38a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)   (Fužine, Kroatio, 18-29a de julio 2016)
38. Susret esperantskih obitelji (REF)   (Fužine, 18.-29-srpnja 2016.)

 


 

 

 

 


  fotografije vidi ovdje !        la fotojn vidu ĉi tie !

 

Izvješće organizatora Vanje Radovanovića (esp.)      Raporto de la organizanto Vanja Radovanović

 

                              Članak u Novom listu (hrv.)       Artikolo en la taga gazeto "Novi list" (kroate)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 







 

"NOVI LIST":

 



 

REF (Renkontiĝo de esperantaj familioj) denove en Kroatio!

 

Ĉi-somere, post 6 jaroj, Renkontiĝo de esperantaj familioj (REF) denove estis gastigita en Kroatio. En la jaro 2010 familio Radovanović/Filipčić organizis ĝin en kastelo Stara Sušica en Gorski Kotar kaj tiu REF longe restis en la memoroj de partoprenantoj pro interesa ejo, bela naturo kaj bona etoso. Ĉi-jare la sama organizanta familio elektis novan ejon, Fužinarska kuća en vilaĝo Fužine, kiu ankaŭ same bone zorgis pri siaj gastoj. Kvankam la organizantoj (privata entrepreno) jam dum pluraj jaroj gastigas tute diversajn grupojn, ekde religiaj kunvenoj ĝis handikapitaj infanoj kaj junaj sciencistoj, ili diris ke tiel gajan kaj bonkoran grupon kiel REF-anaro ĝis nun ili neniam havis kaj ili eĉ lernis iom da Esperanto por ĉiutagaj bezonoj dum la aranĝo.

 

La aranĝon partoprenis entute 71 partoprenanto (35 gepatroj kaj 36 infanoj) el 20 familioj el 12 landoj. Estis bele vidi plurajn novajn familiojn inter la jam konataj amikoj, abundis malgrandaj infanoj kaj, kiel surprizo, ĉi-jare plej multnombraj estis francoj kaj danoj!

 

Dum dekunu tago de julio la partoprenantoj plej multe da tempo uzis por babili kaj ludi tutdiversajn ludojn, sed ankaŭ tre ŝatataj estis manlaboraj laborgrupoj (ĉiutage estis almenaŭ du diversaj) kaj du tute novaj (kaj tute malsamaj!) aldonoj al la kutima REF-a programo: diskutrondoj pri diversaj familiaj kaj sociaj vivflankoj (plej vizititaj estis tiuj pri urba ĝardenumado kaj ekranumado inter infanoj kaj gepatroj) kaj zumba danckurso. Unu tuttaga ekskurso gvidis la partoprenantojn al plaĝo Soline sur insulo Krk (kie eblis ne nur naĝi en la maro, sed ankaŭ ŝlimumi marborde) kaj du pli mallongaj al groto Vrelo kaj ludparko Vrata kies plej interesa aktivado estis dratŝnurlifto ("zipline") super arbara valeto. Kompreneble, la tradiciaj programoj ne rajtas malaperi kaj oni kun honoro povas raporti ke ĉiumatena kantado estis tre bone vizitata kaj Internacia vespero denove havis longan programerliston.

 

La partoprenantaro estis feliĉa ke ĉi-jara REF, jam la 38-a, daŭre montras intereson por ĉiutaga uzo de Esperanto en familia vivo inter okcidenteŭropaj familioj kaj ĉi-jar eaperis ankaŭ pli da orienteŭropaj familioj ol dum lastaj REF-oj. Enketo inter la gepatroj montris ke laŭ ilia opinio Esperanto donas al infanoj tre bonan ekirpunkton  al vivo en la nuna "globala" mondo kie tutmondeco kaj kultura interŝanĝo okazas ĉiutage - ne ĉiam rilate al Eesperanto, sed kono de Esperanto pli faciligas la komprenon kaj akcepton de tia mondo.

 

Venontjara 39-a REF okazos plej verŝajne en Serbio, en infanripozejo sur monto Rudnik apud Gornji Milanovac (ĝustaj tagoj ankoraŭ ne estas fiksitaj).

 

 


 


 

REF 2016 - FOTO 

 

 

 


 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


 

Vlastita stranica organizatora / Propra paĝo de la organizantoj:    http://familioj.wikispaces.com/REF+2016


 

SIMPLA TEKSTO DE LA PROPRA PAĜO DE LA ORGANIZANTOJ
(POR ARKIVO, se iam tiu paĝo translokiĝos, aŭ malaperos...)

 

 La 38-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)

Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 38-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 18-a ĝis la 29-a de julio en vilaĝo Fužine en Kroatio.

 

      Ĝeneralaj informoj

•Datoj: De lundo, la 18-a de julio, ĝis vendredo, la 29-a de julio.

•Loko: Vilaĝo Fužine (685 enloĝantoj) troviĝas en montara parto de Kroatio, 131 km for de Zagrebo kaj 31 km for de Rijeka. ĝi situas je 730 m super marnivelo, je ĉefa fervojo inter Zagreb kaj Rijeka kaj ankaŭ nur 2 km for de ĉefa aŭtoŝoseo inter tiuj du urboj. Plej proksimaj flughavenoj estas ankaŭ tiuj de Zagrebo kaj Rijeka. En la vilaĝo troviĝas du vendejoj, unu hotelo, kelkaj ripozejoj kaj kelkaj kafejoj.

•Ejo: La ejo nomiĝas „Fužinarska kuća“ („Domo de ministoj“, tradukite de loka dialekto), kaj ĝi dum lastaj 15 jaroj gastigas grupojn de junulojn kaj plenkreskulojn. ĝi havas 75 litojn en 2- ĝis 6-litaj ĉambroj, du manĝsalonojn, grandan salonon kun necesa tehnikaĵo por vesperaj programoj kaj malgrandan salonon por aldonaj laborgrupoj. Hundoj estas bonvenaj. En la korto troviĝas aldonaj sidlokoj kaj somere estas starigita indiana tendo por infanludoj. Apud la ejo troviĝas malgranda parko kun infanludejo kaj eta paviliono. Albumo kun fotoj de la ejo vi povas vidi ĉi tie Grava indiko: Ne eblas memzorga partopreno (loĝi, sen mendi manĝon), tendumi kaj mendi nur manĝon dum REF.

•Ekskursoj: Al marplaĝo sur insulo Krk (30 km), al kaverno Vrelo (2 km) kaj ludparko Vrata (2 km) (ni ne ludos paintball, sed aliajn ludojn :) )

•Grave: La aranĝo estas por familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Do, la infanoj havu almenaŭ bonan pasivan konon de la lingvo kaj krome havu la emon provi uzi la lingvon aktive kun aliaj partoprenantoj de la aranĝo. Sen tiu ĉi limigo estus risko ke iĝus multe da krokodilado kaj tiuokaze la aranĝo iom perdus sian animon.

•Aliĝilo: Vi povas aliĝi al REF 2016.

•Forumo: Aliĝu ankaŭ al la retpoŝta forumo REFanoj por ricevi informleterojn, ekscii pri kunvetureblecoj ktp. Se vi ne jam membras sendu malplenan mesaĝon al refanoj-subscribe@yahoogroups.com.FORIGU (sen .FORIGU - estas SPAM-protektilo :)

•Uzeblaj ligoj:◦Fužinarska kuća

◦Gorski Kotar (montara regiono de Kroatio)

 

     Kotizoj

 

•La kotizo inkluzivas ĉiujn kostojn de la aranĝo (loĝadon, ĉiujn manĝojn, ekskursojn kaj aliajn aktivadojn).

•Plena kotizo por tuttempa partopreno por plenkreskuloj kaj infanoj pli aĝaj ol 10 jaroj estas 270 EUR.

•Plena kotizo por tuttempa partopreno por infanoj inter 3 kaj 10 jaroj estas 215 EUR.

•Loĝado, manĝado kaj ĉiuj programoj estas senpagaj por infanoj pli junaj ol 3 jaroj.

•Parttempa partopreno eblas se ne ĉiuj lokoj estas plenigitaj per plentempaj partoprenantoj, 25 EUR/tage por plenkreskuloj kaj 20 EUR/tage por infanoj inter 3 kaj 10 jaroj.

•Tiuj kiuj aliĝos post 1-a de junio 2016. krompagos 10 EUR/persono por plenkreskuloj kaj infanoj pli aĝaj ol 3 jaroj.

•Post aliĝo bonvolu antaŭpagi 50 EUR/persono ĝis 1-a de junio 2016. (aliĝdato estas la dato de aliĝo kaj ne la dato de antaŭpago!)

 

     Pagmanieroj

 

•Sendu retmesaĝon al organizantoj, vanja(punkto)radovanovic(ĉe)ericsson(punkto)com, kaj vi ricevos la kontonumeron por la pago.

 

 

     Kiel veni

•Fužine atingeblas aŭte, buse kaj trajne. Plej proksimaj flughavenoj estas en Rijeka kaj Zagreb.◦Aŭte. Fužine troviĝas 131 km for de Zagrebo kaj 31 km for de Rijeka, tuj apud aŭtoŝoseo inter Zagreb kaj Rijeka.

◦Buse: Fužine estas atingebla kelkfoje tage de Zagreb kaj Rijeka (la horaroj aperos en junio, kun someraj veturplanoj)

◦Trajne: Fužine atingeblas trajne el Zagreb kaj RijekaEl Zagreb: 06:30 (en Fužine je 09:24), 08:12 (en Fužine je 11:42), 13:15 (en Fužine je 17:26, ŝanĝante trajnon en Ogulin, 45 minuta paŭzo), 17:05 (en Fužine je 19:56)

El Rijeka: 05:40 (en Fužine je 06:28), 07:25 (en Fužine je 08:18, 13:30 (en Fužine je 14:25), 15:25 (en Fužine je 16:17, ne veturas semajnfine), 17:35 (en Fužine je 18:20)

Pli da informoj pri trajnhoroj (revojaĝo) en tiu retejo :

 

http://www.thetrainline-europe.com

 

•Mapo de Fužine kun indikita ejo (kun nomo "Hostel Fužinarska House") kaj fervoja stacidomo (distanco: 15 minutoj piede, se vi emas ke organizantoj veturigu vin al la ejo anoncu kiam vi venos per publika transporto)

     Familioj kiuj intencas veni

 

 Komence de julio la REFaro konsistas el 34 gepatroj kaj 36 infano (14 pli aĝaj ol 10 jaroj), entute 70 personoj el 20 familioj el 12 landoj!

 

•Radovanović/Filipčić: Vanja (52), Daša (42), Vedran (16), Zrinka (12)

•Markarian: Martin (48), Nikola (41), Linda (13), Oliver (11)

•Weemayer: Robert (41), Carolin (34), Anton (4), Helena (2)

•Hurstel: Cyrille (45), Benedicte (45), Maureen (14), Joanne (10)

•Concialdi/Scalia:Michela (42), Beatrice (8)

•Pochanke/Sigrist: Vera (41), Beat (41), Elina (8), Darian (6)

•Bannier/Jacobsen: Jesper (45), Lisa (42), Marius (11), Flora (9)

•Akimenko: Ikar (41), Alona (38), David (11), Artur (7)

•Kramer: Markos (32), Uljana (31), Milena (7), Paŭlo (4), Kamelia (1)

•Dévai/Gede: Gergely (35), Krisztina (30), Hanna (6), Lóránt (5), Dóra (3)

•Petrović/Lundberg: Hokan (44), Sonja (33), Iva (11), Dag Mio (00 ;-))

•Thomson/Cameron: Duncan (47), Anne (46), Sofia (8)

•Haumer: Zoja (45), Ralf (44), Katharina (15), Marietta (12)

•Debanne/Errant: Fanny (42), Emmanuel (39), Octave (5), Botan (3)

•Nordfalk: Jacob (45), Aske (10), Thor (8)

•Belisle: Marion (41), Samuel (14)

•Hegedüs: Zsolt (47), Zsofia (8)

•Branebjerg: Victoria (33), Mikaelo (32), Elvira (4), Miriam (1)

•Rawlinson: Antony (61), Dominic (14)

•Walter: Mirjam (45), Flora (7)

 


 

Dio na hrvatskom jeziku     Kroatlingva parto 

REF (“Renkontiĝo de Esperantaj Familioj”, u prijevodu s esperanta: Susret esperantskih obitelji) je tradicionalni susret obitelji u kojima je međunarodni jezik esperanto u redovnoj upotrebi, kako među roditeljima, tako i među djecom. Susret se održava svake godine, već 32 godine zaredom, svaki put u nekoj drugoj državi s drugom obitelji kao organizatorom. Susret traje 7-14 dana, a glavninu troškova (često i sve) snose same obitelji koje sudjeluju na susretu.
 

Cilj susreta

Ciljevi susreta su poboljšanje jezičnog nivoa među djecom, ali i odraslima, razmjena iskustava među roditeljima (posebno vezano uz višejezični odgoj djece, ali i druge teme vezane uz roditeljstvo i šire), upoznavanje novih zemalja, kultura i ljudi ... no, prije svega je njegov cilj provođenje ugodnog i kreativnog zajedničkog vremena roditelja i djece sa starim i novim prijateljima iz esperantskog svijeta.
 

Povijest susreta

Susret je pokrenut 1979. na inicijativu mađarske obitelji Csiszár i hrvatske obitelji Tišljar s idejom međusobnog obiteljskog druženja, a tokom godina je dobivao na popularnosti među esperantskim obiteljima tako da ga posljednjih godina u prosjeku  posjećuje dvadesetak obitelji iz desetak evropskih zemalja,
te ponekad i pokoje vane
uropske.
 

Aktivnosti

Tijekom susreta se organizira niz zabavno-kreativno-edukativnih programa sa ciljem međusobnog druženja, zabave i učenja djece i roditelja. Najveći dio aktivnosti organiziraju sami sudionici (uz obitelj koja organizira susret kao koordinatore predloženih aktivnosti), a aktivnosti su prilagođene različitim dobnim skupinama djece koja pohađaju susret (od djece jasličke dobi, preko vrtićkog uzrasta pa do školske djece i omladine). Među ostalima su tu likovne radionice, radionice izrade nakita i suvenira, radionice učenja različitih vještina, natjecanja u orijentaciji, različitim sportovima ...

Obavezan dio susreta su i izleti pomoću kojih sudionici upoznaju zemlju domaćina i njene zanimljivosti, ljude i običaje.


Povratak na stranice Hrvatskog saveza za esperanto
REen al la paĝoj de Kroata Esperanto-Ligo