HOTELO "ESPERANTO" EN SELCE      HOTEL "ESPERANTO"  U  SELCU

Hotelo "Esperanto" en la vilaĝo Selce, apud la urbeto Crikvenica kaj proksime de la granda urbo Rijeka, en Kroatio. La hotelo estas proksima al la maro. Bedaŭrinde novaj mastroj kaj dungitoj ne parolas Esperanton. Pliaj informoj en 4 lingvoj je:

http://www.hotel-esperanto.com

Hotel je u mjestu Selce pored Crikvenice i blizu Rijeke. Nedaleko od mora. Nažalost, sadašnji vlasnici i zaposlenici ne govore esperanto. Više informacija na 4 jezika na gornjoj adresi.

Hotelo "Esperanto"  (Josip Pleadin, "Zagreba Esperantisto", 1/2007):

Selce situas ĉe la bordo de Adriatiko, 3 km sudoriente de Crikvenica. La vilaĝo evoluis surloke de romia setlejo Ad Turres.
Ĉefa okupiĝo de ĝiaj 1700 loĝantoj estas turismo.

La hotelo estas tristela, posedata de la familio Horvat. Kvankam en ĝi ne plu estas parolata Esperanto, sian ekeston kaj
ekziston ĝi dankas al esperantistoj: polo Gregorz Sianožecki kaj germana judo Erik Salberg.

La rusa-pola kuracisto Grzegorz Sianožecki (1865-1930), kiu dum la rusa-japana milito servis kiel militkuracisto en rango de
regimentestro. estis konvinkita esperantisto, kiu persone konis la aŭtoron de Esperanto, Ludovikon Zamenhof.
Lia peersona vivo estis plena je ŝanĝoj. Post la milito li fondis en Katowice (Pollando) Ginekologian klinikon.
En la jaro 1929 li partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto en Budapeŝto, kaj ekskursante kun la kongresanoj
al adriatika marbordo, li trovis sin en Selce, tiu belega ĉeborda vilaĝo, kiu ravis lin. Samjare li tie aĉetis de emerita pastro
unuetaĝan domon "Moj mir" (Mia Paco), alkonstruis ĝian duan etaĝon kaj nomis ĝin "Vilao Esperanto".
Bedaŭrinde jam sekvontjare, la 10-an de aŭgusto 1930, li mortis akcidente en Selce, kie troviĝas ankaŭ lia tombo.
La konstruaĵo estis adaptita al moderna pensiono "Esperanto".

En 1937. vizitinte Ljubljana (Slovenio), pri la pensiono eksciis Erik Salberg (1899-1970?), kiu naskiĝis en Germanio,
sed elmigris al Vieno en 1928. En Klagenfurt li fariĝis esperantisto en 1937, kaj samjare li elektis la pensionon en Selce
kiel sian postan restadlokon. Li ekloĝis tie, kaj laboris kiel pordisto en alia loka hotelo "Slaven" ĝis la jaro 1962.
Tiam li translokiĝis al Primošten, kie li ankaŭ mortis. Dum si a restado en Selce li ludis la rolon de neoficiala
Esperanto-interpretisto. Li testamentis al Universala Esperanto-Asocio la sumon de 5000 guldenoj,
kaj unu ĉambro en la Centra oficejo en Roterdamo portas lian nomon.

Esperanto ne plu estas parolata en la hotelo "Esperanto", sed la traurbaj vojmontriloj plurloke
grandlitere reklamas nian lingvon.