PRI SLAVAJ ELEMENTOJ EN ESPERANTO

Pri kontribuo de diversaj lingvoj en zamenhofa koncepto kaj realigo de Esperanto oni jam multe skribis, kaj ekzistas jam granda filologia bibliografio. Mi ne dezirus enplektiĝi en diskuton por kaj kontraŭ unuopaj tezoj kaj asertoj, prezentitaj jam en la longa vico de kleraj tekstoj el tiu bibliografio - cetere, kiam oni prelegas en unu solena scienca kunveno, oni kutime eĉ ne uzas la kompletan filologian sciencan aparataron.

Tio signifas ke mi ne timos ripeti ion, kion iu alia jam diris, esperante ke tio mi diras el alia vidpunkto, sed ankaŭ ke mi ne polemikos kontraŭ opinioj kiujn mi trovas malĝustaj, aŭ almenaŭ nekompletaj. Sekve, mi prezentos proprajn pensojn pri la koncerna temo, kaj, kiam necese, mi uzos ankaŭ la sisteman prezenton de konkretaj ekzemploj.

Parolante pri slavaj elementoj en Esperanto (E), mi deziras almenaŭ mallonge konsideri ankaŭ la litovajn (L). Kompreneble, ne nur tial ke la baltaj lingvoj el genetiko-lingvistika (historio-komparada) vidpunkto estas forte ligitaj kun la slavaj, sed ĉar Zamenhof evidente havis certajn kontaktojn kun la litova lingvo, pri kio mi jam skribis en la revuo «Nuntempa Bulgario» antaŭ preskaŭ duono da jarcento. Tial mi kadre de 12 slavaj fontoj por esperantaj radikoj enkondukis ankaŭ unu litovan, kaj cetere mi ankaŭ plurfoje konsideros tiun baltan lingvon.

Kompreneble mi ĉi tie parolos nur pri Esperanto kia ĝi estas en la libro «Fundamento de Esperanto» (mi uzis la 10-an eldonon el 1991). En vortaraj temoj mi esploras nur la «Universalan vortaron», kaj tiukaze estos komparoj nur kun 5 lingvoj: la franca (F), la angla (A), la germana (G), la rusa (R) kaj la pola (P). En aliaj temoj povas aperi bezono pri komparado kun aliaj lingvoj. Tie mi, el diversaj kaŭzoj, konsideris nur la ĉeĥan (Ĉ), la italan (I) kaj la hispanan (H). Nature la latina lingvo estus unu el la plej bezonataj lingvoj por komparado kun Esperanto, sed ĝi ne taŭgas por la temoj kiujn mi ĉi tie prilaboras. Fine, ĉar mi parolas en la kunveno kiu okazas en Kroatio, mi ne ellasos la kroatan lingvon (K).
Plej nature estas komenci per la alfabeto. Ni komparos dentalojn kaj palatalojn en Esperanto kun la samaj parolsonoj en kvin lingvoj, kiuj troviĝas en la Universala Vortaro. Al ili ni aldonos ankaŭ L, K, Ĉ, I, H, kaj pro preciza identigo mi uzos du pluajn sciencajn fonetikajn skribsistemojn. La unua estas uzata de International Phonetic Association (IPA), kaj la dua la kutima slavistika (S). ĉar la stato kaj la karaktero de certaj parolsonoj ne estas samaj en ĉiuj lingvoj, oni bezonas specialajn indikilojn por diversaj fonetikaj kaj grafismaj kazoj:
* la sono aperas nur en fremdvortoj, speciale en onomastiko (homnomoj, loknomoj, akvonomoj, montonomoj kaj simile)

** la sono prezentiĝas per diversaj literoj

** la prononco de tiu sono malsamas fonetike al tiu de ĝia voĉa/senvoĉa par(ul)o

( ) la grafemo kun kiu, aŭ apud kiu (kaj eventuale apud aliaj) fariĝas difinita prononco

s1,s2 leksike dependaj diversaj prononcoj de la sama litero.

Nun ni povas prezenti la tabelon de la sonoj kaj grafemoj:

IPA
s
z
ts
dz
ʃ
ʒ
S
s
z
c
ʒ
š
ž
č
R
с
з
ц
дз*
ш
ж
ч
чж*,***
P
s
z
c
dz
sz
cz
Č
s
z
c
dz*
š
ž
č
dž*
K
s
z
c
dz*
š
ž
č
L
s
z
c
dz
š
ž
č
E
s
z
c
dz
ŝ
ĵ
ĉ
ĝ
G
ss,β
s
z
-
sch
j*
tsch
dsch*
A
s,ss
z,s
-
-
sh
s**
ch
j**
F
s,ss
s,z
-
-
ch
j**
tch*
dj**
I
s,ss
s
z
z
sc(i)
-
c(i)
g(i)
H
s
-
-
-
-
-
ch
-

Por iuj lingvoj necesas pluraj rimarkoj, ĉar mi ne konsideris ĉiujn eblecojn. Ekzemple, por la esperanta sono j la franca lingvo havas ne nur la grafemon j, sed ankaŭ g en la grupoj gi, ge (tial apud j troviĝas du asteriskoj). Simile estas en la angla, kie por esperanta ĝ oni uzas ne nur j, sed (en neanglosaksaj vortoj) ankaŭ g en la grupoj gi, ge. Pri la franca oni devus diri ankaŭ ke al la esperanta sono s respondas ankaŭ la litero ç, samkiel c en la grupoj ci, ce (ĉio ĉi aldone al jam dirita s, ss). Io simila aperas ankaŭ en la angla lingvo, kun la grupoj ci, ce en latinismoj kaj romanismoj. En la germana lingvo gravas ke la fonemoj s kaj z (en la grafemoj ss, ß al s) kontraŭstaras nur en intervokala pozicio. Ankaŭ Esperanto bezonas unu rimarkon: la sono dz estas ekstreme rara, kaj krom tio sole ĝi estas prezentata per du literoj. Restas ankoraŭ du rimarkoj. Mi konsideris nur fonemojn de ĉi tiuj lingvoj (ekzemple en la hispana lingvo la sono z estas nur alofono de la fonemo s; krom tio, en iuj kazoj anstataŭ la signon por neekzisto (-), oni devus eble meti asteriskon (se ni konsiderus snoban elparolon de fremdvortoj kaj de onomastika vortostoko).

Se ni atente rigardos la prezentitan tabelon, ni trovos kelkajn esencajn trajtojn de la esperanta alfabeto. Unue, la nura kolekto de esperantaj dentaloj kaj palataloj sendube multe pli kongruas kun la slavaj (aŭ baltoslavaj, t.e. R, P, Ĉ, K, L) sistemoj, ol kun la latinidaj kaj ĝermanaj (t.e. G, A, F, I, H). Al la baltoslava pensmaniero kaj esprimmaniero (almenaŭ en Ĉ, K, L, kaj en alia skribmaniero ankaŭ R) similas ankaŭ la grafika solvo de la palataloj, sed Zamenhof ne estus Zamenhof, se li en ajna afero estus sin direktinta nur al unu flanko. Tial li anstataŭ la slava supersigno ˇ prenas ^, konservinte per tio neŭtralecon. La baltoslava sistemo aperas fakte ankaŭ ĉe la sono dz, ĝi sola en la societo de la sep aliaj (ĉi tie konsiderataj) esperantaj konsonantoj ne havas unuliteran grafemon. Tamen gravas pleje, ke Zamenhof rezignis pri la slava sistema paralelaĵo s - š, z - ž, c - č, dz - dž. Per tio li ne nur konservis neŭtralan fizionomion en la grafika sistemo de sia idiomo, sed li ankaŭ ege faciligis vidan rekoneblecon de multenombraj leksemoj (fakte radikoj) transprenitaj en Esperanton el la franca, angla kaj la itala lingvo, eĉ el la latina, kiuj en Esperanto nekompareble pli ofte troviĝas, ol tiuj (balto)slavaj. Tute sendube estas, ke tiu vida rekonebleco havas praktikan valoron multe pli grandan ol havus eventuala fonem-grafika paraleleco.

Krom la esperantaj dentaloj kaj palataloj, interesa estas ankaŭ la paro h - ĥ, kiu en la angla kaj en latinidaj lingvoj havas paralelojn, sed ili ekzistas en la germana kaj en iuj (balto)slavaj lingvoj, kvankam en iuj el ili la sono h ne kongruas kun la esperanta sono. Al tiu temo en la esperantologia literaturo oni dediĉis multan atenton, same kiel al supersignaj literoj ĝenerale, sed pri tio oni ne povas en ĉi tiu loko pli detale paroli en ĝenerala kunteksto.

Koncerne gramatikon, oni povus diri ke Zamenhof pensadis en mez- kaj orienteŭropa maniero, sed ke li klopodis esti kiom eble pli proksima al la okcidenteŭropa gramatika pensado, eble ĉefe al la angla. Krom tio, evidente li konsideris ankaŭ lingvojn ekster la hindeŭropa kaj semida mondo, tiom kiom li havis pri ili konkretajn imagojn. Kredeble tio influis al lia rezigno pri la gramatika genro, kompreneble apud lia konscio pri la fakto ke tiu genro ne kongruas en la lingvoj kiuj ĝin havas (eĉ tri aŭ du genroj).

Mezeŭropa kaj orienteŭropa gramatika pensmaniero evidente influis al ekzisto de akuzativo kaj apud adjektivoj kaj apud normalaj substantivoj, ne nur apud la pronomaj substantivoj (t.e. apud tiel nomataj personaj pronomoj kaj apud kio, kiu). Tial substantivoj kaj atributoj samas en la kazo kaj en la gramatika nombro. Tiuj decidoj de Zamenhof kaŭzis multajn negativajn reagojn, sed la evoluo de Esperanto kaj ĝia percepto en ĉiuj mondopartoj montris kiom ĝusta estis lia intuicio kaj taksokapablo.

Elstara estas graveco de la sistema, racia, kaj tamen riĉa esperanta verba sistemo. ĝian koncepton kaj rezulton oni komparadis kun la sistemoj latina kaj greka, kiujn Zamenhof sendube konis, sed la veran paralelon de la tuta sistemo (kun participoj kaj kun ĉiuj tempoj) ni trovos nur en la litova. Ni povas fari ankaŭ komparon pri ellaso de la gramatika genro ĉe substantivoj kaj ties atributoj (konservante la akuzativon kaj pluralon) kun ellaso de morfologia esprimo de tri personoj de singularo kaj pluralo en verbaj tempoj (konservante la temppojn mem kaj la participojn). ĉi tie estas malfacile diri, ĉu pli gravas la ekvilibro, aŭ la efikeco.

Koncerne la morfologiajn kaj morfologie-derivadajn trajtojn en la deklinacio kaj konjugacio, ne estas rektaj (balto)slavaj fontoj, kvankam ekzistas certaj similaĵoj, sed verajne superregas grekaj analogaĵoj, apud la genia zamenhofa determinado al aglutinado kaj al sistema paraleleco. La vera invento de Zamenhof estas la plivastigo de la akuzativa funkcio al la direkto de sintaksaj adverbialoj, tiel ke unuopaj akuzativoj, izolitaj, estas uzataj preskaŭ kiel adverboj.

Korelativa esperanta sistemo de pronomaj substantivoj, adjektivoj kaj adverboj estas certagrada transiro de morfologie-vortfara problemaro al la problemaro leksikologia. Tio estas la serio io, iu, ia, ies, iam, ie, iel, iom, ial kun pseŭdoprefiksoj k-, t- (kun eventuala antaŭstaro de la partikulo ĉi), ĉ-, nen-. Ni konsideru la lingvojn kiuj aperas en la Universala Vortaro. En la franca, angla kaj en la germana ne estas rimarkinda paralel(aĵ)o al tiu sistemo, sed ĝi parte aperas en la lingvoj rusa kaj pola (en iuj aliaj slavaj lingvoj ĝi estas eĉ pli rimarkebla). Alivorte, evidenta estas influo de la slava analogio, sed Zamenhof ĝin perfekte perfektigis kaj sistemigis.

Finfine, kiel ĉefan temon ni konsideru la leksikologian problemaron. Por ne tro longigi ĉi tiun artikolon, mi elektis por ilustro nur 12 ekzemplojn de 12 leksemoj kiuj havas nur baltoslavajn analogaĵojn, kaj poste 12 por la leksemoj kie evidentas simileco kun la rusa aŭ pola traduko, sed estas iu paralelo (eĉ se malproksima) en iu alia lingvo (en unu kazo tio estas nur la latina: B3. domus). Paralelaĵoj estas en kursivo, kaj la teksto estas en la formo kian prezentas Universala Vortaro (sole la rusa ortografio estas ŝanĝita).

Ni komencos per la unuaj 12 esperantaj leksemoj, kiuj ĉi tie estas la serio A:

A 1: barĉ-, F soupe de betteraves, A red-beet-soup, G Beetensuppe, R бoрш, P barszcz.
A 2: ĉu, F est-ce que, A whether, G ob, R ли, рaзвe, P czy.
A 3: kaĉ-, F gáchis, A pap, G Brei, R кaшa, P kasza.
A 4: klopod-, F se donner de la peine, A endeavour, G sich Mühe geben,
R хлoпo, P kłopotać się.
A 5: kolbas-, F andouille, boudin, A sausage, saucisson, G Wurst, R кoлбa???,
P kiełbasa.
A 6: most-, F titre commun (...), A universal title (...), G allgemeiner Titel (...),
R ????? ????? (...), P Mość.
A 7: op-, FAGRP diversaj priskriboj, L op (kun iomete sancita signifo en
numeralaj kunmetitaj vortoj).
A 8: po, FAG diversaj priskriboj, R ??, P po.
A 9: pra-, F primitiv, bis-, A primordial, great-, G ur-, R ???, P pra-.
A10: prav-, F qui a raison, qui est dans le vrai, A right (to be in the right), G Recht
habend, R ??????? (????. ? ????), P mający słuszność.
A11: svat-, F rechercher en mariage, s'entremettre, A intermeddle, G freien,
werben, R ???????, P swatać.
A12: selk-, F bretelle, A breeches-bearer, G Hosenträger, R ????????, P szelki.

Mi opinias ke la dek du montritaj ekzemploj sufiĉas por pravigi la tezon, ke Zamenhof prenadis por esperanta vortoŝtoko ankaŭ vortojn pure slavajn. Tie ĉi estas neniu leksemo, kiu en la slava teritorio estus prenita el tiuj lingvoj, el kiuj slavoj ofte prenadis vortojn (la itala, greka, ĵida, hungara, turka); do oni ne povus diri ke en ili estas la vera origino. Slavismojn ni trovas en Esperanto ofte en la kazoj, kie iu slava vorto estis lingvistike (ne nur semantike) la plej taŭga por la dezirata signifo kaj uzo, kio certe okazis dum elekto de la pola origino por la vorto ĉu.

En aliaj kazoj decidis la realaĵoj, ekzemple ce A1 barĉ-. Eble oni povus trovi similajn kaŭzojn ankaŭ por A3 kaĉ-, eventuale eĉ por A6 moŝt-, sed la elekto en A5 klopod-, A10 prav-, A12 selk- ktp. estis plene subjektiva. Iujn ekzemplojn mi eĉ ne citis, ne nur tial ke 12 datumoj sufiĉas por ilustrado, sed ankaŭ tial ke temas pri tro evidentaj kaj senmotivaj slavismoj (ekzemple la rusismoj krom, R ????, kaj nepr-, R ??????????).

Nun sekvas 12 esperantaj leksemoj de la serio B:

B 1: brov-, F sourcil, A eye-brow, G Augenbraue, R ?????, P brew.
B 2: cel-, F viser, A aim, G zielen, R ????????, P celować.
B 3: dom-, F maison, A house, G Haus (sed latine: domus), R ???, P dom.
B 4: karas-, F carassin (poisson), A crucian, G Karausche, R ??????, P karaś
B 5: krad-, F grille, A grate, crossbars, G Gitter, R ???????, P krata.
B 6: kukol-, F coucou, A cuckoo, G Kuckuck, R ???????, P kukułka.
B 7: plot-, F gardon, A roach, G Plötze, R ??????, ???????, P płotka.
B 8: ros-, F rosée, A dew, G Thau, R ????, P rosa.
B10: suk-, F jus, suc, Am sap, juice, G Saft, R cok, P sok.
B11: tetr-, F tétras, coq de bruyčre, A grouse, G Birkhahn, R tetepeb, P
cietrzew.
B12: traf-, F toucher le but, A strike, meet, fall in with, G treffen, R
????????, P trafić.


Tiuj ĉi 12 ekzemploj el la serio B prezentas tre diversajn problemojn. Komuna estas la fakto, ke Zamenhof nek devis, nek havis specialan kialon, elekti tion kion li elektis, kaj tamen li faris ĝuste tiel. En ĉiuj kazoj kiam krom la slava elekto ekzistas aliaj eblecoj, kiel en la tuta serio B, Zamenhof sin turnas ĝuste al la slavaj formoj, ekzemple vokale ĉe B2 cel- (kompare kun G) kaj ĉe B12 traf- (denove kompare kun G). Same okazas konsonante ĉe B6 kukol-, kie nur la pola havas l en kukuł(ka), kaj Zamenhof, pro kompreneblaj kialoj, nur anstataŭigis ul per ol.

Malsame al la serio A, la serio B havas diversajn fremdvortojn. Tio evidentas en la ekzemploj B2 cel-, B7 plot- kaj B12 traf-. Unuflanke P celować kaj P trafić estas sendube prenitaj el la germana lingvo, sed aliflanke en B7 havas la germana lingvo (Plötze) malnovan pruntvorton el iu slava idiomo (praslava *ploty, plotzve). En aliaj ekzemploj el la serio B temas ne pri vorta pruntado, sed pri la hindeŭropa parenceco, aŭ hazarda sona simileco (ĉi tie ne gravas montri kiu ekzemplo apartenas al kiu el tiuj kazoj).

Grava slava influo senteblas ankaŭ en aliaj leksikaj faktoj. Zamenhof ofte inter diversaj okcidenteŭropaj leksemoj por la esperanta sistemo elektis la germanan, ĉar en slavaj lingvoj ekzistas adekvataj germanismoj, almenaŭ en la subnorma nivelo. Foje certaj eŭropismoj ekzistantaj en plimulto da lingvoj, aŭ eĉ en ĉiuj lingvoj, estas prenitaj en la formo kiu proksimas al tiu de slavaj lingvoj. Tiam gravas rimarki, ke semantiko de la eŭropismoj, ofte tre vasta en okcidenteŭropaj lingvoj, kutime reduktiĝas al la signifoj kiuj ekzistas en slavaj lingvoj, t.e. en la pola kaj en la rusa. Kompreneble, en la tuta afero oni devus konsideri ankaŭ la ĵidan lingvon, kiu probable havis grandan rolon, ne nur en pura leksika problemaro, sed ankaŭ en ties semantika kaj fonetika flanko. Ŝajnas tamen ke en elekto de slavaj leksemoj Zamenhof pli ofte sin turnis al la pola fonetiko, ol al la rusa, kio videblas el la ekzemploj A1, A4, B6, B11. Al tio ni povus aldoni ekzemple cap- R ?????, P czapka (sed estas ankaŭ malaj ekzemploj: A5, B1). Aliflanke mi dirus ion, kion oni malfacile povas pruvi nur per la ĉi-tia materialo: ŝajnas al mi ke Zamenhof la rusan lingvon tamen pli bone kaj pli intime konis ol la polan.

Fine de la leksikologia problemaro, mi montrus ion el ĝia deriva flanko. Mencii la ekzemplon de specialaj esperantaj sufiksoj cj kaj nj estas preskaŭ banala afero. Sed Esperanto jam en sia komenco havas abundon da derivaĵoj, kiuj aspektas tipe slavaj, ekzemple:

pensi, P myśleć
elpensi, P wymyśleć
pripensi, P ob myśleć
kreski, R ?????, P rosnać
kreskajo, R ????????, P roślina.

Profundan ligitecon de la aŭtoro de Esperanto kun slavaj lingvoj kaj slava lingva spirito plej bone montras lia pensmaniero rilate al la slava verba sistemo. Se ne estus tiel, ne estus okazinta la fama ata-ita polemiko, kiu preskaŭ fortremis la intelektan eliton de la esperanta movado.

Ankoraŭ unu rimarko necesas. En ĉi tiu artikolo ne estas konsideritaj la aldonoj kaj korektoj, kiujn naciaj komisionoj de Akademio de Esperanto enmetis en la Universalan Vortaron inter la jaroj 1906 kaj 1922. Tiuj aldonoj kaj korektoj ne postulas ŝanĝojn en tiu ĉi teksto. Sed estas interese vidi amplekson de tiuj aldonoj kaj korektoj: franclingve 7 paĝoj, angle 13 paĝoj, germane 6 paĝoj, ruse 6 paĝoj kaj pole 5 paĝoj. Ankaŭ tiuj ĉi nombroj ion diras.