20. Esperantska konferencija  Alpe-Jadran
(Bjelovar, 8.-10. lipnja 2018.)


 

20-a Esperanto-konferenco de Alp-Adrio
(Bjelovar, Kroatio, 8-10 junio 2018)


Komunikoj de la organizanto

Programo, la fina versio

Raporto post la konferenco fare de A.Mihelič
Mallonga raporto de s-ro Di Costanzo
La portalo Bjelovar.Info pri la konferenco

fotoj el la konferenco

Al la ĉefa paĝo de ĉiuj Alp-Adriaj konferencoj


F O T O G R A F I J E         F O T O J       

Kongresa libro

 

 

 

 

 

 

Prvi red, treći  s lijeva s naočalama:  Damir Bajs, župan bjelovarsko-bilogorski
En la unua vico, la tria de maldekstre , kun okulvitroj, Damir Bajs, la departement-estro (de la Departemento Bjelovar-Bilogora)

 

 

 

Maria Eszes (Hungaria Esperanto-Asocio, prezidanto) 
kaj Boris Di Costanzo (Kroata Esperanto-Ligo, unu el vicprezidantoj)
fotitaj kun la Interkonsento pri kunlaboro inter HEA kaj KEL el 2011

 

 


Drvo međunarodnog prijateljstva        Arbo de internacia amikeco

 

 

 



 

 

 

 

 

Hungarinoj kantas...

 

 

Edvige Tantin Ackermann  (Trieste) kaj Franjo Forjan (Bjelovar)  -  la festa torto (ne la geedziĝfesta)

 

 

Bonan apetiton!

 

 

 

 


 

LA REFERATO DE ANTON MIHELIČ JE LA 20-A INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO "ALP-ADRIO" EN BJELOVAR

 

En la bela kroata urbo Bjelovar en la periodo de la 8-a ĝis la 10-a de junio 2018 okazis jubilea, la 20-a Internacia esperanta konferenco de "Alp-Adrio". En la grupo de multaj raportistoj ankaŭ aperis kiel aganto por Esperanto el la vilaĝo Čatez ob Savi (sud-orienta Slovenio), mag. Anton Mihelič. En la unua parto de la konferenca temo "Alpoj-Adrio kaj Danubio" kun helpo de projekcioj de PP-diapozitivoj li prezentis sian paperon, nomitan

" INICIATO POR KOMUNA AGADO DE ESPERANTISTOJ EL LA REGIONO ALPOJ -ADRIO-DANUBIO (AAD)". La raporton tre bone pritaksis multaj partoprenantoj. Mihelic montris kelkajn areojn, kie oni fortigus kunlaboron inter la esperantistoj en tiu regiono (integriĝo de la esperanta komunumo en plivastan negocan kaj politikan komunumon de la Alpoj-Adria regiono, edukado, kulturo, sporto, turismo kaj informado).

 

Tion farante, li elstarigis la fakton ke oni »ne kreas  iluziojn por ekmovi ĉi tion en mallonga tempo, precipe ne en pluraj proponataj medioj samtempe«.

 

La detaloj de la papero oni povas trovi sur la retligiloj: la raporto, PP-folioj.

La unuan temon ankaŭ prezentis Edvige Tantin Ackerman, sekretarino de Esperanto-Rondo de Alp-Adrio, el Italio, prezentante artikolon pri la temo "Alpoj-Adrio kaj Danubio - eŭropaj regionoj", mag. Janez Jug, prezidanto de Slovenia esperanto-Ligo (SIEL), prezentis la artikolon pri la temo "Pasintaj atingoj, nunaj cirkonstancoj kaj estontaj eblecoj". La paperon devis prezenti Janez Zadravec, iama prezidanto de SIEL, sed pro personaj kialoj li ne povis ĉeesti la konferencon.

 

La bazo de ĉi tiu tematika konsisto estis indikita aspirado de disvastigo de la esperanta agado de la kampo de Alp-Adrio ankaŭ al la kampo de Danubio. Konsisto de la dua konferenca temo "Publikaj rilatoj de esperantistoj kun neesperantistitaj  medioj" estas servita kun tri referatoj: "Rilatoj kun neesperantistitaj mediojbjelovaraj spertoj" de la diligenta kaj sukcesa esperantisto Josip Pleadin el Kroatio, "Esperanto ret radio" de la esperantisto el Aŭstrio, Anton Oberndorfer kaj "La kontakto de la religio kun la arto" de la esperantistino el Hungario, Marie Eszes.

 

Post ambaŭ tematikaj  konsistoj plilarĝiĝis vigla debato, kiu servis per multaj bonaj konceptaj solvoj. Ĉe la Asembleo de Esperanto-Rondo de Alp-Adrio la debato montris la aliajn eblajn temojn kaj štatojn po la estonta konferenco. Recivitaj estis multaj proponoj, sed la fina decido estos prenita en postaj kunordigoj inter la Sekretariejo de la Konferenco "Alpe-Adria" kaj potenciala stato-organizanto de la  21-a Konferenco venontjare.

Inter la oficialaj partoj de la konferenco aperis sin la juna gitaristo de Muzika lernejo Bjelovar, Marta Čuković, instruita de prof. Siniša Paruska.

La partoprenantoj povis vidi bonege preparitan retrospektan ekspozicion en la Urba Muzeo, kun lokoj kie okzis ĉiuj 20 konferencoj, de unua en 1989, en Arnoldstein (Aŭstrio) ĝis ĉijara, en Bjelovar, inter ili ankaŭ estas la 19-a Konferenco, pasintjare, en Brežice.

En la parko, ĉe Trg Stjepana Radića, la partoprenantoj ĉeestis la plantadon de la "Arbo de internacia amikeco" kiu rememorigos pasantojn en la estonteco pri ĉi tiu grava jubilea historia evento en la movado por Esperanto.

 

Ĉe la Pavilono en la ĉefa urba parko, okazis komuna fotado por la memoro al la agrabla jubilea internacia renkontiĝo de esperantistoj.

En Hotelo Central, la esperantistoj kunvenis ĉe la komuna vespermanĝo kaj poste okazis  la kultura-amuza programo kun elstara tenoristo de la Opero de Kroata Nacia Teatro en Zagrebo, Neven Mrzlečki kaj koruso Fonix de Komlo (Hungario). Probabla ankaŭ estis la literatura parto de la vespero, en kiu ankaŭ devus kunlabori Anton kaj Reneja Mihelic, sed ĝi estis pro la tro granda tempa etendo nuligita.

Ankaŭ estis organizita la ekskursio al Daruvar, kun ĉiuj tieaj specialaj trajtoj.

La eventon ĉeestis ĉirkaŭ 80 partoprenantoj el Kroatio, Hungario, Slovenio, Italio, Aŭstrio kaj Bosnio kaj Hercegovino. El Slovenio ĉeestis Janez Jug, Milan Škrlj, Davorin Jurač, Anton kaj Reneja Mihelič. La konferenco signifis denova amika kunveno de la esperantistoj, kun multaj man-premoj, diritaj vortoj de diversaj spertoj, memoroj, sed antaŭ ĉio la granda laŭdo apartenas al escepta gastamo de la kunven-organizantoj.     [Anton Mihelič]

 


4

 

 

 

izvorna adresa / originala adreso:

https://bjelovar.info/aktualno/bjelovarsko-bilogorska-upanija-bila-je-domacin-konferencije-drustva-esperantista-alpe-jadran/

 

 

 

 

Bjelovarsko-bilogorska županija bila je domaćin konferencije esperantista Alpe-Jadran

 

 

Društvo esperantista Bjelovara kandidiralo se za organizaciju konferencije Alpe-Jadran u 2018. godini, pa je tim povodom u Bjelovarsko-bilogorskoj županiji, u gradu Bjelovaru održan jubilarni 20. skup.

Ove godine obilježava se  i 40. obljetnica Radne zajednice ALPE-JADRAN, koja je osnovana  20. studenoga 1978. u Veneciji. Članice osnivači bile su: Bavarska, Furlanija–Julijska Krajina, Koruška, Hrvatska, Gornja Austrija, Salzburg (aktivni promatrač), Slovenija, Štajerska i Veneto. Trenutačno RZ Alpe-Jadran broji 13 članova: Baranja, Gradišće, Furlanija–Julijska Krajina, Hrvatska, Koruška, Lombardija, Gornja Austrija, Slovenija, Somogyi, Štajerska, Vas i Veneto. To su regije koje se nalaze na području Austrije, Hrvatske, Italije, Mađarske i Slovenije.

Druženje je započelo u petak, 8. lipnja u prostorijama Društva esperantista Bjelovara, a nastavljeno razgledavanjem grada i izložbe o gradovima domaćinima proteklih konferencija u Narodnoj knjižnici Petar Preradović, a u večernjim satima u Slastičarnici Zagorje Bjelovar. U subotu je kao znak međunarodnog prijateljstva, u parku na Trgu Stjepana Radića posađeno drvo, a onda je uslijedila zajednička  fotografija svih sudionika na Trgu Eugena Kvaternika kod Paviljona, te službeno otvorenje konferencije Alpe-Jadran, u hotelu Central u Bjelovaru.

U nedjelju je organiziran izlet u Daruvar, u sklopu kojeg su obišli grad, posjetili izložbu Vinodar, a nakon toga druženje je nastavljeno u Daruvarskim toplicama.


 


MALLONGA RAPORTO

 

La okazaĵon partoprenis kaj ĉeestis 74 personoj, ĉu esperantistoj, ĉu gastoj. La Konferencon bone gvidis sinjorinoj Elda Doerfler kaj Edvige Akerman el Triesto kaj LKK-anoj. Je la nomo de KEL-o kaj de Esperanto-Societo Rijeka salutis Boris Di Costanzo. Krome estis transdonitaj donacoj inter KEL kaj HEA (Hungaria Esperanto-Asocio) kaj akceptita INTERKONSENTO kiun HEA transdonis al KEL. Donaco de KEL konsistis el la libro "Pirgo" kaj botelo da brando el hejma produktado. El Rijeka partoprenis 8 personoj kaj ili restis en Bjelovar la 9an de junio. Temo de la renkonto estis "Alp-Adrio kaj Danubio".              [Boris Di Costanzo]

 


 

NA GLAVNU STRANICU  -  AL LA HEJMPAĜO