ARTIKOLO DE FARUK ISLAMOVIĆ EN MONATO

La kroata esperantisto Faruk Islamović lastatempe multe okupiĝas pri ĵurnalismo. Por „Monato“ li verkis la artikolon „La meteorito kiu ŝanĝis la mondon“ okaze de la 270-a jubileo de la falo en Hrašćina en Hrvatsko zagorje, la 26an de majo 1751. Kroata Esperanto-Ligo dum la lastaj 25 jaroj ĉiujare havas kulturajn aranĝojn en Hrašćina „Renkontiĝoj de meteorito“. La artikolo de Faruk ĉi-jare ricevis apartan distingon: per ĝi la aŭtoro partoprenas en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento“ de „Monato“. Li ankaŭ fotas. Lia posta artikolo aperis en la kroata „Meridijani“.


ČLANAK FARUKA ISLAMOVIĆA U MONATU

Hrvatski esperantist Faruk Islamović u zadnje se vrijeme sve više bavi novinarstvom. Za esperantski časopis „Monato“ napisao je članak „Meteorit koji je promijenio svijet“ povodom obilježavanja 270 godina od pada meteorita u Hrašćinu u Hrvatskom zagorju (26. svibnja 1751. godine). Hrvatski savez za esperanto zadnjih 25 godina u Hrašćini redovito organizira kulturna događanja pod nazivom „Susreti meteorita“. Farukov članak ove je godine dobio posebno priznanje: s njime je sudjelovao na „Monatovom“ natječaju „Nagrada Paul Gubbins za novi novinarski talent“. Faruk također i fotografira, a njegov sljedeći članak objavljen je u hrvatskom časopisu „Meridijani“.


       


LA METEORITO KIU ŜANĜIS LA MONDON

Faruk Islamović, Monato 10/2021, 15-17.

En la malfrua vespero la 26a de majo 1751, la ĉielon super la pitoreska vilaĝo Hrašćina en la regiono Hrvatsko Zagorje en Kroatio subite "tranĉis" meteorito kun formo de lumbrila ruĝarda globo. Ĝi postlasis malhelan fuman spuron en la ĉielo. Multnombraj vilaĝanoj ĉeestis tiun neĉiutagan kaj timigan spektaklon. Pli-malpli super ilia vilaĝo, la globo disiĝis en du pecojn. Sekvis surdiga eksplodo, kaj ili falis sur ĵus plugitan kampon de la vilaĝano Mijo Koturnas.

Tuj en la vilaĝo okazis ĝenerala konfuzo; kaj ĉiuj, puŝate de scivolo, ekkuris al la loko, al kiu la meteorito falis. La pastro Juraj Marešić agis trankvilige kaj ordonis al la vilaĝanoj alporti ĉion, kion ili trovos. La vilaĝanoj vidis en la fal-loko du truojn, el kiuj ili elfosis du meteoritojn. Unu el ili pezis 40 kilogramojn kaj enbatiĝis je 2 metroj en la grundon. La dua pezis 9 kilogramojn, kaj enbatiĝis en la grundon iom pli ol unu metron. Ambaŭ meteoritoj estis alportitaj al la pastro kaj provizore deponitaj en la paroĥestrejo.

Sciencamanta imperiestro

Samtempe, 200 kilometrojn norde en Poĵuno (la hodiaŭa Bratislavo) okazis kunveno, kiun partoprenis la imperiestro Francisko la 1a de Loreno kaj la imperiestrino Maria Tereza, sed ankaŭ la zagreba episkopo Franjo Klobušicki. Ĉar multaj homoj en diversaj partoj de la imperio rimarkis la falon de la meteorito, la novaĵo pri tio rapide atingis la imperiestron. Bonŝancego en la tuta afero estas, ke la meteorito falis dum la regado de Francisko la 1a, ĉar li havis grandan intereson pri scienco. Precipe grava estas la fakto, ke la imperiestro antaŭ nelonege estis aĉetinta de iu kolektanto lian kolekton de meteoritoj kaj mineraloj. Li tuj ordonis al la zagreba episkopo, ke li esploru la falon kaj liveru la meteoriton al li.

La episkopo sendis du kanonikojn al Hrašćina kun klaraj instrukcioj, kiel esplori la aferon. La instrukcioj eĉ enhavis la demandojn, kiujn la kanonikoj devis proponi al la atestantojn. Laŭ la instrukcioj, la kanonikoj intervjuis ĉiujn atestantojn kaj, sen sensaciismo aŭ mistikismo, verkis latinlingvan raporton kun la titolo: “Dokumento pri la falo de la meteorito de Hrašćina.”

La pli granda peco de la meteorito kaj la detala dokumentaro sendiĝis al la imperiestro. Kiel la sekvontaj eventoj pruvis, tio estis granda scienca aventuro, kiu ŝanĝos la mondon. La pli malgranda peco de la meteorito estis, en neklaraj cirkonstancoj, disigita en tri partojn. Unu peco estis sendita al Zagrebo, la dua al Poĵuno, kaj, ĉar la meteorito estis fera, la tria peco restis en Hrašćina, kie la vilaĝanoj kreis el ĝi najlojn.

Multaj imperianoj atestis la falon de la meteorito, kaj inter ili du pastroj kaj du oficiroj deĵorantaj en la hungara urbo Szigetvar. Ili pretigis raporton, kiu enhavis du desegnaĵojn. Unu el ili montris la ĝeneralan aspekton de tiu okazaĵo en la ĉielo, dum la alia konsistis el ses skizoj, kiuj montris la ŝanĝojn de la meteorita spuro antaŭ ol ĝi falis. Tiu valorega atesto estis sendita ankaŭ al la imperiestro. Danke al tiu raporto kaj aliaj atestoj, sciencistoj poste esplorantaj tiun meteoriton eltrovis, ke ĝi moviĝis el la direkto de Nurenbergo en Bavario kaj superflugis Gracon en Stirio.

Kvankam la imperiestra kolekto jam enhavis multajn meteoritojn, pro sia grandeco kaj akompanata dokumentaro la meteorito de Hrašćina iĝis la fundamento de la tuta viena kolekto. Hodiaŭ la meteorito de Hrašćina estas parto de daŭra ekspozicio de la Naturscienca Muzeo en Vieno, kies kolekto enhavas ĉirkaŭ 2400 meteoritojn, estante la trie plej granda en la mondo. Je la dua loko estas la kolekto en la naturscienca muzeo "Smithsonian" en Vaŝingtono (Usono), kaj je la unua estas la Nacia Instituto por Polusaj Esploroj en Tokio, kiu havas grandan kolekton de meteoritoj el Antarkto.

Iom pli pri la historio

Meze de la 18a jarcento oni kredis, ke meteoritoj estas partoj de nia tero, kiuj estis iel propulsite en la aeron kaj poste influite de gravite, falas reen al la tero. Sciencistoj neis la teorion de Koperniko kaj blinde kredis je la teorio de Aristotelo, kiu parolis pri la disigo de la ĉielo kaj la tero, kaj pri la neeblo de miksado de aferoj inter ili. Uzante tiun teorion, la kroata kronikisto Baltazar Adam Krčelić elpensis klarigon pri la hraŝĉina meteorito. Ĉar proksime troviĝis minejoj de fero, li diris, ke pro la granda ardeco, kiu okazis dum tiuj tagoj, la fera maso estis ĵetita el la minejo en la aero. Tiuj feraj eroj kuniĝis en la aero kaj formis globon, kiu pro la gravito falis sur la teron.

Dum mallonga tempo tiu teorio estis publike akceptata, sed, laŭ la postaj esploroj kaj eltrovoj, ni povas diri, ke la meteorito de Hrašćina markis mejloŝtonon en la scienca aliro al meteoritoj. Multaj atestantoj kaj detala nesuperstiĉa raporto markis la turnon en la interpreto de la origino de meteoritoj.

Eĉ ne unu meteorito, kiu ĝis tiam falis sur la teron, havis tiom da atestantoj kaj tiel detalan raporton. Jam duonjarcenton poste, ankoraŭ unu eltrovo kontribuis al tio, ke la ĝistiamaj misaj teorioj estu definitive forlasitaj. La direktoro de la imperiestra teĥnologia kolekto, Alois von Beck-Windmanstätten, en 1808 analizis plateton de la meteorito de Hrašćina. En la fera-nikela strukturo de la meteorito li malkovris interesajn liniojn, kiuj intersekciĝis regule. Analizante tre detale tiun eltrovon, li pruvis, ke tiaj linioj en metalo povas ekesti nek sur la tero, nek en laboratorioj, sed nur en interplaneda spaco. Tiel estis definitive pruvite, ke meteoritoj havas eksterteran originon. Tiujn liniojn en scienca literaturo oni nomas strukturoj Widmanstätten.

La nova viva de la meteorito

Kvankam la meteorito de Hraŝĉina estis dum ĉiuj tiuj jaroj tre konata en sciencaj rondoj, en Hrašćina ĝi estis preskaŭ forgesita. Kiu scias, kiom longe tio daŭrus, se en 1991 konata kroata esperantistino kaj la esperanta verkistino Spomenka Štimec ne komencus renovigi malnovan bienon de nobeloj Belošević en Hrašćina. Renovigante la bienon, sinjorino Štimec deprenis la centjaran polvon de sur riĉa kultura kaj historia heredaĵo de la regiono de Hrašćina. Krom revivigo de multaj rakontoj el la historio de la bieno, ekde 1995 tie okazas la rekontiĝoj de la meteorito de Hrašćina, kiuj flegas la memoron pri la falo de la meteorito. Dum 25 jaroj la aranĝojn de meteorito en Hrašćina organizis Kroata Esperanto-Ligo, kaj en la lastaj 9 jaroj kunorganizas Esperanto-Societo Trixini el Hrašćina. Al la rekontiĝoj venas interesaj gastoj el la tuta mondo, kaj al tiu mondo denove foriras la rakonto pri la fajra globo, kiu elektis Hrašćina por alteriĝi, kaj kiu ŝanĝis la direkton de la scienca rado.

Ekde 2004 en la bieno okazas unu plia aranĝo, kiu metas Hrašćina sur la kulturan mapon de Eŭropo. Tio estas la renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj, kiu ĉiujare al la malgranda Hrašćina alportas almenaŭ unu konatan verkiston. Kiel kutime, eta ŝtono ekirigas lavangon. En 2009, ĉe la loko de la falo de la metorito, estis starigita ĝia modelo je la natura grandeco. Per starigo de tiu memorsigno, la meteorito revenis hejmen en la simbola maniero. Ĉi-jare oni festas la 270-jariĝon de la falo de la meteorito per pluraj sciencaj kaj kulturaj programeroj.



NA GLAVNU STRANICU  -  AL LA HEJMPAĜO