostancoj intertempe ŝanĝiĝis. Ne nur en KEL
kaj nia lando, sed en
la mondo ĝenerale. La homoj daŭre interesiĝas pri
aliaj landoj kaj kulturoj, sed iĝis pli individualistoj, ne tiom ŝatas
vojaĝi grupe.
En
tiaj cirkostancoj estus grave
ke finfine kroataj esperantistoj post longa tempo vojaĝis ien
grupe, kaj la celo estis ne nur interesa, sed ankaŭ por Esperanto grava
- Makedonio.
Kio kaj kiel fakte okazis ?
Kroataj esperantistoj dum jardekoj flegas simpation al tiu antikva lando. En
la ejoj de Esperanto-societo en Amruševa 5 en Zagreb estis fondita
Kroat-makedona asocio, unu el la plej aktivaj asocioj de amikeco en Kroatio
ĝenerale. Ĝia virina koruso Ezerki
(Virinoj de la lago) sian unuan prezentadon al la internacia publiko
havis dum Universala Kongreso en Zagrebo en
2001 kaj de tiam laŭbezone kantas ankaŭ esperantlingve.
La ensemblo Ezerki intertempe
eldonis 5 kompaktdiskojn (la sesa estas preparata) kaj ne forgesis
Esperanton. Iuj el ili jam de antaŭe konas la
Internacian Lingvon, kaj iuj lernas ĝin nun.
Dank'
al la fakto ke la viceprezidantino de KEL, kaj prezidantino de
Esperanto-Societo Trixini el Hrašćina
estas Judita Rey Hudeček, kiu samtempe
prezidas Kroat-makedonan
asocion, ĉi-jare okazis ankaŭ komuna studvojaĝo al Makedonio.
De la 21a – 27a de junio 2017 tra Makeodnio vojaĝis makedonoj
vivantaj en Kroatio, membroj de Kroat-makedona asocio kaj esperantistoj.
Esperantista grupo el Kroatio ne estis granda, entute 8 personoj, sed al
ĝi aliĝis ankaŭ la franca esperantistino Françoise
Noireau, do entute 9 personoj. Negranda grupo, sed ĝi plenumis
grandan taskon. Nome la tuta programo okazis laŭbezone trilingve
(kroate, makedone kaj esperante). Simpatia kaj komunikema franca
esperantistino (kiu ĉiumatene dum matenmanĝo muzikis por la grupo
kaj aliaj gastoj de hotelo) bonege al la tuta 39-persona grupo montris kiel
funkcias Esperanto. Dum intervujoj ĉe la makedonaj radio kaj
TV-elsendoj oni ĉiam menciis ankaŭ Esperanton.
Dank'
al Françoise,
ankaŭ la makedonaj esperantistoj revigliĝis. En la lando
kiu havas interesan kaj riĉan esperantan historion momente okazas
nenio. Makedona Esperanto-Ligo ne funkcias. Dum
oni ĉe UEA cerbumas kiel veki denove la makedonan Esperanto-movadon ,
ĉi vojaĝo ekis tion fari.
Gastante
ĉe makedonaj esperantistoj, Françoise ne nur refreŝigis iliajn
lingvosciojn, sed faris multajn fotojn kiujn ŝi jam aperigas dise tra
la mondo kaj montras, ke en tiu lando Esperanto ankoraŭ vivas.
La
Esperanto-rondo de amikoj de Makedonio pligrandiĝas. Kune kun la
lokaj esperantistoj oni komencis esplori eblecojn
helpi revigligon la esperantan vivon en Makedonio. Helpante
al Makedonio ni fakte helpas ankaŭ al ni mem. Esperanto ne estas la
lingvo kiun ni bezonas por komuniki kun niaj samlandanoj, ĝi devas
konstrui internaciajn pontojn.
(Judita Rey Hudeček)
NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO