ASTRONOMSKI CENTAR kraj SPLITA na MOSORU (Zvjezdano Selo) u 2015. POSJETILI ESPERANTISTI
koji su ga gradili prije 30 godina kao dio esperantske radne brigade

ASTRONOMIAN CENTRON apud SPLIT sur LA MONTO MOSOR (Stela Vilaĝo) en 2015 VIZITIS ESPERANTISTOJ
kiuj antaŭ 30 jaroj konstruadis ĝin kiel membroj de esperanta laborbrigado

F O T O


Post fino de la 100-a UK de Esperanto, el Lille (Francio) alvenis al Split (Kroatio) du esperantistoj: Jolanta van Holstein, kun la filino Nicoleel Hago kaj la instruisto Murat zdizdar el Istanbulo kiuj antaǔ 30 jaroj partoprenis en konstruado de la Astronomia Centro de  Split. La Astronomian Centron ĉe Split, sur la monto Mosor, je alteco de 700 oni komencis konstrui en la jaro 1985. Tiam estis formita  la Internacia esperanta laborbrigado kiu konsistis el 28 personoj el 17 landoj. La laborbrigadanoj estis inter la unuaj pioniroj kiuj laboris je fundamento-konstruado – dum kvar semajnoj.

Hodiaǔ tiǔ ĉi konstruaĵo estas moderna, bela kaj instrua por multaj generacioj, kaj ne nur por  apuda loĝantaro, sed ofte  por  eksterlandanoj – diras Zoran Knez, la konstanta animanto de la Astronomia Centro.

 

La unusemajna restado sur Mosor (la centro de la iama Respubliko Poljica, kiu ĉi-jare havas sian 1000-jariĝon), okazis dank' al la lokaj esperantistoj: Esperanto-Societo “Split“ kaj la membroj  Zdravko Budiša, Andjelko Drnasin, Davor Grgat kaj la plej signifa homo, kiu organizis kunvenadon  kaj realigon de tiu ĉi renkontiĝo – Marijan Cecić.


La gastoj ankaŭ vizitis la urbon Omiš kaj estis akceptitaj ĉe la Urbodomo fare de la  vicurbestro Ivan Tomasović. Ni informis lin pri la monda lingva problemo kaj pri Esperanto. La tutan vesperon ni ĝuis sur tegmento de la Centro, sur teraso, rigardinte la ĉielon kun multaj planedoj ĝis la noktomezo. S-ro Knez montris al ni grandan kupolon, kie li demonstris laboron de teleskopo, kaj poste ni ĝuis la noktan ĉielon, rigardante  multajn stelojn, planedojn kaj konstelaciojn, inter alie  Venuson, ni ankaŭ bone sukcesis vidi Saturnon, kaj ni eksciis kiuj steloj plej forte lumas, kaj kiel oni trovos Nord-poluson. 

Dum ni rigardis la ĉielon, ĉe la norda parto preteriris klare videbla la Internacia kosmonaŭtika stacio sur kiu troviĝas tri rusoj, du usonanoj kaj unu japano. La astronomian fenomenon Larmoj de sankta Lovro, ni bedaŭrinde maltrafis – ĝi okazis la venontan nokton.

La sekvontan tagon  ni vizitis la malnovan urbo-parton de Split, ni vidis la ĝardenon, la monumenton de Grgur Ninski,  kaj Peristil-on, kun du tre gravaj pordegoj. Ni promenis en Split tra la palaco de la iama romia imperiestro Diokleciano, vizitis la preĝejon de Sankta Dujo la simbolon de la urbo kaj la marbordon de Split. Ni havis intervjuon en Radio Split.


Sekvan tagon, post vizitoj al Kaštela kaj Trogir, la gastoj posttagmeze ŝipe vojaĝis al la insulo Ŝolta, kie ili estis gastoj de Marijan Cecić kaj ĝuis ripozon.


Ni dankas al la Astronomia Centro sur Mosor por tiel belaj impresoj kaj oni esperu ke la gastoj revenos alian jaron.

Dum unusemajna restado en Split, la esperantistoj estis akceptitaj ĉe la Urbestro de Omiš, en Radio Split ili estis intervjuitaj kaj pri ili skribis 
"Slobodna Dalmacija" kaj pliaj ret-paĝaroj!     [Davor Grgat] 


 

Radio Split, srpanj 2015., intervju s Davorom Grgatom o posjeti stranih esperantista Zvjezdanom selu kod Splita  
Radio Split, julio 2015, intervjuo kun Davor Grgat pri vizito de eksterlandaj esperantistoj al la Stela Vilaĝo apud Split
   

 

Foto:

 

 

 


Radio Split, srpanj 2015., intervju s Davorom Grgatom o posjeti stranih esperantista Zvjezdanom selu kod Splita  
Radio Split, julio 2015, intervjuo kun Davor Grgat pri vizito de eksterlandaj esperantistoj al la Stela Vilaĝo apud Split
   


 

 



 

 

NA GLAVNU STRANICU  -  AL LA HEJMPAĜO