MoKoRo: Susret esperantista planinara   -
-  MKR: Montkabana Renkontiĝo   


MKR (Montkabana renkontiĝo) - Renkontiĝoj de esperantistaj montgrimpantoj kaj naturamikoj.
MKR  [Mo-Ko-Ro] (Montkabana renkontiĝo) - Susreti esperantista planinara i ljubitelja prirode

 
Općenito o MKR      Ĝenerale pri MKR     

 Vlastite stranice MKR-a (na esperantu)    La propraj paĝoj de organizantoj de MKR
     
Prvi sljedeći MKR (stranice organizatora)     La sekvanta MKR (el la pagxo de la organizantoj)

Popis dosadašnjih MKR-a i Obiteljskih MKR-a (do 2016.)     Listo de MKR-oj kaj Familiaj MKR-oj (gxis 2016)                  

      MKR 2015 - Veli Lošinj    MKR 2015 - Veli Lošinj           

      MKR 2013 - Jankovac (kod Slatine)    Pri la MKR 2013 en Kroatio (Jankovac)    

Neke fotografije iz 2006.     Kelkaj fotoj el 2006.          

Neke fotografije iz 2004.     Kelkaj fotoj el 2004.         

MKR 2003. - Tuk Mrkopaljski     MKR 2003 - Tuk Mrkopaljski     

 




Ĝenerale pri MKR      Općenito o MKR

Što je MKR? MKR je tradicionalni esperantski susret koji se odvija u specifičnom ugođaju: na planini. Održava se svake godine, povremeno u Hrvatskoj, ali znao je biti i u Sloveniji, Austriji, Italiji... Obično sudjeluje 25-50 esperantista, pretežno iz srednjoeuropskih zemalja. Dobrodošli su svi ljubitelji prirode bez obzira na dob, kao i esperantske obitelji s djecom. Za njih se organizira još i zaseban susret: Obiteljski MKR.

Kio estas MKR? MKR estas tradicia esperanto-renkontiĝo kiu okazas en specifa etoso - en montaro. Ĝi okazas ĉiujare, foje en Kroatio, sed foje ankaux en Slovenio, Auxstrio, Italio... Kutime ĝin partoprenas inter 25 kaj 50 esperantistoj, ĉefe el mez-eŭropaj landoj. Bonvenas ĉiuj naturemuloj sendepende de la aĝo, kaj ankaŭ E-familioj kun infanoj. Por ili estas organizita ankaŭ la Familia MKR.



Povijest MKR-a i OBiteljskog MKR-a (stanje 2016.)
Historio de MKR kaj de Familia MKR  (stato 2016)

 

En la jaroj 1990-1999, MKR estis organizita de Michael Martin, Axel Leitner, Helmut Brath kaj Tania Berger nome de AEJ (Aŭstra esperanto junularo).

En la jaroj 2000-2009 ĝi estas organizita nome de KEJA (Kroatia esperanto-junulara asocio) de Vanja Radovanović, Mea Bombardelli, Milivoj Uroić kaj, en la jaro 2005, ankaŭ kun Hrvoje Sandukčić.

En la jaro 2010 la aranĝon organizis Christian Eppler, en la jaro 2013 Višnja Branković kaj Vanja Radovanović kaj en la jaroj 2011-2012 kaj 2014-2015 Vanja Radovanović. En la jaro 2016 MKR-on organizis Enrico G. Borrello kun helpo de Vanja Radovanović.

 

La unuaj 27 jaroj de MKR:

Jaro Loko Lando Partoprenantoj Landoj
1-a MKR 1990 Tauplitzalm A 43 8
2-a MKR 1991 Pichl A 27 6
3-a MKR 1992 Trofaiach A 26 7
4-a MKR 1993 Mitterbach A 51 9
5-a MKR 1994 Murau A 31 8
6-a MKR 1995 Aigen im Ennstal A 26 8
7-a MKR 1996 Werfen A 30 5
8-a MKR 1997 Wörth A 23 8
9-a MKR 1998 Bad Goisern A 30 8
10-a MKR 1999 Obertauern A 33 8
11-a MKR 2000 Vršič SLO 36 7
12-a MKR 2001 Platak HR 28 4
13-a MKR 2002 Logarska dolina SLO 43 9
14-a MKR 2003 Tuk (Mrkopalj) HR 32 7
15-a MKR 2004 Pliskovica SLO 26 7
16-a MKR 2005 Baške Oštarije HR 35 10
17-a MKR 2006 Storžič SLO 40 10
18-a MKR 2007 Beli (Cres) HR 44 10
19-a MKR 2008 Uskovnica SLO 25 9
20-a MKR 2009 Starigrad-Paklenica HR 34 11
21-a MKR 2010 Reichenau A 24 4
22-a MKR 2011 Valvasorjev dom SLO 25 6
23-a MKR 2012 Lovran HR 21 6
24-a MKR 2013 Jankovac HR 21 6
25-a MKR 2014 Sillian A 31 8
26-a MKR 2015 Veli Lošinj HR 18 5
27-a MKR 2016 Isola Santa I 18 6

 

Familia MKR:

Familiaj MKR-oj estas organizitaj de familio Radovanović/Filipčić nome de KEJA (Kroatia esperanto-junulara asocio).

 




M K R    2 0 1 5

VELI LOŠINJ 

 

Sur pinto Sv. Mikula, rigardante la sudan parton de insulo Lošinj. Fotis: Eckhard

 

 


Paŭzo antaŭ Osor. Fotis: Vanja

 

 


Kuraĝuloj naĝante apud Osor, spite al malvarma akvo. Fotis: Milivoj

 

 


Malfruvespera umado ĉe hostelo. Fotis: Vanja

 

RAPORTO de VANJA RADOVANOVIĆ pri MKR 2015 en VELI LOŠINJ

ĵaudo, 1-a de oktobro

Post pasintjara jubilea 25-a MKR, kiam la kvaronjarcenta naskiĝtaga festo de la aranĝo estis festita en Alpa ĉirkaŭaĵo, en Sillian, sudflanke de Aŭstrio, kun ekskursoj en Karniaj Alpoj kaj Dolomitoj, ĉi jare partoprenantoj estis invititaj ĝui la tutalispecan, marbordan etoson. 26-a MKR estis gastigita en hostelo en Veli Lošinj, tre plaĉa urbeto sur turisme konata insulo Lošinj. La ejo situis tre konvene, preskaŭ en la centro de la urbeto, sed ankaŭ tre proksime al la maro, kaj ofertis ne nur agrablan loĝadon sed samtempe tre allogan lokon por postmigrada umado.

Vojaĝo al insuloj estas ĉiam interesaj – kaj Lošinj estas atingebla per du trafikmanieroj. Ne tiel multaj venis per plej agrabla vojaĝmaniero – rapida ŝipo el Rijeka. Kaj la aliaj uzis aŭtomobilojn – tio signifas ke ili unue devis pramŝipe atingi insulon Cres (tiuj kiuj venis de Zagrebo devis ankaŭ transiri poton inter kontinento kaj insulo Krk, unu el la plej imponaj pontoj ie ajn) kaj de tie, pere de mallonga ponto, veni al Lošinj.

Spite al ĉiuj tiuj vojaĝmalkutimaĵoj, la tuta partoprenantaro de la unua vespero sukcese kaj ĝustatempe venis al vespermanĝo. Ĉar la hostelo servas nur matenmanĝon, ni vespermanĝis en gastejo “Sirius” kiuj trovĝis en najbara golfeto Rovenska, tuj apud marbordo. Por la unua vespermanĝo ni eĉ havis akompanantan muzikon, pro iu loka festeto. :o )

Revenante al ejo, jam baldaŭ venis tempo por enlitiĝi, kvankam hejmkreskigitaj pomoj kaj vinberoj atendis nin en la ejo – sed, matene atendis nin ja tuttaga migrado!

vendredo, 2-a de oktobro

La unua ekskurso montris al la partoprenantoj la insulan plej grandan monton Osorščica (588 m) kiu ricevis la nomon de najbara antika urbeto Osor kiun fondis Romianoj vojaĝantaj tra Adriatiko. Kvankam ĝi nuntempe ne plu estas tiel grava kiel antaŭe, Osor ofertas al siaj vizintantoj belan urban promenadon kaj nekutiman interesaĵon, leviĝeblan ponton kiun konektas insulojn Cres kaj Lošinj. Sed, por la MKR-anoj pli gravis la jam menciita monto …

Post matenmanĝo atendis nin duonhora veturado al norda flanko de la insulo, al urbeto Nerezine. Por plifaciligi la revenon, unu aŭtomobilon ni veturigis al Osor (loko kie ni revenis post la migrado) kaj, kiam la tuta prizorgado finiĝis jam estis preskaŭ 10-a horo. Unue sekvis kelkaj komunaj fotadoj (ĉe enirpunkto, apudmare …) kaj tiam ni ekmarŝis, unue tra Nerezine mem, tra mallarĝaj stratetoj de la centro, kaj poste rande de la urbeto, al kampoj kie olivoj estas kreskigitaj. La komenco de surgrimpado ne estis tiel interesa, sed la vojo baldaŭ pliinteresiĝis … kaj iĝis tre belodora. La ĉirkauaĵo estis plenplena je mediteranaj odoroj de spicherboj kiuj ĵus tiam floras. Tiuj nekredeble belaj odoroj sekvis nin dum la tuta tago (fojfoje ankaŭ aldoniĝis odoro de pinarboj!) kaj, kun akompano de vastaj rigardoj al la najbaraj insuloj kaj tuta norda Adriatiko, ili estis plej belaj okazaĵoj dum tiu ekskurso.

Post 90-minuta migrado ni atingis nian celon, pinton Sv. Mikula kie troviĝas preĝejeto, sed de kie ankaŭ videblas la tuta parto de suda Lošinj kune kun najbaraj insuloj! Ni faris longan paŭzon sunumante, manĝante kaj ĝuante la rigardon kaj trankvilon post nordflanka ventoza etoso.

Poste ni daŭrigis laŭ kresto al najbara pinteto kun pluraj antenoj, sed ankaŭ kun malgranda (kaj ne tiel interesa) kaverneto kie, laŭ rakonto, loĝis sanktulo St. Gaudent. Duonhore poste, post tre interesa kresta migrado kun rigardoj, ni atingis la plej altan pinton de la monto kaj tuta insulo Lošinj, Televrina (588 m). Denove paŭzo, denove ĝuante trankvilan etoson … Sed, poste venis maltrankviliga norda malvarma vento kiu igis nin iri kiel eble plej rapide trovi kaŝitan lokon. Ni prenis plej rektan vojon kiu gvidis nin post horo kaj duono al Osor, celo de nia tiutaga migrado. Venante al marborda Osor la vetero ne estis tutbrila, ventoza kaj malvarma, sed la plej kuraĝaj tamen ensaltis la maron …. kaj aliaj promenis tra urbeto kaj kafumis. Sekvis reveturo al la ejo, vespermanĝo en “Sirius” (ĉi foje en tuttrankvila, senmuzika etoso) …

… kaj fine, revenante al la ejo, la partoprenantoj malfermis siajn valizojn kaj dorsosakojn kaj elprenis bongustaĵojn el siaj landoj kaj urboj … kukoj, keksoj, vino … kaj, samtempe, ekis babilado kiu daŭris ĝis postmeznoktaj horoj.

 

sabato, 3-a de oktobro

Frua mateno ankoraŭ aspektis bele, sed tuj post matenmanĝo ĉielo nigriĝis kaj ekis forta pluvo. Veterprognozo promesis ke pluvo ne daŭros longe kaj tio estis vero … jam antaŭ tagmezo ĝi ĉesis kaj baldaŭ ekheliĝis ĉielo kaj la ekskurso povis komenci. Unue oni sekvis apudmaran vojon tra golfetoj Rovenska kaj Javorna kaj poste sekvis supreniga parto, unue al preĝejeto de Sv. Nikola kaj poste, tre interese, laŭ belega ŝtona ŝtuparo kiu estas uzata ekde Romiaj tempoj .. la etoso, brilega suno, verdaj kampoj kaj arbaro, vekis memorojn al Machu Pichu!

Daŭriga vojo estis ankaŭ interesa, malkovrante ne tre vizitataj flankoj de la insulo. Post unuhora migrado ni atingis krestan strateton, kaptis okazon por paŭzo sub varma suno … kaj, daŭrigante, ni spertis tutalian etoson: nia vojo uzis aĉan deklive subenirantan neasfaltitan strateton kiu malagrable, sed rapide venigis nin al marbordo, al golfeto Plieski. Post la menciita strateto estis tre agrable ripozi ĉe la plaĝo, naĝante, en multe pli varma akvo ol hieraŭ ĉe Osor (neemuloj de la naĝado kafumis en najbara golfeto Balvanida).

Sed, fino de la tago rapide alproksimiĝis kaj antaŭ ni estis ankoraŭ preskaŭ duhora migrado. Post Plieski apudmara migradvojo gvidis nin tra golfetoj Balvanida, Krivica, Vela draga, Mala draga, Cuanguski kaj, fine, Porto Šešula. ĉiu el tiuj golfetoj ofertis ion interesan: Krivica estas tre bela verdkolora golfeto kie ni subite renkontis oktopuson kiu deziris ludi kun piedoj de unu el niaj montmigrantinoj. Marŝante apud Vela draga kaj Mala draga ni rigardis belan sunsubiron … en Cuanguski jam estis mallume kaj ni aŭskultis sonojn de noktaj birdoj … kaj en la lasta, Porto Šešula, renkontis nin kaproj kaj ŝafoj, Post ĝi, en mallumo, atendis nin lastaj 15 minutoj tra arbaro ĝis kiam subite ne aperis luksaj hoteloj de kie taksioj prenis nin direkte al vespermanĝejo. Kompreneble, post tia migrado vespero ne finiĝas tiel frue kaj babilado denove longe daŭris …

 

Dimanĉo, 4-a de oktobro

La lasta mateno ekis mallaŭte kaj dormeme … griza ĉielo, iom lacaj piedoj, necesis paki aferojn … Pli foraj partoprenantoj foriris post matenmanĝo kaj grupo de nehastuloj faris ekskurson al insulo Ilovik, malgranda insulo kun nur 60 enloĝantoj sude de Lošinj. Malbela vetero feliĉe ne sendis pluvon kaj la grupo povis transpromeni preskaŭ tutan insuleton … kaj tiam venis tempo por adiaŭi kaj diri “Gxis la revido, venontjare!”

 

 

 




 

 

M K R    2 0 1 3

J A N K O V A C     
-    J A N K O V A C

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

RAPORTO  UNUA  (Vanja Radovanović)


Venis jam la 24-a MKR (MontKabana Renkontiĝo) kiu, post alpaj pintoj en la jaro 2012 kaj Kroata marbordo en la jaro 2011, gvidis siajn partoprenantojn al la orientkroata ebenaĵo. Sed, kion montmigrantoj farus en la ebenaĵo? Ĉu eblas montmigri en la regiono sen montoj?

Tamen, se oni rigardas la mapon de orienta Kroatio videblas ke en tiu granda ebenaĵo (parto de granda mezeŭropa Panonia ebenaĵo kiun Kroatio dividas kun Hungario, Serbio kaj partetoj de Aŭstrio, Slovakio, Ukrainio kaj Rumanio) tamen troviĝas montoj kiuj iam, antaŭ multaj jarmiloj, estis insuloj. Tiuj montoj ja ne estas Alpoj kaj ne superas mil metrojn (kvankam ili tre proksimas!), sed tamen ofertas interesan naturon kaj enrigardon en la ĉiutaga vivo de unu regiono ĝis nun tute ne vizitita de MKR.

Ĉi jare MKR-ejo estis montkabano Jankovac, la plej konata ripozejo en la regiono, ene de naturparko Papuk kiu estas ĉefe konata pro densaj arbaroj kaj interesaj geologiaj fenomenoj. Kroatio estas ĉefe karsta lando, plenplena de kalkŝtonaj formoj kaj fenomenoj, sed monto Papuk, kune kun najbaraj montoj kaj montetoj, ofertas tute alian etoson, geologie pli malnovan. Kaj Jankovac ofertas ĉion kio povus feliĉigi vizitantojn – trankvilan herbejon apud lagetoj kaj riveretoj meze de densaj arbaroj, akvofalon, grotojn, interesan historion kaj, ankaŭ grave, bonan loĝeblecon kaj bonegan manĝon kunigitan kun tradicia gastameco de tiu regiono.

Do, 21 partoprenanto el 6 landoj venis al la ĝusta loko por ekkoni la plej bonan de la regiono ... nur, bedaŭrinde, ĉi jare la vetero ne kunlaboris. Dum tri tagoj suno videblis dum nur 5 minutoj kaj pluvo abundis (kvankam tiu regiono estas unu el la plej sekaj en Kroatio!) ... Migrantoj estis bone ekipitaj per pluvmanteloj, pluvombreloj, fortaj ŝuoj kaj ĉiuj ekskursoj estis bone vizitataj ... sed, sekiĝanta vestaĵo en ĉambroj kaj kotplenaj ŝuoj memorigis nin ĉiuvespere pri la finitaj ekskursoj.

Ekskursoj gvidis partoprenantoj unuatage al Ivačka glava (914 m), dua plej alta pinto de Papuk, de kie, dum bela vetero, videblas kroata ebenaĵo kaj hungaraj montetoj. Belan rigardon ĉi foje ni ne povis ĝiu ĉar kovris nin dum la tuta tago nuboj kiuj nur je kvin minutoj, surpinte, lasis iom da sunradioj al malsekaj marŝantoj. Tamen, belaj arbaroj kovritaj per nebulo montris al ni mistikan fabelan etoson kaj nia ejo ŝajnis kiel romantika kastelo meze de la densaj arbaroj.

Dua ekskurso gvidis la ekskursantojn al ruinoj de fortikaĵoj Ružica kaj Stari grad, kiuj iam, dum mezepoko kaj atakoj de Turkoj, donis la sekurecon al la regiono ... nun, la restaĵoj kiuj troviĝas sur pintoj de montetoj, parolas pri iu preskaŭ forgesita tempo kiam arbaroj estis pli sekuraj ol la ebenaĵoj kie nun ĉiuj vivas. Post la vizito al ruinoj estis ankaŭ vizitita pinto Kapavac (790 m). Bedaŭrinde, denove la pinto estis kovrita per nuboj, ĉi foje eĉ sen ajna sunradio videbla.   Por rekompensi tion, la marŝantoj trovis amason de fungoj kaj arbaraj beroj kaj fruktoj kaj la rikolto verŝajne estis la plej amuza parto de la ekskurso.

Lasta tago kun forta pluvo permesis nur la promenadon ĉirkaŭ la ejo kun vizito de akvofalo kaj najbaraj grotoj. Somere la akvofalo preskaŭ sekiĝis, sed ŝajnas ke ĉi aŭtune oni ne devas zorgi pri akvokvanto.

Fine, kiel konkludo: spite al malbela vetero partoprenantoj ĝuis la viziton al ĝis nun nekonata regiono kaj la etoso de la grupo estis tre bona (kaj tio ja estas plej grave, ĉu ne?). Venontjare, por jubilea, 25-a MKR, denove surprizo estas planata .... sed, pri tio, bonvolu informiĝu je MKR-retpaĝaro    http://www.keja.hr/mkr.html dum marto 2014!

 

RAPORTO  DUA  (Vanja Radovanović)

Jankovac, unu el la plej belaj anguloj de Slavonio, gastigis ĉi septembre, inter 26-a kaj 29-a de septembro, 24-an MKR-on (MontKabana Renkontiĝo), tradician aranĝon por mezeuropaj esperantlingvaj naturemuloj. Bedaŭrinde, krom kutima slavona gastamo, bona manĝo kaj vastaj arbaroj de monto Papuk, ĉi jara MKR estos memorigita pro multe da pluvo kaj malvarmo kaj manko de suno ... laŭ pluraj kutimaj partoprenantoj, tio estis la plej malsuna MKR de ĉiuj tempoj!

Sed, tamen indis partopreni la aranĝon kaj viziti Papuk, konatan naturparkon kiu, pro sia, por Kroatio nekutima, geologia historio montras al vizitantoj alian vizaĝon de Slavonio (kiun oni ofte rigardas nur kiel mainteresan ebenaĵon) kaj kroataj montoj (kiuj ĉefe estas karstaj kaj kalkŝtonaj). ĝuste pro tio, ĉi jara MKR deziris montri al siaj partoprenantoj tiun flankon de Kroatio kaj Mezeŭropo, ĉar antaŭaj MKRoj estis ĉefe koncentritaj pli okcidente, en Alpoj kaj najbaraj montoj, inkluzive apudmara Kroatio.  

Do, antaŭ MKR eksterlandaj montmigrantoj demandis sin: kion montmigrantoj farus en la slavona ebenaĵo? Ĉu eblas montmigri en la regiono sen montoj?

Tamen, klarigis MKR-organizantoj, se oni rigardas la mapon de orienta Kroatio videblas ke en tiu granda ebenaĵo (parto de granda mezeŭropa Panona ebenaĵo kiun Kroatio dividas kun Hungario, Serbio kaj partetoj de Aŭstrio, Slovakio, Ukrainio kaj Rumanio) tamen troviĝas montoj kiuj iam, antaŭ multaj jarmiloj, estis insuloj. Tiuj montoj ja ne estas Alpoj kaj ne superas mil metrojn (kvankam ili tre proksimas!), sed tamen ofertas interesan naturon kaj enrigardon en la ĉiutaga vivo de unu regiono ĝis nun tute ne vizitita de MKR. 

Kaj kompreneble indis viziti montkabanon Jankovac, la plej konatan ripozejon en la regiono, ene de naturparko Papuk. Kroatio ja estas ĉefe karsta lando, plenplena de kalkŝtonaj formoj kaj fenomenoj, sed monto Papuk, kune kun najbaraj montoj kaj montetoj, ofertas tute alian etoson, geologie pli malnovan. Kaj Jankovac ofertas ĉion kio povus feliĉigi vizitantojn – trankvilan herbejon apud lagetoj kaj riveretoj meze de densaj arbaroj, akvofalon, grotojn, interesan historion kaj, ankaŭ grave, bonan loĝeblecon kaj bonegan manĝon kunigitan kun tradicia gastameco de tiu regiono.

Kaj jen surloke, 21 partoprenanto el 6 landoj venis al la ĝusta loko por ekkoni la plej bonan de la regiono ... nur, bedaŭrinde, ĉi jare la vetero ne kunlaboris. Dum tri tagoj suno videblis dum nur 5 minutoj kaj pluvo abundis (kvankam tiu regiono estas unu el la plej sekaj en Kroatio!) ... Migrantoj estis bone ekipitaj per pluvmanteloj, pluvombreloj, fortaj ŝuoj kaj ĉiuj ekskursoj estis bone vizitataj ... sed, sekiĝanta vestaĵo en ĉambroj kaj kotplenaj ŝuoj memorigis nin ĉiuvespere pri la finitaj ekskursoj.

Ekskursoj gvidis partoprenantojn unuatage al Ivačka glava (914 m), dua plej alta pinto de Papuk, de kie, dum bela vetero, videblas kroata ebenaĵo kaj hungaraj montetoj. Belan rigardon ĉi foje ni ne povis ĝiu ĉar kovris nin dum la tuta tago nuboj kiuj nur je kvin minutoj, surpinte, lasis iom da sunradioj al malsekaj marŝantoj. Tamen, belaj arbaroj kovritaj per nebulo montris al ni mistikan fabelan etoson kaj nia ejo ŝajnis kiel romantika kastelo meze de la densaj arbaroj. Scivolemuloj provis ankaŭ trovi kelkajn speleologiajn objektojn survoje, fungoj abundis, fotantoj faris eble eĉ pli da fotoj ol kutime, dank al tiu ne tiel ofte vidata nebuletplena pejzaĝo.

Dua ekskurso gvidis la ekskursantojn al ruinoj de fortikaĵoj Ružica kaj Stari grad, kiuj iam, dum mezepoko kaj atakoj de Turkoj, donis la sekurecon al la regiono ... nun, la restaĵoj kiuj troviĝas sur pintoj de montetoj, parolas pri iu preskaŭ forgesita tempo kiam arbaroj estis pli sekuraj ol la ebenaĵoj kie nun ĉiuj vivas. Post la vizito al ruinoj estis ankaŭ vizitita pinto Kapavac (790 m). Bedaŭrinde, denove la pinto estis kovrita per nuboj, ĉi foje eĉ sen ajna sunradio videbla.   Por rekompensi tion, la marŝantoj trovis amason de fungoj kaj arbaraj beroj kaj fruktoj kaj la rikolto verŝajne estis la plej amuza parto de la ekskurso. marŝantoj interŝanĝis konojn pri la sovaĝaj fruktoj kaj gustumado donis multe da ĝojo al ĉiuj.

Lasta tago kun forta pluvo permesis nur la promenadon ĉirkaŭ la ejo kun vizito de akvofalo kaj najbaraj grotoj. Somere la akvofalo preskaŭ sekiĝis, sed ŝajnas ke ĉi aŭtune oni ne devas zorgi pri akvokvanto. Eduka pado, kiu estas taŭga por ĉiuj, vere montras plej belajn detalojn de Papuk!

Fine, kiel konkludo: spite al malbela vetero partoprenantoj ĝuis la viziton al ĝis nun nekonata regiono kaj la etoso de la grupo estis tre bona (kaj tio ja estas plej grave, ĉu ne?). Venontjare, por jubilea, 25-a MKR, denove surprizo estas planata ....
sed, pri tio, bonvolu informiĝu je MKR-retpaĝaro
http://www.keja.hr/mkr.html dum marto 2014!

ANTAUX-ANONCO:    Informoj pri 24-a MKR: 26-a ĝis 29-a de septembro, Jankovac (Kroatio)  

 From: Vanja Radovanovic Sent: 2. rujan 2013 11:40
Subject: 24-a MKR invitas vin veni!
 

Karaj naturemuloj,
nur iomete pli ol tri semajnoj restas ĝis ĉi jara, preskaŭ jubilea, 24-a MKR!

Ĉi jara MKR estos speciala, ne nur ĉar septembre, kiam ni denove renkontiĝos, Kroatio estos membro de EU, sed ankaŭ pro la fakto ke 24-a MKR estos gastigita en ĝis nun nevizitita region, orienta Kroatio, ĝia parto kiu troviĝas inter Hungario kaj Bosnio. Tiu parto nomiĝas Slavonio kaj ĝi kutime estas rigardata kiel "granda kroata ebenaĵo".

Sed, Slavonio tamen ne estas tiel ebena, ĝian mezan parton okupas montoj kiuj atingas preskaŭ 1000 metrojn kaj kie estas kaŝitaj pluraj naturaj belecoj! Kaj ne nur lokuloj diras ke la plej bela kaj plej romantika loko el ĉiuj naturaj belaĵoj de Slavonio estas Jankovac sur monto Papuk. Ĝia antaŭnelonge renovigita montkabano kiu situas apud tri lagetoj kaj 28-metra akvofalo estos nia ĉi jara MKR-ejo!

(Natur parko Papuk estis prezentita je UNESCO-kunsido kiel memebro de familioj de "geoparkoj" pro la fakto ke ĝi estas geologie plej riĉa naturparko en Kroatio!)

Ĉi jara MKR okazos inter 26-a kaj 29-a de septembro 2013 en montkabano Jankovac  kaj pli da detaloj (aliĝilo kun prezoj kaj kondiĉoj) jam troviĝas je jam konata MKR retpaĝo: http://www.keja.hr/mkr-n.html


Ni, viaj MKR organizantoj, invitas vin malkovri Slavonion kiam ĝi estas plej bela, riĉa kaj gastigema! Atendas vin (ne nur) literature konata slavonia arbaro, kies arboj (ligno) mondfamas ĉe meblo, brando kaj vinproduktantoj! Venu, vidu, esploru ... kun ni umu kaj gustumu!

Elkore salutas kaj bonvenigas vin viaj ĉi jaraj organizantoj: 

        Višnja Branković, slavonianino (loĝado, nutrado:)
        Vanja Radovanović (migrado, promenado ....)   

P.S. Vi kiuj jam aliĝis, bonvolu sendi viajn vojaĝdetalojn por ke ni sendu al vi informojn kiel veni!
Vi kiuj ankoraŭ ne aliĝis kaj emas veni, kontaktu nin, liberaj lokoj ankoraŭ ekzistas!

 

 




 

MKR 2006 (Storžič, SLO):    

 

 

 

 




 

MKR 2004 (Pliskovica, SLO) :

 

 


 

 

  

 

 

Damir Malkoč (Osijek)

 

 

 

 

 





MKR 2003 (Tuk Mrkopaljski, Gorski kotar, HR) :



La ejo de 14a MKR: montkabano "Bijele stijene" en Tuk.

 

 

 

 

 

 


Tri Tišljarinoj - Tina, Maja kaj Danka - kaj Mea rigardas karton sur pinto de Samarske Stijene.

 

 

 

RAPORTO de VANJA RADOVANOVIĆ pri MKR 2003 en TUK Mrkopaljski

Post pasintjara slovena kaj neĝplena 13a MKR, ĉi jare ni denove revenis al Kroatio, malplialte sed pli proksime al la maro (kiu , bedaŭrinde, ne videblis). Oni vizitis, same kiel dum 12a MKR, regionon Gorski Kotar, sed ĉi foje ekskursoj gvidis la montmigrantoj al naturparko Samarske Stijene kaj plej alta pinto de Gorski Kotar - Bjelolasica.

Ĉi jare unuafoje aperis rusoj kaj francoj je MKR (kompreneble, ambaŭ longe vojaĝis por atingi nian nur 3-tagan aranĝon kaj ni tre ĝojis ke ili venis). Bedaŭrinde, ĉi jare venis neniu el Ĉehio, Aŭstrio, Germanio ... sed, denove venis la kompleta familio Slezak, ĉi jare eĉ kun skatolo plena da Rigojancsi kukoj! El 32 partoprenantoj eĉ unu kvarono estis infanoj kaj MKRejo estis plena da infanludiloj, infana rido kaj ploro kaj etoso estis iomete REFa ...

Kelkaj vortoj pri MKRejo: laŭ scioj de organizantoj neniu plendis pri la ejo aŭ manĝaĵo, ejestroj estis tre helpemaj, varma akvo abundis, hejtigado funkciis, familioj eĉ havis 2-litajn ĉambroj kun aldonaj matracoj por infanoj supreetaĝe. Do, grandan dankon al la montkabana teamo!

Ĵaudo, 25a de septembro

Kiel kutime, partoprenantoj malfrue venadis, oni vespermanĝis, disdonis littukojn, babilis ... francoj eĉ preskaŭ noktomeze ĉar ili "survoje" vizitis Plitvice lagoj.

vendredo, 26a de septembro

Plejmulto de partoprenantoj decidis partopreni ekskurson de grupo A al naturparko Samarske Stijene, densa arbaro kun grandaj blankaj rokoj disigitaj ie kaj tie.

Komenco de la ekskurso ne okazis kiel planite. Ni planis ĉiuj per la aŭtoj veni al eta parkejo. Kaj jes, ni venis. Sed, al la aŭto de Vanja ne plaĉis la vojo kaj frapante al unu ŝtono survoje rompiĝis la oleujo kaj Vanja kaj familio devis rezigni kaj reveni al Mrkopalj per unu kamiono kiu tiris la povran aŭton.

La resto de la grupo daŭrigis la ekskurson kaj iris al Ratkovo sklonište, belega montkabano kaŝita sub unu granda roko. Ili alportis tien kelkajn lignopecojn trovitajn survoje kaj atendis Faruk kiu helpis al Vanja kaj familio aranĝi tiradon. Intertempe la Tišljaroj foriris al roko nomata Zub (Dento). Faruk baldaŭ alvenis, kaj iom pli poste ankaŭ la Tišljaroj. La vera migrado povis eki. Vlado montris al ni "bukvice", malgrandajn manĝeblajn fruktojn de fagarboj, kaj ni plenigis niajn poŝojn. Ni ĉirkaŭiris rokojn nomatajn Glava šećera (Sukerkapon) kaj alvenis al Veliki Kanjon (Granda kanjono). Trairinte la plej grandan parton ili alvenis al anoncita loko kie la kanjono iĝas tre mallarĝa. Inter la roko maldekstre, kaj granda ŝtono dekstre estis nur ĉ. 20-centimetra spaco. Unue pasis Tina, tiam Danka kaj Maja... kaj Vlado, Jana. Multaj aliaj provis, sed ne sukcesis. Tiam Mea decidis trapasi ne inter, sed super la ŝtonego. Kruno kaj Vincent sekvis malbonan ekzemplon. La resto de la grupo revenis kaj ĉirkaŭiris la Kanjonon. Ni pluiris al Dolina suza (valo de Larmoj) kaj grimpis al Vidikovac (Rigardloko). La vojo iris tra arbaro, iom suben kaj iom supren, kaj apud la pintoj aperis denove pli da rokoj. Ni trapasis apud profunda kaj granda kavo en kies fondo videblis neĝo. Ni grimpis ankaŭ al roko Piramida (Piramido) kaj fine Stepenica (Ŝtupo). De ĉiu pinto videblas ĉirkaŭaj pintoj, kaj montoj Bijele stijene kaj Bjelolasica. Restis ankoraŭ la plej alta pinto de Samarske stijene (1302 m), kiun ni ankaŭ "konkeris", kaj tie ripozis. La vojo reen al la aŭtoj estis tre dekliva, sed senproblema.

Intertempe grupo B (nur familio Radovanović/Filipčić) post prizorgado de malbonigita aŭto promenis nur ĝis valo Matić Poljana kun tre interesa kaj originala monumento al 26 frostigitaj soldatoj el 2a mondmilito farita el ŝtonoj prenitaj el naturo.

Vespera programo estis kutima - diversaj ludoj kaj verŝajne plej ludata estis Blokus kiun prenis Dag.


sabato, 28a de septembro

Venis tago por ekskurso al plej alta pinto de la regiono: Bjelolasica (1536 m)! Mateno estis frosta, sed tuj kun sunsupreniro venis varmeco kaj vetero denove estis bela.

La dekses A-grupanoj venis peraŭte ĝis fino de valo Matić poljana kaj de tie ekpromenis. Komence la vojo estis larĝa arbarstrato. Post duona horo, anstataŭ al atendita kabano ni alvenis al granda kruciĝo. Rigardo al la mapo ne helpis, kaj ni iris iom tien kaj reen... ĝis kiam ni renkontis aŭton kaj demandis la ŝoforon pri la ĝusta vojo. Finfine, iom pli ol unu horon post la ekiro ni atingis la montkabanon "Janjčarica". Ni paŭzis iomete, manĝetis,... kaj daŭrigis rapide suben ĝis valo Vrboska poljana, daŭrigis tra la arbaro kaj baldaŭ la vojo fariĝis pli dekliva. La grupo longiĝis, kaj por la lasta kilometro antaŭ la pinto ni bezonis pli ol unu horon... Ĉe la pinto ni tamen rapide mallaciĝis kaj longe ĝuis belegan rigardon al ĉirkaŭaj montoj Bijele Stijene kaj Klek kaj vilaĝoj Ravna Gora kaj Begovo Razdolje. Ni faris almenaŭ 20 grupajn fotojn kaj lernis pri diferenco inter kroata kaj bosnia "burek". Kelkaj grimpis ankaŭ la alian pinton ĉe la kresto de Bjelolasica dum la resto ripozis apud la kabano kiu troviĝas ĝuste sub la kresto. Revenante ni sekvis alian vojon ĝis Vrboska poljana, kaj denove venis al kabano Janjčarica. La francoj ludis "balote" (oni ĵetas lignajn pilkojn kiom eble pli proksime al unu pli malgranda pilketo). Baldaŭ ni estis denove ĉe la aŭtoj. La plejmulto revenis al la ejo, dum malgranda grupo restis ĉe Matić poljana masaĝante unu la aliajn laŭ instrukcioj de Rose.

Grupo B (familioj Slezak kaj Radovanović/Filipčić) samtempe decidis viziti pinton Maj-vrh, sed evidentiĝis ke la vojo estis tro laciga por infanoj kaj post ripozo sur belega herbejo survoje oni decidis reveni tra jam menciita valo Matić Poljana. Survoje oni trovis bongustajn rubusojn kaj infanoj trovis amuzigilojn, bastonojn, ŝtonetojn ... Posttagmezon oni pasigis ludante en ludejo apud la ejo.

Vespere sekvis denove ludoj, ludkartoj, biero, babilado kaj ripozo post tuta tago pasigita en naturo kej en freŝa aero ...

dimanĉo, 28a de septembro

Post du belaj tagoj venis nuboj kaj foje eĉ pluvetis kaj komence oni rezignis pro planita vizito al plej alta loĝata vilaĝo en Kroatio, Begovo Razdolje (1060 m). Unue oni ludis jam menciitan ludon "balote" en kovrita ludejo apud la MKRejo, sed poste oni tamen decidis viziti Begovo Razdolje. Estis malvarme kaj ventoze kaj post eta promenado oni kaŝis sin en gastejo kun varma teo kaj kafo ... Tagmeze venis adiaŭa tre bongusta tagmanĝo (kun patkukoj kiel deserto!), oni kolektis pakaĵon, ĝisis kaj kisis unu la alian kaj venis tempo por reveno hejmen ... Ĝis la venonta MKR!

 




REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO
NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO