BONAN MATENON, MAJSTRO
Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.
Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo?
Bonvolu fumi. Nu, vi certe enketas
pri la Movado kaj l' nuna perspektivo?
Nu, ni laboras. Sed - vi scias - la homoj
estas inertaj, altaj estas la baroj,
malfavoras l' epoko: militoj pogromoj
minacas; nin ignoras la registaroj.
Jes, jes, en via tempo, estis simile;
vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas -
atingi l' orelojn estas malfacile,
kaj kiam la homoj mokas nin, ni hontas.
Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje
donacis kelkan monon, sed ni malriĉas.
Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje!
Al ata-ita ni multe da tempo dediĉas!
Mi diris, ke per ignoro stulte obstina
la registaroj aŭskulti nin rifuzas?
Eĉ pli malbone - la registaro ĉina
por siaj propraj celoj la lingvon uzas!
Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas
ni krokodilas... Kio? Ja nacilingve
babili... Ĉar komencanto ne komprenas,
kiam ni parolas Esperanton svinge.
Nu, Majstro, estis agrable... Ĝis la revido;
ĝojos pro via vizit' la samideanoj.
Vi povas reiri la tombon kun forta fido,
ke via afero troviĝas en bonaj manoj.
WILLIAM AULD
UNU EL NI
Sidas sub lampo.
Legas librojn.“Edukiĝas”.
Fariĝas ĉiutage pli ĉifona.
Tri tagojn lasas ŝimi sian barbon.
Dek jarojn lasas ĝibi siajn ŝultrojn.
Senzorge lasas kokri lin l’ edzino,
Kaj ĉiutage pli malrisortiĝas
Ĝis iam miro
estas jam maroto,
Kaj, kvazaŭ nuda mar-molusk’ en konko,
Li timas trudi kapon en eksteron.
Kaj tro malfrue
Konstatas, ke nenion li plenumis,
Repensas al iama knab’ sincera
Kies intenco arda ne sufiĉis.
Kaj
Sidas sub lampo.
Legas librojn.
Kadukiĝas.
William AULD
POETOJ
Poetoj de l’ paseo, kiuj la lingvon
kreis,
ripozu: via ama laboro ne pereis;
kvankam la karajn paĝojn jardekoj igas flavaj,
ankoraŭ freŝe floras la versorozoj ravaj.
Poetoj de la nuno, kiuj la lingvon
gardas,
en kies brustoj ĝia eterna flamo ardas,
jen via tradicio. Jen la animofratoj,
kiuj antaŭe paŝis sur viaj karaj padoj.
Poetoj de l’ futuro, feliĉaj
heredontoj
de hela versrivero, jen estas viaj fontoj.
Kiam adoro venos al via kor’ jubili,
memoru ĉi praulojn. Adoris ankaŭ ili.
KALMAN KALOCSAY
EN AMARA HORO
Nenio estas vi, nenio,
Se, pri la senco sen konscio,
Vi hurlas pri la “nova sento”!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, fort’ magia:
Dormema “rondo familia”.
Ĉu
la ĝiskreva himnokanto,
Kolekta, koresponda vanto,
Kaj ke pri gramatikreguloj
Disputas aro de stranguloj
Rajdante sur la Fundamento:
Jen estas do la Nova Sento?
Ke rifuĝante de la devoj,
Nur gapas vi kun strabaj revoj
Kaj alpreninte dignan pozon
Kelkfoje ĵetas vi almozon
Sur la altaron de l’ Afero:
Ĉu
tio estas do ofero?
Mi batas. Fraton batas frato.
Lin mem turmentas ĉiu bato.
Ho, gento, gento, verda gento!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, gvida torĉo,
En sorĉ’ malbona – bona sorĉo!
Kaj, kvankam “stranga sekto eta”,
Sed fidi, lukti, venki preta,
Por kiu, malgraŭ ĉia moko,
La mond-iranta Forta Voko
Ne sangmalriĉa iluzio,
Sed estas kredo, religio!
Oferoj nutras la aspirojn,
Postulas ĉiu venk’ – martirojn!
Ne kovru palo vian vangon,
Neniu volas vian sangon,
Sed donon, faron kaj fervoron
Kaj koron, sed la tutan koron!
Ve, ĉio vana! Mi konscias,
Ke en dezerto mi forkrias.
Vi restos plue en kvieto
Amuziĝanta societo.
Ho, kie estas la konsolo
Por mi – poeto sen popolo!
Poeto sen popolo, ho animprema scio,
Ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko…
Forsonos senresone la plora melodio,
Kiel ŝirita kordo en forlasita loko.
Ĉu
plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
Kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
Aŭ ĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
Kaj eksilenti – patro de versoj abortitaj?
Pli oportune estus kaj certe pli
prudente:
La vanajn sapvezikojn plu ne flugigi blove,
Kaj ektirinte ŝultrojn feliĉindiferente,
La Kanton de la Sklavo ne kanti plu Schulhofe.
Sed kien iri? Kie troviĝas idealo,
Sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
En kies altartukon, freneze, post batalo,
Neniu adoranto jam viŝis sangan manon?
Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj
fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj – eble – senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.
Mi konas vin. Enkore vi kantis
najtingale
En nokto de la mondo. Vi kiel povis trili!
Vin oni ne aŭ skultis, buĉadis sin “reale”…
Ĉu ŝtopu mi l’
orelojn por ilin eksimili?
Ne! En la kor’ plusonu la kanto
dolĉetrila,
Ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara!
Vi estu mia bela mensogo sorĉebrila,
Vi estu la konsolo en nia mond’ amara!
Julio Baghy
Estas mi esperantisto
Verda stelo sur la
brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.
Polvkovrite sur
bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne
konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido
:
"Bonan tagon ! Ĝis revido !"
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi
esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la
krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila
vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.
Post la mort’ ĉe
tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto :
estis li esperantisto.
ZAMENHOF
PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO
fortego, la mondon reganta,
al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
kaj fonto de vivo konstanta,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
hodiau ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
kun dogmoj de blinda fervoro:
silentas nun ĉiu disput' religia
kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
sed ĝi sin dividis batale;
popolo popolon atakas kruele,
frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
redonu la pacon al la infanaro
de l' granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
sed lasu nin venki la baron;
donacu Vi benon al nia laboro,
donacu Vi forton al nia fervoro,
ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos;
ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
ekregos sur tero.
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.
GYULA (JULIO) BAGHY
SIBERIA LULKANTO
Hirte flirte flugas haroj,
siblas vintra vent'...
Morde torde ŝiras koron
larmoj kaj la sent'...
Kant' patrina plore sonas,
dormas filo en lulil'...
Noktripozon por li donas
song' infana en trankvil'...
"Baju, baju, bajuŝki...
Dormu sonĝe, dormu vi...
Ĝemo, ploro kaj dolor'
flugu for de via kor'!
Baju... baju... bajuŝki...
Dormu filo, dormu vi!"
Brue skue blekas vento,
knaras ligna dom'...
Ĝeme treme sin forkaŝas
besto kaj la hom'...
Vent' alportas sangan krion
tra l' glacia neĝa val'...
Lastaspire petas Dion
preĝ' de l' patro en batal'...
"Baju, baju, bajuŝki...
Ho, fileto, dormu vi...
Kri' de l' morto, son' de l' plor'
flugu for de via kor'!
Baju... baju... bajuŝki...
dormu filo, dormu vi!"
Prude krude fremdaj homoj
venas el insid'...
Trompe rompe sangtriumfe
venkas la perfid'...
Kant' patrina plore sonas,
dormas filo en lulil'...
Teran pacon por li donas
sort' de l' patro en trankvil'...
"Baju, baju, bajuŝki...
Koro mia, filo, vi...
Anĝeleto, pala roz'
dormu pace en ripoz'!
Baju... baju... bajuŝki
dormu nur eterne vi!..."


