NOVI SVJETSKI LEKSIKON ESPERANTISTA – Rusija, 2018.  
NOVA TUTMONDA LEKSIKONO DE ESPERANTISTOJ – Rusio, 2018

NOVI SVJETSKI LEKSIKON ESPERANTISTA – Rusija, 2018.

U ruskom Kaliningradu u izdavačkoj kući Sezonoj završen je biobibliografski leksikon autora Haline Gorecke i Aleksandra Korženkova.

Leksikon je tiskan subvencijom američke fondacije Esperantic Studies Foundation: na 320 stranica objavljene su  biografije i bibliografije 200 eminentnih esperantista svijeta.  Djelo nosi naslov prema jednom stihu Lazara Ludviga Zamenhofa "Naši marljivi kolege“ /“Nia diligenta kolegaro“. Suradnik u izdanju je Litavski esperantski savez iz Kaunasa.

Hrvatska je zastupljena prilozima o akademiku Daliboru Brozoviću, predsjedniku Svjetskog saveza esperantista Splićaninu dr Ivi Lapenni, korčulanskom  novinaru Marinku Gjivoju, glumcu s pariškom adresom Srđanu Flegi te Krešimirom Barkovićem iz Zagreba koji je radni vijek proveo u Parizu. U leksikon su uvršteni  i Spomenka Štimec i  Zlatko Tišljar, članovi uredništva. Djelo donosi i opsežnu biografiju  svjetskog putnika i zagrebačkog studenta Tibora Sekelja.

Knjiga će u srpnju biti predstavljena međunarodnoj publici u Lisabonu. Distribuira je središnja esperantska knjižara u Rotterdamu.


NOVA TUTMONDA LEKSIKONO DE ESPERANTISTOJ – Rusio, 2018

En la rusa urbo Kaliningrad en la eldonejo Sezonoj farita estas biobibliografia leksikono de esperantistoj  fare de  Halina Gorecka kaj Aleksandar Korĵenkov.

La leksikono  estas presita dank' al subvencio de la usona fonduso Esperantic Studies Foundation: sur 320 paĝoj troveblas biografioj kaj bibliografioj de 200 eminentaj  esperantistoj tra la mondo. La verko nomiĝas laŭ unu verso de Lazar Ludvig Zamenhof "Nia diligenta kolegaro“. Kunlaboris Litova Esperanto-Asocio el la urbo Kaunas.

Kroatio estas reprezentita per artikoloj pri la akademiano (kroatia) Dalibor Brozović, pri la prezidanto de Universala Esperanto Asocio d-ro Ivo Lapenna (el Split), pri la ĵurnalisto Marinku Gjivoju  (de sur la insulo Korčula), pri la  aktoro kun pariza adreso Srđan Flego kaj pri Krešimir Barković el Zagreba (SAT) kiu vivis en Parizo. Enlistigitaj estas ankaŭ Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar, membroj de la redakcio. La verko enhavas ankaŭ ampleksan biografion de la mondvojaĝanto kaj zagreba studento Tibor Sekelj. La libro en julio 2018 esto prezentita al internacia publiko en UK en Lisabono. Distribuas ĝin la centra esperanta librovendejo en Rotterdam.
            


1-a    T E K S T O  el Eŭropa Bulteno, januaro 2018 fare de Zlatko Tišljar:

Komence de februaro en Kaŭno (Litovio) estos presita nova enciklopedio pri 200 eminentaj esperantistoj, kiun kuneldonas la Ruslanda eldonejo Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio:

Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. ・ Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. ・ 320 p., il.; 500 ekz. ・ (Serio Scio, №10).

Redakta komitato: Vilmos Benczik, Detlev Blanke (†), Roman Dobrzyńki, Li Chaoyang, Ulrich Lins, Miroslav Malovec, Carlo Minnaja, Anatolij Sidorov, Spomenka Šimec, Zlatko Tišjar Verkis: Halina Gorecka, Aleksander Korĵnkov Redaktis kaj enpaĝgis: Aleksander Korĵnkov Korektis: Halina Gorecka Provlegis: PawełFischer-Kotowski, Carlo Minnaja, JoséAntonio Vergara La kovrilon kreis: Karolis Zovė

Nia diligenta kolegaro estas la 120a libro kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵnkov. La aŭoroj dankas al Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) pro subvencio, kiu ebligis prepari ĉ tiun libron. Nia diligenta kolegaro meze de februaro estos aĉtebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj grandaj Esperantaj libroservoj kontraŭ30 eŭoj (plus sendokosto).

Specimenaj paĝj: La komencaj paĝj (165-171) de la litero ―L‖estas libere elŝteblaj kiel dosiero Ndk-l.pdf. Ili entenas la NDK-artikolojn pri Valdemar Langlet, Eŭeno Lanti kaj Ivo Lapenna. Tri artikoloj el NDK aperis en La Ondo de Esperanto (en iomete adaptita porgazeta formo); ili estas legeblaj en la novaĵetejo La Balta Ondo:

Teo Jung http://sezonoj.ru/2017/12/jung/ Ralph Harry http://sezonoj.ru/2017/10/harry/ Éile Boirac http://sezonoj.ru/2017/09/boirac/

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵnkov


2-a   T E K S T O  el Eŭropa Bulteno, februaro 2018 fare de Zlatko Tišljar:

NIA DILIGENTA KOLEGARO

Kiel ni jam informis en la januara numero, aperis vere escepte grava dokumento por la E-movado, la bografiaro de 200 plej elstaraj esperantistoj en la ĝisnuna 130-jara historio. Redaktis la 320-paĝan libron Halina Gorecka jah Aleksander Korĵenkov. Ĉiu leganto havus certe iujn rimarkojn sed vidante kiun literaturon konsultis la radaktora paro, mi ne povas plendi. Elekti 200 personojn el certe kelkmilo da seriozaj kandidatoj ne estis facila tasko. Studi kaj recenzi la libron estas tre postula tasko, ĉar ja ne temas pri literatura facile legebla libro. Do, mi decidis pristudi biografiojn de tiuj kiuj iel fontis el la sama E-nesto kiel mi, do homoj kiuj esperantistiĝis en Zagrebo aŭ sian plej gravaj E-aktivadon havis lige al Zagrebo. Mi trovis 8 tiajn personojn, kiuj influis grave al la monda E-movado: Ivo Lapenna, Tibor Sekelj, Srĝan Flego, Krešimir Barković, Marinko Ĝivoje, Dalibor Brozović, Spomenka Štimec kaj mi mem. Kvin el ili esperantistiĝis en Studenta E-klubo de Zagrebo. Ĉiuj estas laŭ gepatroj kroatoj krom Tibor Sekelj. La du unuaj estas veraj gigantoj de la Movado. Lapenna estis homo kun enorma energio kaj ambicio kaj Sekelj estis denaska aventurulo kaj grandega scivolemulo. Se ili ambaŭ ne havus problemojn pro la dua mondmilito, verŝajne ili ne restus tutvive fidelaj al la eta homkomunumo kia la esperantista. Ĉiukiaze estas interesa konkludo ke unu malgranda urbo kia Zagrebo (nuntempe 800.000 loĝantoj) naskis 4% de plej gravaj personoj en la E-movado de la mondo. Mi nur bedauras ke en tiu grupo ne troviĝas ankaŭ Vida Jerman, fama aktorino kiu dum du jardekoj estis ĉefa teatra kreanto de la Movado kaj Nikola Rašić, kiu dum 15 jaroj gvidis la Universalajn Kongresojn. Sed ili venos al la postaj 200 personoj post 100 jaroj.

Kompreneble ekzistas pli grandaj metropoloj de Esperanto. Unualoke tio estas Parizo kaj dualoke Budapeŝto. Ili ambaŭ gastis dekkvinon da gravaj esperantistoj.