HOSTEL ESPERANTO OTVOREN U KOSTRENI KRAJ RIJEKE, rujan
2015.
HOSTELO ESPERANTO MALFERMITA EN KOSTRENA APUD
RIJEKA, septembro 2015
En
Kostrena, la apudmara urbeto ĉe Rijeka (nur 5 kilometrojn sudorienten de la
centro) la 16-an de septembro 2015 estis malfermita Hostelo
"ESPERANTO" . La hostelo povas akcepti 34 gastojn. La hostelon
malfermis Unuiĝo de Skoltoj de Rijeka (Savez izviđača Rijeke), kaj ĝi
troviĝas en la konstruaĵo konata sub la nomo "Esperanto Domo"
posedata de Esperanto Societo Rijeka. Esperanto Societo Rijeka kiel
ludonanto kaj Unuiĝo de Skoltoj de Rijeka kiel luprenanto subkribis
lukontrakton la 4-an de aprilo 2012. En la kontrakto estas konkludite, ke la
skoltoj havas la rajton establi en la "Esperanto Domo" hostelon
kun la nomo "Esperanto". En la kontrakto estas subskribite ankaŭ,
ke la daŭro de la lutempo estas 20 jaroj, por ke la hostelo povu ekonomie
dum pluraj jaroj normale funkciadi. ĝis nun je la sama loko ekzistis Skolta
ripozejo (Izviđačko odmaralište) "Esperanto Domo" dum pluraj
jaroj (ekde la naŭdekaj jaroj). (En tiu tempo okazis kelkjara interompo de
la luado.)
Necesis
longa tempo ĝis Esperanto-Domo transformiĝis al Hostelo Esperanto
ĉar la burokrata vojo de establo de hosteloj ne estas mallonga. Nun la
Hostelo Esperanto ekfunkciis.
Ni
deziras al la hostelo Esperanto sukcesan turisman vivon. Ke ĝi portu
plue sian Esperanto-nomon tra la estontaj jaroj kaj informu pri Esperanto!
Hostelo
Esperanto en Kostrena estas pli ol simpla ZEO (Zamenhof-Esperanto-Objekto)!
En
la departemento Primorsko-goranska (kiu ampleksas la urbon Rijeka, la regionon Kvarner
kaj montarojn) krom la Hostelo "Esperanto" ekzistas ankaŭ
jenaj tiel nomataj ZEO-j: Hotelo
"Esperanto" en Selce
apud Crikvenica, la dulingva (la kroata kaj esperanto) memortabulo en
Korzo (la centra strato de la urbo Rijeka)
pri la unua sidejo de Adriatika Ligo Esperantista. Adriatika Ligo
Esperantista estas la unua Esperanto-organizo fondita en Rijeka
kaj Kroatio 28-an de septembro
1907. La kvara ZEO troviĝas en urba tombejo de Opatija.
Tio estas tombo-ŝtono de la unua esperantisto en Kroatio Marija Pilepić,
kiu ekestis esperantistino en Osijek
en la jaro 1889.
En
la urbo Rijeka esperantistoj jam
longe atendas, ke iu el rijekaaj stratoj ricevu la nomon Ulica esperanta
(Esperanto-strato). La nomo de "Ulica esperanta"
(Esperanto-strato) jam troviĝas en Fonduso de strato-nomoj. El tiu
fonduso Urbo Rijeka rajtas ĉerpi
nomojn por siaj estontaj urbaj
stratoj. Tio signifas ke la Urbo jam faris decidon pri la "Ulica
esperanta" (Esperanto-strato).
[Vjekoslav Morankić]
NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO