|
Povodom Europskog dana jezika: tečaj
esperanta u Križevcima
Okaze de la Eŭropa Lingvotago: esperanta
kurso en Križevci
|
![]() |
Krunoslav Puškar s učenicima Krunoslav Puškar kun la
gelernantoj

Okaze de la
Eŭropa Tago de Lingvoj (septembro 2015)okazis en bazlernejo ''Ljudevit Modec''
en Križevci la 28-an de septembro 2015 unutagaj lingvokursoj de multaj eŭropaj
lingvoj kiel: la angla, la germana, la franca, la itala, la rusa, la ĉeĥa,
sed ankaŭ - Esperanto. Entute dekunu lernantoj de la bazlernejo entuziasme
partoprenis la esperantan lingvokurson gvidatan de la profesoro Krunoslav Puškar, kvankam
la intereso estis pli granda. Nome, pro multaj lingvokursoj en la sama tempo, ne
sukcesis ĉiuj lernantoj partopreni ĉiujn lingvokursojn. Ankaŭ, pro la striko
de profesoroj, ne ĉeestis ĉiuj
lernantoj en la lernejo.
Mallonge, dum la kurso de Esperanto la dekunu bazlernejaj komencatoj la unuan
fojon aŭdis pri la interesa kaj kompleksa historio de Esperanto, ĝia ideo kaj
strukturo, sed ankaŭ lernis prezentiĝi en la nova lingvo. Por gajni impreson
pri la lingvo, la lernantoj tralegis kaj tradukis la tekston de la unua leciono
en la lernolibro laŭ la Zagreba metodo. Ravitaj pro la facileco de la lingvo,
la lernantoj finfine esprimis deziron enkonduki Esperanton en bazlernejojn. Kun ĉi-tiu
kurso ĉesis
la dujara paŭzo post la konataj someraj Eo-kursoj okazintaj en Križevci
(2010-2013) de la sama instruisto.
Povodom Europskog dana jezika
(rujan 2015.) održani su u Osnovnoj školi ''Ljudevit Modec'' u Križevci la
28. rujna 2015 jednodnevni tečajevi mnogih europskih jezika, npr. engleski,
njemački, francuski, talijanski, ruski, češki, ali i esperanto! Ukupno
11 učenika ove škole oduševljeno je pohađalo tečaj
esperanta kojeg je vodio profesor
Krunoslav Puškar. Zanimanje je bilo i veće, ali zbog mnogih istovremenih tečajeva
nisu mogli svi stići na sve. A i zbog profesorskog štrajka nisu svi učenici
ni došli u školu.
Za vrijeme tečaja je 11 osnovnoškolaca prvi put čulo o zanimljivoj i složenoj
povijesti esperanta, njegovoj ideji i strukturi, ali naučilo predstaviti se na
tom jeziku. Da bi dobili dpjam o jeziku, učenici su pročitali i preveli tekst
prve lekcije iz udžbenika po zagrebačkoj metodi. Zadivljeni lakoćom jezika, učenici
su na kraju izrazili želju za uvođenjem esperanta u osnovne škole. Ovim događajem
prekinuta je dvogodišnja pauza nakon prethodnih tečajeva u Križevcima
(2010.-2013., od strane istog nastavnika).
NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO