VIZITO
DE prof. ILONA KOUTNY (EL POLLANDO) AL KROATIAJ ESPERANTISTOJ en 2015 +
FOTOJ
POSJETA prof. ILONE KOUTNY (IZ POLJSKE) HRVATSKIM ESPERANTISTIMA
u 2015. + FOTOGRAFIJE

Prof. dr Ilona Koutny, gvidanto de la
Interlingvistikaj Studoj kaj de la Finn-Ugra Katedro
en Universitato Adam Mickiewicz (UAM), Poznano, Pollando
Prof. dr. Ilona Koutny, voditelj
Interlingvističkih studija i Ugrofinske katedre
na Sveučilištu Adam Mickiewicz (UAM), Poznanj, Poljska.
( Pri
la Interlingvistikaj Studoj en Poznano jen artikolo de Dalibor Šeatović
)
( O
studiju interlingvistike u Poznanju evo članak Dalibora Šeatovića
)
RAPORTO PRI VIZITO DE ILONA KOUTNY KAJ
PRI ŜIAJ PRELEGOJ EN
KROATIO, en marto 2015
(KELKAJN FOTOJN VIDU SUBE)
Inter la 18-a kaj 22-a
de marto 2015 Kroation vizitis Prof. dr Ilona Koutny, membro de la Akademio de
Esperanto. Ŝi gastis en la simpozio organizita kadre de Finn-Ugra Instituto
de la Filozofia fakultato de Zagrebo. Parton de sia restado en Kroatio ŝi
dediĉis al la kroataj esperantistoj.
Marde, la 18-an de
marto, Prof. Koutny faris la prelegon kadre de kluba vespero kiel gasto de la
Esperanto-societo Tibor Sekelj. La titolo de la prelego estis
"Esperantlingva bildo de la mondo". Koutny, kiu estas ankaŭ gvidanto de la
Interlingvistikaj Studoj kaj gvidanto de la Finn-Ugra Katedro de Universitato
Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando, en sia prelego traktis diversajn
problemojn, kiel ekzemple - ĉu
Esperanto entute prezentas iun propran bildon de la mondo aŭ nur spegulas aliajn (ekz. en kiu koloro kaj formo
ni vidas la sunon); se jes, kian, kaj ĉu ni pensas en tiuj specialaj
kategorioj, kiam ni uzas Esperanton?
Pro la interesa temo, la publiko sufiĉe
bone "kunlaboris" kun la prelegantino per komentoj, aŭ
starigante demandojn al kiuj Prof. Koutny tuj donis klarigajn respondojn.
Sabate, la 21-an de marto, grupo da Esperantistoj akompanis nian gastinon al la ekskurso al Varaždin, kie ŝi vizitis urbajn vidindaĵojn kaj renkontiĝis kun la verkistino Spomenka Štimec. Ni dankas al prof. dr Ilona Koutny pro ŝia vizito al la kroataj esperantistoj. Pli multe pri ŝia prelego oni povas trovi per la jena ligo http://www.amu.edu.pl/~interl/ La etoson de la prelego kaj de la ekskurso oni povas vidi en la aldonitaj fotoj. [D.Šeatović]

Prof. Koutny en la ejoj de Kroata Esperanto-Ligo

Koutny kaj Štimec antaŭ la kastelo de la urbo Varaždin

Štimec, Koutny kaj Kovačić en Varaždin

Kovačić. Šeatović kaj Štimec en Varaždin, akompanantoj de prof. Koutny
NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO