Umrla hrvatska esperantistica Lucija Borčić - Mortris la kroata esperantistino Lucija Borčić


POEZIO

(Lucija Borčić)
 

Poezio

estas io

inter beno

kaj kuntreno:

supren, alten,

nuben, kanten,

kun leĝero

de sincero,

en intimo

kun senlimo,

al la vasto

sen balasto,

al la helo,

al la belo!

Još Lucijine poezije na esperantu
Pli da poezio de Lucija en Esperanto

 

VIVOPAĝOJ

(Lucija Borčić)
 

Ĉiutage

mi turnas unu paĝon.

Kiom da vivopaĝoj

restas ankoraŭ?

Ĉu mi atingos
turni plian paĝon

morgaŭ?

 

Lucija Borčić - 1953

 

AKACIOJ
(Lucija Borčić)

En Oktobro freŝa vento
senindulgas el okcidento,
branĉoskuas l' akaciojn
kaj forblovas sekfoliojn.

Branĉoarĉoj ploroĝeme
nun senhelpe kaj maleme
veoĝisas ilin svinge,
senespere, senatinge.

branĉbalance, mortodance
kun ventkirlo kaj birdtriloj
alten strebas, flugas, ŝvebas
akaciaj orfolioj.

Kaj kun veno
de l' vespero
pacas kuŝe sur la tero
la folitapiŝ' invita
de l' foliaro forblovita.


MI VERSU NUR PRI BELO

(Lucija Borčić)
 

Mi versu nur pri belo

nepriatentante

la mornan malhelon.

 

Ne la doloro min korodu,
ne en la versojn
mi ĝin enbrodu.

 

Lucija Borčić (1946.)

 

Još Lucijine poezije na esperantu
Pli da poezio de Lucija en Esperanto

 


Lucija Borčić - 1953

 

KASKADO
(Dobriša Cesarić "Slap", traduko
prijevod Lucija Borčić)

Fluas kaj fluas, kaskad' falfluas;
Ĉu al ĝi mia guteto influas?

Jen, ĉielarko en akvo ekestas,
bunto milmila brilas tremetas.

Ke kaskad' ĉi-revon povu reflekti,
eĉ mia gut' helpas ĝian brilon plekti.

 

(Lucija Borčić potpisuje hrv-esp rječnik)
(Lucija Borčić subskribas kro-esp vortaron)

Lucijin predgovor rječnicima (hrv.)



LUCIJA BORČIĆ (1921 - 2015)

 

Dana 14. studenog 2015. preminula je u Zagrebu Lucija Borčić,
jedna od najistaknutijih hrvatskih esperantista.

Rođena u mjestu Podšpilje na otoku Visu, živjela u Zagrebu, po struci je bila administrator i knjigovođa. Po svom poznavanju esperanta i njegovog stila bila je jedan od autoriteta u Hrvatskoj. Prevela je na esperanto mnoge stvari, od kojih i brojna djela iz hrvatske književnosti, a pisala je i originalnu poeziju na esperantu. Istaknimo njenu zbirku pjesama "Pulsas la viv' "  (IKS, 2001.) 
i prijevod "Dunda Maroja".

Ostat će zapamćena kao tajnica lokalnog kongresnog odbora povodom Svjetskog kongresa esperantista 1953. u Zagrebu, kao počasni član Svjetskog esperantskog saveza od 2001., te kao autor dva kapitalna rječnika (Veliki rječnik esperantsko-hrvatski, 2009. i Veliki rječnik hrvatsko-esperantski, 2010).

Vidi rječnike i materijale o njima


La 14-an de novembro 2015 forpasis en Zagreb s-anino Lucija Borčić,
unu el la plej elstaraj kroataj esperantistoj.

Naskita en la vilaĝo Podšpilje sur la insulo Vis, vivinta en Zagreb, profesie administratoro kaj librotenisto. Pro sia kono de Esperanto kaj ĝia stilo ŝi estis unu el la aŭtoritatoj en Kroatio. Multon ŝi tradukis al Esperanto, interalie grandan nombron da verkoj el la kroata literaturo, sed ankaŭ originalan poezion en Esperanto ŝi verkis. Oni nepre menciu ŝian poemkolekton 
"Pulsas la viv'" (IKS, 2001) kaj tradukon de la kroata renesanca komedio "Dundo Maroje".

Oni memoros ŝin kiel sekretariinon de LKK de la Universala Kongreso de Esperanto 1953 en Zagreb, kiel honoran membron de UEA ekde 2001, kaj kiel aŭtorinon de du gravegaj vortaroj (Granda vortaro esperanta-kroata, 2009 kaj Granda vortaro kroata-esperanta, 2010).

Vidu la vortarojn kaj materialojn pri ili


BIOGRAFIO DE LUCIJA BORČIĆ EL ESPERANTA VIKIO 
(novembro 2015, kun aldonitaj novaj informoj)

Lucija BORČIĆ (naskiĝis la 26-an de julio 1921 en Podšpilje, insulo Vis; mortis la 14-an de novembro 2015) estas librotenistino kaj administratoro, kroata esperantistino, tradukinto kaj Esperanto-vortaristo.

Esperanta agado

Borčić dum 20 jaroj, antaŭ la emeritiĝo, estis oficejestro de la Plastikarta asocio por Kroatio. Ŝi esperantistiĝis en Zagrebo en 1940. Ekde 1946 ŝi aktivas en la Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagrebo, kie ŝi plenumis la funkciojn de komitatano, kasisto, sekretario kaj prezidanto kaj laŭ la propra rekta metodo gvidis plurajn elementajn, konversaciajn, progresigajn kaj lingvajn kursojn, prelegis, aktoris, lektoris. En Kroatia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Federacio ŝi plenumis la funkciojn de dua sekretario kaj membro de la Ekzamena komisiono. En 1953 ŝi kunorganizis la 38-an Universalan Kongreson de Esperanto en Zagrebo plenumante plurajn funkciojn. Ekde 1952 Borčić tradukas el la kroata al Esperanto kroatan prozon kaj poezion kaj ekde 1977 ŝi verkas originale en Esperanto.

Tradukoj

Libroforme aperis la tradukoj de: Antun Šimunić (“Elprovado de amo”, 1985), Stjepan Planić (“Loĝkulturo”, Osijek, 1985), Edvard Kardelj (“Socialisma memmastrado”, Sarajevo, 1986), Ante Vladisavljević (“Vestokulturo”, Osijek, 1987), Yüksel Söylemez (el la angla, “Amo estas taso da kokidsupo”, Zagreb, 1994), Mile Prpa (“Reĝo de l’ leonoj”, Zagreb, 1993 kaj “Elemento de l’ elementoj”, Zagreb, 1995), Pero Čimbur (“Mi resanigis PPPetron”, Eldonejo Harald Schicke, Germanio, 1995), Vesna Parun (“La bluoj” - poemaro, Zagreb, 1999).

Ŝi kuntradukis la verkojn: “Jugoslavio kaj ĝiaj popoloj” (JEL, Ljubljana, 1953), “Kroatia poezio” (IKS, Zagreb, 1983), “Kantoj de l’ silento” (de Zora Heide, Stockholm, 1984), “Soifo” (de Ivo Andrić, ELBIH, Sarajevo, 1988), “Moderna bosnia-hercegovina novelo” (Sarajevo, 1989), “Poemaro de kroatoj en Hungario” (KEU, Zagreb, 1992), “Izolulo” (poemoj de kroataj poetoj tradukitaj el Esperanto en dek kvin lingvojn, Zagreb, 1993), “Antologio de kroataj unuaktaj dramoj” (KEL, Zagreb, 1997), “En tiu terura momento” (KEL, Zagreb, 1998), “Barkoj el akvo - elektitaj kroataj noveloj” (IKS, Zagreb, 1998). Tradukoj el Esperanto al la kroata: “Unutra i vani” (Marjorie Boulton, aperinta en “Sve dugine boje”, IKS, Zagreb, 1988). Tradukis kvar prospektojn pri la urbo Zagrebo.

La tradukoj eldonitaj de HES

1992.: "Poemaro de kroatoj en Hungario" / "Pjesništvo Hrvata u Mađarskoj" (Stipan Blažetin, Marko Dekić, Mijo Karagić, Đuro Pavić, Lajoš Škrapić)
2006: "Rakontoj el Vukovar" ("Priče iz Vukovara") de Siniša Glavašević
2006.: "Poemaro de la burglandaj kroatoj" / "Pjesništvo gradišćanskih Hrvata" (Mate Meršić Miloradić, Ivan Blažević, Ferdinand Sinković, Mate Šinković, Lajoš Škrapić, Ivan Horvat, Matilda Bolcs, Peter Tyran, Dorotea Zeichmann, Timea Horvat, Franc Rotter)
2007.: "Poezio de molizaj kroatoj" / "Pjesništvo moliških Hrvata" (zajednički prijevod sa Zorom Heide: Josip Barač, Gabriele Blascetta, Giuseppe Cicanese, Giovanni de Rubertis, Angelo Genova, Enrico Giorgetta, Mario Giorgetta, Rocco Giorgetta, Leopoldo Lalli, Milena Lalli, Emilio Ambrogio Paterno, Lucio Piccoli, Pasquale Piccoli, Gabriele Romagnoli, Antonio Sammartino)
2008.: Šimun Šito Ćorić "Nije sve što oči vide" – "Granice su da se prijeđu" – vojaĝ-kronikoj
2009.: Ivan Golub "Lumo kaj ombro" / "Svjetlo i sjena" (kuna traduko kun Zora Heide kaj Marija Belošević)
2011.: Ljubica Kolarić-Dumić "Ususret svojoj zvijezdi" / "Renkonten al sia stelo"

La lasta traduko

Ŝia lasta traduko, tiu de la junulara romano "Jaša Dalmatin" de la kroata verkisitno Ivana Brić Mažuranić, finita ĉ. du jarojn antaŭ la morto, ne estas ankoraŭ publikigita. La unuan ĉapitron publikigis Kroata Esperanto-Ligo en sia gazeto Tempo en decembro 2013.      Vidu ĉe la adreso:    tempo_12_2013.pdf   (la paĝo 10)

Originalaj Esperanto-poemoj

Originalaj Esperanto-poemoj aperis en: “Kroatia Esperanto-poemaro” (IKS, Zagreb, 1991), “Jubilea versgirlando” (ZEL, Zagreb, 1990). Unuopaj originalaj kaj tradukitaj poemoj aperis en la periodaĵoj “La Suda Stelo”, “Tempo”, “Voĉo”, “Velo”, “Kroata esperantisto”, “Monato”, “Fonto”, “Literatura foiro”, “Esperanto en Skotlando”, “Sennacieca revuo”.

En 2001 aperis libroforme, eldonita de IKS (Internacia Kultura Servo) en Zagreb, 
ŝia kolekto de originalaj poemoj "Pulsas la viv'".

Aliaj verkoj

Per artikoloj Borčić kontribuis al “La Suda Stelo”, “Esperanto”, “Heroldo de Esperanto”, “El Popola Ĉinio”, “Tempo”, “Voĉo”, “Heliko”. Ŝi redaktis la lingvajn rubrikojn en “Voĉo” kaj “Tempo”, lektoris la revuojn “Voĉo”, “Tempo”, “Kroata esperantisto” kaj plurajn verkojn kaj Esperanto-tradukojn de kroataj kaj makedonaj esperantistoj. Post la forpaso de Marinko Gjivoje ŝi finredaktis la “Leksikonon de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj” (1985). 
Ŝia originala poemaro “Pulsas la viv’“ aperis en 2001 (IKS, Zagreb).

Leksikografio

Borčić verkis la ĝis nun plej ampleksan vortaron Esperanto-kroatan kun pli ol 400 paĝoj kaj 41.000 vortoj, 
kiu aperis en 2009. Ĝi baziĝas sur PIV 2002/2005, sed parte ankaŭ transpasas ties vort-trezoron. Alidirekta vortaro kroata-esperanta estas preta kaj aperis en 2010.

Honorigoj

Borčić ricevis la premion “Clelia Conterno” por poezio 1985 pro la poemo “Artist’ blua”. Ŝi estas plurjara membro kaj delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj membro de Esperantista Verkista Asocio. 
Honora membro de UEA ekde 2001.


"Lutke uživo"   ("Pupoj vive")  - Ivan Špoljarec
[2008., Kulturni centar Travno]
prijevod traduko Lucija Borčić

Lutke uživo : [40 godina Međunarodnog festivala kazališta lutaka PIF-a : fotomonografija] = Puppets live : [40 years of the International Puppet Theatre Festival PIF : a photo-monogaph] = Pupoj vive : [40 jaroj de la Pupteatra Internacia Festivalo PIF : fotomonografio] : [1968-2008] / Ivan Špoljarec ; [suradnica Livija Kroflin ; prijevod na engleski Nina H. Kay-Antoljak, prijevod na esperanto Lucija Borčić, Ivan Špoljarec]

Knjiga posvećena 40 godišnjici PIF - a (Pupteatra Internacia Festivalo) - Međunarodnog festivala kazališta lutaka, donosi sadržaje koji daju sliku te manifestacije kroz četiri desetljeća njezinog postojanja: kronologiju PIF-a, pregled izložbi i nagrada, repertoar, fotografije pojedinačnih lutaka i prizora iz predstava, sjećanja sudionika, isječke iz novina. Jezik engleski; esperanto; hrvatski 

La libro dediĉita al 40 jaroj de PIF (Pupteatra Internacia Festivalo) - Internacia festivalo de pupteatroj (fotoj, kronologio, listoj, premioj, repertuato, memoroj, gazetartikoloj ktp.) Trilingve: angle, esperante, kroate.
Kuntradukis Lucija Borčić. la libro aperis en 2008.

 


Lucijin prijevod djela "Priče iz Vukovara" Siniše Glavaševića
Ŝia traduko de "Rakontoj el Vukovar" de la ĵurnalisto Siniša Glavašević

 

 

 

"Tempo" decembro 1988 - Lingva rubriko de Lucija Borčić

 

"Tempo" 2/1986 (Drago Gervais, Tri nonice, prijevod Lucija Borčić

 

 

DUNDO MAROJE: KOMEDIJA O LJUDIMA NAZBILJ I LJUDIMA NAHVAO

fragmenti iz teksta esperantista Zdravka Seleša iz Đurđevca  VIDI CIJELI TEKST

Preda mnom se na stolu nalazi velika knjiga (1680 stranica) s originalnim tekstom "Dunda Maroja" i osamnaest (18) prijevoda: finskim, mađarskim, nizozemskim, češkim, poljskim, engleskima, švedskim, slovačkim, njemačkim, ruskim, makedonskim, talijanskim, francuskim, norveškim, ukrajinskim, slovenskim, bugarskim i esperantskim. Izdanje je pripremio književnik Luko Paljetak u čast 500-godišnjice rođenja Marina Držića. 

Čak i ako nikad niste čuli za hrvatskog komediografa iz Dubrovnika, ovakva knjiga govori vam da se radi o nekome posebnom. I da, Držić je jedan od najznačajnijih hrvatskih pisaca i nedovoljno uvažavani europski dramski pisac. Možda sam subjektivan, ali, kao profesor književnosti koji dovoljno poznaje europsku i svjetsku književnost, mislim da je Držić komediograf istog ranga kao Plaut, Moliere i Shakespeare, ali, nažalost, dolazi iz malenog jezika i, osim toga, njegovo stvaralaštvo nije bilo poznato do kraja 19. stoljeća, a istinska se poznatost dogodila od 1938. godine, kada se u Zagrebu zbio veliki kazališni događaj i ponovo rodila najbolja komedija Marina Držića, "Dundo Maroje".

(......)

INTERMEZZO ILI DUNDO MAROJE MEĐU ESPERANTISTIMA

Ovaj prijevod nije prvi esperantski prijevod Dunda Maroja. Prvi prijevod ima zanimljivu povijest, a i povijest drugog prijevod ovisi o prvome. On je vezan uz Srđana Flega (Opatija, 1920. - Pariz, 1986.), diplomiranog glumca iz Hrvatske, osnivača Internacia Arta Teatro (Međunarodnog umjetničkog kazališta), kome je bio ravnatelj, glumac, režiser i, također, prevodilac serije dramskih djela s nekoliko jezika, između kojih i "Dunda Maroja". 

IAT je nastupao na Međunarodnim kongresima (UK - Universala kongreso) čitavo jedno desetljeće, a među tim je predstavama bio i "Onklo Maroje" u vrijeme kongresa 1962. u Kopenhagenu, za koji je grupa hrvatskih glumaca napamet naučila esperantsku verziju komedije. Ipak, prošle su godine i nije bilo moguće naći taj prijevod budući da nije bio napravljen za objavljivanje i nije bio objavljen, nego je živio samo za tu izvedbu. Zato je Spomenka Štimec, budući da nije uspjela naći prvi prijevod, angažirala 


Luciju Borčić, koja je izuzetno brzo napravila novi prijevod. I mada je to radila žurno, prijevod je odličan, što se najbolje vidi u nekima od najpoznatijih dijelova teksta, kao što je Prolog Dugog Nosa, negromanta, i Pometovi monolozi. Majstorski prijevod zapravo i nije nekakvo; Lucija Borčić jedna je od najistaknutijih hrvatskih prevoditelja i leksikografa (upravo u dvije posljednje godine hrvatski su esperantisti dobili od nje svoja dva prestižna rječnika: u prosincu 2008. Granda vortaro esperanto - kroata(veliki esperantsko-hrvatski rječnik), a u prosincu 2009. obratni, Granda vortaro kroato-esperanta, koji zajedno imaju oko 900 stranica).

 

 

Kongresna knjiga, Zagreb, 1953.

 

"Esperanto" revuo, 1953, UK Zagreb, LKK

 

 

 

Lokalni kongresni odbor, unutar kojega je bila i Lucija Borčić (iz kongresne knjige):        Loka kongresa komitato, en kiu estis Lucija Borčić (el la kongresa libro):

 

 

 

LUCIJIN PREDGOVOR RJEČNICIMA       ANTAUPAROLO DE LA VORTAROJ

 

 

 


 
Dolje: promocija Velikog rječnika esp-hrv u klubu "Bude Borjan", Zagreb, 2009   
Sub
e: Lanĉo de la Granda vortaro esperanta-kroata en "Bude Borjan", Zagreb, 2009




 
Dolje: promocija Velikog rječnika hrv-esp u klubu "Bude Borjan", Zagreb, 2010   
Sube: Lanĉo de la Granda vortaro kroata-esperanta en "Bude Borjan", Zagreb, 2010

  

 

 

 


---> REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO
---> NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO