15. EKUMENSKI ESPERANTO-KONGRES  -  Zagreb, 2001.
15-a EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO - Zagreb, 2001


Mallonga raporto

En Zagreb (Kroatio) de la 14-a ghis la 21-a de julio 2001, ni, 160 personoj el 20 landoj, kunvenis por la 15-a Ekumena Esperanto-Kongreso. Kun ni trovighis 40 gejunuloj.

Per la komuna lingvo Esperanto, ni povis babili, studi, preghi.

La karakteron de chi tiu kongreso donis la jhusa apero de "Adoru", nia komuna Diservo-libro, kiun ni inauguris per la uzo. En ghi trovighas kaj preghtekstoj, kaj liturgiaj tekstoj, kaj himnoj el tre diversaj fontoj.

Ni ne scias chu ekzistas en iu alia lingvo tia libro, kiu enhavas kompletajn Diservajn liturgiojn, kiel la Lima-liturgio, la Sankta Liturgio de S-ta Krizostomo, pluraj rom-katolikaj, luterana, reformita, anglikana, pluraj formoj el Taizé. Ankau ghi enhavas gregoriajn liturgiojn de la horoj, kaj preghojn por plej diversaj okazoj.
Chu tradukitaj, chu originalaj, la varieco de la prezentitaj himnoj estas ankau certe tre malofta.

Dank'al tiu libro, anim-zorgado de iu ajn Esperanto-arangho estos faciligita. Ghi povus ankau esti tia ilo por iu ajn internacia kunveno.

Ni, de jaroj (1-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 1968 en Limburg/Lahn) praktikas ekumenismon, kaj ni dankas al Dio, ke Li permesis al ni alveni ghis tiu nuna punkto, dank' ankau al nia komuna lingvo Esperanto.

Inter diversaj prelegoj, ni ankau havis la shancon auskulti, interpretitan, unu el la romkatolikaj kroatiaj respondeculoj pri ekumenismo, Jure ZEChEVICh.

Nia venonta ekumena rendevuo estas por 2003. En 2002, la du ligoj kongresos respektive, KELI en Hungario kaj IKUE en Chehhio.

Philippe COUSSON

 


REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO     
NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO