BIOGRAFIOJ DE KROATAJ ESPERANTISTOJ 
BIOGRAFIJE HRVATSKIH ESPERANTISTA


Pri la vivo kaj agado de esperantistoj el Kroatio, ekde 1889 ĝis nun vi povas plej detale legi en la libro
"Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (aŭtoro: Josip Pleadin, eldonis: Grafokom, Đurđevac, Kroatio).
O životu i radu esperantista iz Hrvatske, od 1889. do danas, najbolje se možete informirati iz knjige
"Biografski leksikon esperantista iz Hrvatske" (na esperantu) (autor: Josip Pleadin, izdavač: Grafokom, Đurđevac).


Mallongajn kaj tre koncizajn biografiojn de nur kelkaj elstaraj esperatistoj (kroatlingve) vi povas trovi tie ĉi.
Kratke i sažete biografije samo nekih najistaknutijih esperantista (na hrvatskom) možete naći ovdje.


En esperanta Wikipedio vi povas trovi liston de kroataj esperantistoj
Lista hrvatskih esperantista na esperantskim stranicama Wikipedije


LISTO  - SPISAK

Spomenka Štimec    (esperanto)   (hrv.)
 
Emilija Lapenna      (esperanto)              
Josip Pleadin            (esperanto)             
        Mavro
Špicer           (esperanto)     (hrv.)        
Ivan Špoljarec          (esperanto)             
   

... La listo espereble kreskos poste ...


ŠPICER, Mavro (1862, Našice - 1936 Zagreb). Kuracisto, oficiro. Fondinto de Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj en 1908, ĝia unua prezidanto, aŭtoro de la unua esperanta lernolibro por kroatoj kaj redaktoro de la unua kroata esperanta gazeto "Kroata esperantisto", 1909-1911. Eldonis proprajn tradukojn de la kroata lingvo al Esperanto: "Kroataj poeziaĵoj" (Budapeŝto, 1912).

      

ŠPICER, Mavro (1862, Našice - 1936 Zagreb). Liječnik, vojni časnik. Osnivač Društva hrvatskih esperantista 1908, njegov prvi predsjednik, autor prvog hrvatskog udžbenika esperanta i urednik prvog hrvatskog esperantskog glasila "Kroata esperantisto" (1909-1911). Izdao 1912. u Budimpešti svoje prijevode iz hrvatske poezije "Kroataj poeziaĵoj".


ŠTIMEC, Spomenka. Kroatino. Membro de Esperanta Akademio. Membro de Akademio Internacia San Marino. Membro de Esperantlingva Verkista Asocio.

Naskiĝis la 4-an de januaro 1949 en Orehovica ĉe Čakovec. Post lernejaj jaroj en Varaždin, studis en Zagreb, kie ŝi ankaŭ diplomiĝis en 1972 pri germana kaj franca lingvoj. Samjare enposteniĝis en Internacia Kultura Servo, profesie laborante por Esperanto ĝis la jaro 1994. Ŝi esprantistiĝis en Varaždin en 1964, en la kurso kiun en la varaĵdina Gimnazio gvidis Zdenka Ivek. Sian unuan UK partoprenis en Budapeŝto en 1966. En la movado pli aktiva post ekstudo en Zagreb kaj membriĝo en Studenta Esperanto-Klubo (1967).  Ŝi helpis en organizo de Pupteatra Internacia Festivalo inter 1968 kaj 1982, komence volontule kaj poste ĝis 1988 profesie, kiel PIF-sekretariino kadre de sia laboro en IKS. Sekretariis ĉe TEJO-kongreso en Sarajevo en 1973 kaj en Münster en 1974. Gvidis plurajn E-kursojn en elementaj lernejoj de Zagreb kaj Velika Gorica.

 Publikigitaj artikoloj: Esperanto-kurso en porjunulina revuo “Tina” (Zagreb, ekde la 21-a de novembro 1972, poste broŝurforme; represita ankaŭ en “Esperanto” en Beograd en 1981. felietonon “Esperanto - jezik i pokret” (en “Vjesnik” 1977, represita en la maribora ĵurnalo “Večer” en 1978, kaj aperinta broŝurforme ĉe IKS en 1979, 1980 kaj 1981), “Klerigo kaj Prikalkulado” (Paderborn, 1976 - kuneldone kun Hermann Behrmann), “Udžbenik esperanta” (Esperanto-lernolibro por komencantoj, Zagreb, 1978 - kunaŭtoris Tišljar, Špoljarec, Sović, Imbert; la 2-a kroata eldono en 1979, la 3-a en 1980, la 4-a en 1982, la 5-a en 1983, la 6-a en 1984, la 7-a en 1987, la 8-a ne 1999, la 9-a en 2000; alilingvaj eldonoj: la makedona en Skopje 1980, la hungara en Varpalota 1983, la kirunda en Zagreb 1983, la itala en Milano 1986, la  angla en Zagreb 1986, la unua germana en Hamburg 1981, la dua germana en Graz 1984, la tria germana en Maribor 1995, la unua japana en Jokohamo 1989, la korea en Seulo, la dua japana en Jokohamo 1990, la finna en Kuopio 1989, la bulgara en Sofio 1991, la franca en Zagreb 1991, la unua slovena en Zagreb 1981, la dua slovena en Maribor 1993, la portugala en Brazilio 1993, la nederlanda en Maribor 1999, Esperanta en Maribor 2001, la pola en Bielsko Biala 2002, la rumana en Cluj-Napoca 2003, la rusa en Kaliningrad, 2003), la kroata en la brajla 2005 “Tito” (Zagreb, 1980 - kuntradukis kun R. Imbert kaj Lj. Rašo).

Televido Zagreb publikigis televidelsendojn de pupteatraĵoj kun ŝiaj tradukoj: “Guignol” (1976), “Geamikoj de Lucia” (de A. Popovici, 1977), “Ula el unua b” (1975), “Tri sekretoj de la sorĉistino” (H. Paukšs, 1981). Kunlaboris en “Jes,sed...”, “Heroldo de Esperanto”, “Esperanto”, “El Popola Ĉinio”, “Tempo”, “Monato”, “Norvega Esperantisto”, “Mezmara Stelo”. Pri Esperanto ŝi publikigis en “Vjesnik”, “Večernji list”, “Večer”, “Vikend”, “Studio”, “Svijet”, “Oko”, “Arena”, “Modra lasta” kaj Radio Zagreb (poste Hrvatski Radio). Dum la laboro en IKS ŝi redaktis antologion “Kroatia poezio” (1983), specialan jugoslavian numeron de “Fonto” en 1986, la kroatan eldonon de “Ne nur leteroj de plumamikoj” de Marjorie Boulton eldonita en Kroatio sub la titolo “Esperantska književnost - jedinstven fernomen” en 1988, “Rumanan antologion” en 1990, “Izolulon”, poemaron de kroataj verkistoj en dekkvin lingvoj en 1993. En 1994 premiita per Premio FAME en Aalen (Germanio), kune kun “Heroldo de Esperanto”.

Post unujara laboro en Ambasadejo de Malajzio en Zagreb (1994), ŝi revenis al profesia laboro pri Esperanto, enposteniĝinte kiel profesia sekretario en Kroata Esperanto-Ligo, ĉefe okupiĝante pri preparoj por Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb 2001. Redaktoro de “Tempo” post 1996 kaj redaktoro de KEL-eldonaĵoj “Antologio de unuaktaj dramoj” (el kiu la irana esperantistino Achtar Etemadi persigis dramon de Ulderiko Donadini en 2002 kaj de Miro Gavran en 2003), “Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić” (1998 - premiita kiel infanlibro de la jaro 1999 ĉe Belartaj Konkursoj, en 1999 tradukita en la persan de Achtar Etemadi kaj en la japanan en 2004 de Sakeguchi Ken, en la bengalan de Probal Dasgupta 2005, “Slavonia arbaro” (1999), “Lernolibro pri Esperanto laŭ la Zagreba metodo” (1999). Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio. Por EVA ŝi redaktis broŝuron “Poezio Interancia” (1998, originala E-poezio en francaj tradukoj de Jean-Pierre Danvy).

Organizanto, kun la respektivaj E-societoj de kvar unuaj kongresoj de kroataj esperantistoj en Zagreb, Varaždin, Osijek kaj Đurđevac (1997-2000). Gastprelegis en multaj landoj (Francio, Svedio, Irano, Koreio, Japanio). Gastinstruisto pri Esperanto en usonaj universitatoj Hartford kaj San Francisco (1993-2000). Ŝia familia bieno (Njeguš)  en vilaĝo Hrašćina-Trgovišće plurfoje servis por E-programoj ekde 1995. Ŝia unua libroforma verko aperis en la kroata sub pseŭdonimo Darija Simić (“Darija”, IKS, 1975). En Esperanto aperis “Ombroj sur interna pejzaĝo” (Pizo, du eldonoj, la dua aperis en 1996), “Aŭstralio” (novelo kun kasedo, Nagoya, 1988), “Tibor Sekelj - Biografia Eseo” (Vieno, 1989), “Nesenditaj leteroj el Japanio” (Hukuoka, 1990, tri eldonoj, la tria en 1990), “Nesenditaj leteroj el Japanio” (Hukuoka, 1990, japana eldono), “Nesenditaj leteroj el Japanio” (ĉina eldono), “Vojaĝo al disiĝo” (Budapeŝto, 1990), “Geografio de miaj memoroj” (Vieno, 1992), “Kroata milita noktlibro” (Vieno, 1993), “Kroata milita noktlibro” (japana eldono, 1993), “Kroata milita noktlibro” (germana eldono, 1993), “Tena - Hejmo en Mezeŭropo” (Esperanta eldono) kies japana versio aperis en 1999 en Tokio sub la titolo “Kroata rakonto”. La verko estis dramigita kaj kiel radio-dramo en la japana lingvo elsendita ĉe radio NHK en 2000 kaj 2001.

Ŝi verkis teatraĵojn “Gastamo” (surscenigita en 1982 en UK Antverpeno, fare de la Drama grupo de SEK Zagreb kaj en Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinki 2000, prezentita de Teatra grupo Variantoj), “Virino kiu flustis en uragano” prezentita de Vida Jerman en UK Pekino 1986 (reĝisoro Radovan Marčić), la teatraĵo gastis en Varsovio 1987, Graz 1987). La afiŝo de la teatraĵo kreita de Nenad Dogan en 1997 estis elektita por 100 plej belaj afiŝoj de la mondo, en elekto de UNESCO. Kontribuis al “Kio ni estas kaj kion ni celas” (komentoj pri la manifesto de la movado por la internacia lingvo, UEA, 1999). ŝiaj verkoj estas reprezentitaj en “La Trezoro” (antologio de la Esperanta prozo, Budapeŝto, 1996) kaj en “Ek al leg” (krestomatio, Sofio). En 2002 aperis romano "Tilla" (japanigita de Mori Singo en 2004, eldonita en sonformo por japanaj blinduloj en 2006). Ŝi surbendigis siajn verkojn “Kroata milita noktlibro” kaj “Tena - hejmo en Mezeŭropo”.

Al lernolibro pri la Zagreba Metodo ŝi kontribuis kiel kunaŭtoro de la baza lernolibro kaj ŝi aŭtoris broŝuron “Esperanto ne estas nur lingvo” (2-a eldono en 1985, 3-a eldono en 1993, 4-a eldono en 2002 kaj ĉinlingva traduko publikigita en Interna Mongolio, 2001) kaj daŭrigan, B-kurson (1984).  Kunaŭtoris kun Nikola Rašić kaj Zlatko Tišljar broŝuron “Esperanto - jezik i pokret” (1980, 1985). Multjara membro de UEA. Sekretario de Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagreb, ĝis 2006. Sekretario de Kroata Esperanto-Ligo ekde 1995. Estrarano de Universala Esperanto-Asocio inter 1989 kaj 1992. Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio de 1997. Kelkaj ŝiaj verkoj estis tradukitaj en aliajn lingvojn sed neeldonitaj: “Ombro sur interna pejzaĝo” en la svedan de Gunnar Nilsson, en la slovenan de Vinko Ošlak, fragmento en la italan de Anna Cosenza, fragmento en la persan de Achtar Etemadi; “Kroata milita noktlibro” en la anglan de Sally Lawton, en la francan de Ginette Martin, parte en la italan; “Tena - Hejmo en Mezeŭropo” en la anglan de J. C. Braman.

La noveloj eldonitaj alilingve estas: “Aŭstralio” tradukita de Will Firth (por The Canberra Times), “Nokta vojaĝo al la kastelo Bosa” en la svedan de Gunnar Nilsson (por “Elektrikern, 4/1984); “Alian fojon” en la bulgaran de Atanas Ilkov (por Panorama Esperanto, 1/1990); “Vojaĝo al disiĝo” en la hungaran de István Nemere (por “Gyöngy”); “Sendita letero al Japanio”  en la japanan de Mori Singo (por “Nishinihon”). Pluraj noveloj tradukitaj kaj neeldonitaj: “Serĉado de sulemo” (anglen de Meva Maron); “Nokta vojaĝo al la kastelo Bosa” (italen de Pier Giorgio Soranzo”; “Lingvo”  (de Martin Weichert por Interreto). Premioj ĉe Belartaj  Konkursoj de UEA: 1978 - unua premio por prozo (“Nepagipova lando”), 1981 - tria premio por teatraĵo “Gastamo”,  1983 - honora mencio por “Nokta vojaĝo al la Kastelo  Bosa”, 1986 - tria premio por “Pruntitaj veroj”. Premio de la konkurso Clelia Conterno por “Vojaĝo al disiĝo” en 1985. Premio La Pira (Italio) por “Pacekzerco” en 1986. La premiitaj noveloj (kaj aliaj) aperis en novelaro “Vojaĝo al disiĝo”. Ŝi zorgis pri starigo de la monumento "La Futuro" de la dana skulptisto Jesper Neergaard su la Kennedy-placo en Zagrebo en 2001.

Aperigis Esperantorilatan novelon “Bukedo por fraŭlino Antonija” en Vjesnik 2/2005.

En Kroata radio publikigis plurajn  Esperanto-rilatajn vojaĝimpresojn.: ekz. “Zagrebački solisti u Buonos Airesu ” (Zagrebaj solistoj en Bon-Aero),   “Češki Krumlov- zlatno zrno u meandru Vltave “, ( Česky Krumlov- orero en meandro de Vltava), presita en Revuo Marulić 1/2005. Kroata Radio elsendis  en 2006 “Vilnius, prijatelj teret i talisman” (“Vilnius – amiko, ŝarĝo kaj talismano”). En 2006 aperis  verko “Samideanoj” (Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj kun ŝia “Gastamo”.)


Spomenka Štimec

                                   ŽIVOTOPIS 

Rođena 4. siječnja 1949. u Orehovici kraj Čakovca. Gimnaziju je završila u Varaždinu a Filozofski fakultet  u Zagrebu gdje je diplomirala 1972. godine njemački i francuski jezik. (Njemački jezik i književnost diplomirala je kod prof. dr. Viktora Žmegača)

Radila od 1972-1994. u Međunarodnom centru za usluge u kulturi  u Zagrebu. ( Suosnivač je najstarijeg zagrebačkog festivala, Međunarodnog  festivala  kazališta lutaka,( Pupteatra Internacia Festivalo - PIF-a )  na kome je radila od 1968-1988.)

1994. djelatnica je Veleposlanstva Malezije u Zagrebu.

Od 1995.  djelatnica  je Hrvatskog saveza za esperanto u Zagrebu.

Od 1995. je Glavna je urednica hrvatskog časopisa «Tempo» koji izlazi 25 godina na esperantu.

Član je Esperantske akademije i Svjetskog saveza esperantskih pisaca. U potonjem udruženju obavlja dužnost tajnice. Od 1989-1992.  bila je članica Predsjedništva Svjetskog saveza esperantista u Rotterdamu.

 

- Aktivnosti u oblasti kulture  u 2005.  :

Spomenka Štimec je u 2005. posredovala da djelo Ivane Brlić-Mažuranić „Čudnovate zgode šegrta Hlapića“ bude objavljeno na perzijskom jeziku u Teheranu u izdavačkoj kući  Kanoon Parvaresh fekri koodakan u nakladi od 10.000 primjeraka, a u prijevodu Achtar Etemadi. Također je pronašla suradnike da realiziraju u 4.000 primjeraka izdanje   japanskog prijevoda „Čudnovatih zgoda šegrta Hlapića“(Prevoditelj Sekoguchi Ken, izdavač Shinpu-sha. (To je drugo japansko izdanje u njenoj organizaciji, prvo je objavljeno 2004. u Mishimi, ostvareno također njenim posredovanjem) .  Našla je suradnike da se u 500 primjeraka „Hlapić“ tiska na u bengalskom prijevodu u časopisu „Samidat“ gdje je „Hlapić“ počeo u nastavcima izlaziti od studenog 2005.(Prevoditelj na bengalski Probala Dašgupta.)  Knjiga bengalskog prijevoda „Hlapića“očekuje se u  2006.

(Svi azijski prevoditelji preveli su „Hlapića“ prema esperantskom prijevodu Maje Tišljar objavljenim 1998. u Zagrebu.) 

Spomenka Štimec je najznačajnija hrvatska spisateljica na esperantu. U 2005. njena knjiga o Tilli Durieŭ,  „Tilla“( izvorno pisana na esperantu i objavljena u Pisi 2002.) objavljena je na japanskom  u prijevodu Mori Singa u izdavačkoj kući Shinpou-sha. (Naklada 500 primjeraka). Ista je knjiga objavljena u zvučnom izdanju na japanskom za slijepe čitatelje u Gradskoj biblioteci za brajicu Hukuoka.

U Hrvatsku je donijela projekt tiskanja knjige  „Zamenhofova ulica“. (Ovu knjigu u hrvatskom prijevodu Domagoja Vidovića izdala je 2005. Sveučilišna naklada u Zagrebu). S japanskom fondacijom S. Štimec je 2005. ostvarilo izdanje ovog djela na češkom u Pragu (prevoditelj Jerzy Patera) na slovačkom (prevoditelj Stano Marček) u Martinu i slovenskom (prevoditelj Vinko Ošlak) u Mariboru.

 

Djela na esperantu:

             - Ombro sub interna pejzaĝo, Pisa, 1982. i 1996.

             - Aŭstralio, Nagoya 1988.

             -Tibor Sekelj - Biografia Eseo , Beč 1989.

             - Nesenditaj leteroj el Japanio, Hukuoka  1990. (tri izdanja) Izašla su i izdanja na japanskom i kineskom.

    - Vojaĝo al disiĝo, Budimpešta 1990.

             - Geografio de miaj memoroj, Beč 1992.

             - Kroata milita noktlibro, Beč 1993. Izdanje na njemačkom 1993. japanskom 1993. i francuskom 2004.

             - Tena- Hejmo en Mezeŭropo, Beč, 1996.

            (Japanski prijevod  tiskan  pod nazivom („Hrvatske priče“  s ilustracijama Ivana Lackovića Croate 1999.) i emitiran na  japanskom NHK , adaptiran kao radio-drama 2000. i 2001.

            - Tilla, Pisa, 2002.

  

Spomenka Štimec je na hrvatskom objavila knjigu „Darija“ pod pseudonimom Darija Simić (Zagreb 1975.)

Uredila je niz esperantskih izdanja kao antologije „Kroata poezio“ (1983), „Esperantska književnost  - jedinstveni fenomen“ Majorie Boulton (1988), „Izolulo- Osamljenik“ ( Hrvatsko pjesništvo na petnaest raznih jezika), «Antologio de unuaktaj dramoj» (Antologija hrvatskih jednočinki) 1998, „Mirindaj aventuroj de metillernanto Hlapić“ (Čudnovate zgode šegrta Hlapića) (1998) . 


 Posredovala je također kod nekih drugih izdanja hrvatskih djela u inozemstvu:

 2004. ostvarila je tiskanje kineskog prijevoda knjige „ 7000 dana u Sibiru“ Karla Štajnera u Hong-Kongu u kineskom prijevodu Shi Chengtaia (Predgovor Predraga Matvejevića).

  G. 2001. ostvarila je donaciju danskog kipara Jespera Neergaarda gradu Zagrebu kojom je na Kennedijevom trgu postavljen spomenik međunarodnom komuniciranju „La Futuro“.

G. 2004. angažirala je  suradnike u Kini  koji su u Kineskoj državnoj biblioteci pronašli primjerak prvog prijevoda hrvatske književnosti na kineski iz 1931. („Ispovijest“ Milke Pogačić, preveo na kineski književnik Wang Luyan, prema esperantskom prijevodu Antonije Jozičić, tiskanog u Kostajnici 1913.) 

Nakon 1991. obnovila je kuriju svojih predaka (zaštićeni spomenik kulture)  u krapinsko-zagorskoj županiji u mjestu Hrašćina-Trgovišće.  Od 1995. u kuriji se  održava  svakog svibnja „Dan meteorita“ a od 2003. svakog srpnja Susret esperantskih pisaca Srednje Europe.

                                                                                                                                                                                                                                                       6.3.2006.


LAPENNA, Emilija (1910-1994)

Ŝia fraŭlina nomo estis Heiligstein. Naskiĝis la 9-an de majo 1910 en Gorjane (Slovenio). Finis komercan mezlernejone en 1926, komencis studi pentroarton, sed ne finis studadon. Antaŭ la dua mondmilito ŝi estis oficistino en la Ŝtata Financa Direkcio kaj poste statistikisto en la respublika Statistika Instituto ĝis sia emeritiĝo. Esperantistiĝis en la jaro 1931. Kunfondinto de la Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb (1937) kaj ĝia funkciulo kaj aktivulo ĝis la fino de ĝia ekzisto en 1941.

Pro politikaj kaŭzoj dum la milito ŝi fuĝis al Split, sed postmilite revenis al Zagreb kaj estis kunfondinto de Kroatia Esperanto-Ligo kaj Esperanto-societo “Bude Borjan” (1945). Okupis diversajn funkciojn en tiu societo kaj gvidis kursojn. Estis sekretario de Jugoslavia Esperanto-Federacio en la jaroj 1953-1955, vicprezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo dum 1955-1957. Membro de LKK de la 38-a UK okazinta en Zagreb en 1953. Organizanto kaj gvidanto de la kongresaj kulturaranĝoj. Fondinto kaj kelkjara gvidanto de la drama sekcio de Esperanto-societo “Bude Borjan”.

Ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio por Jugoslavio ekde 1953 ĝis akcepto de KEL kiel landa asocio de UEA (en 1992). Komitatano de UEA de 1957. Kunlaboranto de Centro por Esploro kaj Dokumentado por statistiko kaj komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo, Ĉefkomitato por Kroatio, membro de Kroatia Esperanto-Instituto (de 1957) kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. Gvidanto de Belartaj konkursoj dum UK-oj. Redaktoro de Esperanto-elsendoj de Radio Zagreb (de 1956). Membro de redakta komitato de “La Suda Stelo” kaj de “Kajeroj”.

Dum la 64-a UK de Esperanto en 1979 proklamita Honora membro de UEA.  Antaŭ la dua mondmilito kaj en postmilita periodo ŝi estis konstanta kunlaboranto de “La Suda Stelo”, kunlaboranto de “Jugoslavia Esperantisto” kaj sporada kunlaboranto de “La Progreso”, “Heroldo de Esperanto”, “Esperanto” k.a. Membro de redakta komitato de “Voĉo”. Ŝi aperigis la jenajn verkojn: “Teatro en societo” (kunaŭtoris kun Mirko Mamužić; Zagreb, 1956), “Nova teatro. Monologoj” (Zagreb, 1974), “Esperanto por ĉiu” (lernolibro, 1980), “Lanĉo” (en la serio ETLIB de Zagreba Esperanto-Ligo). Verkis multajn artikolojn, kongresajn raportaĵojn, recenzojn, tradukis kelkajn prozajn tekstojn (de Matoš, Vojnović ktp.), poemojn (de Desanka Maksimović, A. B. Šimić, ktp). Redaktis eldonon de dramvolumo, konsistanta el ses nuntempaj, nelongaj dramoj el la mondliteraturo kaj tradukis por tiu volumo la unuaktaĵon de Marijan Matković “Ĉe la rando de l’ realo” (eldonita de “Stafeto”). Forpasis en Zagreb la 19-an de majo 1994.     


PLEADIN, Josip

Naskiĝis la 3-an de septembro 1958 en Đurđevac. Ekonomikan mezlernejon frekventis en Bjelovar. Esperantistiĝis aŭtodidakte en 1977 kaj poste partoprenis kurson ĉe Jim Cushing. En 1979 eklaboris en profesia esperantista entrepreno Internacia Kultura Servo en Zagreb, unue kiel presisto poste kiel kompostisto. En 1977 li fondis Esperanto-klubon en Đurđevac, kies prezidanto kaj sekretario li estis dum 1977 respektive 1980. Gvidis Esperanto-kursojn en Elementa lernejo en Đurđevac, poste gvidis kursojn ankaŭ aliloke (BJelovar). Propagandis Esperanton ĉe Radio-Đurđevac, estis kuneldonanto kaj teknika redaktoro de la loka E-gazeto “Koko”. El la kroata tradukis 8 novelojn de G. Karlovčan kiuj aperis en “Novelaro”, eldonita de la loka klubo. Estis reprezentanto de Bjelovara regiono en la Prezidantaro de KEL en 1980. En 1982 li fariĝis UEA-delegito por Đurđevac kaj  en tiu funkcio restis ĝis nun. En la Kunordiga komitato de esperantistoj en Bjelovara regiono li aktivis kiel prezidanto (1982). Profesie laboris por Esperanto en IKS ĝis la jaro 1986. Fariĝis privata entreprenisto en grafika fako. Posedas presejon kaj eldonejon “Grafokom” kiu ekde sia ekesto en 1986 produktis multajn eldonaĵon en Esperanto (“Jugoslavia Stelo”, “ZELano”, “Koko”, “Tempo”, diversaj broŝuroj kaj libroj). Kompostis librojn por aliaj eldonistoj , el kiuj elstaras Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino. Dum certa periodo estis redaktoro de “Tempo” (1990-1991). Multe tradukis, el kio nur parto publikiĝis. Libroforme aperis: “Novelaro”, “Porijeklo i život jezika esperanta” (kroatigo de la verko de Petro Stojan), “La kamaradaro de Petro Nodeto” (infanromano de Mato Lovrak, 1998, kadidatiĝis por Infanlibro de la jaro), tri eldonoj de E-vortaro “10.000 vortoj” (en kiu li verkis kroata-Esperantan parton, 1-a eldono en 1989, 2-a eldono en 1992, 3-a eldono en 2004). Multaj liaj tradukoj aperis en diversaj periodaĵoj, ĉefe en “Koko” (1991-92), el kio plej gravas “Dom’ de pesto” (de Šenoa), “En torturado” (Krleža, el “Baladoj de Peĉjo Kerempuh”).  Verkis diversajn priesperantajn artikolojn kaj aparte interesiĝas pri historio de Esperanto enlande, kiun li esploradis, kolektis dokumentojn kaj aperigis artikolojn diversloke. Posedas riĉan E-kolekton (pli ol 1500 librojn kaj multajn jarkolektojn de diversaj gazetoj, inter kiuj preskaŭ kompletan de E-gazetoj aperintaj en Kroatio kaj eksa Jugoslavio). Vizitis IJK en Rauma (Finnlando), UK en Roterdamo (1988), Vieno (1992), Berlino (1999, Tel-Avivo (2000), Zagrebo (2001) kaj Florenco (2006), IFEF-kongreson en Skopje kaj plurajn naciajn kongresojn kaj E-aranĝojn. Dum certa tempo gvidis libroservon de E-klubo “Koko” en Đurđevac, kiu liveris eksterlandajn librojn al enlandaj esperantistoj kaj mem eldonis.  Prezidanto de LKK kaj ĉefa organizanto de la 4-a kongreso de kroataj esprantistoj (Đurđevac, la 27-an de majo 2000). En la UK de Tel-Avivo (2000) estis redaktoro de la oficiala kongresa kuriero “Stel-Avivo senpaŭze” (7 numeroj). Membro de LKK de la 86-a UK en Zagrebo (Esperantlingva informado, redaktoro de la kongresa kuriero “Zagreba Albumo”). En periodo 2002-2005, heredis samideanon Ivica Špoljarec en la funkcio de ĉefdelegito de UEA por Kroatio. Grafike redaktas la oficialan gazeton de Kroata Esperanto-Ligo "Tempo" de post la UK en Zagrebo kaj presas ĝin. En 2002 aperigis ampleksan verkon "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" kaj en 2006 la furoran biografiaron pri Esperantlingvaj verkistoj "Ordeno de Verda Plumo". Komence de 2006 dediĉis sin al intense kolektado de materialo por sia Esperanto-kolekto kun la celo fondi nacian Esperanto-arkivon kaj verki ampleksan kaj bone dokumentitan historion de la enlanda Esperanto-movado.


ŠPOLJAREC, Ivan

Kromnomoj: Štef, Ivica. Naskiĝis la 19-an de novembro 1954 en Vrbovec. Elementan lernejon kaj gimnazion finis en Vrbovec kaj poste studis elektroteknikon en Zagreb. Esperanton li eklernis en gimnazio ĉe profesoro Josip Velebit. De 1976 aktivis en Studenta Esperanto-Klubo (SEK) Zagreb en diversaj kampoj. Partoprenis en la renovigo de la Drama grupo de SEK kaj realigis plurajn rolojn (“Nevidebla Leonardo”, “Saluto al Paradizo”, “Daha”, “Gastamo” k.a.). Gvidis dudekon da Esperanto-kursoj kaj faris pli ol 200 prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj en diversaj urboj de Kroatio kaj eksterlando. Inter 1980 kaj 1990 travojaĝis multajn eŭropajn landojn kaj Bolivion, Brazilon, Ĉinion, Marokon, Peruon kaj Turkion. Ekde 1977 li postenas en internacia Kultura Servo (IKS) en Zagreb plenumante diversajn organizajn, ideajn, edukajn, grafikajn kaj redaktajn laborojn ligitaj al Esperanto. Movadaj funkcioj: prezidanto de SEK en 1977 kaj 1978, estrarano de Kroatia Esperanto-Ligo de 1978 ĝis 1982 (helpis la (re)fondiĝon de pluraj Esperanto-societoj en Kroatio: Kutina, Vrbovec, Otočac, Split, Karlovac, Zagreb), sekretario de Kroatia Esperanto-Ligo en 1981 kaj de 1992 (KEL iĝis Landa Asocio de UEA) ĝis 1995, Ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio por Kroatio de 1992 ĝis 2002. Inter 1980 kaj 1990 redaktis la oficialan informilon de Kroatia Esperanto-Ligo, revuon “Tempo” (n-roj 1-43, 51). Kunaŭtoris la Zagreban Metodon kaj ties lernolibron “Esperanto - udžbenik međunarodnog jezika / lernolibro de la internacia lingvo”. Kunredaktoro de “Kroatia Esperanta Poemaro” (IKS, 1991), redaktoro kaj unu el la tradukintoj de “Barkoj el akvo - elektitaj kroataj noveloj 1970-1995” (IKS, 1998). Kiel membro de Pupteatra trupo “Lutkobus” ĉefrolis en la teatraĵo “La eta princo” (laŭ la samnoma verko de A. de Saint.Exupéry) prezentita en la 54-a IJK en Rijeka (Kroatio, 1998), 84-a UK en Berlino (Germanio, 1999) kaj en Belgio kaj Nederlando (decembro 2000). Aranĝis kaj prizorgas la interretajn (TTT) paĝojn de Kroata Esperanto-Ligo (de 1999). Membro de LKK de la 86-a UK en Zagreb. Post forlaso de la funkcio de kroatia ĉefdelegito de UEA, li ne plu intense aktivas en la movado.


DI COSTANZO, Boris

Boris Di Costanzo naskiĝis la 28an de januaro 1944. Laŭ profesio li estas vendisto de kemiaj varoj. Emeritiĝis en la jaro 1999.

Esperantistiĝis en la jaro 1984 en Rijeka. Prezidanto de Esperanto-societo Rijeka de 1998 ĝis 1989 kaj ekde 2001 ĝis nun (2007). De 1994 membro de la societa prezidantaro.

Partoprenis UK en Roterdamo, Prago, Zagrebo, Gotenburgo, Pekino, Vilno kaj Florenco. Partoprenis kelkajn regionajn renkontiĝojn: Trilanda Konferenco en Arnoldstein, Udine, Koszeg, Senta, Rijeka.

Organizanto de Konkurso por Elementaj Lernejoj en Kroatio pri Scio de Esperanto ekde 2001.

Membro de la nuna (2007) prezidantaro de Kroata Esperanto-Ligo. Prizorganto de la ekspeda servo de la gazeto "Tempo".


 ---> REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO
---> NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO