E S P E R A N T O   -  P O E Z I O

 

"SALO SURHAǓTE"   de SONJA ZUBOVIĆ

(elekto el la poemaro, tradukis Klaus Dahmann)

 

"SOL NA KOŽI"   SONJA ZUBOVIĆ

(izbor iz zbirke pjesama, preveo na esperanto  Klaus Dahmann)

 

Proksimiĝu    (Priđi bliže)

 

 

Bonvolu volonte

Proksimiĝi

Pretere tiel

Tuŝu min perlipe

 

 

Jen do, almenaǔ l’amo

Neelteneble facilas

 

 

Kiel mi forgesas    (Kako to zaboravljam)

 

Kiel mi forgesas

- ĉu ni naskiĝis solaj

- ĉu ni mortos solaj

Aǔ ĉu ni pormomente

Tiel enviciĝis

Kreiĝis

Por ami

Doni

Preni

Ĉion de l’ am’

 

Franca versi’   (Francuska obrada)

 

 

Foriru

Bonvole nur

El via haǔto

Ne revenu

 

 

Ĵus ekludis mia kanto

Softa franca versi’

 

 

Unu demandas al l’ alia   (Jedni druge pitaju)

 

Tie ĉi ofte

Unu demandas al l’ alia

De kie vi

Unu listigas al l’ alia

Siajn vilaĝojn

Siajn urbojn

 

Unu metas al l’ alia

Ŝildojn survizaĝen

Sed l’ okulojn

Ne rigardas

 

Unu plia Nova Jaro  (Još jedna Nova godina)

 

 

Dum min vekos lumo

Preterpasos trajnoj

Sub fenestro mia

Kaj jen venos

Unu plia Nova Jaro

Laborada kaj lernada,

Ama, ridetada

Jaro de tuŝoj de

Lertaj preterpasantoj

 

Aĉetu senĝene  (Slobodno kupujte)

 

Nur aĉetu vi

Vendu

Aĉetu, promenu

Nenion mi petas

Atendu de mi

Nek ridetojn, nek sakrojn

Miaj pupiloj ne de ĉi tie estas

Vi nur

Aĉetu senĝene

Ĉion kion vi ŝatas

 

 

Ĉu mi estas tiu?  (Jesam li ta?)

 

Ĉu mi estas TIU

         Kiu matene promenas

         Miksita

         Kun l’ aliaj

Ĉu mi estas

         Imago

         De l’ spegulo

Ĉu mi estas tia

Kie mi kaŝiĝas

Kiel mi paŝiĝas

Ili diras – ŜI

Ili montras – TIU

Kiel ili scias kiu

Kiel ili scias kie

Mi ĉeestas

 

Tosto de l’ nedireblo  (Napitnica neizrecivog)

 

De temp’ al tempo

Sentas mi la senhelpecon

De l’ nedireblo

         - Pro kio kantoj, pro kio sonĝoj

Kial kruc’?

Ekemas mi

Eltondi ĉi literojn

Fluigi ilin en pokalon

Por ke ĉiu

Verŝu siajn vortojn

 

Gesinjoroj

La poesto invitas

Nenio plu direndas

Je via sano!

 

 

Kion celas vi per tio   (Što će ti to?)

 

Kion celas vi per tio

Ke ĉiun bildon

Vi rigardas el pluraj anguloj

Dum ja ĉio estas kutima maro

                 Ĉu vi aǔdas ĝin?

                   Ĝi odoras

Ni trinku

Li silentas kaj komprenas

Vi ni unuiĝintaj

                 Mi en vi

                   Vi en mi

Ĝuste tiaj en la naturo

Ĉu vi povas

         senti la salon surhaǔte?

 

 

Nure pro amo   (Samo iz ljubavi)

 

 

Nure pro amo povus mi

Promeni ĝis la Laktovoj’

Kaj pluki por vi stelojn

Nure pro amo povus mi

Pakaĵ’ de aerbalonoj

sendi al vi

Nure pro amo povus mi

Mendi stratludistojn

Sub vian fenestron

Nure pro amo povus mi

Stari meze de l’ strato kaj

Krii,    m i    a m a s    vin

Mi amas vin, mi amas vin

 

 

Rigardu min kiaj paŝoj  (Gledaj me kakvi koraci)

 

Rigardu min kiaj paŝoj

Gutoj kisoj

Kiaj elpensaĵoj

Desegnita fantazio

Tutaj mirakloj

Enamiĝinta

Freneza

Konkerita

Perokule, perbuŝe, perpromene

PerVie

Vidu min

De moment’ al momento

Ŝaǔmo, halucino

Mi kaj mia en mi ino

Sovaĝa-malsovaĝa

Freneza bunta

Ĉiuj ecoj

Diserigitaj

Ĉiuj literoj

Miksitaj

Unu koloro

 

Ĉ u    v i    s e n t a s

Ke mi estas via?

 

Jene en ĉi tramo   (Evo u ovom tramvaju)

 

Jene en ĉi tramo

Estu vi tia

Ĝusta

Plejbona

Belajn okulojn vi havas

Manojn

Vi havas rektajn larĝajn

Ŝultrojn

Ja mi tute etas ene

Jene en ĉi tramo

Provo

Nun atentu

Fermu pormomente l’ okulojn

Ĉu aǔdas vi?

Muziko

Jen mi

Venas

Lante

Proksimen

Preskaǔ ĝis l’ orelo

Demandas

Kutiman

Diplomatan demandon                 

 

Ĉ u    v i    d a n c a s ?

 

 

Ho Dio ploras mi    (Bože,  plačem)

 

H o    D i o

p l o r a s    m i

malaperas

subfingre

spir’ surhaǔte

buŝe

                                            H o    D i o

ĉu estas vero

ĉu vi kisas miajn genuojn

piedfingrojn

 

ne kredas mi l’ okulojn

kio okazas

tie sur kuseno

eniras mi tuta en vian manon

 

V i d u

La lunon

Tie ĉi

Eniĝas en nin

Ruĝa sangoplena

Kraketas l’ ostoj

Kaj ĝi eriĝas

pro l’ amo

 

 

 

  

RIMARKOJ PRI LA AǓTORINO

 

Sonja Zubović naskiĝis en 1962 en Zagreb.

Ŝi publikigis dekon da libroj por infanoj.

Ŝi membras en la Asocio de Kroatiaj Verkistoj.

Ŝi vivas kaj laboras en Zagreb.

 


REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO   
POVRATAK NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO