Morto en melburna tramo

                                                 rakonto de Spomenka Ŝtimec


 

- La teo de la avino? Ĝi estis tre simpla: pinĉo da sovaĝaj rozoj, pinĉo da milfolioj, pinĉo da fragfolioj.

En la aŭtuna vespero malnovaj gustoj plektiĝis kun la malnovaj rakontoj.

Mi enspiris la odoron de la teo, por senti kion ŝi ŝatis. Kaj kiam vi eniris ŝian familion?

- Estis la jaro 1948. Mi estis vilaĝa instruistino. Necesis rekonstrui la lernejon post la milito, mi aĉetis konstrumaterialojn por la lernejaj necesejoj. Tra la regiono disvastiĝis la diroj pri la entreprenema instruistino. Ankaŭ ŝi jam aŭdis pri mi, antaŭ ol ŝia filo enposteniĝis en la lernejo.

Mi ridetis super la tetaso kaj povis imagi mian panjon: ŝi estis 21 kaj estris la vilaĝan lernejon.

- Kaj ĉu vi memoras la unuan renkontiĝon kun la estonta bopatrino?

- Iun dimanĉon ŝi invitis al la tagmanĝo ambaŭ estontajn bofilinoj. Ŝi estis 56. Impresis min la belo de ŝia kapo. Ŝi kombis siajn harojn “je bubi-frizaĵo”. La tute grizajn ondumajn harojn ŝi fiksis per harpinglo. Ĉokoladkoloraj okuloj, forta nazo. Ŝia korpo estis eta kaj diketa. Ŝi havis hernion kaj tre fortajn vejnojn sur la kruroj.

- En la tagĉambro sur la muro pendis Dipatrino kaj la portreto de ŝia edzo en la uniformo de la unua mondmilito. En la kuirejo bakiĝis sur grandega forno monto da viandaĵo. Tiuj uloj estis viandemaj. La pasto por la nuksa rulkuko pufiĝis en iu grandega ujo. Ĉe ili ĉio estis grandformata.

- Poste mi konos multajn detalojn el ŝia vivo: tuj post la knabiniĝo ŝi edziniĝis al iu hungara notario. Ŝi finis nur du klasojn de la elementa lernejo, sed ŝi estis bela. La notario nur gapis al siaj libroj kaj ne zorgis pri tio kion oni manĝos hodiaŭ. Malantaŭ lia dorso ŝi malplenigadis la korbojn, kiujn la klientoj alportis por rapidigi la solvon de sia kazo ĉe la notario. Buĉitajn kokojn, meleagrojn kaj anserojn, ovojn, fromaĝojn kaj laktokremon, brandon kaj vinon. Li ne devis koni la detalojn. Li ja traktis ĉiujn problemojn kiuj aperis sur lia tablo. Li estis digna sinjoro, tre aĝa. Kiam li mortis ŝi estis dek ses.

La deksesjara vidvino revenis al la gepatroj en la vilaĝon Buzovec. Apud la gastejo la gepatroj posedis ankaŭ etan ĉiovendejon. En la gastejo tagmanĝis okaze de la festotagoj la tuta urba elito. La ejo famis per la loka kuirarto. Ŝi servis densajn supojn, kolbasojn konservitaj en grasaĵo. Oni ŝatis la junan vidvinon. Pluraj viroj petis ŝian manon. Ŝi elektis novan edzon. Li estis komercisto. Ŝi komencis sian duan geedzecon estinte 24jara.

La edzo komercis pogrande per tritiko, per ovoj. Oni rakontis pri iu katastrofo, kiam post pluvego akvo enpenetris en la kelon, kie estis provizitaj kafosemoj, altaj unu metron. Ĉio detruiĝis. Li bankrotis. Ne pro la kafosemoj. Iom ruinigis lin la fakto, ke malmultekostiĝis la varo kiun li stokis. Sed la finan baton donis la ŝarĝaŭto. Ĝi estis la unua ŝarĝaŭto en la regiono. La ŝoforo estis malbonŝanca: li surveturis iun kaj devis pagi la kuracadon kaj la damaĝon al la familio de la surveturigito.

Tiutempe oni multe rakontis pri Aŭstralio. Pluraj iris provoki sian fortunon. Li decidis. Lia plej aĝa filo estis kvarjara kiam la patro foriris al Aŭstralio.

Por ŝi gravis komerco, ne sentimento. Ŝi sciis labori. Kiam en ŝia hejmo oni buĉis porkon, ŝi laboris la tutan nokton kaj matene ne plu videblis ke ĉi tie okazis lastnokte ia nekutima laboro. Ŝi sciis laborigi la aliajn kaj bone organizi la taskojn. Energion ŝi havis.

Baldaŭ post lia foriro ŝi restarigis la vendejon. Ŝi fartis bone kiam ŝi havis kaseton plenan da monbiletoj.

Al liaj leteroj ŝi respondis malofte. Kiam la letero venis, ŝi legis ĝin rapide kaj ŝovis ĝin en la tirkeston. Li foje sendis ŝipbileton por ŝi. Ŝi vidis tiun “ŝifkarton” en la koverto kaj ne reagis. Estis tiom da laboro pri tiu vendejo. Aŭstralio estis io nebula. Oni ne revu, oni aĉetu lignon, investu en brikojn. La edzo ofendiĝis kaj silentis. Jardekon. Du jardekojn.

Kiam la dua mondmilito retiriĝis el Eŭropo, io pikis lin ĉe la koro. Kiel travivis lia familio tiun plagon? Li ekserĉis la familianojn per la formularoj de la Ruĝa Kruco. Sukcese. La edzino ricevis la leteron. Li en Aŭstralio eksciis, ke ŝi vivas, kaj la tri filoj same. Socialismo regis en la lando kaj ŝia vendejo estis ŝtatigita. La mastrino kiu estris kaj ordonis dum la tuta vivo, nun subite fariĝis pagata vendisto en sia propra vendejo. Ŝi havis alian ĉefon, ŝi rigardis kiel oni mismastrumas ĉirkaŭ ŝi.

La bofilino kiu kunloĝis ne estis laŭ ŝia plaĉo.

La bluaj grasujoj en la deponejo ne plu estis pintplenaj. Ne plu unu metron altaj kafosemoj atendis klientojn en la kela deponejo. La ŝtrumpo en kiu ŝi gardis sian monon perdis sian pufiĝon.

Kiam la letero el Aŭstralio demandis, ĉu ŝi nun venus, ŝi ne plu hezitis. La familianoj baldaŭ kolektiĝis por la adiaŭa tagmanĝo.

Ĉi tiun fojon kvarjara estis ŝia plej aĝa nepino. Mi. Sur la foto mi gluiĝis al la panjo kaj estis iom timema pro la fotisto kaŝita malantaŭ la nigra tolo de la fotilo.

Nokte, oni kuŝigis min en grandan ĉambron. Mi estis laca de io kio okazadis ĉirkaŭ mi, mi ŝajnigis la dormon. Eta lampo brulis en la ĉambro. Tiam ŝi alvenis rekte al la lito kaj klinis sin al mi. Kiso. Haro el ŝia veruko iom tiklis min. Ŝi rapide foriris, ne komentinte mian ŝajnigon.

Neniu diris al mi ke la ŝipkarto jam estis en ŝia poŝo. Antaŭe ŝi neniam vidis la maron. Neniam en ŝia vivo estis tempo por marumi. Nun ŝi veturos sur ĝi dum semajnoj. Ŝi estis 58jara kiam ŝi decidis ŝanĝi la kontinenton, trankvile kiel ŝanĝi la klienton. Sian edzon ŝi ne vidis dum kvaronjarcento. Ili renkontiĝos en Melburno.

Li skribis ke li sukcesis. Li kompreneble forgesis, ke por ŝi sukceso estis unu metro da kafo en la kelo kaj la ŝtrumpo plena da monbiletoj.

Fine tiu ŝipo atingis sian celon. Ŝi povis surteriĝi. Tio do estis Aŭstralio. Scivole ŝi rigardis ĉirkaŭ si. Kaj jen tie, ŝia edzo Ivan, kiun ŝi lastfoje vidis en 1928.

Por sentimento ŝi ne havis inklinon. Ŝi tuj komprenis: tiu ulo mensogis en sia letero. Li ne sukcesis. Li eĉ ne havis grasujon, ĉi tie oni ke kuiris per porka graso sed per oleo. Mankis kelo por kafosemoj. Monŝtrumpo ne ekzistis. Kiam ŝi malfermis ŝrankon por enmeti siajn vestojn, ĝi plenplenis de sportaj ŝuoj por unu tuta futbala teamo.

- Kion signifas tiuj ŝuoj? - Ŝi ne intencis kaŝi sian konsterniĝon.

Jes ja, li helpas al unu futbala teamo.

Ne mankis multe kiam ŝi komprenis, ke la tuta futbala teamo manĝas kaj trinkas en lia domo, por celebri venkojn aŭ priplori malvenkojn. Ŝi memoris, ke li foje, ĉu estis 1925, biciklis al apuda vilaĝo por spekti futbalan matĉon, sed ke al tio gvidos la entuziasmo...

El la novaĵoj ĉirkaŭ ŝi, ŝi akceptis la unuan aferon kiun li proponis: operacii la hernion. Li malnodis la monujon por ripari ŝian aspekton. Ŝi ne demandis kiom tio kostas. Nu, se li volis.

La hernio estis for, sed la korpo de antaŭ kvaronjarcento per tio ne revenis. El la hospitalo ŝi skribis bildkartojn hejmen. Ŝi elektis tiujn kun grandaj domoj kaj skribis per la manskribo, kiu kutimis al ciferoj, ne al literoj, ke ŝi fartas bone. Tio estis la unua mensogo kiun ŝi sendis hejmen.

Ŝi fartis aĉe. Aŭstralio estis la lasta loko en la mondo, kiu ŝin interesus. La edzo, nekonata maljunulo, kiu nutris futbalan teamon.

Reveni signifus kapitulacii. Ŝi hontis konfesi al la infanoj la misdecidon kaj la fiaskon. Krome tia ŝipbileto kostegis. Hejmo estas for, neniu devas scii.

Ŝi kunpremis la dentojn.

Aŭstralio signifas rekomencon.

Bone, ŝi rekomencos. Jam morgaŭ.

Tre baldaŭ alvenis hejmen ŝia unua pakaĵo. Du pupoj por du nepinoj, blankkafkoloraj kurtenoj por la bofilinoj, teo en metala skatolo. La pupoj povis movi brakojn kaj krurojn kaj se oni tre longe gapis sub iliajn akselojn oni povis ene vidi ion metalan. Ili havis frizaĵon similan al hararo, sed panjo tuj malpermesis kombi ilin. Oni povis malvesti iliajn ŝuojn kaj sub la ruĝaj roboj ili portis blankajn kalsonojn. Sed ili estis iom rigidaj, tiuj pupoj. Male, la hejmlokan oni povis bani en varma akvo, nenio al tiu okazis. La aŭstraliaj estis fajnulinoj.

La vento lulis la aŭstraliajn retojn de kurtenoj en kiu kaptiĝis floroj. Kiam mi ŝovis ilin for, mi povis vidi verajn florojn en la florĝardeno.

Tiam alvenis lano. Panjo legis la leteron al la patro ĉe la manĝo kaj mi komprenis ke la avino havas lanfarbejon. Ŝi sendis specimenojn. La plej bela lano estis verda kaj flava. Ĝi estis tiom mola, mi metis la vangon al ĝi. En la pakaĵo estis du brilaj pingloj por krei tapiŝojn. La tapiŝojn neniu lernis fari. El la lano panjo brodis por mi leporon. Ĝi staris sur du flavaj kruroj kaj mienis gaje. La avino invitis la plej junan filon al Melburno. Li havis blondan ondumitan hararon kaj ĝojis pri Aŭstralio. Ŝi ŝatis kuiri por iu hejmulo kaj ne por la futbalistoj.

La lanaj pakaĵoj venis plurfoje. Mi tre ŝatis Aŭstralion. Kiam ni en la korto ludis iun pilkludon kaj devis alpreni por ni geografiajn nomojn, mi elektis ĉiam esti A. Aŭstralio. Ne Aŭstrio. Aŭstralio. Tio estas tre malproksime.

Iun tagon alvenis dika letero. Mi saltis super ŝnuro en la korto kiam la poŝtisto preteriris kun ĝi. Baldaŭ panjo vokis min al la kuirejo. Unue ŝi malpermesis pluan saltadon ĉar ni ĉiuj estas tre malgajaj: mi ne plu havas avinon en Aŭstralio. La avinjo mortis.

Ĝis tiam neniu mortis en nia familio. Mortis nur fremduloj. Panjo montris al mi la foton de la avino: ŝia vizaĝo kuŝis meze inter puntaĵo.

Nur poste mi komprenis, ke estis ia skandalo koncerne ŝian morton. Ŝi mortis en tramo de Melburno. Ŝi eliris el la loĝejo por aĉetumi. La apopleksio trafis ŝin tiun posttagmezon kaj embarasigis la kunvojaĝantojn. La trafiko haltis. Oni telefonis al kuracisto. Li konstatis morton, do neniu hospitalo volis preni ŝian korpon. Estis duonhoro antaŭ la komenciĝo de la ŝtata festotago. Kiu respondecas pri tia kazo? Iel troviĝis la servo kiu forportis ŝian korpon, kun larĝaj vejnoj, bubi-frizaĵo kaj eta cikatro de la hernio.

Hejme la filo grumblis kie ŝi restas tiom longe. Li grumblis ankoraŭ kelkajn horojn kaj fine vokis la policon. Li eksciis, ke neniu akcidento okazis en la lastaj du horoj al kiuj tia persono povus rilati.

La filo prenis longan liston de la hospitaloj kaj komencis ripeti sian demandon. Neniu akceptis tian personon.

Li jam estis tre nervoza. Tiam li decidis rekontakti la policon kaj anonci malaperon de la patrino. La policisto promesis revoki, se li havos ion raportindan. Li havos. Post tri tagoj, kiam finiĝis dimanĉo kaj la festotago, oni mesaĝis al la familianoj ĉe kiu tombejo kuŝas nekonata korpo, sen iu ajn identiga dokumento. La filo iris tien kaj sur la tablo unue rekonis ŝian aĉetumsakon. Ŝi iris aĉetumi sen identiga karto, kvazaŭ ŝi promenus en la vilaĝo.

Kio estis sur la listo de ŝiaj lastaj bezonaĵoj?

Dum ĉiuj siaj jaroj en Aŭstralio ŝi vane traserĉis teskatolojn: ŝian teon el milfolio kun pistita sovaĝa rozo kaj fragaj folioj tie ne eblis servi.

Duonjarcenton poste mi rigardas la glumarkon kun la kongresa kanguruo.

Kiom foras Adelajdo de ŝia tombo?

[ F  I  N  O ]


Noto: Por fremdlokanoj necesas klarigi, ke la sovaĝa rozo estas en tiu recepto pistita frukto, la milfolio rilatas al la sekigita floro de la planto kaj la fragoj estas arbaraj.